al sia formo pure esperanta, aŭ kies ortografio nacia estas tiel
malegala je la ortografio esperanta, ke akceptinte formon
esperantan ili riskas fariĝi tute nerekoneblaj por la legantoj;
b) laŭ la maniero dua ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn, kiuj
en sia lingvo estas skribataj per alfabeto ne latina kaj tial ne
riskas, ke en ortografio esperanta ili fariĝos nerekoneblaj aŭ
strangaj *;
c) laŭ la maniero tria ni konsilas uzadi ĉiujn nomojn geografiajn, kiuj, estante gravaj kaj ofte renkontataj, povas esti
rigardataj preskaŭ kiel vortoj en nia vortaro kaj, estante ofte
ripetataj, prezentus dissonancon en nia Iingvo, se ili ne havus
karakteron pure esperantan.
Niajn konsilojn ni donas ne kiel regulojn 1 , sed nur kiel
rimedon 2 por pacigi la logikon kun la tradicio, kun kiu roinpi
subite per unu fojo estus iom danĝere. Sed por kiu la skribado laŭ 3 diversaj manieroj estas malfacila, aŭ kiu dubas, kiun
manieron uzi por tiu aŭ alia nomo, — tiu ĉiam faros la plej
bone, se li uzos la manieron trian, ĉar tiu ĉi maniero de uzado
estas ĉiam bona kaj regula kaj, kiel mi jam diris, poste kun
la tempo ĝi kredeble fariĝos la sola maniero de uzado por
ĉiuj nomoj.
II. Sed iafoje ni estas en la situacio, ke ni devas esprimi
ne la signifon de ia nomo aŭ fremda vorto, sed ĝian precizan
sonadon, kaj tiam ni devas figure prezenti sonojn, kiuj en nia
* Se ni la rusajn adresojn de niaj amikoj skribas ordinare laŭ ortografio germana, franca k. s., ni faras ĝin pro celoj poŝtaj,
2 teksto: reguloj. 3 teksto: rimedo^
90
,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 35
alfabeto ne liavas por si literojn. Kion tiam fari? Tio ĉi ne
estas speciala demando de nia lingvo, ĝi estas egala demando
por ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaj en neniu el ili ĝi estas ankoraŭ
solvita ĝis nun. Nenia lingvo ĝis nun havas la eblon prezenti
precize ian vorton, en kiu sin trovas sonoj fremdaj por tiu ĉi
lingvo. Ne parolante jam pri la sonoj de nacietoj malgrandaj
kaj malproksimaj, eĉ la sonojn de la nacioj plej gravaj kaj plej
najbaraj neniu el niaj lingvoj povas prezenti; tiel ekzemple la
slavoj povas precize prezenti preskaŭ neniun vorton el la
lingvoj romana-germanaj, kaj tiuj ĉi lastaj — preskaŭ neniun
vorton slavan; eĉ la slavaj popoloj inter si kaj la romana-germanaj inter si ne havas la eblon precize esprimi skribe la
vortojn unuj de la aliaj.
Sed en la lingvo Esperanto tiu ĉi granda, kvankam natura,
manko ekzisti ne devas. La celo de nia lingvo estas, servi
kiel ligilo inter la popoloj, kaj tial ĝi devas havi la eblon
esprimi la sonojn de ĉiuj lingvoj. Ni jam diris, ke enpreni
ĉiujn sonojn en nian alfabeton estus tre maloportune, — kontraŭe, en la alfabeto ellernota de ĉiuj esperantistoj devas sin
trovi sonoj nur tute klaraj, difinitaj, por ĉiuj bone ellerneblaj;
sed ekster la alfabeto pure esperanta ni devas havi ankoraŭ
provizan alfabeton por fremdaj sonoj; tiu ĉi proviza alfabeto
por la amaso de esperantistoj estas tute ne bezona kaj neniu
devas ĝin lerni; ĝi ekzistas nur por la filologoj kaj servas al
ili kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la
sonojn ne trovatajn en nia lingvo. Sendube tia proviza alfabeto, perfekta kaj plena, iom post iom estos kreita de personoj
pli kompetentaj ol ni, kaj por ebligi tiun ĉi kreadon ni 1 petas
niajn amikojn sendi al ni siajn konsilojn kaj opiniojn tuŝante 2
tiun ĉi demandon. Sed ĉar sendube ĝis la fina kaj firma kreiĝo
de tia perfekta proviza alfabeto pasos ankoraŭ longa tempo
kaj ni dume jam nun devas havi ian unuforman manieron de
esprimado por la diversaj fremdaj sonoj; tial ĝis tiu tempo ni
proponas nian propran sistemon por la plej gravaj fremdaj
sonoj. En la ricevotaj proponoj, kiujn ni kredeble presados
en nia gazeto, tiuj samaj sonoj estos sendube esprimataj en
alia maniero, ol la nia; sed por eviti konfuzon kaj malegalan
komprenadon de la samaj sonoj, ni petas niajn legantojn memori, ke malgraŭ ĉiuj presotaj teoriaj proponoj nia sistemo
restos neŝanĝita kaj netuŝebla ĝis ia alia sistemo oficiale okupos
ĝian lokon. Por la okulo nia sistemo estas iom neorportuna;
1 Tion povis diri nur la redaktanto aŭ la administranto de la gazeto; Zamenhof estis kaj la unu kaj la alia. 2 tiel!
9 !
II. A. Gazetartikoloj el
multe pli bone estus krei por la fremdaj sonoj novajn literojn
aŭ doni certajn signetojn al la literoj jam ekzistantaj; sed ĉar
tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos
prepari por ili apartajn tipojn kaj tiel ilia uzado en okazo de
bezono estus praktike neebla. Tial ni signas la fremdajn sonojn
per literoj en krampoj. Ni parolos tie ĉi nur pri la fremdaj
sonoj plej gravaj.
1) La germanaj sonoj a, 6, ŭ (la francaj ai, ĉ, eu, oeu, u)
estas esprimataj per a(e), o(e), u(e);
2) la molaj konsonantoj (ekzemple en la lingvoj slavaj)
estas esprimataj per (j) post la konsonanto;
3) la malmolaj konsonantoj — per (u) post la konsonanto;
4) la naza n (franca, pola) — per n(g);
5) la angla th en „think a — per t(h);
6) la angla th en „father a — per d(h);
7) la meza sono inter a kaj o — per a(o).
Per la montritaj malmultaj signoj, kiujn ellerni kaj memori
estas afero tre facila, ni povas esprimi tute klare kaj precize
preskaŭ ĉiujn sonojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj, malgraŭ ke tiuj
lingvoj mem por ilia esprimado uzas tre grandan nombron da
diversaj signoj kaj multon da tre malfacilaj „reguloj de legado a .
Se ni ekzemple volas precize esprimi la germanan tradukon
de „urso“, „leono a , „dolĉa a , la rusan de „glacio a , „morto a ,
„estis a , la anglan de „pensi a , „patro a , „bone a , la francan de
„mia a , la polan de „cigno a , „klafto a k. c., — ni skribos:
„ba(e)r“, „lo(e)ve“, „zu(e)s“, „l(j)od“, „sm(j)ert(j)“, „b(u)il(u)“,
„t(h)ink“, „fad(h)er)“, „ŭel“, „mon(g)“, „l(u)aben(g)dz(j)“ (oni
elparolas ankaŭ alie — „l(u)aben(g)dj(j)“, „son(g)ĵen(j)“ k. c.
Ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj
multaj lingvoj diferencas 1 de nia lingvo. Tion ĉi ni esprimos per
la signoj, kiuj ordinare estas uzataj por tiu ĉi, ekzemple: &, a, a.
N-ro 36. paĝ. 17—20
Pri la manieroj de vastigado 2
Estas tute ‘sendube, ke la plej grava laboro, kiun ni povas
fari, kaj la plej granda utilo, kiun ni povas alporti al nia afero,
estas — kiel eble plej multe disvastigi ĝin en la mondo. Ni
povas eĉ diri, ke, almenaŭ por la unua tempo, sur tiun ĉi
punkton devas esti turnita nia tuta atento kaj ĉiuj niaj penoj.
1 tiel! 2 Ĉi tiu ĉefartikolo de la’gazeto sendube estas verkita de
Zamenhof mem.
„La Esperantisto” 1891. — N-roj 35—36
Ĉar kion helpos nia tuta perfektigado kaj riĉigado de la lingvo,
se ni ne penos antaŭe starigi ĝin sur tute fortaj piedoj kaj
sufiĉe sendanĝerigi ĝian estontecon. Eĉ tuŝante la perfektigadon
mem, sinjorino Olga L. ankoraŭ en la pasinta jaro en bonega
artikolo montris tute klare kaj nedisputeble, ke se nia lingvo
nur estos sufiĉe disvastigita en la mondo, ĉio alia venos jam
per si mem en la plej certa kaj bona maniero. Granda nombro
da legantoj elvokos per vojo tute natura kaj sensubtena grandan
nombron da aŭtoroj kaj eldonantoj; granda nombro da aŭtoroj