ĉar la fervojo ne funkciis, mi ne povis plenumi vian peton. Hieraŭ
kaj hodiaŭ mi sendis al vi per 4 banderolaj paketoj:
50 ekz. de No 77
50 ekz. de No 64.
Pli mi nun ne povas sendi, ĉar mi havas tro malmulte kaj la
presejoj nun ne laboras. La No 17 mi jam tute ne havas. — Por
la senditaj libroj mi enskribis en vian kalkulon 19 r. 50 kop.
N-ro 286. nl. 8. XII. 1905
Kara kolego! — Koran dankon por via saluto. En nia urbo la
situacio estas ankoraŭ multe pli terura ol en S. Peterburgo, ĉar krom
la komunaj aferoj ni havas ankoraŭ la vekiĝintan nacian ŝovinismon.
Mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro.
Per s-ro Kaminski mi sendas al vi 20 ekz. de No 17 kaj 100 ekz.
de No 77; por ĉio mi enskribis en vian ŝuldon 22 r. 50 kop.
Ĉar mia nuna financa situacio estas nun° tre malfacila, tial mi
estos al vi tre danka, se ĉe la unua eblo vi volos sendi al mi vian ŝuldon.
A1 s-roj Vejsbrut kaj Lojko mi siatempe respondis, sed ili ne
ricevis miajn leterojn pro la striko. La 20 ekzemplerojn de „Ruslanda
Esperantisto“ mi ricevis kaj en mia letero mi demandis s-ron Lojko
kial oni sendis al mi tiom multe da ekzempleroj. La adresojn mi ne
povas kolekti nek kolektigi, ĉar tio ĉi postulas tro multe da tempo
kaj laboro (pretan kolekton da adresoj mi ne havas, kaj mi devas
sekve serĉi en grandega multo da leteroj, arĥivoj k.t.p.).
550
A. I. Asnes. — N-roj 282—290
Artikolon por via gazeto mi eble sendos al vi post 3—4 semajnoj
(mi tamen ne promesas certe). De la No 17 mi jam presis (stereotipe)
novan eldonon.
P. S. 22/XII 1905. Antaŭ 2 semajnoj estis ĉe mi s-ro Kaminski
kaj mi pretigis por li la nunan leteron kaj la pakaĵon da Iibroj kaj
mi sendis ĉion laŭ tiu adreso, kiun li lasis al mi („str. Dzielna No 17,
ĉe s-ro Dinenson“). Sed bedaŭrinde montriĝis, ke la adreso estis erara!
Neniu Dinenson tie loĝas*! Tial la pakaĵo devis resti ĉe mi (ĉar mi
ne sciis kie serĉi s-ron Kaminski), kaj mi nun sendis ĝin al vi hieraŭ
per fervojo kaj la kvitancon por ricevo de la pakaĵo mi tie ĉi almetas.
* Supozante ke li eble ne bone elparolis la nomon de la strato
mi serĉis ankaŭ en alia strato kiu havas iom similan sonadon (str. Zielna),
sed ankaŭ tie la dirita persono ne Ioĝas!
N-ro 287. N p. g. I. 1906
Kara kolego! — Vian poŝtan karton de 24/XII kaj la 3 ekz. de
„Bolesĉjo“ mi danke ricevis. Por ĉio akceptu mian koran dankon.
La formaton kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi kun
plezuro akceptas.
N-ro 288. N p. \2. I. 1906
Kara kolego! — La artikoleton, kiun mi sendis al vi hieraŭ, volu
presi nur en la gazeto, sen pretigado de apartaj depresoj. — Kun
la artikoleto vi devas fari al vi nenian maloportunaĵon: se parto de
la Februara numero estas jam kompostita, vi povas presigi la artikoleton en la mezo, aŭ eĉ en la fino de la numero; se la tuta numero
jam estas kompostita, vi povas lasi la artikoleton por la numero Marta.
N-ro 289. Np. jg. j. jqo6 (poŝtstampo)
Kara kolego! — Ĉar la „Aldono“ ne estas tre grava, tial ŝajnas
al mi, ke estas pli bone presi ĝin nur en la gazeto, sed ne en formo
de aparta depreso algluota al la broŝuro (kio farus ne bonan impreson).
Se mi devos presi duan eldonon de la broŝuro, tiam mi almetos ankaŭ
la Aldonon. — Presi aparte folieton kun preseraroj ŝajnas al mi
afero superflua, ĉar ordinare la leganto ne atentas la tabelon de
preseraroj. Tamen por la okazo se vi persone volas scii Ia erarojn,
mi sendis al vi hodiaŭ unu ekzempleron de la broŝuro, en kiu mi
signis la plej gravajn trovitajn erarojn.
N-ro 290. N l. 24. I. 1906
Kara kolego! — Kun plezuro mi ricevis la Januaran numeron de
„Ruslanda Esperantisto“ kaj ankaŭ unu ekzempleron de la aparta depreso de la Dogmoj, kaj mi dankas vin kore. Bedaŭrinde en la teksto
sin trovas diversaj preseraroj, el kiuj kelkaj estas tre gravaj kaj tute
551
V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al
kripligas la sencon (ekzemple sur la una 1 paĝo) anstataŭ la esence
grava esprimo „pogloŝĉateljnija stremlenija” 2 estas presita „poloĵi-teljnija (!) stremlenija“ 3 ; en la dogmo 10, lit. b, kie mi diras ke la
religio devas doni „duĥovnujn teplotu“ 4 , anstataŭ tio ĉi estas presita
„duĥovnujn temnotu“ 5 !! (Kia fatala kaj malagrabla eraro!) Se vi
ne dissendis ankoraŭ parton de la apartaj depresoj, mi petas vin, volu
sendi ĉiujn ekzemplerojn al mi, kaj mi forigos en ili la plej gravajn
erarojn. A1 la rusaj gazetoj mi kredeble ne dissendos la libreton.
Pardonu, ke mi nun turnas min al vi ankoraŭ kun unu peto. Mi
sendas al vi nun „Aldonon al la Dogmoj“ kaj mi petas vin, se vi
nenion havas kontraŭ tio ĉi, volu ĝin ankaŭ publikigi en la venonta
numero de la „Ruslanda Esperantisto“. Mi petas, ke ankaŭ tiun ĉi
artikoleton la presisto pretigu por mi en formo de apartaj depresoj*
(1000 ekzemplerojn), kiujn mi intencas enmeti en ĉiun ekzempleron
de la broŝureto pri la dogmoj.
* simpla folieto, sen kovrilo, sen titola paĝo k.t.p.
N-ro 291. nl. 25.1. 1906
ĵus mi ricevis vian leteron de 10/23 I kun la fervoja kvitanco kaj
la kalkulo de la presisto (kiun mi nun resendas al vi). La sumon
39 r. 10 kop. (presado kaj transsendo) mi enskribis en vian krediton.
La kalkulon de la presisto mi trovas sufiĉe kara (precipe mirigas min
la granda pago por la paĝigado (verstka) 6 ; tamen ĉi tio ne estas grava;
pli malagrabla estas la (—) 7 preseraroj, ellasitaj vortoj k.t.p.
A1 la rusaj gazetoj mi nun ne deziras dissendi; la 300 ekz. kiuj
restis ĉe (—) 8 , vi povas lasi ĉe vi por la vendado, se oni sin turnas
al vi, po 20 kop. por ekzemplero. A1 vi mi kalkulados tiun ĉi broŝuron
kun (—) 9 60% da rabato; sekve se vi deziras lasi ĉe vi la 300 ekz.,
mi enskribos por ili ĉiuj en vian ŝuldon 24 rublojn.
La kritiko de prof. Dombrovski sendube estas tre mallaŭda, (ĉar
li ja estas pastro kaj sekve ne povas aprobi hilelismon); tamen mi
konsilas al vi akcepti lian kritikon por via ĵurnalo; kaj ne sole lian,
sed ankaŭ diversajn aliajn kritikojn, kiujn vi eble ricevos, ĉar estas
necese, ke la afero estu senpartie kaj ĉiuflanke analizita kaj prijuĝita.
En okazo de bezono mi poste (sub ia psetidonimo) skribos kontraŭ-kritikon.
1 tiel skribita en la originalo mem; evidente skriberaro. 2 en la
originalo ruslitere, signifas: „englutemaj akceloj i( . 3 en la originalo
ruslitere, signifas: „pozitivaj akceloj“. 4 en la originalo ruslitere, signifas: „spiritan varmecon“. 6 en la originalo ruslitere, signifas: „spiritan mallumon“. 6 ruslitere en la originalo, signifas: paĝigado. 7 iu vorto
forstrekita en la originalo. 8 evidente preterlasita la vorto: vi. 9 antaŭe
skribita kaj forstrekita: 75%.
552
A. I. Asnes. — N-roj 290—293
(Se vi konsentas preni la 300 ekz. de la broŝuro por vendado,
tiam mi kore vin petas antaŭe korekti en ili per plumo almenaŭ la
du pleĵ gravajn preserarojn, kiujn mi supre montris.) 1
N-ro 292.
NL. 7. II. 1906
Kara kolego! — Pardonu min, ke mi nun denove turnas min al
vi kun peto.
Ĉar la nomo de mia broŝuro (pri la dogmoj) estas tro hebrea kaj
la antaŭparolo tro rusa, tial mi decidis presigi tute novan eldonon
de mia broŝuro. Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj transdoni mian