498
Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 136—140
kaj la plej bonajn sukcesojn; ni esperu, ke la vespero de la unua
kunveno de via societo restos por eterne grava kaj turna momento
en la historio de nia afero.
La esperoj estas tre bonaj, la celo brilas tute klare, sed ho ve!
Nun la tempo estas tre malfacila. Oni bezonas grandan, feran paciencon, kaj nun mi multe esperas je vi, karaj amikoj de nia afero!
Laboru! Laboru!
Pardonu, ke mi ne respondis vian leteron tuj post ĝia ricevo; en
la lasta tempo mia kapo estas tre plena je diversaj zorgoj, ke mi ofte
ne estas kapabla eĉ skribi kelkajn vortojn. Sed mi esperas ke la
tempo kaj pacienco al ĉio alportos helpon.
Akceptu, karaj amikoj, koran saluton …
N-ro 139. N L. 3. (15.) X. 1891
(direktita al la prezidanto de la societo)
Tre estimata sinjoro! — Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.:
g. Riga, Liflandskaja Kaz. Palata, A. Roŝĉaĥovskomu) 1 verkis kaj volas
eldoni je sia kalkulo „Kalendaron Esperanto“. La verko lau mia opinio
estos tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda
nombro da ekzempleroj kaj doni al ĝi tre malaltan koston. Sed la
cenzuristo en Riga ne volas ĝin permesi, dirante, ke li ne komprenas
la lingvon Esperanto. (Tial) 2 Nun en la tuta Rusujo nur la S. Peterburga cenzuro permesas niajn verkojn; tial mi permesis al mi sendi
hodiaŭ la manuskripton de la kalendaro al vi kun la kora peto, ke
(unu) 2 iu 3 el la membroj de la „Espero“ volu transdoni la manuskripton
al la S. Peterburga cenzuro. A1 la manuskripto devas esti aldonita
80-kopeka stampa marko, kiun mi nun almetas. Kiam la manuskripto
estos subskribita de la cenzuro, oni devos ĝin tuj 4 resendi al s-ro Roŝĉaĥovski (adreso supre). Mi petas vin rapidi, ĉar por kalendaroj nun
estas jam la lasta tempo. Antaŭe dirante koran dankon en mia nomo
kaj en la nomo de la aŭtoro,
mi restas via aldonita L. Zamen …
P. S. Koran saluton al la „Espero“.
N-ro 140. N l. 15. (27.) X. 1891
(direktita al la prezidanto)
Tre estimata sinjoro! — Koran dankon por la zorgoj pri la kalendaro! Kun granda plezuro mi ankaŭ legis vian sciigon, ke la generalo
Gresser permesis la kunvenojn de via Societo. Se prosperos al vi
atingi la permeson de la Ministro, ĝi estos tre grava por nia afero.
La sukcesoj de via Societo min forte interesas, kaj mi esperas,
ke kun la tempo via societo fariĝos la centro de nia afero. Se ĝis
1 en la originalo ruslitere. 2 forstrekita en la originalo. 3 skribita
super la forstrekita vorto . 4 superskribita.
32 *
499
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Januaro mia projekto presita en la No 9 de la Esperantisto, ne efektiviĝos, tiam mi vole-nevole devos forlasi Varsovion (kaj) 1 veturi en ian
malproksiman urbon, kie oni ne scias ankoraŭ ke mi „Faras novajn
lingvojn w , kaj tie mi devos en la daŭro de kelkaj jaroj zorgadi absolute
nur pri la pano kaj pri la elrampo el mia nuna situacio. Se tio ĉi
fariĝos, tiam mi estus almenaŭ feliĉa, se mi (povus) 1 forveturante
povus scii, ke mi lasas en S. Peterburgo fortan kaj energian rondeton,
kiu zorgos pri nia afero en tiuj kelkaj jaroj, en kiuj mi mem povos
por ĝi nenion fari kaj eĉ ne pensi pri ĝi. La „Esperantisto“ kaj sekve
ankaŭ la centro de nia afero, tiam restos kredeble en la manoj de la
klubo Nurnberga; (sed mi estas) 1 sed (parolante inter ni) mi estus
pli kontenta, se la centro de nia afero iom post iom transirus en la
manojn de la klubo S. Peterburga. Tial mi forte ĝojus, se prosperus
al vi post kelka tempo fondi vian propran organon*. Bedaŭrinde tio
ĉi en nia lando estos afero tre malfacila.
Dezirante al viaj laboroj la plej bonajn sukcesojn kaj kore salut-ante ĉiujn membrojn de la „Espero“ mi restas
via aldonita L. Zamen …
P. S. Amikoj! Se mi (devos) 1 eble estos devigata forlasi por
kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos
ĝin fali!
* kiu espereble iom post iom centrigus en si nian tutan aferon.
N-ro 141. Nl. 11. (23.) IV. 1892
(direktita al la prezidanto)
Tre estimata sinjoro! — Antaŭ semajno mi ricevis la ĝojigan telegramon pri la oficialiĝo de la societo „Espero“. Kredeble la telegramo
estis sendita de vi, kaj tial mi ankaŬ respondon sendis sub via adreso.
Mi sendas al vi mian koran dankon por la telegramo kaj mi atendas
de tago al tago pli detalan leteron.
La oficialiĝo de la societo estas grava paŝo kaj mi kore gratulas
vian societon por tiu ĉi sukceso. Mi esperas, ke nun la laborado de
la Espero baldaŭ larĝe disvolviĝos kaj ke pli aŭ malpli frue la tuta
centro de nia afero transportiĝos S. Peterburgon.
Mi petas vin enskribi min en la nombron de la membroj de via
societo kun la pago de 10 rubloj ĉiujare. Tiun ĉi monon mi petas
vin preni el la enspezoj por la libroj, kiujn mi siatempe sendis al
s-ro N. Halle. Mi petas vin sendi al mi ekzempleron de la statutoj
kaj membran bileton.
Ĉu via klubo ne deziras preni en la „Esperantisto“ inviton al niaj
amikoj fariĝi membroj de via societo? En tia okazo mi petas vian
klubon sendi al mi la tekston de tiu ĉi invito.
1 forstrekita en la originalo .
500
Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 140—144
Mi ne scias, kiaj estas viaj planoj por la estonteco, sed^mi pensas
ke antau ĉio vi devas per ĉiuj fortoj peni fondi solidan kason, ĉar
por sukcesoj en nia afero, tiel same kiel por milito, „estas necesaj
tri (aferoj) 1 objektoj 2 : mono, mono kaj mono“.
A1 vi kaj al ĉiuj estimataj membroj de la „Espero“ koran saluton …
N-ro 142. 3. V. 1892
(telegramo)
El Varŝava. Telegramo No. 547.
Sendita: la 3-an, je la 1 h 10 m posttagmeze 3 .
Benitan komencon kreskantan potencon en floro kaj gloro deziras
el koro Zamenhof.
N-ro 143. N L. 4. (16.) V. 1892
Mi ricevis la telegramon de hierau kaj petas la „Esperon“ akcepti
mian koran dankon por la elekto min° kiel honoran efektivan membron.
Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos min sciigi pri la rezultatoj
kaj difinoj de la unua komuna kunveno.
Membro de „Espero“ L. Zamenhof.
N-ro 144. nl. 11. (23.) V. 1892
Mi ricevis la leteron de sinjoro Becker kaj legis ĝin kun granda
plezuro; mi ricevis ankau la leterojn de s-roj Ŝmurlo kaj Terentjev
kaj la diversajn gazetojn kun la sciigoj kaj telegramoj. Por ĉio tio ĉi
mi kore dankas. Mi ĝojas, ke la komenco de via Societo estis tiel
bona kaj solena. La telegramoj de la Norda Telegrafa Agentejo havas
gravan signifon por nia afero. Pli detale pri la festo de la Espero
mi parolos en la 7-a numero de la Esperantisto (por la 6-a estas jam
tro malfrue).
Estus tre bone, se la „Espero“ volus sendi al la internacia muzika
ekspozicio en Vieno la himnon de Adelskold (eble ankau ion alian)
kaj la surskribon en Esperanto por la eksterlanda salono.
La leteron de s-ro Majnov mi ricevis kaj mi respondos al li ke
sciigojn en la nomo de la „Espero“ ni povas presi nur tiam, kiam
ili portas karakteron oficialan (t. e. estas subskribitaj de la membroj
de la komitato).
Nun permesu al mi turni min al vi kun la sekvanta peto:
Mi deziras nun presi novan (5-kopekan) eldonon de la verko No 1;