ili konstruu la frazojn kiel eble plej simple; sed en literaturo destinita
por personoj, kiuj jam bone konas la lingvon, oni povas, pro oportuneco
aŭ eleganteco, uzi ankaŭ konstruon pli liberan. —
Ŝanĝitajn adresojn mi nun jam pli ne presas. Volu sciigi pri
via nova adreso la redaktoron de la jarlibro (s-ro F. de Menil, ĉe la
firmo Hachette et Cie, Paris). Volu skribi al mi, kion mi devas fari
kun viaj 50 pf.
N-ro 313. P. 9. XI. 1907
Kara sinjorino! — Kun vera plezuro mi ricevis vian libreton
„Bilder vom dritten Esperanto-Kongrefi* kaj mi dankas vin kore. La
eldono de tiu ĉi libreto povas esti tre utila por la sukceso de la kvara.
Pri la Delegacio kaj la „Ŝanĝoj“ estu tute trankvila! En la historio
de Esperanto ni jam havis kelkajn fojojn tiajn epizodojn, sed nia fideleco
ĉiam venkis. Baldaŭ — espereble post 2—3 semajnoj — la Centra
Oficejo dissendos „Nefermitan Leteron“, kiu ĉiujn trankviligos.
Koran saluton de mia edzino kaj de mi…
P. S. Koran saluton al s-ro Schramm kaj liaj helpantoj.
36 Dietrerle, Zamenhof.
561
V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
N-ro 314. P. 31. I. 1908
Kara sinjorino! — Mi ricevis vian karton de 30/XII. Estu tute
trankvila. Ĉiuj nuboj baldaŭ pasos. (Cetere tiuj nuboj eĉ havis
absolute nenian gravecon kaj danĝerecon.) Kiam ni estos en Dresdeno,
de la fantomoj jam restos nenia postesigno. — Koran saluton kaj
novjarajn bondezirojn al vi, al d-ro Schramm kaj al ĉiuj, kiuj laboras
por la kvara kongreso.
N-ro 315. L. 17. II. 1908
Kara sinjorino! — Kun plezuro mi prenus sur min la tradukadon
de „Minna von Barnhelm“ por la kongreso, se vi trovas tion ĉi utila; sed
bedaŭrinde la afero ne dependas de mia volo. La situacio estas jena:
Antaŭ 5—6 jaroj, kiam la afero de Esperanto staris ankoraŭ tre
malforte, ni tre bezonis ian grandan libreldonan firmon, kiu sin okupus
per la puŝado de nia afero. Tiam, por allogi al nia afero la grandan
firmon Hachette kaj K io , mi—Taŭ lakonsilo de la Parizaj esperantistoj —
kontrakte promesis al tiu firmo, ke ĉiujn miajn personajn verkojn mi
publikigos ĉiam nur per tiu firmo. Tiamaniere mi estas nun kontrakte
ligita, kaj se mi persone dezirus traduki „Minna von Barnhelm“, mi
havus la rajton eldonigi ĝin nur per la firmo Hachette.
Tial se vi deziras, ke la komedio estu eldonita ne de Hachette,
sed de la kongresa komitato, tiam vi devas komisii la tradukadon al
iu alia persono.
En via versaĵo la vortoj „la hela ŝajno via“ estas ne bonaj; la
esprimoj „la hela brilo via“ aŭ „la brila lumo via“ ambaŭ estas bonaj.
La afablan kaj gastaman inviton de la familio Arnhold ni principe
akceptas kun plezuro kaj sincera danko; sed definitivan respondon mi
nun ankoraŭ ne povas doni, ĉar mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi
kun plena certeco, kiel mi min aranĝos. Ĉar mia partoprenado donas
al la kongreso karakteron iom personan, kaj tio ĉi naskas koleron de
la flanko de niaj kontraŭuloj, tial mi ofte nun pensas, ĉu ne estus pli
bone por la afero, se mi ne venus al la kongreso. Kompreneble tiu
ĉi penso (kiun mi komunikas al vi konfidencie) estas nur sekreta,
kaj ĝis la lasta minuto neniu ion scios pri ĝi. Cetere pri tio ĉi mi
ankoraŭ poste konsiliĝos kun la Kvaro pli detale.
Se ni venos al la kongreso, ni venos espereble kun nia 19-jara
filo kaj kun nia 18-jara filino*.
P. S. La Dresdena kongreso devas fariĝi granda manifestacio
kontraŭ ĉiuj herostratoj, kiuj penas ruinigi kaj senkreditigi nian aferon
kaj semi malpacon en nia armeo.
* Se mi venos kune kun mia familio, en la nombro de kvar personoj,
tiam mi kompreneble ne povos jam fari uzon el la afabla propono de
la familio Arnhold, sed ni devas enloĝiĝi en ia hotelo.
562
Marie Hankel.
N-roj 314—318
Por tiu ĉi celo estus tre utile, se kelkajn fojojn en la daŭro de la
kongreso (precipe ĉe la malfermo kaj fermo de la kongreso) grandaj
imponantaj ĥoroj kantu la himnon „La Vojo“. Eble vi volos zorgi pri
tio ĉi? Eble vi post interkonsento kun s-ro Deshayes volos pretigi
poŝtajn kartojn kun la muziko de tiu himno kaj rekomendi al ĉiuj
kongresanoj lerni la kantadon de tiu himno? Mi petas vin, volu konsiliĝi pri tio kun la ceteraj Kvaranoj.
N-ro 316. P. 22. II. 1908
Kara sinjorino! — Mi ĵus ricevis vian leteron de 20/11 kaj mi
rapidas respondi al vi, ke al la kvaranoj vi povas kuraĝe montri mian
tutan leteron. Mia supozo ne veni al la kongreso devas resti sekreta
nur por aliaj personoj (por ke tio ne malgrandigu la sukceson de la
kongreso), sed ne por la organizantoj de la kongreso. Kontraŭe, kun
la Kvaro kaj kun generalo Sebert mi volas rekte konsiliĝi pri tio,
kaj mia veno aŭ ne-veno dependos de tio, kion ili trovos pli bona por
la sukceso de la kongreso kaj por la bono de nia afero.
N-ro 317. L. 10. III. 1908 1
Kara sinjorino! — Vi povas trankviligi viajn samkvaranojn, ke mi
certe faros nenion, kio povus iom malgrandigi la sukceson de la kongreso. Se post pli longa pripenso la Kvaro trovos, ke mia veno estas
necesa, mi certe venos.
S-ro Borel skribis al mi, ke la aktoro Reicher elektis por ludado
la dramon de Goethe „Iphigenie auf Tauris”, tial mi post kelkaj tagoj
tuj komencis la tradukon (per versoj) kaj mi penos, ke la tuta traduko
estu nepre preta ĝis la fino de Majo.
Sed ĉu vi ne trovas, ke tiu tro klasika verko estos iom enuiga
por la aŭskultantoj?
Mi ne povas juĝi pri tio, ĉar mi neniam vidis tiun dramon sur la
scenejo, mi lasas la decidon pri tio tute al la Kvaro kaj al s-roj Borel
kaj Reicher.
N-ro 318. L. 29. IV. 1908
Kara sinjorino! — Por akordigi la versaĵon „Kanto de studentoj”
kun la tradicia melodio, mi konsilas al vi ŝanĝi la unuajn versojn de
ĉiu strofo en la sekvanta maniero (vi povas publikigi, ke mi donis
mian permeson por la ŝanĝoj):
1. Ĝoju, fratoj, ĝoju ni 5. Vivu, floru nia land’
2. Vivo nia kuras for 6. Junulinoj, glor’ al vi
3. Kie gent’ de antaŭ ni 7. Kuru la malĝojo for.
4. Vivu la AkademF
1 La originalon de ĉi tiu letero sinjorino Hankel (en Novembro 1918)
donacis al prof-ro d-ro Darmstadter, Berlin, por la aŭtografo-kolekto
Darmstadter en la reĝa biblioteko.
V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al
N-ro 319. P. 10. VI. 1908 (poŝtstampo ne bone legebla)
Kara sinjorino! — Kun granda bedauro mi devas sciigi vin, ke
mi ne povos veni Dresdenon. La stato de mia sano estas ne bona,
kaj mi ne antaŭvidas baldaŭan pliboniĝon.
N-ro 320. P. 2. VIII. 1908
Kara sinjorino! — Mi danke ricevis vian leteron de^S/VIII 1 . Mi
intencas veni Dresdenon (kun mia edzino) la 9-an de Aŭgusto. Volu
transdoni al s-ro Arnhold mian koran dankon por lia propono gastigi nin.
N-ro 321. L. 3. VIII. 1908
Kara sinjorino! — Hieraŭ mi skribis al vi, ke mi intencas veni
Dresdenon je la 9-a de Aŭgusto; hodiaŭ mi rapidas sciigi vin, ke mi
ŝanĝis tian intencon. Ĉar nun montriĝis, ke mia partoprenado en la
antaŭkongresaj konsiliĝoj de la Lingva Komitato ne estas necesa, tial,
por ne enporti malordon en la jam publikigitan programon de la kongreso, mi decidis nun veni ne pli frue ol en tiu tago kaj horo, kiu