kaŝu ĝin en la poŝon kaj poste, kiam vi estos sola en via ĉambro,
tralegu kaj pripensu ĝin serioze“. Se ni donacas la libretojn publike
en societo, tiam okazas tio ĉi: la plej malsaĝaj komencas tuj kritiki
la unuan vorton, kiun ili tralegis, kaj kontrauparolante kontrau la
ebleco de tia afero, kiel lingvo tutmonda, ili deprenas per siaj ŝercoj
la kuraĝon al la ceteraj. Se oni volas konvinki la amason, oni fariĝos
nur ridinda en ĝiaj okuloj kaj nenion helpos al la afero. Mia konata
instruistino de gimnazio, kiu mem ellernis la lingvon, rakontis al mi:
„Mi prenis libreton kaj montris ĝin al la instruistoj-kolegoj en la
konferenco. Oni komencis kritiki sensence kaj ridi je mi, tiel ke mi
ne sciis kion respondi kaj kie min kaŝi a . b) „Estas afero ĉie konata,
ke la plejmulto da homoj aĉetas libron nur tiam, kiam ĝi estas en
librejo. Se iu el vilaĝo veturas urbon, li ofte ricevas tian komision:
« se vi estos en la librejo, aĉetu por mi tian kaj tian libron aŭ abonu
tiun kaj tiun gazeton. La peno skribi leteron, enmeti monon, sigeli
ĝin per 5 sigeloj kaj sendi al ia librejo aŭ redakcio detenas multajn
ankaŭ inter niaj adeptoj venigi presaĵojn en Esperanto. Tial mi konsilas, ke niaj amikoj kolektu la abonan pagon por nia gazeto inter siaj
konatoj kaj amikoj kaj sendu al la redakcio mem la monon kaj la
adresaron de la varbitaj abonantoj. Por ke la energiaj batalontoj sciu
unu pri la alia, oni devas presadi nun ĉiam Ia nomojn de tiuj, kiuj
per la supre montrita maniero gajnos por nia gazeto ne malpli ol 10
legantojn. a
(Sinjoro Grabowski mem faris bonan komencon kaj sendis al ni
por la tuta jaro 1891 la abonpagon por 10 abonantoj, kiujn li varbis.)
1 skribita de la redaktanto, do } de Zamenhof\
101
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 38.
La plej malforta flanko de nia afero estas tio, ke ĝis nun ni ne
havas ankorau eĉ unu riĉan homon, kiu povus subteni nian aferon
materiale. La tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj,
kiuj havas bonan volon sed ligitajn manojn kaj neniujn rimedojn.
Dume nia afero, por progresadi rapide, postulas grandajn rimedojn.
Oni devus dissendi en la mondon grandan nombron da lernolibroj kaj
agitantaj broŝuroj, oni devus donadi anoncojn, eldonadi verkojn k. c.
Estas sendube, ke se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus
cent fojojn pli rapide. Tial ni petas niajn amikojn peni, kiom ili nur
povas, altiri riĉulojn al nia afero. Ankau homoj kun konataj nomoj
au okupantaj gravan situacion en la societo estas por nia afero tre
gravaj; kvankam jam nun inter la amikoj de nia afero trovas sin kelkaj personoj tre altaj kaj influaj, sed, pro kaŭzoj ne kompreneblaj al
ni, ili bedaŭrinde sin ĝenas ankoraŭ ne sole fari ion publike por nia
afero, sed eĉ elmeti malkaŝe sian nomon. La plej grandan utilon
al nia afero alportos tiu, kiu inklinigos por ĝi iun riĉulon, kiu volus
preni sur sin la tutan materialan flankon de nia afero.
N-ro 39. paĝ. 21 — 22 1
Kun la artikolo de sinjoro Meier, estro de la Societo Esperantista
en Munĥeno, ni ĉesigas, almenaŭ por kelka tempo, la presadon de proponoj reformaj, kaj en la venonta numero ni donos nian propran opinion
pri la proponitaj ŝanĝoj, pri iliaj principoj kaj manieroj de proponado
kaj enkondukado. Tie ĉi ni nur ne povas nin deteni diri kelkajn vortojn
pri la esprimoj „tiela“, „kiela“ k. c., ĉar tiu ĉi demando estas levita
jam kelkajn fojojn. Nian rilaton al la propono pri la diritaj formoj
la estimata korespondanto komprenis ne en la ĝusta senco. Ni neniam
havis la intencon forĵeti la formon „tiela“; ĝi estas kreita tute regule
laŭ la gramatiko kaj logiko, kaj ni ne sole ne havis kaŭzon ĝin
forĵeti, sed ni eĉ ne havis kaŭzon rigardi ĝin kiel ian ennovaĵon 2 .
En nia presita literaturo ankoraŭ antaŭ la farita propono oni povas
kelkfoje (kvankam malofte) renkonti la vortojn „kioma“, „tioma“, kiuj
estas kreitaj 3 tute laŭ tiu sama maniero, kiel „kiela“, „tiela“, kaj
tamen nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas
ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. Tiel same la formon „tiela“ ni ne sole ne malpermesis al
aliaj personoj (kiel pensas nia korespondanto), sed ni mem sen la plej
malgranda ŝanceliĝo ĝin uzus, se ni havus la okazon, kvankam la
1 (En numero 3/1891, paĝ. 20 — 21, troviĝas en „La Esperantisto i6
artikolo de L. Meier, kiu pritraktas lingvajn demandojn. Al ĉi tiu artikolo la „Redakcio“ [do, d-ro Zamenhof memj aldonas sian propran
opinion pri la lingvaj demandoj per la vortoj de n-ro 39.) 2 teksto:
ia ennovajo. 3 teksto: kreita.
102
,La Esperantisto“ 1891. — N-roj 38—39
diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda,
ke la okazoj por „tiela“ estos tre maloftaj, ekzemple: se brulas granda
domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por
momento, jen saltanta k. c. — ni povus diri (kvankam ne necese):
„ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo?) tian brulon
(= tiel grandan k. c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan
(= tiamanieran). Sed sinjoro W. ne proponis, ke ni uzadu la formon
„kiela“ en okazo de bezono, sed li simple ĉiam uzas la formon „kiela“
en la senco de nia „kia“; tio ĉi estas jam reformo, kiun ni vere al
neniu malpermesas, kaj kiun ni en formo de projekto volonte estus
presintaj en nia gazeto, sed kiun ni mem subite enkonduki praktike
en nia gazeto ne povas sen gravaj motivoj; ĉar se ni volus ĉiun proponitan reformon blinde tuj efektivigi en la diversaj artikoloj de nia
gazeto, la gazeto prezentus baldau tian babilonan miksaĵon de stiloj, ke
la legantoj devus ĝin kun kolero forĵeti. La stilo de nia gazeto devas
esti modela, pura kaj unuforma, kaj se ni eble iom post iom enkondukos kelkajn ŝanĝojn, ni faros ĝin nur singarde, ne en apartaj artikoloj,
sed en la tuta gazeto, kaj memorante la malutilecon kaj danĝeron
de ĉia rompado, ni enkondukados paŝo post paŝo nur tiajn ŝanĝojn,
kiujn ni trovos efektive gravaj kaj necesaj. Sed en la formoj „tiela“,
„kiela“, (ĉiel-a!) ni tian necesecon ne vidas; ĉar se „tiela“ devas havi
tute tian saman signifon kiel „tia“, kio do devigas nin sen grava bezono enkonduki rompadon (t. e. veki la hidron de multekapeco), por
anstatau la jam ekzistanta kaj uzata vorto dusilaba doni vorton tri-silaban? Farante tion ĉi oficiale en nia organo, ni ne sole sen bezono
devigus la amikojn kutimi je nova formo, sed ni donus ankau tre
malbonan ekzemplon, kaj baldau oni prave povus postuli, ke ni uzadu
„tiutempe“ anstatau la „senfundamenta“ formo „tiam“, „tiunombre“
anstatau „tiom“, kaj eĉ la vorto „tiela“ mem, kiu elvokis la tutan
malordon, baldau devus perei kaj cedi sian lokon al multe pli „logika“
formo „tiumaniera“ kaj tiel plu, sen fino, sen limo! Kaj anstataŭ la
montrita malordo kaj malutilo kian utilon la formo „tiela“ alportus?
Absolute nenian! Ĉar se la senco devas resti tiu sama, la ekstera
formo de „tia“ estas ja ne malpli oportuna ol „tiela“. Nia pasintjara
gazeta respondo al sinjoro W. estis ne malaprobo (kiel eble kelkaj
erare komprenis) sed nur klarigo de nia propra rilato al la diritaj formoj.
En la artikolo de sinjoro Meier samatempe estas tuŝita alia demando, jam multe pli grava: ĉu la signifoj de „kiu“ kaj „kia“ estas
klare limigitaj kaj ne prezentos malfacilaĵon por multaj uzantoj. Tiu
ĉi demando estas jam afero tute alia, havas signifon pozitivan, kaj