mem, — tia penado ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto estus ne sole
ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur
instigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj
okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari
ĉiuj kontrauesperantistoj kune prenitaj.
Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan)
facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estas ja publikigita
tri monatojn antau la kongreso, ĉiuj esperantistoj sekve havos suflĉe
da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn delegitojn; kaj se malgrau
ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos
ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti
al la venonta kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.
Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj
Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la societoj,
sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ
tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al
la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed
se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu
proponon pri Ia forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?
Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de
la Konstanta Kongresa Komitato, ĉi tiu prezidanto ne volos enporti
en la tagordon de la kongreso kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti.
Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar
la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton
nek la povon malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En
Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti
460
el la jaro 1912. — N-ro 53
unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu
en ĝentila maniero skribos ekzemple: „mi proponas, ke la rajto sendi
Delegitojn estu senpaga“, aŭ: „mi proponas, ke por plena senpartieco
kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj,
koncemantaj tiujn Delegitojn kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu
administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem“, — ĉu efektive iu povas timi,
ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la
rajton apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj por devigi la komitaton enporti
la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.
Oni eble diros, ke, pro ia premado de la flanko de la „eminentuloj“, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon
ricevi por si en la kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas
ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la kongreso ĉiu proponanto
havas ja plenan povon bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj
aŭ per cirkuleraj leteroj al la societoj kaj grupoj esperantistaj kaj sekve
garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos
por si en la kongreso la plimulton da voĉoj.
Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni
povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese
semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj
progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la unua momento
post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion
ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la
Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: „la plimulto decidis, sekve
mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas
erara, tial mi penos, ke en la venonta kongreso oni rebonigu la eraron“.
Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta
faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon,
bojkotadon, senkreditigadon de la tuta kongreso k.t.p… . ĉu tia agado
estas bona?
Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo
de esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj mi de nun verŝajne neniam
plu partoprenos en diskutado, nek en la kongresoj, nek en la gazetoj.
En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado
en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio havas plenan
povon kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos
kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas
plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.
461
V. A. Jam presitaj leteroj
Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron, sed nur
mian opinion, ĉar mia deziro estas nurunu: ke la esperanta afero
vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio
estas erara, la esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero
orda, per regula voĉdonado.
N-ro 54. 10. IX. 1913
A1 la redaktoro de „La Ondo de Esperanto“
(Pri la „Delegacio“)
VVuster: Del Ondo
„La Ondo de Esperanto“ V. 1913, n-ro. 11, paĝ. 170 — 174.
Kara redaktoro! — Vi revenas al la temo, pri kiu mi jam ofte
diris, ke mi ne volas paroli pri ĝi. Ĉar krom vi ankau aliaj personoj
tro ofte ripetas al mi la samajn demandojn, tial mi cedas nun al via
insistado kaj mi donos al vi respondon, kiun — se vi deziras — vi
povas publikigi; sed mi kore petas vin kaj ankau ĉiujn aliajn miajn
korespondantojn, ke oni ne devigu min pli paroli pri tiu temo.
Vi demandas min, kial mi kaj preskau la tuta esperantistaro subtenis
la aranĝintojn de la tiel nomata „Delegacio a ; la respondo estas tute simpla: ĉar dank’ al la konstantaj kaj sennombraj asertoj de s-ro Couturat
ni havis plenan konfidon al li, ni estis plene konvinkitaj, ke li havas la
plej purajn intencojn, ke li laboras senambicie nur por la fortikigo de
komuna interkonsento kaj interhelpo, kaj ĝis la lasta momento ni ne
havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon.
Sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj ke lia
sola celado estas nur: 1. au akiri por nia movado ian „grandegan
autoritaton <£ (la Tutmondan Ligon de Akademioj), kiu — kiel mi tiam
naive kaj tute malprave opiniis — per unu fojo centobligus nian forton,
2. au — se tia forto ne estos akirebla — montri per senpartia esploro
al ĉiuj nesciantoj tiun vojon, kiu estas la plej fidinda kaj plej certa
por la atingo de nia celo, por ke ĉiuj amikoj de la ideo povu aliĝi al
la ĉefa armeo, ne perdante siajn fortojn per diseco kaj per palpado
en mallumo. Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke
kaŝite estas preparata por ni ia surprizo, ke baldau, kiam s-ro Couturat
pensos, ke li estas sufiĉe forta, li subite ŝanĝos la tonon kaj diros:
la plej alta autoritato, kiun devas obei ĉiuj mondlingvanoj, estas mi
kaj miaj kunuloj; neniigu ĉion, kion vi ĝis nun akiris per malfacila
laborado kaj rekomencu la laboron tute denove lau niaj ordonoj.
Por ke vi povu almenau iomete vidi, en kia lumo s-ro Couturat
prezentadis al ni siajn intencojn, mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron
el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi. Mi neniam tion farus,