pli aŭ malpli frue ni revenos ai ĝi.
Artikolojn parolantajn pri reformoj ni ĝis hodiaŭ donadis sen ia
rimarko de nia flanko, ĉar por ĉiuj faritaj proponoj iii rezervis de nia
flanko komunan ĉirkaŭrigardon kaj konkludon, Hodiaŭ ni faris es-103
II. A. Gazetartikoloj el
cepton nur tial, ĉar la tri fojojn ripetita propono pri „tiela“ povus
doni al ĝi en la okuloj de multaj legantoj ian eksterordinare gravan
signifon. Ni petas pardonon, ke ni okupis tiel multe da loko per afero
cble ne interesa, sed ni volis unu fojon montri, al kia senutila kaj
enuiga perdo de tempo ĝi kondukos, se ni volus pri ĉiu plej malgranda
propono ne sole vaste paroli en nia gazeto, sed detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas en nia gazeto. Uzante la okazon, ni
nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko: en sia
propra verko aŭ en sia privata korespondado ĉiu povas uzi, kian stilon
li volas (kvankam ankaŭ tie ĉi, pro la bono kaj unueco de nia afero,
estas tre grave, ke oni deflankiĝu de la komuna stilo nur en okazoj
tre gravaj kaj multe pripensitaj); aprobi tiun ĉi aŭtoron aŭ ne — estos
la volo de la legantoj, kaj nia afero de tio ĉi ne dependos. Sed se
en nia gazeto, kiu estas forte ligita kun la tuta sorto de nia afero,
kaj en kiu la plej granda parto de niaj amikoj vidas modelon de stilo
esperanta, ni volus facilanime, sen interna persona konvinkiĝo kaj sen
longa matura pripenso ĉiutage kaj sur ĉiu paĝo uzi alian stilon, —■
tiam nia afero estus ridinda kaj baldaŭ pereus. (Reformojn, kiujn ni
persone ne aprobas, ni akceptos en la „Esperantiston“ nur tiam, kiam
montriĝos, ke la plej granda parto de la privataj aŭtoroj ilin senkondiĉe aprobis kaj uzas.) Se ni presadus ĉiun artikolon en alia stilo,
Ia aŭtoroj de la reformitaj artikoloj mem baldaŭ superĵetus nin per
insultoj, ĉar la danĝeron kaj ridindecon de multekapeco malpropra
ĉiu facile vidas, dum la multekapecon enportitan de li mem ne ĉiu
facile vidas kaj volas oferi al Ia komuna bono. Por ne reveni jam
pli al tiu ĉi senutila parolado, ni ripetas nun unu fojon por ĉiam, ke
ĉiu, kiu alsendas al ni artikolon, devas antaŭe esti preparita, ke la
stilo en la artikolo estos glatigita konforme je la komuna stilo de
nia gazeto. La redakcio.
N-ro 40. paĝ. 23
z Respondoj al la amikoj
A1 s-ro R-i. — Estus tre bone, se vi donacus po unu aŭ po kelkaj
lernolibroj de nia lingvo al la kluboj aŭ societoj, kiuj ekzistas en
via urbo, kaj se vi zorgus, ke la lernolibroj kuŝu sur la tabloj en la
legejoj de tiuj ĉi kluboj. Tion ĉi saman estus bone fari ankaŭ kun
la bibliotekoj.
N-ro 41.
A1 s-ro K. en Dinaburgo. — Ekster la respondo letera, ni poste
donos al vi ankaŭ pli vastan respondon en nia gazeto. La respondoj
en la gazetoj havas karakteron ne personan, sed komunan; tial respond-inte al la demandanto mem per mallonga poŝta karto, ni ofte, se la
demandata objekto ne estas tre grava, donas la respondon en la gazeto
kelkajn monatojn pli poste, ol la demando estis farita.
104
,La Esperantisto” 1891. — N-roj 39—42
N-ro 42. paĝ. 25—26
z Ŝanĝotaĵo
Ni parolos pri kelkaj principoj, je kiuj laŭ nia opinio ni devas
nin teni, proponante aŭ enkondukante diversajn ŝanĝojn en nia lingvo.
Sed antaŭ ĉio ni permesos al ni malgrandan antaŭparolon. La
cirkonstanco, ke ni en nia gazeto komencis paroladon pri ŝanĝoj,
timigis kelkajn el niaj amikoj, kiuj ne bone komprenis la esencon
kaj la celon de nia agado. La presitaj proponoj elvokis ĉe ili la
timon, ke nia lingvo en la nuna stato ne povas sin teni kaj devas
esti ŝanĝita! Tiu ĉi timo tute nature elvokis alian timon, ke ankaŭ
post la diversaj ŝanĝoj la lingvo ne taŭgos kaj devos esti eterne
ŝanĝata, kaj ĉiu, kiu hodiaŭ lernas la lingvon, ne povas sekve esti
certa, ĉu lia uzita laboro ne estos senfrukte perdita kaj ĉu li ne
devos denove lernadi kaj relernadi. Tiu ĉi timo estas tute senfundamenta, ĉar la efektiva historio kaj esenco de la proponoj estas
sekvanta: la proponataj reformoj ne estas sekvo de iaj gravaj kon-traŭvivaj mankoj en nia lingvo, sed ili estas natura esprimo de la
deziro, ke tio, kio estas al ni tre kara, havu formon eble plej
perfektan, se la pli granda perfekteco povas esti atingita
sen oferoj, sen malutilo kaj sen internaj disputoj. Ni turnas
la atenton de niaj legantoj, ke ne la konstruo de nia lingvo elvokis
la proponojn de reformoj, kontraŭ kiuj ni nun devus batali (kiel
ekzemple en Volapŭk), sed la proponojn ni mem elvokis, petinte
jam en Ia komenco de nia eliro, ke ĉiu sendu al ni sian opinion kaj
proponojn, kiujn li trovas utilaj. La proponoj sekve havas la karakteron
ne de postuloj (kiel kelkaj legantoj erare pensas) — ili estas nur
bonintencaj konsiloj, por kiuj ni dankas, kvankam la plej grandan
parton de la ĝisnunaj ni ne povas uzi. Tial ni volonte aŭskultas kaj
priparolas diversajn proponojn en Ia espero, ke tiu ĉi priparolado
kaj analizado eble ĵetos lumon sur diversajn punktojn kaj poste kun
la tempo eble donos al ni utilajn montrojn, kiuj kun bona rezultato
povos esti uzitaj por nia lingvo; sed de priparolo ĝis enkonduko
estas ankoraŭ grandega paŝo! Tiel ekzemple eĉ en la plej modela
regno naskiĝas kaj volonte estas aŭskultataj diversaj proponaj reformoj, el kiuj multaj baldaŭ perdiĝas kiel netaŭgantaj, sed aliaj iom
post iom (sed sen subita rompado!!) eniras en vivon; kaj tamen tio
ĉi tute ne donas al la loĝantoj de tiu regno kaŭzon timi, ke ilia regno
ne povas sin teni aŭ ke morgaŭ ili devos fordoni, kion ili per laboro
atingis hodiaŭ! Nia lingvo, kiel tute sufiĉe montris la praktiko, ne
sole tute bone povas sin teni en ĝia nuna stato, sed ni kuraĝas eĉ
diri, ke el ĉiuj reformoj proponitaj ĝis hodiaŭ la forte plej granda
parto ne sole ne plibonigus la lingvon, sed simple ĝin malbonigus.
Tial la amikoj de nia lingvo povas esti tute trankvilaj. Se ni ne
105
II. A. Gazetartikoloj el
trovos ian certan vojon por enkonduki plibonigojn singarde kaj
nerimarkeble, nia lingvo povos tute kuraĝe resti eterne en ĝia
nuna formo. Neniu iam devigos niajn amikojn subite forĵeti, kion
ili ellernis, kaj lerni novajn formojn. Se kelkaj reformoj efektive
estos trovitaj necesaj, ili estos sankciitaj por la komuna uzado kaj
akceptos signifon devigan nur iom post iom, nerimarkeble kaj sen-rompe, sur vojo natura, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Priparolado kaj
pripensado ne estas ankorau tio sama, kio rompado. Parolante pri
diversaj reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn
privatajn en la privataj verkoj de diversaj autoroj (ankau la reformoj,
kiujn ni eble mem faros, devos havi karakteron pure privatan). Por
la publiko esperantista tiuj ĉi reformoj ne havas signifon kaj
tute ne estas devigaj, kaj ĉiu povas ĉiam sin teni je la unuatempa
gramatiko kaj Ia fundamenta vortaro. Nur kiam montriĝos, ke la
ŝanĝitaj formoj jam longe estas uzataj de ĉiuj plej multe legataj
autoroj kaj la tuta mondo esperantista per vojo privata kaj malrapida
jam nerimarkeble alkutimiĝis al ili, — nur tiam ili ricevos sankcion
kaj komunan devigecon. Sekve neniu devas timi, ke oni faros al li
ian konfuzon en tio, kion li lernis, kaj ke oni devigos lin lerni ion
novan. Tiun ĉi penson, jam kelkfoje ĉe okazo esprimitan, ni trovis
nun necese ripeti ankorau unu fojon, antaŭ ol ni parolas pri la
principoj reformaj; ĉar alie de unu flanko parto de niaj amikoj havus
senbezone timon antaŭ la vorto „reformo“ entute, — de la dua flanko