al ili tute sen ia ŝanĝo amason da vortoj el vortaro franca aŭ
itala, aŭ d-ro Rosa en sia kelkpaĝa broŝureto „Nov Latin“,
anstataŭ doni ion ellaboritan, simple proponos uzi la lingvon
latinan sen formoj gramatikaj, — la legantoj timos, ke nun
naskiĝis danĝeraj konkurantoj por nia lingvo. En la speciala
95
II. A. Gazetartikoloj el
batalo inter Esperanto kaj Volapŭk, kiuj ambaŭ estas lingvoj pretaj, pripensitaj, prilaboritaj, praktike elprovitaj kaj dank’ al sia plej granda reguleco kaj facileco estas
konformigitaj je la bezonoj de la publiko ne multelingva (ĉar
homoj lingve instruitaj ja ne tre multe bezonas lingvon internacian), ni montradis, ke la lingvo Esperanto malgraŭ sia
absoluta reguleco kaj facileco penis kiom nur eble konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj. Tiu ĉi eco de nia
lingvo ne apartenas al ĝiaj ecoj plej gravaj, kaj en la antaŭparolo al nia lernolibro ni parolis pri tiu ĉi eco nur kelkajn
vortojn. A1 la personoj, kiuj de la tempo de disputoj kun
Volapŭk ellaboris al si la eraran opinion, ke por fari bonan
lingvon tutmondan oni devas nur lasi la vortojn neŝanĝitaj,
ne zorgante pri prilaborado, reguleco, facileco k. c. — ni povas
proponi, ke ili prenu la unuan trovitan vortaron francan, anglan
aŭ latinan, represu ĝin neŝanĝite 1 kun ia laŭta titolo — kaj ili
laŭ sia propra opinio havos la plej perfektan lingvon tutmondan,
ĉar la lingvo franca, angla aŭ latina estas jam nun sen vortaro
komprenata de la tuta instruita mondo multe pli precize ol
ĉiuj efemeraj projektoj. La lingvo Esperanto estas kreita en
la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de
la lingvoj ariaj kaj tre garde. preparitaj tiel, ke ili alformiĝu
al absolute regula gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco,
kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia.
Sed se vi tiun saman materialon, kiun uzis nia lingvo, prenos
kaj prezentos sub ia nova nomo en ĝia formo rudiinenta kaj
neprilaborita, — ĉu tio ĉi estos ia paŝo antaŭen? Se la aŭtoroj
de la projektoj, anstataŭ rapidi kun la publikigado, farus antaŭe
longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun siaj projektoj, ili
baldaŭ vidus, ke amaso da vortoj ne estas ankoraŭ lingvo kaj
ke facila komprenebleco por instruituloj ne estas ankoraŭ
tio sama, kio facila ellernebleco kaj senerara preciza uzebleco por la tuta mondo. Se la projektistoj, kiuj teorie prezentas
al si la aferon tre facila, rigardas siajn projektojn serioze kaj
volas provi doni al ili realan formon, ili baldaŭ vidos, ke inter
enrigardi en densan arbaregon kaj inter sukcese trairi ĝin
estas ankoraŭ multaj grandegaj paŝoj, pri kiuj ili teorie ne
sonĝis; kaj se ili eĉ havus sufiĉe da pacienco kaj se prosperus
al ili al la nomo de sia projekto ellabori ankaŭ sinteni povantan
korpon, tiam ni povus diri al ili, ke lingvo, por kies ellernado
oni devas antaŭe koni kelkajn plej gravajn ekzistantajn lingvojn
kaj en kiu grandan nombron da vortoj, kiuj estas facile fareblaj
1 tiel!
96
„La Esperantisto“ 1891. — N-ro 36
el unu sama radiko, homo ne instruita devos lerni kiel apartajn
vortojn, nur por ke la sufiksa ŝanĝiteco de la vortoj ne mal-plaĉu al instruituloj — tia lingvo en karaktero de arte farita
lingvo estus simple ridinda, kvankam al personoj jam instruitaj
ĝi je V unua fojo eble ŝajnos „pli natura”, se ili pensas, ke
la diversajn formojn devenantajn sen ia facila konstanta regulo
de unu sama vorto ĉiu devas koni jam de sia tago de naskiĝo.
La aŭtoro de la projekto „Nov Latin“ diras, ke por lia
„lingvo“ oni devas lerni nenian vortaron. La „Nov Latin“,
pri kiu niaj amikoj eble legis en diversaj gazetoj kiel pri
„nove kreita lingvo tutmonda“, estas nenio alia ol kelkpaĝa
broŝureto enhavanta en si la projekton, ke oni skribadu per
vortoj pure latinaj, uzante ilin kun artaj unuformaj gramatikaj
finiĝoj, kiujn la aŭtoro proponas. A1 tiu ĉi oni devas prenadi
la vortojn ne en tiu formo, en kiu ili staras en la vortaroj,
sed oni devas prenadi (proponu ĝin al la homoj ne konantaj
la lingvon latinon!) la radikojn de la vortoj. Efektive lia
projekto al kelkaj plaĉis, ĉar ili „komprenis en lia skribo ĉiun
vorton!“ (sed ili forgesis memori, ke ili mem estas instruitaj
kaj konas la lingvon latinan, kaj tial estus mirinde, se ili ne
komprenus ion skribitan per vortoj latinaj!) Ne parolante jam
pri tio, ke la „Nova Latino“ ne povas fariĝi lingvo tutmonda
pro tiuj samaj kaŭzoj, kiel la malnova latino (manko de komprenaĵoj nuntempaj k. c.), ni supozu por momento, ke ĝi portas
en si la eblon fariĝi tutmonda, kaj ni tiam demandos la aŭtoron:
por kiu tia lingvo servus? Homoj konantaj la malnovan latinon
ne bezonas la „Nov Latin“; homoj ne konantaj la latinon eterne
devos tenadi en la mano vortaron latinan kaj malgraŭ tio neniam
povos uzi la novan lingvon. Anstataŭ teorie skribi projektojn,
la aŭtoro provu devigi du personojn ne konantajn la malnovan
lingvon latinan, ke ili korespondu inter si en la „Nov Latin“,
kaj ankoraŭ antaŭ ol li 1 eniros en la mezon de la arbarego kun
la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj, kun la
baroj sur ĉiu paŝo, kun la rigideco de la materio k. c. — li
jam ĉe V unua paŝo inter la 2 korespondantoj ne konantaj la
lingvon latinan vidos la jenan rezultaton: a) tiu, kiu skribos
la leteron, trovante en la vortaro diversajn vortojn kaj formojn
sub simila signifo, farados blindan elekton kaj ankaŭ el la
prenitaj vortoj li senkompetente kreados radikojn kaj skribos
leteron tre humoran; b) tiu, kiu legos la leteron, havos rezultaton aŭ nenian, aŭ ankoraŭ pli humoran ol la ruso, kiu per
helpo de germana vortaro tradukis al si la germanan frazon
1 tiel!
7 Dietterle, Zamenhof.
97
II. A. Gazetartikoloj el
„ich weifl nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe” — tute
ĝuste laŭ la vortaro: „mi blanka ne kie mi pensi etaĝo trank-vilanime havaĵo“. (Paroli tie ĉi kontraŭ nia propra intenco
pli vaste pri unu el la proponitaj projektoj devigis nin la
sekvanta cirkonstanco: kelkaj amikoj, leginte en gazetoj pri
novaj projektoj kaj ne povante mem bone diferencigi inter
teorio kaj praktiko kaj inter ŝajnaĵo kaj veraĵo, deziras, ke ni
parolu en nia organo kontraŭ tiuj ĉi niaj „konkurantoj“. Por
ke oni ne pensu, ke nia silento montras la bonecon kaj ne-atakeblecon de tiuj projektoj, ni parolis por ekzemplo pli vaste
pri unu el ili, kaj de nun ni pri ĉiuj minute kreskantaj projektoj absolute silentados. Ni parolos nur tiam, se naskiĝus
io, kio efektive enhavas en si ion gravan.)
Por nia afero mem la aperado kaj malaperado de tiaj unu-tagaj senenhavaj projektoj havas nenian signifon, se iliaj aŭtoroj
eĉ dissendadus ilin en la mondon en milionoj da ekzempleroj;
sed ni volas nur averti niajn amikojn, ke per unuflankaj artikoloj ili ne sole elvokas la aperadon de tiaj projektoj, kiuj
donante al si la nomojn de „lingvoj“ konfuzas la publikon kaj diskreditigas nian ideon, sed ni donas ankoraŭ al la neanalizanta
publiko batalilon kontraŭ ni mem; ĉar montrante al la publiko
interne ne ligitan amason da vortoj aŭ senkorpan teorian broŝureton, la projektistoj povas diris: „Vi scias jam el la artikoloj de
la esperantistoj mem, ke la plej granda kaj sola indo de lingvo
tutmonda estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj; nun vi havas
vortojn ankoraŭ pli kompreneblajn por homoj instruitaj, sekve
nia lingvo“ (ankoraŭ naskota, kvankam havanta jam nomon)
„estas multe pli bona ol Esperanto“. En bataloj specialaj ni