1 Kelkloke — laŭ deziro de prof-ro Cart — mi ne citas nomojn ,
sed nur la komencliteron de la koncerna nomo . Cetere ne estos malfacile diveni la nomojn por tiuj, kiuj konas la historion de nia movado.
535
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
tute sincere, memorante ke nek la akcepto de la projekto faros al
mi ian agrablaĵon, nek la malakcepto faros al mi ian malagrablaĵon.
Mi deziras nur simple ekscii, kion deziras la esperantistoj, kaj agi lau la
deziro de la plimulto. Mi ne admonos nek influos; mi pretigis mian projekton nur por tia okazo, se ne estos prezentita ia alia pli bona projekto.
Tial mi forte miras, ke s-ro de B. (.)
tiel insiste kaj obstine estas kontrau mia projekto ankorau ne leginte
ĝin. Vi scias, ke mia projekto ne estis kreita en unu tago, sed en la
dauro de longa tempo. Mia projekto tute ne celis krei institucion kiu
okupadus sin je „ekskomunikado“, „despota altrudado“ k.t.p. (!!?!?) kiel
skribis s-ro de B.; (kiu diris al s-ro de B., ke mi volas detrui la naciajn
societojn, ke la Ligo ordonados al ĉiuj egalajn rimedojn de propagando,
eĉ ekskomunikados k.t.p.?! Oni povus timi, ke mi malbone ligos
la esperantistaron; sed se ĉia ligiĝo kaj organiziĝo kondukus nur al
malhelpado, ekskomunikado k.t.p., tiam por kio estis aranĝita la franca
Societo p.p.E.? Ĝi ja ankaŭ ligas, sekve „malhelpas“!) Mi volis nur
doni al nia afero ordon kaj fortikan organizacion, por ke apartaj
ambiciaj personoj ne povu jam plu tiradi nian aferon ĉiu en sian
flankon.
Se mi simple mem elektos Centran Komitaton, tio ĉi nenion helpos, ĉar:
1) ĉiu petas ke mi mem elektu nur tial, ĉar ĉiu pensas ke mi
elektos nur tiajn personojn, kiujn li trovas bonaj; sed kiam la elekto
estos farita, tiam mi tuj ricevos diversajn protestojn; s-ro B. skribos
ke la tuta Grupo Pariza malaprobas, s-ro de B. skribos ke la tuta
komitato (aŭ eĉ la tuta Societo p.p.E.) malaprobas; unu trovos, ke mi
ne sufiĉe alte taksis liajn meritojn, alia trovos ke mi tro alte taksis
la meritojn de alia; unu trovos ke la Komitato ne estas sufiĉe internacia, alia trovos ke ĝi konsistas el personoj ne sufiĉe bone posedantaj
la lingvon aŭ ne sufiĉe aŭtoritataj por ke ĉiuj ilin obeu, k.t.p.
2) Se la tuta afero troviĝos en la manoj de unu komitato, tiam
ambiciaj membroj penos altrudi al ĉiuj sian volon, per konstanta
insistado ili baldaŭ ĉiujn eksilentigos, kaj anstataŭ Komitato ni havos
nur du sinjorojn, kiuj konstante malpacados, volos dispremi unu la
alian, kaj dispremos nian aferon.
3) Se la Centra Komitato ne estos konstante elektata de ĉiuj
esperantistoj (pro tio estas ja necesa organizacio) sed reelektados kaj plenigados sin mem, tiam ni baldaŭ havos tiun saman malfeliĉan historion, kiun ni vidis ĉe Volapŭk, t.e. la Centra Komitato
kaj la esperantistaro fariĝos baldaŭ du tute apartaj objektoj per
nenio ligitaj inter si, unu defalos de la alia, kaj ĉio estos finita kaj
enterigita. Ĉiuj miaj admonoj kaj protestoj neniom helpos (kiel ne
helpis la protestoj de Schleyer), ĉar ĉe neekzistado de organizacio mi
ne havos al kiu min turni.
536
Th. Cart. — N-roj 243—244
Pri tiu ĉi temo mi volus multe paroli, mi volus konsiliĝadi kun
multaj plej spertaj esperantistoj, mi volus esprimi mian opinion, audi
la opiniojn kaj konsilojn de aliaj, konforme al tio ŝanĝi mian projekton
aŭ peti ke aliaj personoj ellaboru aliajn pli bonajn projektojn k.t.p.
Sed bedaŭrinde mi venis al la konvinko, ke ĉiu trankvila kaj senpartia
konsiliĝado estas neebla. E1 la leteroj de s-ro de B. mi vidas tre bone
ke li tute ne deziras ekkoni mian projekton nek pripensi aŭ doni iajn
konsilojn, sed jam antaŭe decidis per ĉiuj fortoj kontraŭbatali kontraŭ
ĉia organizacio, kia ajn ĝi estos.
Sekve ĉiu mia korespondado kun li pri tiu ĉi temo estus tute vana.
Tiel same obstina kun sia opinio estos s-ro B. Tial mi almenaŭ petas
vin (kaj per vi ankaŭ la aliajn plej gravajn Parizajn esperantistojn)
ne rapidu tro multe kun via decido, sed atendu la publikigon de mia
projekto, pripensu ĝin bone (sed pripensu ĝin memstare, libere de
ĉia fremda influo) kaj tiam skribu al mi vian opinion. Tiam, mi petas,
skribu al mi, ĉu vi daŭrigas malaprobi ĉian organizacion, aŭ vi deziras
nur ke la organizacio estu alia, kaj kiajn ŝanĝojn aŭ kiajn aliajn
projektojn vi proponas.
Estu tute trankvila: mian influon mi certe ne uzos por altrudi
al la esperantistaro mian personan opinion kaj volon. Mi aŭskultos
ĉiujn opiniojn; kaj se mi vidos, ke la diskutado pri mia projekto povus
elvoki ian malpacon aŭ eĉ simple malkontentecon inter la esperantistoj kaj per tio ĉi iom difekti nian Bulonjan feston, tiam mi mem
diros al la kongreso, ke mi mian projekton reprenas kaj anstataŭ
ĝi mi proponos pretan, elektitan de mi provizoran Centran Komitaton,
pri kies konfirmo mi petos la kongreson kaj al kies manoj mi transdonos la tutan pluan sorton de nia afero.
Por ke mia elekto ne elvoku disputojn kaj malpacon, mi intencas
proponi por la Komitato ne apartajn personojn, sed difinitajn kate-goriojn de personoj, nome:
La unua (provizora) Centra Komitato konsistu eclass="underline"
a) ĉiuj redaktoroj de esperantaj gazetoj kiuj eliras pli malpli en
unu jaro;
b) ĉiuj prezidantoj de Grupoj Esperantistaj, kiuj havas ne malpli
ol 100 membrojn;
c) ĉiuj prezidantoj de landaj asociacioj esperantistaj.
Ĉu vi aprobas tian planon aŭ ĉu vi konsilas fari la elekton en
ia alia maniero?
N-ro 244. P. 1. VI. 1905
Kara sinjoro! — Vian broŝuron „Une Heure d’ Esperanto M mi
ricevis kaj legis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. La libreto estas
verkita tre bone kaj povas esti tre utila por nia afero. Sendube ĝi
trovos multe da amikoj kaj estos tradukita en diversajn lingvojn.
537
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
N-ro 245. P. 1905 sen dato
Kara sinjoro! — La broŝuron „Notions Elementaires” mi ricevis
kaj kore vin dankas.
N-ro 246. L. Parizo 1 , 1905 sen dato
Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron kaj mi ĝojas pro la kauzo
kiu malpermesas al vi esti libera ĵaudon; sed bedaurinde viziti vian
presejon merkredon estos por mi tute ne eble. Hodiau mia nevo
el Vailly sur Aisne telefonis al mi kaj mi devis respondi al li, ke mi
nepre veturos al li merkredon matene, ĉar en alia tago li eble ne
estas hejme. Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi
kaj mi, estos liberaj.
N-ro 247. P. 1905 sen dato
Kara sinjoro! — Laŭ la deziro de d-ro K. Bein mi sendas al vi
hodiaŭ la manuskripton de lia verko „Pola Antologio“, ĉar li diris al
mi, ke vi promesis skribi por tiu ĉi verko antaŭparolon. Kiam via
antaŭparolo estas skribita, volu transdoni la manuskripton al la firmo
Hachette.
N-ro 248. L. 24. II. 1907
Kara sinjoro! — Pardonu, ke mi ne tuj respondis vian gravan
leteron de 14/11, ĉar mi estas ĉiam terure okupita.
Mi dankas vin kore por la alsendita cirkulero pri la projekto de
s-ro Corret. Ni esperu, ke la entreprenita afero alportos al Esperanto
multe da bono.
Pri Javal mi jam sendis siatempe nekrologan artikolon al la „Revuo w ;
por „Lingvo Internacia* mi povus nur ripeti tion saman, kio kompreneble
ne estus interesa por la legantoj.
Nun pri la korektoj en la Universala Vortaro. La plimulton de
la faritaj korektoj mi plene akceptas; nur pri kelkaj mi volas fari