lingvo (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj).
N-ro 26.
Post kelkaj tagoj eliros nova paralela eldono de nia lernolibro
por Rusoj, kiu estos tre grava por la propagando de nia afero. ĉi
havos formon de malgranda poŝa libreto, kaj oni povos ĝin ĉiam tre
oportune porti en kelkaj ekzempleroj en la poŝo por montri aŭ disdoni ĝin al diversaj novaj personoj ĉe Y okazo. La libreto enhavos:
1. malgrandan antaŭparolon paralele en la lingvoj rusa kaj esperanta; 2. versaĵon en Esperanto kun rusa traduko; 3. plenan gramatikon; 4. tabelon de ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj kune kun ekzemploj por
ĉiu el ili; 5. vortaron esperanta-rusan (pli plenan ol en la unua eldono); 6. vortaron rusa-esperantan; 7. nomaron de nia tuta literaturo
kaj 8. blanketon por subskribi por la personoj, kiuj volas esti enprenitaj en la adresaron de la esperantistoj. La venda kosto de tiu
ĉi libreto estos tre malgranda (2 rubloj por 25 ekzempleroj jam kune
kun la poŝta transsendo; unu ekzemplero 10 kop.). Se la verketo
plaĉos al niaj amikoj kaj se la kostoj de la presado estos kovritaj,
tiu ĉi verketo estos iom post iom eldonita ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.
N-ro 27. z Respondoj al la amikoj
A1 s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). — Per poŝta karto
mi siatempe respondis al vi je via letero, sed post kelka tempo la
poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por via lando poŝtaj
kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al vi jam leteron kovritan
kaj mi petas vin sciigi min, ĉu vi ĝin ricevis.
79
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 28.
A1 s-ro R. en Borispol. — La projekto de sinjorino Olga L. ekscitis vivan intereson ĉe multaj legantoj; sed la intereso estis, por
tiel diri, pasiva kaj ne aktiva. La legantoj demandas, kio estos
kun la projekto, sed preskaŭ neniu el ili donis ian precizan propran
opinion pri tiu ĉi projekto. Kelkaj simple diris, ke la projekto estas
ne plenumebla, dum unu el niaj plej varmaj amikoj, kontraŭe, tuj
komencis la efektivigadon de la projekto kaj sendis sian subskribon
kaj la subskribon de aliaj personoj, kiujn li tuj varbis laŭ la plano
de la projekto. Laŭ nia propra opinio la artikolo de sinjorino Olga L.
estas tre bona, ĉiuj pensoj en ĝi estas veraj kaj logikaj, — sed la
M J ‘ X S o ‘ ‘ O S J
projekto mem estas ne efektivigebla pro jena kaŭzo: La tuta esenco
-de la projekto konsistas en tio, ke ĉiu „vastiganto a devas promesi,
, ke li km-trovos; ĉar la trovado ne dependas de ni, ni povas nur
promesi, ke ni serĉos, sed ne ke ni trovos. Kvankam per si mem
la trovado de 2 novaj vastigantoj estus eble afero ne tre malfacila,
tamen konsiderante, ke li eble malgraŭ sia penado ne povos ilin trovi, — preskaŭ neniu volos doni tian promeson el la timo fariĝi en
okazo de malsukceso publika rompinto de sia vorto. Sed se en la
promeso nomita en la projekto ni metos la vorton „serĉi“ anstataŭ
„trovi“ aŭ „alporti“, tiam la tuta projekto perdos sian signifon, ĉar
la serĉadon neniu povas kontroli. Tio ĉi estas la malforta flanko
de la projekto, kaj tial, ĝis estos trovita ia rimedo por korekti tiun
ĉi malfortaĵon, ni ne povas ankoraŭ preni la aferon en nian manon
kaj komenci la publikigadon de la „vastigantoj“. Estus tre bone, se
iu el niaj amikoj trovus ian rimedon, ke ĉiu vastiganto, en okazo se
li ne trovas 2 novajn vastigantojn, povu purigi sin antaŭ la publiko
per ia alia laboro egale forta, egale produktiva kaj kreskiganta kaj
egale por ĉiu plenumebla; aŭ almenaŭ ke ĉiu en okazo de malsukceso havu la eblon elmontri, ke li efektive diligente kaj fervore serĉis
novajn vastigantojn, sed ne trovis. Kiam estos trovita tia rimedo por
purigi la honoron de ĉiu diligenta sed nur malsukcesa „vastiganto a ,
tiam ni, sen timo fari fiaskon kaj kompromiti la malsukcesajn
amikojn, komencos presadi la ĉenon de la vastigantoj, ĉar tiam nenia
vera amiko timos aŭ rifuzos enskribiĝi en la nombron de la „vastigantoj“. Pli aŭ malpli frue ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando. Ni
estus tre dankaj al tiu, kiu proponus al ni ian bonan rimedon por
korekti la malfortan flankon de la projekto de sinjorino Olga L.
N-ro 29.
Al s-ro J. en S. Peterburgo. — Vi miras, ke en la Adresaro
unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio esperanta kaj
aliaj per la diversaj ortografioj naciaj; jen estas la kaŭzo de tiu ĉi
80
,La Esperantisto“ 1890. — N-roj 28—30
strangaĵo: Ne volonte arbitre ŝanĝi la nomojn de niaj amikoj, ni presis
ĉiun nomon kaj adreson tiel, kiel ĝi estis alsendita al ni. La adresojn,
kiujn ni ricevis skribitaj per literoj latinaj, ni lasis en la formo,
en kiu ni ilin ricevis (plejparte en ortografio nacia); nur la adresojn
skribitajn per aliaj literoj (ekzemple rusaj), kiujn ni jam sen tio devis
transmeti en alfabeton latinan, ni transmetis jam laŭ nia ortografio. La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar
alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel
ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, kaj post kelkaj
jaroj Ia skribado „Byron“ anstataŭ „Bajron u aŭ „Gothe“ anstataŭ
„Gete“ kredeble estos rigardata kiel eraro. Tamen doni jam nun
kategorian, difinitan kaj ĉiam-devigan regulon por la skribado de
nomoj ne estas ankoraŭ tempo, kaj en la daŭro de kelka tempo ni
devas ankoraŭ lasi al ĉiu skribi la nomojn, kiel li trovas la plej oportune, aŭ laŭ la ortografio de la nacio, al kiu la nomo apartenas. La
fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, kaj al tio ĉi ni devas ĉiam celi kaj alkutimi; sed nun ni ofte
devas ankoraŭ uzadi la ortografion nacian, ĉar nia ortografio estas
ankoraŭ tro malmulte konata en la mondo kaj, donante en tiu ĉi ortografio nian adreson, ni riskas, ke leteroj adresitaj al ni eble ne venos
al niaj manoj. A1 tiu ĉi demando ni ankoraŭ revenos en aparta pli
detala artikolo 1 ; sed ĝis la demando estos definite decidita per la
uzado, ĉia maniero de skribado de nomoj estas bona, se ĝi nur estos
komprenebla por la leganto.
N-ro 30.
A1 s-ro G. en Odeso. — Vi miras, ke por la Ligo de Esperantistoj estas verkita tia stranga kanto, kiu kun la celo kaj la esenco
de la Ligo havas preskaŭ nenion komunan. Tute prave vi skribas:
„kial ni devas forĵeti ĉion teran? festi senzorge kaj sendolore? Serĉi
lumon per vereco kaj virton per justeco estas tre bele, sed diri, ke
tio ĉi devas esti la celo de nia Ligo, ni povas tiel same malmulte,
kiel ekzemple diri, ke nia celo estas respekti maljunulojn, kio ja ankaŭ estas tre bela aferol“ Jes, sinjoro, vi estas tute prava; sed vi
devas scii, ke la „Kanto de V Ligo“ presita en la No. 7 tute ne estas
la kanto de 1’ „Ligo de Esperantistoj“, kvankam la nomo de la kanto,
ĝia presado tuj post la”Regularo kaj la muzikaj notoj al tiu ĉi kanto
aldonitaj al la No. 8 devis supozigi, ke la kanto estas verkita speciale
por la Ligo de Esperantistoj. Ankoraŭ antaŭ 6—8 monatoj laŭ la peto
de la redakcio ni tradukis por la „Esperantisto“ diversajn kantojn,
kaj inter ili ankaŭ la germanan kanton „Bundeslied“. La kantoj kuŝis
1 komp. II. 35.
6 Dietterle, Zamenhof.
81
II. A. Gazetartikoloj el
kelkan tempon ne uzataj, kaj ĝi estas nur pura okazo, ke unu el
ili, portante okaze la nomon „Kanto de 1’ Ligo“, estis presita en la
gazeto ĝuste post la fondo de la Ligo de Esperantistoj. Speciale