verketon „Primeiras Ligoes“ kaj ankaŭ la novan eldonon de la Fraz-libro kaj mi dankas vin kore. —
De s-ro Javal mi ĝis nun ricevis neniun leteron. Kompreneble
pri ĉiaj reformaj proponoj mi respondos al li nur rifuze.
N-ro 232. P. 27. XI. 1904
Kara sinjoro! — Pardonu ke mi ĝis nun ne respondis ankoraŭ
vian Malfermitan Leteron. Vastan respondon mi esperas sendi al vi
en la venonta semajno.
N-ro 233. P. 1. XII. 1904
Kara sinjoro! — Mi scias tre bone, ke ne ĉiuj novaj vortoj aprobitaj
de mi estas bonaj. Sed en la nuna tempo perfekteco estas ne ebla
kaj ĉia diskutado pri perfekteco estus tre danĝera. Kiam nia afero
staros jam tute forte, tiam aŭtoritata Akademio faros en la lingvo
ĉiujn necesajn korektojn; sed nun ni devas severe eviti la tuŝadon
de tiu ĉi demando. — Timante ke via malkontenteco ne infektu la
mondon esperantistan kaj ne donu pereigan rezultaton, mi decidis
respondi vian „Malfermitan Leteron“ ne private sed publike (kvankam ne skribante vian nomon). Mi esperas, ke vi aprobos mian agon
kaj ke vi trovos ĝin utila. Mi sendas al vi la manuskripton de mia
respondo kaj mi petas vin, volu min sciigi, ĉu vi ne trovas en ĝi ion
malagrablan por vi kaj ĉu vi konsentas, ke mi ĝin publikigu.
Sen via konsento mi ĝin ne publikigos.
N-ro 234. L. 11. XII. 1904
Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 4/XII, poŝtan karton de
5/XII kaj ankaŭ la programon de la kursoj Parizaj kaj la folieton „Une
Heure d’ Esperanto“. Por ĉio mi dankas vin tre kore.
530
Th. Cart.
N-roj 229—234
Mi forte bedauras, ke mia manuskripto faris al vi ĉagrenon. Kredu
al mi, ke tio ĉi tute ne estis mia intenco. Pri via fideleco al nia afero
mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton. Mi volis uzi vian „Malfermitan Leteron“ nur kiel pretekston, por fari finon al tiu danĝera
fluo opozicia, kiu aperis en nia tendaro en la lastaj jaroj kaj kiu povus
fariĝi por nia afero tre pereiga, precipe nun, antau la unua kongreso.
Jam multajn fojojn kaj al multaj personoj mi skribis pri similaj
demandoj grandajn leterojn. Sed la konstanta skribado de grandaj
privataj leteroj estas tre laciga kaj temporaba kaj tamen neniun
helpas, ĉar unu persono ne scias pri mia skribado al aliaj personoj,
kaj apenau mi sukcesas konvinki unu personon, tuj aperas alia persono, al kiu mi devas denove skribi k.t.p. Tial mi decidis unu fojon
esprimi mian opinion publike.
Unu persono plendas ke mi donas tro multe da novaj vortoj, alia
plendas ke mi donas tro malmulte; unu plendas, ke pro internacieco
mi pekas kontrau la reguleco kaj ekonomieco de la vortoj, alia plendas
ke pro ekonomieco mi tro pekas kontrau la internacieco kaj precizeco k.t.p.
Mi ripetas, ke pri via fideleco mi ne dubas eĉ unu minuton; sed
por meti finon al la tre danĝera malkontenteco kiu komencis disvastiĝadi
en nia tendaro, mi decidis unu fojon elpaŝi publike kaj peti niajn
amikojn, ke ili memoru:
1) ke interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas
esti indulgaj unu kontraŭ aliaj kaj atendi pacience la kreiĝon de la
estonta „Centra Komitato“;
2) ke ĉiu, kiu trovas ion nebona en nia afero, devas proponi
klaran rimedon por plibonigo, sed ne plendi sencele kaj malvarmigi
per tio ĉi niajn batalantojn.
E1 via tuta ĝisnuna agado mi scias tre bone, ke vi persone
komprenas tute perfekte la tutan danĝerecon de opozicio en la nuna
tempo kaj ke via elpaŝo estis nur akto de nesufiĉa singardeco. Mia
artikolo (kiel mi klare skribis) celas ne vin persone — ĝi estas nur
averto kontraŭ la danĝera fluo kaj via cirkulera letero servis al mi
nur kiel preteksto.
Mi estas konvinkita, ke la esencajn ideojn de mia artikolo vi plene
aprobas kaj ke la necesecon de mia publika elpaŝo vi ne neos. Sed
ĉar la formo de mia artikolo estas al vi malagrabla, tial mi petas
vin, volu fari la jenon: volu ŝanĝi mian artikolon en tia maniero,
kian vi trovos la plej bona, elĵetu el ĝi tute senĝene ĉion kio estas
al vi malagrabla aŭ kio povus erare pensigi la legantojn, ke mi havas
ian malkontentecon kontraŭ vi, kaj la tiamaniere ŝanĝitan artikolon
volu resendi al mi. Mi ĝin publikigos en tia formo, kian vi deziros.
34*
531
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Aŭ eble anstataŭ ŝanĝi la artikolon tro multe, vi trovos pli utile
elĵeti el la artikolo nur kelkajn pecojn, sed aldoni en la fino ian
klarigon, kiu tute klare montrus al la legantoj, ke inter ni ekzistas
nenia diferenco de opinioj kaj ke la artikolo estos publikigata laŭ
via propra deziro, por averti tiujn personojn, kiuj eble ne bone
komprenis la esencon kaj celon de via cirkulera letero? Agu kun
mia artikolo tiel, kiel vi volas, nur donu al mi la eblon esprimi
publike mian opinion, por ke mi estu unu fojon por ĉiam liberigita
de konstanta kaj senfina skribado de longaj leteroj al ĉiu amiko aparte.
N-ro 235. P. 15. XII. 1904
Kara sinjoro! — Mi ricevis returne la manuskripton kaj ankaŭ
vian leteron de 11 /XII, kiun mi legis kun plezuro, ĉar mi vidis el ĝi,
ke la tuta historio kun la „Malfermita Letero“ estis simpla malkompreniĝo. Ĉar via Malfermita Letero estis adresita al mi kaj ĉar multaj
esperantistoj erare rigardis ĝin kiel proteston kontraŭ mia agado, tial
mi estas devigita doni ian publikan respondon. Sed estu tute trankvila: mi penos aranĝi la respondon tiamaniere, ke ĝi tuŝas nur la
principojn, sed ne havos eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna
malkontenteco aŭ riproĉoj kontraŭ via persono.
N-ro 236. P. 1904 sen dato
Kara sinjoro! — Se vi nenion havas kontraŭ la publikigo de mia
„Nefermita Letero“, volu ĝin sendi al s-ro de Beaufront, kiun mi
petos pri ĝia publikigo en L’ Esperantiste.
N-ro 237. P. 1904 sen dato
Kara sinjoro! — Vian afable senditan al mi „Esperantan Vers-faradon” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.
N-ro 238. L. 7.1. 1905
Kara sinjoro! — Ĉar ĉia respondo de mia flanko al via cirkulera
letero — kiel ajn singarde la respondo estus skribita — elvokus ĉe la
legantoj la supozon, ke inter mi kaj vi ekzistas ia malkontenteco, tial
mi decidis tute ne respondi.
Sed ĉar via letero pri kiu preskaŭ la tuta mondo esperantista jam
scias estis publike adresita al mi kaj mia absoluta silento povus ne
sole kompromiti min, sed ankaŭ prezenti grandan malĵustecon kontraŭ
la firmo Moller & Borel, kiu tiom multe nun laboras kaj elspezas por
la propagando de nia afero en Germanujo kaj kiu povus nun juste
koleri min, se mi lasus sen rebato la atakojn kontraŭ tiuj vortaroj,
kiujn ili eldonis ne sole kun mia aprobo sed laŭ mia propra konsilo
kaj sub mia propra redakcio, —‘tial mi pensas ke estus bone, se vi
mem per ia artikoleto sciigus al la esperantistoj, ke respondon al via
malfermita letero vi ricevis de mi; ke la celo de via letero estis ne
532
Th. Cart. — N-roj 234—240
atako, sed nur fari proponon; ke al la neaprobantoj de la novaj vortoj
mi konsilas, ke ili formulu sian deziron tute precize en formo klara
kaj plenumebla (ekzemple „aprobadu“ au „ne aprobadu”) sed ne en
tia nedifinita kaj tute ne plenumebla formo kiel ekzemple „aprobadu,
sed faru tion ĉi en tia maniero, ke ĉiuj estu kontentaj“ — kaj proponu ĝin al la prijuĝo 1 kaj voĉdono de la esperantistoj; ke mi tute
ne havas Ja deziron altrudi al la esperantistoj mian volon kaj donis