Выбрать главу

mano, kaj en la komenco de Septembro ni ricevis la malĝojan

sciigon pri lia morto. Paco al via cindro, nia kara frato kaj

kunbatalanto!

 

N-ro 17. paĝ. 52

 

z Respondoj al la amikoj

 

Pri la „Respondoj al la amikoj“. — Ni rekomendas al la legantoj la rubrikon „Respondoj“. La Respondoj ne havas karakteron

personan (ĉar personajn respondojn ni donas per leteroj), sed ĉiu

respondo povas ĉiam ekster la adresato havi intereson ankaŭ por

aliaj legantoj.

 

N-ro 18.

 

A1 s-ro B. en Moskvo. — Pri la „Ligo de Esperantistoj* kaj pri

mia rilato al ĝi mi donas artikolon en unu el la venontaj numeroj.

La Regularo estis efektive verkita de mi 1 ; sed, danke unu eraron en

la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi

 

1 komparu la artikolon sub II. 15.

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

:(!

 

pensis. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la klubo Nurnberga

ne bonaj, kaj, ne havante la eblon konsiliĝi kun mi pri tiuj ĉi punktoj,

la klubo ŝanĝis la diritajn punktojn laŭ sia propra opinio. Kvankam

la intencoj de la klubo estis bonaj kaj la ŝanĝoj ŝajnis tre malgrandaj

kaj malgravaj, tamen efektive ili donis al la Regularo tute alian karakteron, ol ĝi devis havi. La afero estos klarigita kaj rebonigita

en la venontaj numeroj. — Legante iafoje en la „Esperantisto“ artikolojn

kun proponoj de diversaj ŝanĝoj en nia lingvo, vi tute vane timas,

ke ni jam havas la intencon fari facilanime rompojn kaj ŝanĝojn en

la lingvo. Vi povas esti tute certa, ke antaŭ ol ni decidiĝos fari ian

eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la lingvo, ni ĝin longe kaj bone

priparolos kaj prijuĝos publike, kaj ia ŝanĝo estos farita nur tiam, se

ĝi montriĝos efektive necesa kaj se ĝi post matura priparolado estos

akceptita de ĉiuj amikoj sen disputo kaj sen malordo. La artikoloj

kun proponoj de ŝanĝoj, kiujn ni iafoje presas (kvankam la plej grandan

parton de ili ni persone tute ne povas aprobi), ne havas ankoraŭ ian

signifon praktikan — ili estas nur teoriaj preparoj, por ke iom

post iom montriĝu, kiaj ŝanĝoj estas efektive necesaj kaj trovas la

plej multe da sendisputaj aprobantoj, kaj por ke la proponoj, nun

ankoraŭ eble erarantaj kaj ŝanceliĝantaj, lumigu la aferon ĉiuflanke

kaj donu la puŝon al la ellaboriĝo de proponoj efektive kaj sendispute

utilaj. En la venontaj numeroj ni donos kritikan analizon de ĉiuj

proponataj ŝanĝoj en la lingvo kaj nian opinion pri tiuj proponoj kaj f

ni montros la vojon, per kiu la ŝanĝoj plej necesaj povos esti enkondukitaj sen ia malutilo al nia afero kaj sen rompado.

 

N-ro 19.

 

A1 s-ro P. en Saratov. — Mi miras, ke mi jam longan tempon

havas de vi nenian leteron. En la lasta tempo mi ofte rimarkas, ke

leteroj skribitaj de amikoj al mi aŭ de mi al amikoj — perdiĝas en

la vojo, kaj de tio ĉi venas neatenditaj malagrablaĵoj. Ricevinte de

mi nenian respondon je sia, lastsf letero, la korespondanto ofendiĝas

aŭ timas, ke li estas maloportuna al mi per sia skribado, kaj tial li

ĉesigas sian korespondadon. Sed se iu ne ricevas de mi respondon,

la kulpo plej parte estas ne mia. Per ĉiu, eĉ per la plej sensignifa,

letero la amikoj de nia afero alportas al mi ne malkontenton, sed nur

plezuron, kaj mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton

da tempo. Tial mi nun uzas la okazon kaj petas ĉiujn, kiuj skribas

al mi leterojn kaj ne ricevas respondon, — ke ili ne vidu en ĝi ian

malĝentilecon aŭ fierecon de mia flanko, sed ke ili diru al si simple:

kredeble li ne ricevis mian leteron aŭ mi ne ricevis lian respondon,

kaj tial mi skribu al li ankoraŭ unu fojon. A1 mi oni povas skribi

leterojn eĉ la plej longajn: tamen se mi mem iam skribas tro mallonge aŭ malfrue, oni volu pardoni al mi, ĉar mia tempo estas tre okupita.

 

72

 

,La Esperantisto u 1890. — N-roj 18—22

 

N-ro 20.

 

A1 s-ro P. en Kjaĥta. — Mi ŝanĝis mian loĝejon, kaj tial leteroj

al mi devas nun esti adresataj ne „Przejazd No. 9“, sed: „Nowolipki

No. 21“. Sed la plej bone kaj la plej certe estas adresadi la leterojn

ĉiam simple: „A1 D-ro L. Zamenhof en Varsovio“. Leterojn kun tia

adreso mi ĉiam ricevados la plej akurate, kie ajn mi loĝos.

 

N-ro 21. paĝ. 53

 

De la redakcio 1

 

Kelkaj malfacilaĵoj, ne eviteblaj ĉe la transiro de gazeto el unuj

manoj al aliaj kaj de malnova ordo al nova, kaŭzis unu malagrablan

eraron en la No. 10 de nia gazeto. Pro kaŭzoj tute ne dependantaj

de ni la numero eliris tre malfrue kaj en ĝia titolo mankis la vortoj

„numero Julia“ kaj danke tiun ĉi mankon nia enkonduka artikolo

fariĝis nekomprenebla kaj stranga. Nun ni jam faris ĉion, por ke tiaj

eraroj ne ripetiĝu. Sed por rompi unu fojon kun la konfuzoj ligitaj

kun ĝi, ni decidis fari la jenon: ĝis Januaro ni eldonos nur la numerojn

11 kaj 12, tiel ke la dua jaro de V eldonado (de No. 13) komenciĝos

de Januaro kaj la abonado nun povos esti kalkulata de Januaro ĝis

Januaro. Jam de la No. 13 la numeroj elirados regule en la komenco

de ĉiu monato kaj en grandeco duobligita.

 

Tiel tri monatoj perdiĝis kaj ne estas jam tempo realpeli ilin.

Sed la abonantoj de tio ĉi nenion perdos, ĉar ĉiu ricevos tiom da

numeroj, por kiom li pagis, nur anstataŭ Junia, Julia kaj Aŭgusta li

ricevos la numerojn kun datoj de Oktobro, Novembro kaj Decembro.

La abonantoj de tio ĉi nur gajnos, ĉar anstataŭ atendi ĝis la No. 16,

nia gazeto akceptos sian novan plibonigitan formon jam de la No. 13-a.

 

trrot®

 

-fWv

 

N-ro 22. paĝ. 53—54

 

Pri la Ligo

 

Kune kun la No. 5 de la „Esperantisto“ la abonantoj de tiu ĉi

gazeto ricevis cirkuleron de la klubo esperanta en Nŭrnbergo kun la

sciigo, ke estas fondita Ligo internacia de esperantistoj kaj estas elektitaj prezidanto, sekretario kaj kasisto, pri kies akceptado kaj sankciado

oni petas la legantojn. La legantoj ekmiris, kaj baldaŭ komencis venadi

demandoj kaj protestoj. La N-ro 6 de la „Esperantisto“ ŝajne alportis

klarigon de tiu ĉi enigmo, donante en mia nomo Regularon ,de la

Ligo, antaŭparolon al tiu ĉi Regularo kaj klarigan leteron pri la

cirkulero Nŭrnberga. Tamen efektive la afero ĝis nun ankoraŭ tute

ne estas klarigita. Kelkaj cirkonstancoj, ne dependantaj demi, donis

al la tuta afero alian karakteron ol ĝi devis havi, kaj ne pli frue ol

hodiaŭ mi havas la okazon paroli pri la Ligo pli vaste.

 

Sciante, kiel grava en ĉia afero estas laborado kunigita, mi pro-De la 30 . de Sept. 1890 d-ro Zamenhof mem redaktis la gazeton.

 

73

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

ponis en la N-ro 3 de la „Esperantisto“ fondi Ligon internacian de

niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis

min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam

mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive

preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu

en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante

tempon, mi sendis al la redakcio de la „Esperantisto“ mian propran

Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia

rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la „Esperantisto“

dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj

pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed

tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la