sed ĉar mi sciigis la firmon Hachette, ke mia plena reprezentanto
antaŭ tiu ĉi firmo estos s-ro de Beaufront, tial mi nun ne povas
skribi mian deziron rekte al la firmo, sed mi devas tion ĉi fari per
s-ro de Beaufront. Tial mi petas, ke vi transsendu tiun ĉi mian leteron
al s-ro de Beaufront kaj petu lin, ke li en mia nomo faru la sciigon
al la firmo.
Mi rajtigas per tiu ĉi letero s-ron L. de Beaufront (se li nenion
havas kontraŭ tio ĉi), ke li sciigu en mia nomo la firmon Hachette,
ke mi fordonas al la firmo ĉiujn miajn profitajn rajtojn rilate la verkon
„Premiĉres Legons d’ Esperanto de Th. Cart“ kaj rilate la farotajn
tradukojn de tiu ĉi verko, kun la kondiĉo, ke oni ĝin ne pli vastigos
kaj ke la profitoj estos uzataj sole por la propagando inter la blinduloj.
N-ro 222. L. 4. IV. 1903
Kara sinjoro! — Mi forte bedaŭras, ke s-ro de Beaufront sendis
al vi mian leteron kaj tiel faris al vi ĉagrenon tute kontraŭ mia volo.
Kontraŭ la apero de via vortaro mi ne sole nenion havis, sed
kontraŭe, ĝi faris al mi grandan ĝojon; tion ĉi mi skribis ne sole
al vi mem, sed — se mi bone memoras — ankaŭ al s-ro de Beaufront, kvankam mi ne sciis, ke li transsendos al vi mian leteron. Ke
527
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
la libro estis treege necesa — mi tute ne dubas (ĉar efektive mi tute
ne povas kompreni, kial s-ro de Beaufront, komprenante la eksterordinaran necesecon de vortaro, ĝis nun ne reeldonis ĝin, kvankam
en la verko No 53 ĝi ekzistis ja tute preta!!). Ke via libro estas
bona, mi ankaŭ neniam malkonfesis. Mi estis nur en principo
nekontenta kontraŭ Hachette, ke li presas librojn kun mia aprobo ne
demandinte min antaŭe, ĉu mi volas ke la verko portu mian publikan
aprobon. Kiel ajn bonega ia verko estas kaj kiel ajn alte mi estimas
ĝian aŭtoron, tamen se la verko devas eliri kun mia aprobo (t. e.
kun mia publika respondeco), mi ja devas antaŭe scii pri tio ĉi.
Se vi estus petinta mian permeson por presi mian aprobon, mi
kompreneble certe ne rifuzus ĝin; sed” tiam mi ja havus la okazon
antaŭe peti vin, ke vi aranĝu la aferon tiel, ke viaj verkoj ne mortigu
la verkojn de s-ro de Beaufront, kiu en la daŭro de 15 jaroj tiel malfacilege kaj tiel pacience laboris por nia afero kaj havas en ĝi tiajn
sendube grandegajn meritojn.
Mi pensis, ke viaj verkoj aperis sen la scio kaj kontraŭ la volo
de s-ro de Beaufront, kaj tial mi volis skribi al vi pri tio ĉi; sed ĉar
el via letero mi vidas, ke vi ne forgesis pri s-ro de Beaufront kaj ĉar en
la februara numero de TEsperantiste mi legis (paĝo 180) ke via vortaro
aperis kun plena interkonsento kun s-ro de Beaufront, tial mi
estas kontenta, kaj nun ni jam ne bezonas plu paroli pri tiu ĉi objekto.
N-ro 223. P. 2. (15.) VII. 1903
Kara sinjoro! — Mi ricevis la „Anfangsgrŭnde der Esperanto-Sprache“ kaj „Prime Lezioni d’ Esperanto“ kaj mi dankas vin kore.
La ambaŭ verkoj faris al mi veran plezuron, mi deziras al vi la plej
bonan sukceson kaj mi estas certa, ke ili estos tre gravaj por nia afero.
N-ro 224. P. 12. VIII. 1903
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la „First Lessons“ kaj
ankaŭ la gazeton „Touring-Club“ kun via bela artikolo kaj por ĉio mi
dankas vin tre kore.
N-ro 225. P. 18. X. 1903
Kara sinjoro! — Pri la intenco de s-ro de Beaufront mi povas
vin trankviligi: li ne volis ŝanĝi ion en la Universala Vortaro, sed
paralele kun „ĉirkaŭmano“ doni ankaŭ la vorton „braceleto“. Ŝanĝoj
estos farataj neniaj, nek en la gramatiko, nek en la vortaro ĝis tiu
tempo, kiam la afero de Esperanto estos transirinta en la manojn de
ia absolute aŭtoritata internacia Akademio, t. e. ĝis la tempo kiam nia
afero staros jam tute forte kaj ne bezonas timi ian danĝeron.
528
Th. Cart. — N-roj 222—228
N-ro 226. L. 2. XI. 1903
Kara sinjoro! — Mi ricevis la ekzempleron de la dua eldono de
via vortaro kaj mi dankas vin kore. Mi ricevis ankau vian leteron de
15/X kaj la programon de la kursoj esperantaj en Parizo en tiu ĉi
vintro. Kun granda ĝojo mi legis en la programo pri la 30 kursoj en
Parizo, kaj mi petas vin, volu esprimi al s-ro C. Bourlet kaj al la tuta
Grupo Pariza mian koran ĝojon pro tiuj ĉi belaj fruktoj de energia
laborado de la Pariza Grupo.
Pardonu ke mi ne skribis al vi pli frue: mi estis en la lasta
tempo tiel treege okupita ke mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton
por la kuranta korespondado.
Tiel same kiel vi, ankau s-ro de Beaufront ordinare konsiliĝas
kun mi pri ĉiuj novaj vortoj, kaj certe nek vin nek s-ron de Beaufront
la esperantistoj kulpigos kvazau vi volus esti leĝdonantoj. Se kelkaj
vortoj havas ne tute egalan formon en la ambau vortaroj (de vi kaj
B.), tio ĉi estas bagatelo kiu meritas nenian atenton. La fundamenton
de Eperanto ĉiam devas prezenti la 16 gramatikaj reguloj kaj la
Universala Vortaro; pri ĉiuj vortoj kiuj sin trovas en la vortaroj de
vi aŭ de s-ro de B. krom la vortoj en la Universala Vortaro, la
esperantistoj scias, ke tiuj vortoj estas nur private aprobitaj de mi,
sed ne havas ian forton leĝdonan; se kelkajn el tiuj ĉi vortoj unu
uzos en unu formo kaj alia uzos en formo iom alia, tio ĉi ne estas
granda malfeliĉo, kvankam estas tre dezirate ke ĉiuj kiom eble
uzadu tiujn vortojn egale. Nur la fundamenton neniu el ni devas
tuŝi! Sed pri ĉio kio ne tuŝas la fundamenton kaj ne havas la karakteron
de reformo aŭ ne prezentas intencan dekliniĝon de la komune uzataj
formoj — pri tiaj bagatelaj detaloj ni ne devas esti tro severaj unuj
kontraŭ la aliaj.
N-ro 227. P. 24. XI. 1903
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro viajn 3 librojn („L’ Esperanto en 10 Legons“, „Premieres Legons“ kaj „Primeras Lecciones”)
kaj mi dankas vin tre kore. Kun vera ĝojo mi ankaŭ legis la nomaron
de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj. Venu baldaŭ
la tempo, kiam la malfeliĉuloj havos por si grandan, tre grandan
bibliotekon.
N-ro 228. P. 1903 sen dato
Kara sinjoro! — La ekzempleron de la Unuaj Lecionoj por blinduloj
mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas vin kore. — Atente ekzameni
nun la vortaron franca—esperantan mi bedaŭrinde havas nun neniun
eblon, ĉar mi estas nun tre okupita kaj mia sano estas en malbona
stato; sed kiom mi vidis ĉe rapida trarigardo supraĵa, mi pensas,
ke tie ne troviĝos multe por korekti kaj vi povas kuraĝe presi la duan
eldonon.
34 Dietterle, Zamenhof.
529
V. B, ĉis nun nepresitaj leteroj al
N-ro 229. P. sen dato (1903 aŭ 1904)
Kara sinjoro! — Se la angla, germana kaj itala verketoj estas
simpla traduko de viaj „Premi£res Lecons“, tiam vi povas en mia
nomo diri al la firmo Hachette ke ĝi ne bezonas antaue sendi al mi
la verketojn por trarigardo, sed ĝi povas presi ilin kun mia „aprobo“
jam nun. — Mi pensas, ke la esprimoj „spina cerbo“ kaj „ostocerbo“
estas tute sufiĉaj kaj precizaj, kajfpi ne konsilus senbezone uzi novajn
vortojn; tamen se iu uzos „med£lo“ mi ne protestos.
N-ro 230. L. 29. I. 1904
Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon por la amika
alsendo de via fotografaĵo, kiu estas al mi tre kara kaj kiun mi ricevis
kun vera ĝojo.
N-ro 231. P. 9. V. 1904
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian dediĉitan al mi