108
„La Esperantisto* 1891. — N-roj 42—43
N-ro 43. paĝ. 33—34
Esperantistoj-vastigantoj 1
En la 5-a numero 1890 de nia gazeto estis presita projekto 2 , fondi
ligon de „Esperantistoj-vastigantoj“. Lau la esenco de la projekto,
kiu estas skribita tre logike kaj konvinke kaj kies relegon ni rekomendas
al niaj amikoj, estus sufiĉe, se ĉiu esperantisto nur unu fojon en sia
vivo farus ion por nia afero — kaj la regula rapida kreskado kaj
ĉiuflanka perfektiĝado de tiu ĉi afero estus jam sendubigita. Sed la
malforta flanko de la projekto konsistas en tio, ke persono volanta
fariĝi „vastiganto“ devis promesi ion, pri kio li ne povis antaue certe
diri, ĉu li povos ĝin plenumi. Estus domaĝo, se la bona projekto
perdiĝus, ĉar ĝi povus eble efektive doni bonajn fruktojn sen grandaj
oferoj de la flanko de ĉiu aparte. Tial ni reprenas nun la projekton
kaj komencas ĝian efektivigadon. Sed por ke ĉiu povu facile enskribiĝi
en la nombron de la vastigantoj, ne timante, ke li eble en okazo de
malsukceso devos kontraŭvole rompi sian promeson, ni faras en la
projekto la sekvantan ŝanĝon: anstataŭ „mi alportos 2 novajn vastigantojn“ ĉiu promesas: „mi penos alporti 2 novajn vastigantojn.“
Sed por antaŭe eviti de 1’ alia flanko la cirkonstancon, ke multaj eble
tute ne provos serĉi kaj simple diros, ke ili serĉis sed ne trovis, ĉiu
vastiganto aldonas al sia promeso, ke se ĝis la promesita tempo li
ne estos alportinta la 2 novajn vastigantojn, li sendados ĉiumonate
pruvojn de sia laborado por nia afero, tiel longe ĝis la 2 personoj
estos de li trovitaj. De tio ĉi rezultos: a) ke ĉiu 3 povos facile
enskribiĝi, ne timante, ke la plenumo de la promeso estos por li
malfacila aŭ neebla kaj devigos lin rompi sian vorton; b) kvankam,
en okazo de netrovado de novaj vastigantoj, ĉiu ricevas por purigi
sian honoron tre facilan rimedon, tamen la ripetata sendado de pruvoj
kaj la memorado pri tiu ĉi sendado estos ne tute agrabla por la mal-diligentuloj, kaj tial ĉiu, kiu nur povos, pli volonte penos unu fojon
fari sian ŝuldon, ol eterne laboradi kaj sendadi pruvojn. (Ni supozas
kompreneble, ke intence publike rompi sian vorton, se la plenumo
de ĝi ne estas malfacila, neniu honesta homo volos.)
Tio ĉi estas la sola formo, sub kiu ni povas komenci la efektivigadon de la projekto de sinjorino L. Aliaj formoj post matura pripensado montris sin ne bonaj. Tiel ekzemple oni proponis al ni, ke
la vastiganto, ne trovinta 2 novajn vastigantojn, pagu monan oferon
por nia afero; kvankam tiu ĉi rimedo per si mem ŝajnas la plej
praktika kaj utila (ĉar per rimedoj materialaj ni ĉion povos fari),
tamen 1) tiu sama sumo por unuj estus tro granda kaj nealportebla
kaj por aliaj pli riĉaj personoj ĝi estus tro sensignifa kaj igus ilin
1 La Zamenhofecon de la artikolo pruvas precipe la lastaj linioj
de la artikolo. 2 subskribita: Olga L. 3 teksto: ĉio.
109
II. A. Gazetartikoloj el
jam de la komenco pli volonte pagi monon ol serĉi vastigantojn (kio
estas por ni multe pli grava 1 ), — dum la ĉiumonata sendado de pruvoj
de laborado estas egale facile farebla por ĉiuj kaj por ĉiuj egale
malagrabla en komparo kun unufoja plenumo de sia promeso; 2) la
kalkulado de mono elvokus baldau de diversaj flankoj malkonfidon
kaj metus nin en suspekton ĉe la registaroj.
Tiel komencante nun la efeklivigadon de la projekto pri Ia vastigantoj, ni proponas al la amikoj de tiu ĉi projekto sendi al ni la
sekvantan leteron:
Mi, subskribita, ellernis la lingvon internacian Esperanto
kaj mi sankte promesas, ke mi penos, kiel eble plej baldaŭ trovi
2 riovajn personojn, kiuj ankaŭ ellernos la lingvon Esperanto
kaj ankaŭ sendos per mi al la redakcio de la „Esperantisto“
tian saman leteron, kiel mi nun sendas. Se mi post 3 monatoj
de hodiaŭ ne estos ankoraŭ trovinta tiajn 2 personojn, mi promesas en la fino de ĉiu prokrastita monato alsendi pruvon, ke
mi konigis en tiu monato ne malpli ol 10 personojn kun la
lingvo Esperanto*, kaj tion ĉi mi farados tiel longe, ĝis la
diritaj 2 personoj estos de mi trovitaj.
Dato de forsendo: Subskribo:
Mia adreso estas:
Mian nunan leteron mi sendas laŭ la propono de
sinjoro . el la urbo .
Por personoj, kiuj ne legis la artikolon de sinjorino L, en la
No 5 de la „Esperantisto“ de 1890, ni ripetas tie ĉi per kelkaj vortoj
la esencon de la dirita projekto:
Plenumante la postulon de la projekto, ĉiu amiko de nia afero
devos nur unu fojon en sia vivo oferi ne malfacilan laboron al nia
afero, kaj tiam, se li poste eĉ tute forgesos pri nia afero, li jam
povas esti certa, ke li multe faris kaj lia laboro ne perdiĝis senfrukte.
Se ĉiu amiko nur la solan fojon energie penos akurate plenumi sian
promeson, tiam (supozante ke la plenumado daŭros plenajn 3 monatojn)
de unu amiko post 3 monatoj fariĝos 3 amikoj, post 6 monatoj —
7 amikoj, post unu jaro — 31, post 2 jaroj — 512, kaj post 5 jaroj
unu sola amiko turniĝos en preskaŭ 2000000!! Per tia maniero se
nun enskribiĝos nur 50 vastigantoj, ni post 5 jaroj havos 100 000000
da personoj ellernintaj la lingvon Esperanto!
* Se mi ne havas alian senduban pruvon, mi sendos al diversaj
personoj ian gramatiketon de la lingvo Esperanto kaj petos ilin sciigi
min pri la ricevo, kaj ilia responda poŝta karto aŭ letero servos al
mi kiel pruvo, ke mi ilin konigis kun la lingvo.
1 teksto: grave.
110
,La Esperantisto” 1891. — N-ro 43
Ni ne estas tiel optimistaj por kredi, ke tia grandega nombro
estos efektive atingita en tia mallonga tempo. La nombro, kiun ni
atingos efektive, estos multe pli malgranda; ĉar inter la granda amaso
da enskribitaj homoj de diversaj karakteroj troviĝos sendube multaj,
kiuj plenumos sian promeson ne en la dezirita formo, ne akurate,
aŭ facilanime tute ĝin ne plenumos, — kaj ĉiu aparta malakuratulo
enportos grandegan malgrandigon en la atendatan nombron. Tamen
se la nombro de niaj amikoj kreskos eĉ ne kun la mirega rapideco,
kiun promesas la projekto akurate plenumata, — unu aferon ni povas
diri: ke en ĉiu okazo la projekto sen grandaj oferoj de la flanko de
ĉiu aparta amiko donos al ni konstantan kaj certigitan kreskadon de
la nombro de niaj amikoj. Eĉ en okazo de absoluta malprospero ĝi
malutilon alportos al ni nenian, dum se ĉiu el ni akurate ĝin plenumos,
ĝi povas doni brilantan rezultaton. Tial ni akceptas la projekton kaj
varmege rekomendas ĝin al ĉiuj amikoj de nia afero.
La leganto jam vidis, ke laŭ la konstruo de la projekto la nombro
de la vastigantoj en la unua tempo kreskos tre malrapide kaj poste
ĉiam pli kaj pli rapidege kreskados en geometria progresio. Dum la
nombro estos ankoraŭ tre malgranda, ni publikigados la „vastigantojn“
en nia gazeto; kiam la nombro komencos kreski pli multe, ni publikigados la vastigantojn en apartaj libroj. Por ke ĉiu povu vidi, kiu
el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne, — ni ne sole
presados ĉe ĉiu nova vastiganto, kiu kaj kiam lin varbis, sed ni
presados 1 ankaŭ ĉiumonate en aparta rubriko la nomojn de tiuj, kiuj
ne trovis ankoraŭ novajn vastigantojn, sed alsendas por tio „pruvojn
de laborado“.
La ekzistado de la „vastigantoj“ estas, por tiel diri, afero flanka.
ĉi postulas de ĉiu nur unufojan laboron, kaj farinte sian ŝuldon, ĉiu
vastiganto eliras el la rondo de laborantoj. Tial la aliĝo al la vastigantoj ne devas iom haltigi nian ceteran laboradon, kiu devas iradi