estas montrita en la programo, t. e. lundon la 17-an/VIII je la naŭa
horo matene. Volu sciigi min, per kia vojo mi devas veturi, por ke mi
alvenu ĝuste en la difinita loko kaj horo. Ĉu mi devas veturi per Berlino
aŭ per ia alia urbo? Se mi devas veturi per Berlino, tiam volu sciigi
min, je kia horo mi devas elveturi el Berlino, por ke mi venu Dresdenon
ĝuste en la difinita horo?
S-ro Elb el Kotzschenbroda invitis min (antaŭ kelke da semajnoj),
ke mi pasigu ĉe li la nokton antaŭ mia alveno Dresdenon. Ĉar mi ne
scias, ĉu Kotzschenbroda troviĝas en mia vojo aŭ ne, kaj ĉu mia halto
tie ne prezentos ian maloportunaĵon, tial mi skribis al s-ro Elb, ke mi
ne povas doni al li respondon sen antaŭa konsiliĝo kun la organizantoj
de la kongreso. Tial mi nun petas, volu min sciigi, ĉu vi konsilas al
mi veturi rekte kaj senhalte aŭ halti en Kotzschenbroda (se ĝi troviĝas
sur mia vojo)? (S-ro Elb petis, ke mi sciigu lin kiel eble plej baldaŭ).
Ĉar mia maniero de vivado en Dresdeno ne povos esti regula kaj mi
ofte devos vidiĝadi kun diversaj personoj, esti en diversaj lokoj k.t.p.,
tial mi tre timas, ke nia gastado ĉe gesinjoroj Arnhold estos tre maloportuna por tiuj ĉi lastaj; ĉu vi ne trovas, ke estos pli konsilinde,
ke mi loĝu en ia hotelo? Estus al mi malagrable, se mi sentus, ke
mi enportas tro grandan malordon en la ordinaran vivon de gesinjoroj
Arnhold.
ĉis baldaŭa revido …
N-ro 322. P. 8. VIII. 1908
Kara sinjorino! — Mi rapidas sciigi vin, ke laŭ via konsilo mi
venos Dresdenon lundon, la 10-an de Aŭgusto. — La ŝanĝo de
1 Certe eraro! Komparu la daton de la letero mem .
564
Marie Hankel. — N-roj 319—326
mia decido estis kauzita de tio, ke mi timis, se mi venos pli frue,
mi enportos grandan malordon en la programon; sed nun, kiam mi
vidas el via letero, ke la oficiala akcepto en la stacidomo estas elstrekita
el la programo, mi estas tre kontenta kaj tre ĝoja. — Mi elveturos
el Varsovio morgau (9-an) je la horo ll l / a vespere, kaj nenie haltante
mi venos rekte Dresdenon tra Berlino. La tute precizan horon de
nia alveno mi ne povas diri al vi, ĉar mi ne havas sub la mano la
kurslibron; sed mi supozas, ke mi alvenos Dresdenon ĉirkau la 2-a
aŭ 3-a posttagmeze.
N-ro 323. P. 16. XII. 1908
Kara sinjorino! — Koran dankon por via amika gratula poŝta karto!
N-ro 324. * P. 5. II. 1909 (poŝtstampo)
Kara sinjorino! — Kun plezuro mi ricevis vian poŝtan karton, la
folion pri la Saksa Ligo kaj la „Mitteilungen“. Koran dankon. A1 d-ro
Schramm mi sendis hodiaŭ leteron.
N-ro 325. P. 24. VI. 1909
Kara sinjorino! — Vian tradukon de la „Espero“ mi ricevis kun
plezuro kaj danko. — La skulptiston, pri kiu vi parolas, mi akceptos
kun plezuro.
AI vi, al gesinjoroj Schramm kaj al niaj aliaj Dresdenaj amikoj
koran saluton.
N-ro 326. L. 7. VI. 1910
Kara sinjorino! — Mi ricevis vian leteron de 2/VI kune kun la
subskribitaj „deklaracioj“. Pri tiuj ĉi lastaj mi devas konfesi al vi,
ke la vojo, kiun vi elektis, ŝajnas al mi ne ĝusta. Nenia voĉdonado
de la L. K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto. Se
la proponanto timas, ke la prezidanto ne aprobos lian proponon kaj ne
aranĝos voĉdonadon pri ĝi, tiam sufiĉas, ke li kolektu sub sian proponon
la aprobon de 5 komitatanoj, kaj tiam laŭ la regularo la prezidanto
devas aranĝi voĉdonadon.
Tial se vi deziras, ke via entrepreno havu ian leĝan valoron, mi
konsilas al vi, ke vi sendu la subskribitajn deklaraciojn al s-ro Boirac
kaj petu lin, ke li, konforme al la regularo de L. K., aranĝu voĉdonadon.
Cetere pri via propono ni havos ankoraŭ okazon paroli pli detale
buŝe, ĉar ni vidos nin en Vaŝingtono (aŭ eble ankoraŭ sur la ŝipo).
Mi tre ĝojas, ke vi decidis veturi Amerikon; mi ankaŭ veturos, kune
kun mia edzino. La ŝipon mi ankoraŭ ne elektis. Mi demandis
generalon Sebert; se li veturos, tiam mi volus veturi per la sama
ŝipo kiel li. Estus tre agrable, se ĉiuj Eŭropaj kongresanoj povus
veturi per unu ŝipo; sed ĉar restis jam tro malmulte da tempo, mi
dubas, ĉu tio ĉi estas farebla.
565
V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al
N-ro 327. P. 19. VI. 1910 (poŝtstampo)
Kara sinjorino! — D-ro Mybs sciigis min, ke li luis por mi lokon
sur la ŝipo „Georgo Vaŝington u . Mi tre bedauras, ke ni ne veturos
kune sur la sama ŝipo. Ĝis baldaua revido en Vaŝingtono.
N-ro 328. P. 7. X. 1910
Kara sinjorino! — Danke mi ricevis la kajeron de „Das humani-stische Gymnasium u . Mi legis la artikolon de Uhlig, sed ŝajnas al mi,
ke ĝi enhavas nenion, kio estas represinda en la esperantistaj gazetoj.
Tamen se vi deziras, ke mi sendu la broŝuron al iu el niaj francaj
amikoj, volu skribi al mi, al kiu mi ĝin sendu, kaj mi volonte tion faros.
Pri la Dresdena antaŭkongreso mi skribis pli detale al d-ro Arnhold.
N-ro 329. P. 1910 (poŝtstampo ne legebla)
Kara sinjorino! — Kiam mi siatempe redaktis la germana-esperantan vortaron (eldonitan de Borel), ĝi estis afero tute senkulpa, ĉar
ĝi prezentis nur konsilon pri novaj vortoj; tamen kelkaj personoj
forte min atakis. Se mi nun eldonus pli grandan gramatikon, ĉiuj
nekonsentantoj atakus min ankoraŭ multe pli. Persone mi tiujn
atakojn ne timas; sed por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus
enmiksita, estus tre danĝera. Multe pli bone estos, se mi staros flanke
kaj lasos la decidon pri ĉiuj dubaj demandoj al la Akademio aŭ al
la verkistoj.
P.£S. Miajn klarigojn mi povus doni nur en tia okazo, se pri tio
petus min ne privataj personoj, sed la Lingva Komitato.
N-ro 330. P. 13. X. 1910 (poŝtstampo)
Kara sinjorino! — Vian broŝuron mi sendis laŭ via deziro al s-ro
Bourlet.
Pri Krakovo mi nenion povas diri al vi, nek por nek kontraŭ, ĉar
ĝis nun neniu alia urbo sendis ian seriozan inviton por 1912;
tial ŝajnas al mi, ke bedaŭrinde ni havos nenian elekton.
N-ro 331. P. 15. V. 1911
Kara sinjorino! — Vian interne kaj ekstere tre belan libreton
„Sableroj“ mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.
Vi faris tre bone, ke vi kolektis viajn „sablerojn“ kaj eldonis ilin
en formo de tre ĉarma kaj tre utila „briko“.
N-ro 332. P. 30. VI. 1913
Kara sinjorino! — Mi persone nenion havas kontraŭ la uzado de
„voki“ en la senco, kiun vi montris; sed mi dubas, ĉu la esperantistoj
ĝin volonte akceptos, ĉar tio estas esprimo germana (aŭ pli vere: hebrea-biblia), kiu por aliaj popoloj eble estos nekomprenebla aŭ eĉ stranga.
En ĉiu okazo la aŭtoroj povas provi. En miaj verkoj mi uzas kelkfoje
„voki al Dio“.
566
Marie Hankel. — N-roj 327—335
N-ro 333. L. 11. II. 1914
Kara sinjorino! — En la „Germana Esperantisto* mi legis, ke vi ĵus
festis la 70-an datrevenon de via naskiĝo. Mi rapidas esprimi al vi,
kvankam iom tro malfrue, mian sinceran, plej koran gratulon. La sorto
permesu al vi ankorau tre multajn fojojn festi tiun datrevenon en plej
bona sanstato, en plej vigla humoro, kaj konservi ĝis la plej profunda
maljuneco tiun eterne junan idealistecon kaj laboremecon, kiuj vin tiel
bele distingas. Volu akcepti ankaŭ la koran gratulon de mia tuta familio.
N-ro 334. L. 1915 sen dato 1
Kara sinjorino! — Jam de longe mi decidis elpaŝi publike kun