la tro varmegaj reformanoj faradus al ni ĉiam riproĉojn kaj ne
komprenus, kial, priparolante diversajn reformojn, ni ilin tuj ne
efektivigas. Kiam estas parolo pri la koro de nia afero, kiun ni
devas defendi de mortigaj atencoj, ni pli volas paroli tro multe ol
tro malmulte.
Antaŭ ol ni transiras al la analizado de la karaktero de la reformoj konsilindaj, ni metas ankoraŭ unu fojon la gravan demandon:
kiu havas la rajton fari reformojn en la lingvo Esperanto? — kaj
resumante ĉion, kion ni diris, ni respondas: la rajton fari oficialajn
ŝanĝojn en la lingvo Esperanto havas neniu; eble iam poste, kiam
nia afero staros jam tute forte, formiĝos kompetenta akademio, kiu
havos pli vastajn rajtojn; sed ĝis tiam estas ankoraŭ malproksime.
fLibroj havantaj la celon instrui pri nia lingvo personojn, kiuj ĝin
ankoraŭ ne konas (ekzemple lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, stilaj
modeloj k.c.) neniam devas deflankiĝi eĉ unu paŝon de la fundamenta,
komune akceptita, formo de la lingvo, esprimita en la unuaj verkoj
de nia lingvo, kvankam tiu aŭ alia formo al la aŭtoroj de la diritaj
. libroj ne plaĉusDoni novajn formojn en tiaj verkoj instruaj oni
povas nur tiam, se tiuj formoj jam estos delonge akceptitaj kaj uzataj
de la plej granda parto de la aŭtoroj, kaj ankaŭ tiam oni devas doni
ilin kune kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke la
106
,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 42
„fundamenta formo estas tiu kaj tiu (malnova), sed en la literaturo
de la lasta tempo la plej ofte estas uzata la formo tiu kaj tiu (nova)“.
Tiu ĉi regulo estas tre grava, kaj se la autoroj de lernolibroj sin ne
tenados je ĝi severe, ni baldau anstatau unu lingvo Esperanto havus
multajn, kaj la amikoj de nia lingvo ne komprenus unu la alian. Pro
la unueco kaj senkonfuza ordo, kiuj estas por nia afero tiel gravaj,
la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo!! Sed en verkoj literaturaj, kiuj havas la celon
perfektigi kaj riĉigi la lingvon mem kaj helpi al la iom-post-ioma
kreado de ĝia formo estonta, fen verkoj, kiuj devas servi por homoj,
kiuj nian lingvon jam konas, kiujn sekve la novaj formoj ne dekondukos
jam de la komuna vojo kaj kiuj scias tre bone diferencigi inter formoj
efektive ekzistantaj kaj formoj prove proponataj, — en tiaj verkoj la
autoroj lau sia bontrovo povas permesi al si diversajn deflankiĝojn
de la komuna stilo kaj eĉ ŝanĝojn gramatikajmj Ĉar la legantoj de
tiaj verkoj havas jam propran juĝon, tial la proponataj reformoj estos
ne blinde, sed konscie akceptataj kaj uzataj de la aliaj verkantoj en
Esperanto, aŭ malakceptataj kaj de neniu imitataj, kaj sekve tiuj ĉi
reformoj aŭ iom post iom perfektigos nian lingvon, aŭ ili perdiĝos
tuj post sia naskiĝo. / Kaj per tia maniero nia lingvo sen videblaj
ŝanceliĝoj pace irados sian vojon kaj perfektiĝados sen la plej malgranda malordo kaj sen la plej malgranda maloportuneco por la
lernantoj^fkiel ĉiu alia lingvo, kiu ankaŭ ĉiam perfektiĝas, kvankam tute
nerimarkeble por ĝiaj uzantoj kaj sen iaj arbitraj ordonoj aŭ disputoj.
Nun ni metas la duan demandon: en kia mezuro la ŝanĝoj devas
esti farataj? Respondante tiun ĉi demandon, ni devas antaŭ ĉio
memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon,
kiu kontentigus ĉiujn(!) gustojn, sed — enkonduki lingvon tutmondan.
Poste, kiam nia celo estos atingita kaj pri la tutmondeco de la
lingvo ni jam ne bezonas zorgi, tiam sur la unuan planon eliros la
formo kaj la detaloj de la Iingvo; sed nun ĉiu devas antaŭ ĉio
memori pri nia celo plej grava kaj plej malfacile atingebla. Se la
reformistoj bone kaj longe pripensus kaj elprovus siajn reformojn,
ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto de tio, kio al ili persone
plaĉas, neniam plaĉus al aliaj personoj kaj tute ne bonigus la lingvon;
sed se ni eĉ supozus, ke ĉiuj reformoj estas absolute bonaj, ni ne
devas forgesi, ke pli bone estas havi unu lingvon, se eĉ ne tute
ideale perfektan (se ĝi nur povas sin teni en sia formo kaj se la
fundamento estas bona), ol havi grandegan amason da lingvoj malegalaj laŭ la personaj plaĉoj de ĉiu aparte (ĉar tiam nia sola celo —
havi unu aŭ du lingvojn por ĉiuj nacioj — estus ja tute perdita kaj
nia tuta laborado ne havus sencon). Ĉiu konanta nian lingvon
konsentas, ke en okazo de bezono ĝi povus eterne sin tre bone teni
plene en ĝia nuna formo; dume ĉia reformo, ĉu ĝi montriĝos utila
107
II. A. Gazetartikoloj el
au ne, — unu flankon malbonan ĝi jam havas, ke ĝi batalas kontrau
la celo, kiu nun estas por ni la plej grava. Jam tiu ĉi cirkonstanco
mem devas montri al ni, ke ni nun devas esti ŝparemaj kun reformoj
kaj ĉion, kio ne estas efektive necesa, lasi por la tempo estonta.
Se ni al tiu ĉi ankorau memoros, ke nia nuna literaturo estas ankoraŭ
tre malriĉa kaj ĉiu nova verko por la plej granda parto de niaj amikoj
servas ankoraŭ kiel rimedo por perfektiĝadi en nia lingvo kaj apartenas
sekve al la kategorio de libroj instruaj, pri kiuj ni supre parolis,—
tiam neniu dubos, ke la demando, kiun ni metis, devas esti respondita
jene: ŝanĝoj en nia lingvo en la nuna tempo devas esti farataj ankoraŭ
en la plej malgranda mezuro kaj nur en okazoj tre gravaj. Antaŭ ol
iu aŭtoro decidiĝos, fari en sia privata verko ian eĉ la plej malgrandan
kaj la plej mature pripensitan kaj elprovitan deflankiĝon de la komuna
stilo, li devas ĉiam serioze sin demandi, ĉu la graveco de lia reformo
kovras la supre montritan malutilon de lia paŝo, kaj la malbonan
ekzemplon, kiun li donos al reformistoj nepripensemaj. Eĉ la efektive
bonaj reformoj devas memori pri la tempo kaj maniero de
enkondukado; ĉar multa 1 , kio poste estos eble utila, nun facile povus
alporti malutilon, kaj preskaŭ ĉio, kio enkondukite ŝtupe estus utila,
enkondukite tro subite povus malbonigi nian aferon. Ĉar ni mem la
plej multe laboris super nia lingvo kaj la plej bone konas ĝian spiriton
kaj dank’ al nia plej multa laboro en nia afero ni la plej bone scias,
kio por ĝi estas akceptebla kaj kio estas danĝera, tial estus la plej
bone, se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ Ia stilo de
„La Esperantisto“, kiu estos regulatoro kaj ankaŭ enkondukados iom
post iom reformojn, sed ŝtupe kaj malrapide — vojo tre Ionga kaj
por multaj eble enuiga, sed certa. Nia konsilo estas eble nemodesteco
Je nia flanko, sed pro la bono de nia afero ni devis ĝin malkaŝe diri.
ĉi estas nia konsilo, kiun niaj amikoj laŭ sia propra juĝo povas
akcepti aŭ ne akcepti.
Nun ni transiros al la analizo, kia speco de reformoj enkomune
estas bona (nun aŭ poste) kaj kia enkomune estas nebona kaj evitebla
ne sole nun, sed eble ankaŭ ĉiam. Mezurilo por ni estos la principo,
ke ĉiu reformo nur tiam estas bona, se la utilo, kiun ĝi alportas,
kovras la malutilon, kiun ĝi kiel reformo enhavas jam en si mem.
Analizinte diversajn ekzemplojn de reformaj proponoj, faritaj ĝis
hodiaŭ aŭ per artikoloj aŭ per privataj leteroj, ni eltiros el ili la
komunan konkludon, kia kategorio de reformoj estas aprobebla, kaj
poste ni montros, per kia maniero la aprobeblaj reformoj la plej bone
povas esti enkondukitaj sen malunueco kaj malordo. Ni komencos
de ekzemploj, kiujn ni persone ne aprobas, kaj finos per tiuj, kiujn
ni trovas bonaj 2 .
1 tiel! 2 komp. la daŭrigojn kaj finon: 1891, paĝ . 49 — 52; 1892 5
paĝ. 49—51; 65—66 = II. 48. 57. 59 (kaj ankaŭ 62),