la novajn vortojn (kiel konsilon, ne kiel leĝon) nur cedante al la
konstanta bombardado de preskau ĉiuj esperantistoj, sed ke mi jam
senpacience atendas la kongreson, por ke mi povu fordoni mian malfacilan rolon de gvidanto al ia Centra Komitato; ke mi petis vin, ke
vi sciigu al la esperantistoj, ke la diversaj flataĵoj kaj la nomo „majstro“,
kiun multaj uzas en siaj leteroj al mi, estas al mi tre malagrabla; ke
se kelkaj vortoj havas ne severe egalan formon en diversaj vortaroj
kiujn mi aprobis, tio ĉi estas nur eraro tempa, kiu pli au malpli frue
malaperos kaj kiu estas neevitebla ĉe tiuj treege malfavoraj kaj lacigaj
cirkonstancoj, en kiuj mi estas devigata laboradi.
Ŝajnas al mi, ke se tian artikoleton publikigos ne mi, sed vi, tiam
la tuta situacio estos savita kaj ĉia ombro da supozo kvazaŭ ekzistas
ia malkontenteco inter mi kaj vi aŭ inter la francaj kaj germanaj pro-pagandistoj, malaperos. Ĉu vi ne tiel pensas? Ŝajnas al mi, ke antaŭ
la kongreso ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron
de interna malpaco. Kompreneble, mi esprimas al vi nur mian op inion,
sed ne mian deziron: publikigu la diritan artikoleton nur en tia
okazo se vi mem aprobas mian ideon kaj se vi trovas en ĝi
nenion malagrablan por vi.
Kun kora saluto kaj plej sinceraj bondeziroj por la nova jaro.
N-ro 239. P. ?Jan. 1905
Kara sinjoro! — Koran dankon por via amika letero. Pli detale
mi skribos al vi en la venonta semajno; nun mi nur rapidas sciigi
vin, ke hodiaŭ la milita estraro min tute liberigis; mi restas en
Varsovio kaj daŭrigos trankvile laboradi por nia afero.
N-ro 240. L. 11. II. 1905
Kara sinjoro! — La „Trafenditan Turon“ mi ricevis kun plezuro kaj
danko. La duan ekzempleron mi sendis laŭ ĝia adreso, t. e. al d-ro K. Bein.
La milita estraro trovis, ke mia sano estas tro malforta; tial oni min
liberigis kaj mi restas en Varsovio kaj mi povos veni al la kongreso. —
La timo de s-ro Bourlet estis senkaŭza, ĉar se mi eĉ devus veturi
Mandĵurujon, mi ne ĉesus esti ligita kun nia afero kaj — ne povante
partopreni en la kongreso korpe, mi partoprenus en ĝi spirite, sendinte
ĉiujn miajn pensojn kaj proponojn en formo de letero.
1 teksto: prejuĝo .
533
V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al
Pacigi inter si s-ron B. kaj de B. mi jam provis kelkajn fojojn,
sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por
nia afero ilian malpacon, estos la kreo de „Centra Komitato a kiu estos
elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista kaj prezentos
ĉiam la plej altan kaj solan autoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian
aferon. Petoj kaj admonoj de unu persono ne helpas; sed kiam ekzistos
Centra Komitato elektita de la esperantistaro mem, tiam mi de ĉiu
esperantisto povos postuli, ke li submetiĝu al la decidoj de la
Komitato. Projekton de tia periode reelektata Centra Komitato mi
prezentos al la kongreso, antaue publikiginte (en Majo) mian projekton en la esperantaj gazetoj, por ke la estontaj kongresanoj povu bone
pripensi kaj prijuĝi la projekton.
Mi esperas, ke, sciante la historion de Volapŭk, la Centra Komitato
estos sufiĉe singarda kaj ne imitos facilanime la ekzemplon de la
Volapŭka Akademio; tamen por tute garantii al ni plenan singard-econ, mi proponos kondiĉon, ke ĉiu decido de la Komitato (krom la
urĝantaj) estas publikigita en la oficiala organo nur kiel decido provizora, por ke ĉiuj esperantistoj povu pripensi ĝin kaj averti la
Komitaton en okazo de danĝero; ses monatojn post la provizora
publikigo la Komitato denove faras inter si voĉdonon pri la dirita
decido, kaj se la decido ankaŭ tiun ĉi duan fojon ricevos por si la
plimulton da voĉoj, — nur tiam la decido ricevos leĝan forton.
Kompreneble se ni povos iam atingi, ke la registaroj prenu la
tutan aferon en siajn manojn, tio ĉi estus la plej bona. Ni devos
klopodi pri tio ĉi.
N-ro 241. P. sen dato kaj jaro 1
Kara sinjoro! — Estu trankvila! Pro tro multe da laboroj mi ne
povas nun skribi al vi detale, sed pri mia konsilata plano de agado
espereble informos vin generalo Sebert.
N-ro 242. P. 1905 sen dato
Kara sinjoro! — Forĵeti mian projekton mi ne povas, ĉar de multaj
flankoj oni jam longe bombardas min, ke mi prezentu ian projekton de
organizacio, kaj mi devas montri, ke mi plenumis mian promeson. Sed
mi ripetas ke mi ne insistas kaj influas. Antaŭ ĉio mi proponos la
demandon, ĉu la kongreso trovas organizacion dezirinda
aŭ ne; sekve se vi pensas, ke via opinio estas prava, vi havos plenan
eblon konvinki la kongreson ke ĝi decidu ne havi organizacion. Se
vi pensas ke per via decido oni timos fari al mi malagrablaĵon, vi
povas eĉ rekte diri al la kongreso, ke vian proponon vi faras laŭ la
peto kaj deziro de Zamenhof mem. Mi nenion kontraŭparolos
kaj mian projekton nek la ideon de organizacio ĝenerale mi ne defendos.
1 laŭ la adresito certe el la jaro 1905 .
534
Th. Cart. — N-roj 240-243
Se malgraŭ tiaj admonoj oni deziros organizacion, tiam mi eĉ mem
proponos, ke oni mian projekton ne akceptu, sed ke oni transdonu
ĝin kune kun la aliaj projektoj al ia provizora komitato por matura
prijuĝo kaj decido.
N-ro 243. P. 4. V. 1905
Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 29/IV kaj mi dankas
vin por via klarigo pri la rilato de s-ro B. 1 al la Grupo Pariza.
Estas nur domaĝo, ke vi ne skribis al mi tion ĉi jam antaŭ longe, —
tiam mi ŝparus tre multe da perdita tempo kaj laboroj.
Sub la adreso de s-ro B. mi multe kaj tre vaste korespondadis
kun la Grupo Pariza. Ĉar tiu ĉi Grupo estis la sola loko, kie kunvenadis
multaj kompetentaj esperantistoj, tiel mi ordinare konsiliĝadis kun
tiu ĉi grupo° en la plej gravaj aferoj, mi petadis ke s-ro Bourlet legu
miajn leterojn en la Grupo, kaj li respondadis al mi en la nomo de
la Grupo. Mi petis siatempe ke la Grupo en siaj kunvenoj ellaboru
ian projekton de komuna organizacio; kiam la Grupo tion ne faris,
mi mem post longa pripensado ellaboris projekton kaj proponis ĝin
al la prijuĝo de la Grupo; kiam s-ro B. respondis al mi ke la Grupo
ne aprobas mian projekton de organizacio, mi ellaboris projekton de
„Deklaracio“, kiu devus anstataŭi la organizacion. Sed ankaŭ pri tiu
ĉi projekto s-ro B. respondis al mi, ke neniu el la membroj de la
Grupo ĝin aprobas.
Jam longe montriĝis necese aranĝi organizacion kaj Centran Komitaton. Estas vere, ke multaj konstante ripetas, ke ili deziras, ke mi
persone gvidadu la aferon; sed ho ve, en efektiveco ĉiu deziras nur
ke mi gvidadu laŭ lia montro, forgesante ke tio ĉi estas ne ebla kaj
ke ĉiu devas silentigi sian propran ambicion kaj cedadi al la opinio
de la plimulto. Kiom ajn multe mi laboras, kiom ajn mi penas
evitadi ĉian altrudon de mia propra volo, mi ne povas ĉiujn kontentigi.
Mi estas laca, terure laca. Tial mi decidis transdoni la tutan aferon
al la esperantistaro mem.
Mi konsiliĝis pri tio ĉi siatempe kun s-ro de B. sed mi ricevis
de li nenian bonan konsilon; mi turnis min al la Grupo Pariza, esperante aŭdi la konsilojn de multaj personoj, sed mi ricevis nur la
opinion de s-ro B. Tial mi decidis turni min al la kongreso.
Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon altrudi ion al la
esperantistaro; mi prezentos mian projekton kiel mian opinion pure
personan, kaj mi petos ke ĉiu kongresano voĉdonu pri la projekto