ni la eblon informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la
esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu
en la okuloj de la esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado
V. A. Jam presitaj leteroj
estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miaflanke
mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la esperantistaro decidos, mi jam
antaue blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la
esperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos,
ke la esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero,
mi certe tion ne altrudos al ili, se en Antverpeno ni faris ian eraron;
sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas,
— vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.
«
Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj
Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan „ĉeneralan Organizon”.
Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta ĝenerala
organizo ne sole ankorau tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ
proponita. En Antverpeno oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori
la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al
la esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas
la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion
tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni
ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la
nuna jaro — verŝajne sub la senkuraĝiga infiuo de la konstanta atakado
— ĝi ne finis al la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto
de ĝia laboro ne povos esti prezentita al voĉdonado); ni ne scias
ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913
prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso, por ke ĉiuj esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste
ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la kongreso, kaj nur
poste ĝi estos regule voĉdonata … Kian do sencon havas la atako
kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ ĉu ĝi estos kaj kia
ĝi estos.
Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena kongreso penis pruvi interalie per elmeto de la protesto de s-ro Michaux,
efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena kongreso, kiu tute ne
estis preparita nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis
tuj, senstude, akcepti la projekton de s-ro Michaux, anstataŭ transdoni
ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure
protestus kaj insultus, se la kongreso farus ion similan? Ĉu niaj
malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj
ne rajtigita kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de
U. E. A., kiu aperis nur dum la kongreso mem kaj kiun la esperantistaro
tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la
malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite
kaj nerajtigite la projekton de s-ro Michaux aŭ de U. E. A., la kongreso
decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?
458
el la jaro 1912. — N-ro 53
Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri
tia organizo ne estas ankorau akceptita; ĉio estas nun ankorau studata.
Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankorau
ne ekzistantan ĉeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj
Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la esperantistoj havu la eblon decj^pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas
kontrau la principo de Rajtigitaj Delegitoj?
Ili timigas la esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de
la esperantistoj ilian liberecon! ke ili prezentos estraron, kiu donos al
la esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Ĉiu komprenas ja tre
bone, ke la esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj kaj
neniu havas au iam povas havi la forton, devigi la esperantistojn ion
fari au ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankorau havi ian dubon,
estas ja tute klare dirite ne sole en la antauparolo al la regularo pri
Delegitoj, sed ankau en la regularo mem, ke por privataj esperantistoj
la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili el-montras nur la opinion de la plimulto por tiuj esperantistoj, kiuj
deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi
siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu
devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj
Delegitoj estas: doni al la esperantistoj plenan liberecon kaj forton.
Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestas
al la tuta esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple
la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantauvidebla okazo
povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de
Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon ĉiam informiĝi pri la
opinio de la plimulto, celas liberigi la esperantistaron de tiu dependo
kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.
Oni timigas la esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam
ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj kongresoj ekzistas ja
fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere — se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus,
ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta esperantistaro iam fariĝos
tiel idiota, ke demandojn pri lingvo au aliajn demandojn, postulantajn
specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en kongreso, konsistanta el
nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas
tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la
Akademio, poste — se la Akademio aprobos — al la tuta Lingva
Komitato, kaj nur fine — se ankau la tuta Lingva Komitato aprobos
— ĝi venos al la kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo au malaprobo. La kongreso sekve ne sole
neniam povas decidi ian reformon kontrau la deziro de la Lingva
Komitato, sed kontraue, ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva
Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne
459
V. A. Jam presitaj leteroj
timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion
ĝi sen kontrolo de kongresaj delegitoj povus ja fari multe pli facile,
ol kun ilia kontrolo), — de la flanko de laDelegitoj certe minacas
al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraue, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam
volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo
fari en nia lingvo rompojn renkontus plej energian kontraustaron de
la tuta esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio
estus pereiga por nia afero, sed la mondo devas scii, ke ni gardas la
netuŝeblecon de nia lingvo nur por prudento kaj kiel homoj liberaj,
kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco ŝanĝi nian lingvon,
ni principe havas la rajton tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe
havas la rajton fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa.
Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj
aziaj regnoj, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri
niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo