N-ro 217. L. ? 1902
Kara sinjoro! — La „Lecionoj“ estas seneraraj kaj perfekte bonaj,
tial mi nenion bezonis korekti en ili. Nur sur la paĝo 9 mi trovis
eraron 1 (kiun mi korektis per krajono); nome: anstataŭ „participe
passe“ devas esti „participe passif“.
1 Ĉi tie d-ro Zamenhof eraris; prof-ro Cart estis prava .
524
Th. Cart. — N-roj 214—219
N-ro 218. L. 13. IV. 1902
Kara sinjoro! — De la librejo Lamotte-Malterre mi ricevis poŝtan
karton, kiun mi tie ĉi almetas. Sed ĉar havi aferojn kun fremdaj
libristoj estas por mi tute ne eble, tial mi preferus, ke la centra loko
de vendejo por Francujo estu ĉe la Grupo Pariza. Mi tial respondis
al la dirita librejo la jenon:
„Pour tout ce qui concerne la langue Esperanto veuillez-vous
adresser a Monsieur Theophile Cart, 12 rue Soufflot, Paris u ; eble vi
aŭ sinjoro Gabriel Chavet volos plenumi la mendon ĉe la diritaj
libristoj?
N-ro 219. L. 13. (26.) IV. 1902
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la du verketojn (”L’ Esperanto en dix legons” kaj „Vocabulaire frangais—esperanto”) kaj mi dankas
vin kore. La unuan mi enportis en la „Nomaron de verkoj“ sub
No. 152, la duan sub No. 153. Ambaŭ verkoj estas tre bonaj kaj sendube alportos al nia afero grandan utilon.
Koncerne mian kontrakton kun s-ro Beaufront (resp. la firmo
Hachette) vi povas esti tute trankvila; ĝi absolute neniom povas
iam malutili al Esperanto, ĉar ĝi absolute neniom tuŝas la plenan
liberecon de Esperanto kaj de la esperantistoj; ĝi estas nur privata
persona kontrakto inter mi kaj s-ro de Beaufront, sed por la tuta
mondo esperantista ĝi havas absolute nenian signifon.
Esperanto restas libera apartenaĵo al la tuta mondo tiel same,
kiel ĝi estis ĝis nun. Ĉiu povas tute libere eldoni verkojn en Esperanto aŭ pri Esperanto kaj mi ne sole ne volos tion ĉi malpermesi
al iu, sed mi eĉ havas nenian rajton kaj nenian povon tion ĉi fari.
Mi nur promesis al la firmo Hachette (por rekompenci ĝin por ĝia
propagando), ke la rajton presi la vortojn „aprobita de d-ro Zamenhof“ mi donos nur al tiuj aŭtoroj, kiuj presos siajn verkojn ne kontraŭ
la volo de la dirita firmo. Persekuti ian aŭtoron por tio, ke lia verko
esperanta ne portas mian aprobon, mi ne sole neniam intencas, sed
mi eĉ havas nenian rajton tion ĉi fari.
La persona iniciativo de ĉiu esperantisto restas tute
kaj absolute libera, kiel antaŭe. Se iu volas eldoni ian verkon,
gazeton k.t.p., li tute ne bezonas peti mian aprobon; ĉar la malesto
de mia presita aprobo sur la verko ja tute ne signifas, ke mi tiun ĉi
verkon malaprobas!
Sciigi al la esperantistoj, ke mi lasas al ili la antaŭan plenan
liberecon, estus afero tute superflua, ĉar mi ja neniam kaj nenie
diris, ke mi forprenas tiun ĉi liberecon!
Mi ja nenie kaj neniam diris al la esperantistoj ke se iu volas
eldoni ian verkon, li devas peti mian aprobon. Ĉia bona verko havos
ĉiam la plej bonan sukceson inter la esperantistoj, tute egale, ĉu ĝi
525
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
portas mian formalan aprobon au ne. La „aprobita de d-ro Zamenhof“
estas nur simpla formalaĵo, afero tute persona, kiun mi devis
promesi al la firmo Hachette, por ke ĝi, entreprenante multekostan
propagandon por nia afero, havu la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne
estos tute perditaj en la okazo se mi publike rekomendus al la esperantistoj uzadi la eldonojn de aliaj personoj kaj ne la eldonojn de
Hachette.
N-ro 220. L. 7. V. 1902
Kara sinjoro! — Ĉie, kie nur la senco permesas, mi preferas
formojn pli mallongaj n; sekve mi dirus: „la 5 sentoj estas la audo,
gustumo“ k.t.p. (sen ad); sed pli bone estus: „La 5 sentoj (sen „ad“,
ĉar kapablo) estas la audado, gustumado (kun „ad“, ĉar farado)“.
„Falakvo“ kaj „akvofalo“ ambau estas bonaj (falakvo signifas pli la
falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado).
Mi pensas, ke via timo pri la francaj vortoj estas tute superflua;
mi estas tute konvinkita, ke la germanoj nenion havos kontraŭ ili,
ĉar ili komprenos tre bone, ke tia aŭ alia formo estas elektita ne pro
pli granda amo al la francoj, sed simple nur pro oportuneco kaj
pli internacia . komprenebleco. La germanoj ja uzas tiajn francajn
vortojn eĉ en ilia propra lingvo, — tiom pli ili nenion havos kontraŭ
la uzado de tiaj vortoj en lingvo internacia. Tamen sen bezono
uzi vortojn francajn anstataŭ esperantaj ni kompreneble ne devas. —
„Genuosto“ estas bona.
Nun pri la firmo Hachette. Pro la bono de nia afero mi dezirus
(sed ne postulas, neniam postulis kaj neniam postulos) ke ĉiu, kiu
eldonas ian verkon esperantan, turnu sin antaŭe al la firmo Hachette.
La kaŭzo de mia deziro estas sekvanta: se nun, dum Esperanto ne
estas ankoraŭ sufiĉe fortigita, multaj firmoj komencos eldonadi verkojn
esperantajn, — tiam ili en reciproka konkurado ĉiu perdos sian monon
kaj sekve ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen
eldonistoj-propagatoroj; sed se la afero sin trovos precipe en la manoj
de unu firmo, tiam ĝia mono ne estos perdita kaj sekve la firmo
ricevos impulson, por energie labori por nia afero. Tial ĉiun, kiu
volas eldoni ion en Esperanto, mi (pro la bono de nia afero) petas,
ke li eldonu sian verkon per Hachette. Sed se ian verkon la firmo
Hachette ne deziras eldoni mem, aŭ se tiu ĉi firmo faras al la
aŭtoro iajn malfacilaĵojn, tiam la aŭtoro havas plenan rajton (ne sole
leĝan, sed ankaŭ moralan) eldoni sian verkon kie li volas, kaj li
povas esti tute certa, ke mi neniam protestos kontraŭ tio ĉi. Mal-permesialiu eldoni verkojnesperantajnnekmineklafirmo
Hachette havas nenian 0 rajton; tial mi forte miras, ke la granda
katolika firmo ne eldonas religiajn librojn en Esperanto nur tial, ke
Hachette malpermesis!
526
Th. Cart. — N-roj 219—222
Ke la firmo Hachette komprenas tre bone la sencon de nia kontrakto kaj ke ĝi scias tre bone, ke ĝi ne havas la rajton malpermesi
al iu la eldonadon de esperantaj libroj, — tion ĉi vi povas vidi el la
sciigo, kiun la firmo Hachette mem presas sur ĉiuj ĝiaj° esperantaj
eldonoj: „La maison Hachette et C ie est seule autorisee par M. le
Dr. Zamenhof ŭ publier les ouvrages aprouvĉs par lui. Tout ouvrage
… . qui porterait la mention „aprobita de Dr. Zamenhof“-
k.t.p. Sekve en tiu ĉi malgranda sciigo estas ne sole dirite tute klare
sed eĉ dufoje ripetite, ke la kontrakto koncernas nur tiujn verkojn,
kiuj volos porti sur si la vortojn „aprobita de L. Zamenhof“.
Vi vidas sekve, ke mi donis al la firmo Hachette ne la monopolon
por Esperanto (tion ĉi fari mi ja eĉ tute ne havus la rajton), sed nur
la monopolon por mia persona aprobo. Sed eĉ tiun ĉi malgrandan
pure personan monopolon mi donis al la firmo ne por ia pago sed
nur en la konvinko, ke tio ĉi estos utila al nia afero; sekve se
Hachette volus malbonuzi tiun ĉi monopolon kun malutilo por nia
afero (kion mi ne supozas), tiam mi ĉiam havos la eblon kontrau-batali kontrau tia malutilaĵo.
N-ro 221. L. 4. (17.) II. 1903
Kara sinjoro! — La vortaron franca—esperantan mi ricevis kun
ĝojo kaj mi dankas vin kore. Mi ne dubas, ke tiu ĉi verko nun tre
potence akcelos la disvastiĝadon de nia afero. Mi deziras al la verko
la plej bonan sukceson.
Vian deziron pri la „Premiĉres Legons“ mi plenumos tre volonte;