Vojo“*, al kiu ĝis nun ankoraŭ neniu faris muzikon, kvankam la teksto
de „La Vojo“ estas multe pli bona kaj pli grava ol de „V Espero“?
Vian adreson mi enskribis 3 .
* Tiu ĉi versaĵo (farita de mi) estis presita antaŭ 6 jaroj en la
gazeto „Lingvo internacia“.
N-ro 274. P. 19. (27.) III. 1903 (poŝtstampo)
Kara sinjoro! — Presigi la „Vojon“, vi havas plenan rajton kaj
vi tute ne bezonas peti mian permeson pro tio ĉi. Ankaŭ la permeson
de la firmo Hachette vi ne bezonas. Permeson de mi kaj de Hachette
devas havi nur tiu aŭtoro, kiu volas preni sur sia verko la vortojn
„aprobita de Zamenhof“; sed verko muzika ja tute ne bezonas tian
surskribon.
☆
A1 d-ro A . M. Grinfeld, Kiŝinev
N-ro 275. N p. 19 . IX. (2. X.) 1903
Kara kolego! — En la pasinta monato mi ricevis vian poŝtan
karton kaj tiam mi laŭ via deziro skribis al la magazeno de Ŝaĥ
pri la vendado de esperantaj verkoj (ĉe malgrandaj mendoj — 25% da
rabato, ĉe pli grandaj — pli multe, ĝis 50%; por la transsendo 10%);
ĝis nun tamen mi ricevis de la magazeno nenian mendon.
_ ☆
1 la 1-a letero adresita al Chaumont, la 2-a al Sens, la 3-a al Paris.
2 La enhavo de ĉi tiu kaj de la aliaj 2 leteroj al R. D. montras,
ke oni devas envicigi ĝin ĉi tien.
3 Sur la dorsa jlanko kaj sur aldonita papereto Zamenhof skrihis la
tekston de „La Vojo“. (Laŭ la peto de d-ro Zamenhof prof-ro R. Deshayes
verkis muzikon por „La Vojo i( , kiun s-ino Mudie (patrino) kantis ĉe la
kongreso en Boulogne.)
35*
547
V. B. Gis nuft nepresitaj leteroj al
A1 d-ro I. Fels, Lwow
N-ro 276. P. sen dato kaj jaro (1903 aŭ 1904)
Kara kolego! — Ĉar la detaloj, pri kiuj vi skribas * 1 , estas ne en la
parto medicina, sed en la parto literatura, tial mi ne havis la rajton
ŝanĝi la tekston sen la permeso de la aŭtoroj.
☆
A1 Georgij Karpoviĉ s-ro Davidov, Saratov
N-ro 277. N P. 10.1. 1904 (poŝtstampo)
Kara sinjoro! — Mi konsilas al vi turni vin rekte al la redaktoro
de Rondiranto (G. P. Oreŝkov en Plovdiv), ĉar se vi dezirus korespondi
kun li per mi, tio ĉi estos tro neoportuna por ni ĉiuj. Vi povas
skribi al li esperante aŭ ruse.
P. S. Vian adreson mi transdonis al la redakcio de Rondiranto
1./14. de Decembro.
☆
A1 d-ro Ambrosio Vargas, Santa Rosa de Necoxtla
N-ro 278. P. 2. IV. 1904
Kara sinjoro! — La januaran numeron de la „Meksika Lumturo“
mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas kaj mi deziras al via gazeto la
plej bonan sukceson. — Diri al vi ĉu la Regularo de via Societo estas
bona aŭ ne bona mi ne povas, ĉar ĉio dependas de la lokaj cirkonstancoj kaj kutimoj. Mi esperas ke la Regularo montriĝos bona kaj
ke la Meksika Societo esperantista baldaŭ ricevos gloran nomon en
la mondo esperantista.
☆
A1 d-ro A. L Asnes, S. Peterburg
N-ro 279. N P. 12. (25.) XII. 1904
Kara kolego! — La 100 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis
en vian kalkulon. Mi ankaŭ ricevis la Hamleton kaj Jarlibron kaj mi
dankas vin kore. La koston de la transsendo volu enskribi en mian
kalkulon. E1 la Krestomatio neniu ekzemplero perdiĝis, ĉar Hachette
sendis ne 100 ekz. sed nur 99 ekz. Hieraŭ mi sendis al vi po 25 ekz.
de NoNo 64 kaj 90 kaj 15 ekz. de Adresaro*; se vi bezonas pli grandan
nombron da ekzempleroj, volu skribi al mi. — La NoNo 80, 92, 44, 30
mi jam ne havas; ĉiujn restintajn literaturajn verkojn foraĉetis de mi
la Grupo Pariza, kaj mi nun havas nur lernolibrojn kaj vortarojn por
rusoj (NoNo 77, 72, 90, 64, 17).
* por ĉio tio ĉi mi enskribis en vian kalkulon 10 r. 35 kop.
1 La adresito estis plendinta pri eraro medicina en la Fundamenta
Krestomatio, ll-a eldono 1903, paĝ . 108 .
548
Fels - Davidov - Vargas - Asnes. — N-roj 276—282
N-ro 280. NL. 14. (27.) III. 1905
Kara kolego! — Mi sendis al vi hodiau, laŭ via deziro, 100 ekz.
de No 77 kaj 50 ekz. de No 17.
Ilia kosto nominala estas.75 r. 00
50%.… 37 . 50
37 . 50
Kosto de ekspedo 0 . 30
Kune 37 r. 80 k.
Tiun ĉi sumon mi enskribis en vian ŝuldon.
La 50 r. senditajn de s-ro Rogaĉev Antonov mi siatempe ricevis
kaj enskribis.
La ĵurnalon „Esperanto“ mi trovas bona.
Mia frato jam revenis el Port-Arturo; sed li havas nur forpermeson
por 2 monatoj; post tiu tempo li denove devos iri en la militon.
Ĉu vin oni ne vokas?
N-ro 281. N l. 8. VI. 1905
Kara kolego! — Pardonu, ke mi ne skribis al vi tuj post la ricevo
de la „Ruslanda Eperantisto“, ĉar mi estis tiel okupita, ke mi ne povis
trovi eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al via entrepreno la plej
bonan sukceson kaj laŭ via deziro mi sendas al vi nun aparte malgrandan letereton, kiun vi povas presigi en via gazeto.
Skribi al vi leteron pli grandan mi nun ne povas, ĉar ĝis nun ne
estas al mi ankoraŭ tute klara via rilato al la gazeto de d-ro Ostrovskij.
Tiu ĉi lasta estas tre kolera kontraŭ vi. Mi estas tute certa, ke lia
kolero estas ne prava, kaj lian agitadon kontraŭ vi mi malaprobas;
tamen enmiksi min en la aferon inter vi ambaŭ mi kompreneble
ne povas.
Se vi estos ĉiam en plena ordo kaj se via organo elirados ĉiam
kun severa reguleco, tio ĉi estos de via flanko la plej bona defendo kontraŭ ĉiuj privataj atakoj.
P. S. Mi petas vin, volu enskribi min kiel abonanton de la
„Ruslanda Esperantisto”; la pagon volu enskribi en mian kalkulon.
N-ro 282. nl. 17. IX. 1905
Kara kolego! — Mi ĵus ricevis vian leteron de antaŭhieraŭ.
Estante nun terure okupita, mi ne povas respondi al vi pli detale’;
sed por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al
viaj malaprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj:
a) La agadon de d-ro O. kontraŭ vi mi jam de longe trovis ne
prava; mi skribis pri tio siatempe al li mem kaj pli detalan leteron
mi skribis antaŭ kelke da monatoj al d-ro Grŭnfeld en Kiŝinev, kiam
li sub la influo de d-ro O. kulpigis vin antaŭ mi. Estu plene konvinkita, ke sur min la malaprobinda agitado de d-ro O. faras nenian influon.
549
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
b) Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda kaj mi havos kun li neniajn
aferojn.
P. S. La enhavo de tiu ĉi letero kompreneble devis resti afero
privata kaj ne devas esti publikigata.
Antaŭ unu monato mi ricevis la No 2 de „Ruslanda Esperantisto“
por s-roj Grabowski, Brzostowski kaj Nauman (kaj mi transsendis al
ili), sed por mi mem mi ne ricevis, kvankam mi abonis por mi
ankoraŭ en Majo; volu sendi al mi tiun numeron. — La ekzemplerojn
de la aliaj Varsoviaj abonantoj volu sendadi rekte al ili, sub ilia
propra adreso, ne sub la mia.
N-ro 283. *l. 3. X. 1905
Kara kolego! — La 50 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis.
Laŭ mia libro vi nun restas ŝulda al mi ankoraŭ 71 r. 57 kop. — La
francan ordenon de „Honora Legio“ mi efektive ricevis.
N-ro 284. N p. 4. X. 1905
Por la gratulo, kiun „Espero“ sendis al mi, mi esprimas al la
Societo mian koran dankon.
N-ro 285. N P. 1. XI. 1905
Kara kolego! — Antaŭ 10 tagoj mi ricevis vian telegramon, sed