povas laŭ la postulo de la cirkonstancoj meti pli grandan forton
sur unu ian flankon de nia afero; sed parolante al la nenion
scianta publiko, gardu vin, amikoj, de unuflankeco!
6. Ofte niaj amikoj plendas, ke ili skribis artikolojn pri
nia afero, sendis ĝin fojon post fojo al diversaj gazetoj kaj ĉie
trovis la pordon hermetike fermitan. En granda parto de tiaj
okazoj la kulpo estas ne sur la flanko de la gazetoj, sed sur
la flanko de la aŭtoroj mem, ĉar ili forgesis la simplan veron,
ke ne la gazetoj ekzistas por niaj artikoloj, sed niaj artikoloj
devas esti konformigitaj al la bezonoj kaj gustoj de la gazetoj
kaj iliaj legantoj. Se la artikolo estas skribita de ia persono
kun konata nomo aŭ signifa societa situacio, ĝi estas ofte
akceptata pro la persono de la skribanto mem (en ĉia okazo
la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj
adreso). Sed se la nomo de la skribanto ne estas allogo por
la gazeto, la artikoloj neniam povas esti akceptataj, se ili estas
98
,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 36
simpla seka laŭdado de nia lingvo en formo havanta nenian
intereson por la legantoj de la gazeto. Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj eĉ tiam, se ili
simple batalus por nia afero de punkto de vi^do pure esperantista; gazetoj per si mem favoraj al nia afero akceptos ankaŭ
artikolojn, skribitajn pure kaj videble en partiaj celoj de nia
afero. Sed la plejparte artikoloj povas esti akceptataj de la
indiferentaj gazetoj nur tiam, se ili estas skribitaj ne en blinda
kaj nefundamentita persona entuziasmo, sed de neŭtrala punkto
de virado de homo, kiu ne esprimas simple sian deziron kaj
senton (ĉar personaj deziroj kaj sentoj neniun interesas), sed
kiu priskribas nur tion, kion li vidas, scias, aŭdas kaj kon-kludas, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte
altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto volas dividi kun ĝiaj legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas. Ne forgesu, ke la gazetoj
ne volas esti rimedoj por sekaj partiaj celoj (kiel ili nomas
nian aferon, se ili mem ĝin ne aprobas), sed memoras antaŭ
ĉio pri la intereso de siaj legantoj kaj pri sia renomo de al-portantoj de interesaj artikoloj kaj novaĵoj. La artikoloj devas
esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco, ĉar la eldorlotitaj
stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon; kio en seka
ripetita formo estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova
saŭco estos akceptita kiel delikatajo. Tiel ekzemple la artikoloj
povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn, analizojn aŭ
gajan humoron. La plej multe la artikoloj ordinare plaĉas al
la gazetoj, se anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da
novaĵoj por la legantoj; ĉar artikolojn reporterajn la gazetoj
la plej volonte akceptas (precipe se la artikolo havas karakteron iom sensacian). Vi povas rakonti pri la stato de T
afero, detale pri ĝia literaturo kaj pri la apartaj verkoj, pri la
kluboj kaj rondetoj oficialaj kaj neoficialaj, pri la korespondado
inter personoj de diversaj landoj kaj nacioj, pri la konstruo
kaj la spirito de la lingvo, doni ekzemplojn de prozo kaj versoj
k. c. Lerta ĵurnalisto el la plej malmulta materialo kaj eĉ ĉe
absoluta manko de statistiko komprenas prepari artikolon plenan
je intereso por la legantoj.
Ekster artikoloj ekzistas ankoraŭ multaj aliaj vojoj por paroladi pri nia afero en gazetoj, ekzemple: korespondoj, felietonoj,
rakontetoj, privata korespondado, demandoj elvokantaj respondojn
de la redakcio en la rubriko de respondoj, anoncoj k. c. Tiel
ekzemple se en tiu aŭ alia urbo homoj komencis interesiĝi je
nia afero, oni povas alsendi korespondojn al gazetoj kaj inter
aliaĵoj rakonti, ke en tiu urbo laŭ la ekzernplo de aliaj urboj
7 *
99
II. A. Gazetartikoloj el
komenciĝis movo por la afero Esperanto, kaj ĉe 1’ okazo paroli
pli vaste pri la tuta afero. Diversaj gazetoj, kiuj ĝis nun estis
fermitaj por artikoloj pri nia afero, per sia propra iniciato,
volante doni al siaj legantoj novaĵeton, donis sciigon pri la
paroladoj de sinjoro Schmidt kaj pri la fondiĝo de la Munĥena
klubo, kiam oni alsendis al ili eltranĉojn el aliaj gazetoj kun
la diritaj sciigoj aŭ korespondoj. En felietonoj aŭ rakontetoj
oni povas ĉe 1’ okazo tuŝi nian aferon. Unu gazeto, absolute
malamika al nia afero, en sia poŝta rubriko respondis al unu
demandanto, ke ĝi „ne apartenas al la entuziasmuloj por la
lingvo Esperanto a , kaj tiel kontraŭvole nomis nian aferon, kio
jam estas pli bona * 1 , ol tio, kion la germanoj nomas „todt-schweigen a (mortigi per silento). Malgranda anonco, kiel
ekzemple: „Ia amikoj de la lingvo internacia Esperanto en
nia urbo estas petataj, alsendi siajn adresojn al N. N. a , aŭ en
alia maniero, sian propran celon (eble nur protekstan) kredeble
ne atingos, kaj tamen ĝi turnos la atenton de multaj legantoj
sur nian aferon.
Ekzistas multaj diversaj vojoj por eterne paroladi en gazetoj
pri nia afero; sed 2—3 personoj nenion povas fari, kaj estas
necese, ke ĉiuj esperantistoj, ĉiu de sia loko de loĝado, ripete
laboradu en tiu ĉi direkto, kaj ke la agitado estu konstanta
kaj de diversaj punktoj. Nia laborado, aparte en la unua tempo,
estas tre malfacila, kaj se ni volas, ke nia idealo pli aŭ malpli
frue estu atingita, ni devas ĉiuj kutimi je la konvinkiĝo, ke ĉiu
el ni devas esti energia kaj senlaca laboranto por la komuna
celo kaj ne sole pasiva rigardanto kaj aŭskultanto, kiu volas
nur ĉiam scii, kion oni faras. Ni devas reciproke al ni ĉiam
helpadi kaj konsiliĝadi, kaj tiel estus tre bone, se niaj amikoj
subtenadus inter si regulan korespondadon (multaj jam nun
ĝin faras*). Por plifaciligi tion ĉi, ni nun proponas, ke esperantistoj, dezirantaj komenci korespondadon kun aliurbaj esperantistoj, sendu al ni siajn adresojn, kaj ni publikigados ilin en
nia gazeto. La internacia korespondado inter diversurbaj kaj
diverslandaj amikoj ankaŭ en aliaj flankoj sendube prezentos
al la korespondantoj multan intereson. Ni faras nian proponon,
kaj ni esperas, ke ĝi estos volonte akceptita kaj ke jam en la
venonta numero ni havos la eblon doni diversajn adresojn en
la rubriko „Personoj, dezirantaj korespondadi en Esperanto a .
* La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj, por ke tiuj ĉi povu sendi la ricevitajn
artikolojn al aliaj gazetoj aŭ en neŝanĝita presita formo, aŭ en formo
prilaborita kaj aliigita.
1 teksto: bone .
100
La Esperantisto* 1891. — N-roj 36—37
N-ro 37. paĝ. 20
Artikoletoj
Ni dividas kun niaj legantoj 1 ankorau kelkajn aliajn konsilojn,
ricevitajn de niaj amikoj. Sinjoro A. Grabowski proponas fondi negrandan akcian societon por eldonado de verkoj en nia lingvo. La
propono estas tre bona, sed la sperto montris al ni, ke ne tiel baldau
ankorau ni povos fondi ion similan; se ni nun volus ĝin provi, ni
havus nur malagrablaĵojn kaj nenian rezultaton, tial ni ne prenas sur
nin la iniciaton. Tamen ni presas la konsilon, ĉar eble aliaj amikoj
de nia afero volos ĝin provi kaj estos pli feliĉaj ol ni atendas. — Li
donas ankorau la jenajn konsilojn: a) ĉiu disdonadu libretojn (gramatikojn, vortarojn) sen ia propra antauparolo. Mi gajnis amikojn nur
tiam, kiam mi donis, nenion parolante pri la enhavo, la libreton al
la konato kaj aldonis nur: „ne rigardu nun en la societo la libreton,