ke vi baldaŭ ĝojigos min per la sciigo, ke via firmo potence ekfloris.
N-ro 255. P. 17. II. 1908
Kara sinjoro! — Tre volonte mi plenumus vian deziron pri la
„Radikaro w ; sed vi ja scias, ke mi tion ĉi ne povas fari, ĉar de la
tempo de la Bulonja Kongreso mi ĉesis donadi al iaj verkoj aŭ apartaj
vortoj mian publikan aprobon. Kiam s-ro Borel enprenis en la novan
eldonon de sia vortaro novajn vortojn, mi publikigis en la „Germana
Esperantisto“, ke mia aprobo apartenas nur al la vortoj de la unua
eldono (antaŭ Bulonjo). Private mi tute aprobas la vorton „tereno“,
sed publike ion aprobi mi ne povas.
N-ro 256. P. 30. IV. 1908
Kara sinjoro! — Kun sincera danko mi ricevas la folietojn, kiujn
vi de tempo al tempo sendas al mi. Mi esperas, ke la krizo en la
Presa Societo finiĝos feliĉe.
1 laŭ prof-ro Cart: 1907 .
2 Raporto de Th. Cart al la Ministro de Publika Instruado .
541
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
N-ro 257. L. 29. VII. 1908
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian leteron de 26/VII.
Vian opinion, ke mi „ne bezonas konsilojn* mi trovas ne tute ĝusta;
kontraue, mi tre bezonas konsilojn kaj ĉiujn konsilojn mi akceptas
ĉiam kun sincera danko; sed, kompreneble, ricevante tre multe da
plej diversaj kaj malsamaj konsiloj, mi ne povas blinde plenumi ĉiujn,
sed mi devas ĉiujn esplori per mia propra cerbo kaj sperto kaj elekti
tiun manieron de agado, kiun mi trovas la plej bona por nia afero.
Mia persona opinio restas ĉiam ankoraii tia sama, kiel antaue, nome:
1. Malgraŭ ĉiuj perfidoj kaj jezuita subfosado de kelkaj personoj,
malgraŭ la defalo aŭ ŝanceliĝo de multaj tro facilanimaj personoj,
malgraŭ la grandaj sumoj da mono, per kiu oni batalas kontraŭ nia
afero, — ni ne devas timi kaj ni devas fortike kaj rekte iri nian vojon.
2. Plej forte kaj plej obstine ni devas stari sur la bazo de la
„Fundamento“ kaj fari nenian dekliniĝon de la principoj esprimitaj
en ĝia antaŭparolo.
3. Ĉar neniu devas iam havi la rajton senvalorigi ion, kio troviĝas
en la Fundamento, tial la L. K. havas la rajton nur permesi kaj
konsili (tre singarde!) la uzadon de novaj vortoj aŭ formoj, sed
neniam ordoni!
Vi vidas sekve, ke mia opinio estas preskaŭ tute tia sama, kiel
via. La tuta diferenco inter vi kaj mi konsistas nur en tio, ke dum
vi rigardas la supre cititajn principojn kiel leĝon absolutan, mi
vidas en ili leĝon nur tial, ĉar tion postulas la bono de nia afero.
Sekve kvankam mi forte kredas, ke la esperantistoj neniam havos la
bezonon forĵeti la principon de la Fundamento, mi tamen principe
konfesas, ke la esperantistaro havas la rajton anstataŭigi la Bulonjan
Deklaracion per ia alia programo, se tio iam montriĝus necesa kaj
farebla. Principe la plej alta leĝo por mi estas „unueco inter la
esperantistoj a , kvankam mi konfesas, kepraktike tio (almenaŭ en la
nuna tempo) ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio.
Interne ni devas gardi la L. K. kontraŭ ĉiu danĝera decido; sed
publike ni devas nin tre gardi, ke ni ne skribu ion kontraŭ la aŭtoritateco de la Lingva Komitato, ĉar per tio ni farus nur la plej grandan
servon al niaj malamikoj, kies tuta taktiko konsistas ja en tio, ke ili
per ĉiuj fortoj penas kredigi ĉie kaj al ĉiu, ke en la esperantistaro
ekzistas anarĥio, ke la Lingva Komitato eĉ por la fideluloj havas
nenian valoron, kaj sekve estas necese, ke oni „savu la aferon de
ekstere”!
Laŭ mia opinio estus tre utile, se en Dresdeno la Lingva Komitato
deklarus, ke „post serioza esplorado ĝi venis al la konvinko, ke la
Bulonja Deklaracio ne devas esti tuŝata”. Sed por ke tia decido havu
542
Th. Cart. — N-roj 257—259
ian valoron, estas necese, ke ĝi aperu kiel libera kaj senantaujuĝa
esploro, sed ne kvazau sub la premado de postuloj kaj minacoj.
Tre povas esti, ke s-ro B. (sub la influo de la ŝanceliĝanta s-ro M.)
estas ne sufiĉe energia; li povas tamen senkulpigi sin per tio, ke li,
kiel persono tro oficiala, devas esti tre singarda. Ni devas lin subteni per niaj konsiloj, sed ni ne devas lin akuzi nek senkuraĝigi.
N-ro 258. P. 1. I. 1909 (poŝtstampo)
Kara sinjoro! — La broŝuron „Pourquoi V Esperanto u kun viaj
bondeziroj mi ricevis kun kora danko.
N-ro 259. L. 14. III. 1909
Kara sinjoro! — ..
Mi ne tro timas la idistojn, kiel eble timas ilin s-ro M. aŭ aliaj,
sed mi ankaŭ ne volas kovri al mi la okulojn kontraŭ la ekzistanta
danĝero. Nenies opinion mi akceptas blinde, sed mi penas atente
aŭdi ĉiujn opiniojn, por ellabori al mi ian pli malpli klaran juĝon.
Laŭ mia opinio nia plej granda malhelpo konsistas ne en la re-formemeco de unuj aŭ en la konservemeco de aliaj, sed en la ŝanceliĝado de multaj. Por forigi tiun ĉi paralizantan ŝanceliĝadon, ne
sufiĉas simplaj vortoj kaj admonoj de privataj partiaj personoj, sed
estas necese havi ian klare kaj interkonsente faritan decidon de nia
aŭtoritata institucio. La Dresdena Deklaracio bedaŭrinde estas tiel
ne klara, ke ĉiu povas kompreni ĝin kiel li volas kaj tial oni nin riproĉas,
ke ni „scias ke reformoj estas necesaj, sed ni ne volos ilin fari a .
Por meti finon al la ŝanceliĝado, al la konfuzantaj esperoj de unuj
kaj al la paralizantaj timoj de aliaj, laŭ mia opinio estas necese doni
ian decidon klaran, precizan, aŭtoritatan kaj konvinkan. Mi
opinias, ke estus bone, ke la akademianoj kunvenus, per kelktaga
serioza laborado esplorus la tutan lingvon kaj decidus: ĉu en la
principaj partoj de nia lingvo ekzistas iaj punktoj kiuj nepre devas
esti ŝanĝitaj, — aŭ ĉu tiaj punktoj ne ekzistas. Se oni trovos, ke
ekzistas tiaj punktoj, kies ŝanĝo estas efektive necesega, tiam ni
devos ŝanĝi ilin unu fojon por ĉiam (per vojo de paralelaj neologismoj, t. e. ne senvalorigante la formojn ĝisnunajn); se oni trovos
ke tiaj necesege ŝanĝindaj punktoj ne ekzistas, tiam ni devos deklari,
ke kun plena konscio, post matura esplorb la Akademio (kun
sekvonta aprobo de la tuta Lingva Komitato) decidas, ke nenio devas
esti ŝanĝata kaj ke de nun nia lingvo devas esti rigardata kiel lingvo
natura, en kiu nenia institucio havas la rajton fari iajnŝanĝojn;
sekve la esperantistoj sciu klare, ke de nun la Lingva Komitato nur
solvados la demandojn pri diversaj duboj, sed ĉiujn proponojn pri
arbitraj ŝanĝoj la L. K. absolute forĵetados.
543
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Tia estas mia opinio, kiun mi volis prezenti al la akademianoj.
Sed ĉar oni tute prave rimarkigis al mi, ke estos pli bone por la
afero se mia persono restos flanke (precipe en la nuna tempo), tial
mi reprenis mian projekton.
Pri la cirkulera letero de s-ro B. mi devas diri, ke mi donis al
ĝia dissendo mian konsenton (por ne malhelpi s-ron B. konsiliĝi libere
kun la akademianoj laŭ sia bontrovo), sed mi skribis al li, ke mi
persone opinias, ke estus pli bone esplori la tutan demandon pri
ŝanĝado aŭ reŝanĝado per unu fojo.
N-ro 260. P. sen dato
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian broŝuron „A la
recherche d’une langue internationale wl kaj mi dankas vin kore.
N-ro 261. P. 17. II. 1910
Kara sinjoro! — .
. Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna