donos rapidan riĉiĝadon kaj perfektiĝadon de la lingvo, kiel en
ĉiu lingvo vivanta, kaj grandan elekton da tute kompetentaj
homoj por estonta akademio aŭ io alia. Tial la plej grava
celo de nia gazeto estos, ĉiam zorgi pri la vastigado de nia
lingvo, kaj la plej volonte ni akceptados artikolojn tuŝantajn
tiun ĉi vastigadon. Ankaŭ de ni mem ni donados de tempo
al tempo konsilojn, tuŝante tiun ĉi saman objekton.
Ni havis jam la okazon rimarki, ke unu el la plej gravaj
rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri
ĝi en gazetoj. La gazetaro en nia tempo ne senprave estas
nomata la sesa regno potenca, kaj senlace ni devas ĝin devi-gadi kiel eble pli ofte tuŝadi nian aferon, ĉar nur tiam ni
povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan
indiferentan amason de la publiko. Se unu fojo ne prosperis,
ni devas netimigite provi la duan fojon, la trian k. c.; se unu
gazeto estas obstina, ni devas nin turni al alia gazeto; se ni
ne povas paroligi la gazeton en unu formo, ni devas provi
formon alian. Ni ripetas la peton, kiun ni esprimis en la
pasinta jaro, ke la amikoj sendu al ni ĉiun gazetan numeron,
en kiu estos io dirita pri nia afero, por ke ni povu ĝin sciigi
en nia gazeto.
Sed ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta; dum
unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj,
multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. Ni
analizos tie ĉi kelkajn kaŭzojn, kiuj faras la artikolojn senfruktaj.
1. En gazetaj artikoloj ofte unu esprimo, eĉ unu vorto havas
grandan signifon. Tiel ekzemple estas granda diferenco, ĉu oni
parolas pri „nova lingvo* aŭ pri „la nova lingvo” (ĝustatempe,
tie ĉi oni povas vidi, ke la artikolo „la“ ne estas tiel senutila,
kiel kelkaj pensas). La plej granda parto de la publiko nenion
scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo
tutmonda entute; ili memoras, ke ili legis de tempo al tempo
en la gazeto X aŭ Y ion pri lingvo tutmonda, sed ĉu ĝi estis
pri Esperanto, pri Volapŭk, ĉu pri ia alia lingvo — ili ne
memoras. Legante nun en la gazeto Z novan artikolon pri
93
II. A. Gazetartikoloj el
„nova lingvo”, ili pensas, ke ĝi estas ia nove naskita, deka
aŭ centa lingvo tutmonda; pensante, ke la artikoloj, kiujn ili
de tempo al tempo legis, parolis ĉiu pri alia lingvo, ili kun
ekkrio: „ankoraŭ unu nova lingvo tutmonda! u jetas la gazeton
kaj la artikolo, anstataŭ inklinigi ilin al nia afero, ankoraŭ pli
ilin malproksimigas de ni. Tiom pli, ke ekster la du pretaj
lingvoj, Volapŭk kaj Esperanto, efektive ofte aperas diversaj
rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj kaj projektetoj,
kiujn la gazetoj, ne analizante la esencon, kutimis prezentadi
al siaj legantoj sub la nomo de novaj lingvoj tutmondaj.
Tial se ni rakontas al la legantoj pri „nova lingvo nomata
Esperanto”, ni subtenas ilin en ilia erara opinio, ke Esperanto
estas „unu el la multaj lingvoj tutmondaj“; ni devas paroli al
la legantoj pri „la (t. e. sendube konata, ofte priparolita) lingvo
Esperanto”. Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono
paraleligi ĝin nek kun Volapŭk, nek kun la diversaj efemeraj
projektoj, ĉar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias
kaj ne volas, tia paraleligado diskreditigas nian aferon, prezentante ĝin kiel „unu el multaj“.
2. Ni diris jam siatempe, ke parolante pri nia lingvo, ni
devas ĉiam uzadi unu solan nomon „la lingvo Esperanto u , por
ke la publiko kutimu je la nomo, ekmemoru kaj ekrespektu
ĝin kaj ne pensu, ke oni ĉiufoje parolas pri aliaj lingvoj. Tiel
ekzemple ni havis jam mem la okazon vidi, ke unu gazeto,
kiu jam kelkajn fojojn alportis artikolojn kaj sciigojn pri nia
lingvo sub la nomo Esperanto, ricevinte unu belan matenon
broŝuron portantan sur la titola paĝo la nomon „internacia“,
ekkriis: „ankoraŭ unu lingvo tutmonda! kiam estos fino!?“ Tiel,
dank’ al alia nomo, broŝuro devanta batali por nia afero —
kontraŭ sia propra volo batalis kontraŭ nia afero! La nomon,
la nomon! Ĉiam tiun ĉi saman nomon! Ne forgesu, kiel eble
plej ofte ripetadi al la publiko la nomon de nia lingvo!
3. Parolante pri nia lingvo, oni ĉiam devas proponadi ne
akcepti ĝin, sed aliĝi al ĝi, oni devas paroli pri ĝi ne kiel
pri nova lingvo, kiu volas nun serĉi al si amikojn, sed kiel
pri lingvo jam praktike ekzistanta, disvastiĝanta, havanta jam
multajn adeptojn en diversaj landoj, havanta jam sufiĉe grandan
literaturon ĉiam kreskantan. La plej grandaj teoriaj laŭdoj
sur la plejparton de la publiko ne efikas tiel fruktoporte, kiel
la rakontoj pri sukcesoj. Ni ne devas forgesi, ke por la plej
prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda,
sed rapide alflugas al vi la mondo, se ĝi vidas, ke vi havas
sukceson. Por ni mem ni povas scii, ke nia laborado estas
ankoraŭ tre malfacila kaj eble longe ankoraŭ postulados de ni
94
,La Esperantisto a 1891. — N-ro 36
feran paciencon; sed al la publiko ni devas ĉiam montri gajan
vizaĝon. Ni ne devas mensogi, kiel faris la volapŭkistoj, kiuj
simple elpensadis grandegajn kaj gravajn faktojn, prenitajn tute
el la aero; sed ni ne devas ankaŭ forgesi, ke la homaro, por
kies bono ni laboras, estas obstina malsana infano, kiu neniel
akceptos sanigilon, se ni ne penos iom dolĉigi ĝian guston.
4. La artikoloj devas esti tiel skribitaj, ke la leganto, kiu
ekinteresiĝis je la afero, ne vidu sin debarita de ĝi, sed havu
la eblon tuj konatiĝi kun ĝi detale aŭ aliĝi al ĝi. En tiu aŭ
alia formo ni devas montri al la leganto, kion li devas fari
kaj al kiu kaj kiel li devas sin turni, se li volas sciiĝi detale
pri la afero. Memorante, ke niaj verkoj en la plej multaj
librejoj sin ne trovas, oni devas, rekomendante ian verkon,
ĉiam montri klare, kie kaj per kia maniero la leganto povas
ĝin ricevi. Aŭ la skribanto de 1’ artikolo povas doni sian
adreson kaj proponi, ke ĉiu, kiu volas sciiĝi pri nia afero pli
detale, povas sin turni al li. (Sur tiu ĉi loko ni ne povas ne
turni la atenton de estontaj aŭtoroj de lernolibroj sur jenan
cirkonsiancon: la aŭtoroj de kelkaj lernolibroj, malgraŭ nia peto en
la „Aldono al la Dua Libro u , donis en sia verko nek la nomaron
de nia literaturo, nek la sciigon pri la ĉiumonataj nomaroj de
verkoj, kiuj tiam eliradis, nek la sciigon kion oni devas fari, se
oni volas aktive aliĝi al nia afero; la verkoj venis en diversajn
manojn kaj tie aŭ aliloke trovis eble amikojn, sed tiuj ĉi amikoj
restis tute debaritaj de nia afero kaj forgesis ĝin, kaj ĝis nun
nek ili scias ion pri nia afero, nek nia afero ion pri ili.)
5. Multaj artikoloj, anstataŭ paroli pure pri nia lingvo, sin
okupas de la komenco ĝis la fino je komparado ĝin kun Volapŭk kaj prezentas nian lingvon ĉiam nur de unu flanko — de
ĝia facila komprenebleco sen vortaro. Tio ĉi estas granda
eraro; ĉar unue ĝi diskreditigas nian lingvon dank’ al la cirkonstanco, ke la legantoj komprenas interne, ke senvortara
komprenebleco por instruitaj homoj ne estas ankoraŭ kaŭzo
por akcepti tiun aŭ alian lingvon; kaj due, se la legantoj
efektive ellaboras al si iom post iom la opinion, ke la sola
postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco
por instruitaj homoj kaj neŝanĝiteco de la prenitaj vortoj, ili
venos al juĝo tute erara, kaj per tiu ĉi erara batalilo poste
batalos kontraŭ ni mem. Kaj se poste sinjoro Lott elskribos