tiel same kiel antaŭe. Tute egale ĉu la vastigantaro ion donos aŭ
ne, la veraj amikoj de nia afero, sendube daŭrigados sian laboradon
en ĉiuj manieroj, en kiuj ili povas.
Ankoraŭ en la pasinta jaro, tuj post la apero de la artikolo de
sinjorino L., kelkaj amikoj alsendis al ni leteron pri sia aliĝo al la
ligo de vastigantoj; sed tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi
komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ, kaj tial ni petas la diritajn
amikojn sendi al ni nun sian leteron denove, se ili ne ŝanĝis ankoraŭ
sian decidon.
La aliĝon al la vastigantaro kaj la energian kaj elokventan serĉadon de novaj vastigantoj ni varmege rekomendas al niaj amikoj.
Memoru amikoj, ke per la aligo vi per unufoja laboro sen granda
1 Ĉi tie parolas la redaktanto f do , Zamenhof .
111
II. A. Gazetartikoloj el
ofero alportos semon, kiu povas doni frukton milionoblan! Unu fojon
en la vivo trovi 2 vastigantojn estas por ĉiu afero tre facila, kaj
tamen, kian miregan gravegan signifon ĝi povas havi, se ĉiu el ni
akurate faros tiun ĉi malgrandan faron! Nenie preciza akurateco
povas havi tian grandan signifon, kiel tie ĉi! Tial ni turnas nin al
ĉiuj amikoj de nia afero, estantaj kaj estontaj: ĉu vi en alia maniero
volos laboradi por nia afero au ne, — antaŭ ĉio aliĝu al la vastigantoj,
kaj antaŭ ol vi faras ian alian paŝon, uzu vian tutan penon kaj tutan
energion por eble plej rapide kaj akurate plenumi vian promeson de
vastiganto. Elokvente memorigu al viaj varbatoj, kaj ili de sia flanko
memorigu al la siaj, ke ni petas de ĉiu nur unufojan facile fareblan
laboron kaj ke, se ĉiu tiun ĉi solan fojon estos energia kaj akurata,
ni vidos en la plej mallonga tempo Ia brilantan efektiviĝon de la plej
bela revo de Thomaro!
La eldonanto de tiu ĉi gazeto 1 faras nun la komencon kaj enskribas
sub No 1 sian nomon en la nomaron de la „Esperantistoj-vastigantoj“.
Kiu volas sekvi nian ekzemplon?
N-ro 44. paĝ. 34—35
Artikoletoj
En la rubriko de la gazetoj, kiuj en la lasta tempo parolis pri nia
afero, oni vidos, ke du pecoj el nia gazeto (la „Fingra kalendaro“ kaj
„La deveno de la virino“) estas represitaj en kelkaj gazetoj, kiuj ne
forgesis aldoni, ke ili estas tradukitaj 2 el la lingvo internacia Esperanto.
La 2 pecoj estas la unuaj verketoj tradukitaj el nia lingvo en lingvojn
naciajn. Tiuj ĉi tradukoj havas por ni tre gravan signifon, ĉar ili ne
sole donas la okazon paroli en la gazetoj pri nia afero, sed ili altigas
nian aferon kaj literaturon en la okuloj de la publiko. Tiaj tradukoj
eĉ de la plej indiferentaj gazetoj estas volonte akceptataj (en ilia propra
intereso) kaj alportas pli grandan utilon kaj pli grandan nomon al nia
afero ol multaj nelerte skribitaj kaj ne akceptataj artikoloj kun sekaj
laŭdoj de nia afero. Tio ĉi povas servi kiel plenigo al nia artikolo
en No 3 3 kaj montras ankoraŭ unu fojon, kiel multaj kaj diversaj estas
la vojoj, per kiuj ni povas paroli en la gazetoj pri nia afero. Estus
tre bone, se eble plej ofte kaj en eble plej multaj gazetoj aperu tiaj
tradukoj el nia literaturo. Bedaŭrinde nia juna literaturo estas ankoraŭ
tro malriĉa je originalaj verkoj aŭ verketoj; tial ni petas niajn amikojn,
ke ili pli ofte sendu al ni interesajn originalajn verketojn, kiuj povus
ne sole pliinteresigi la enhavon de nia gazeto mem, sed igi ankaŭ la
aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo kaj sekve
ankaŭ kun nia afero. Eĉ verketoj aŭ pecoj ne originalaj povas ofte
1 pruvo por la Zamenhofeco de la artikolo. 2 tekto: ĝi estas tradukita . 3 = 11.36.
112
„La Esperantisto* 1891. — N-roj 43—47
alporti tian saman utilon; ĉar se ili estas interesaj kaj ne konataj al
la vasta publiko, diversaj gazetoj ankau pli volonte tradukos ilin el
nia gazeto, ol el ilia nekonata originalo.
N-ro 45.
Ni turnas ankaŭ la atenton de niaj amikoj sur No. 3 de la gazeto
„Der Stereotypeur a (vidu en la lasta numero de nia gazeto), en kiu
de la plumo de sinjoro Chr. Schmidt estas donita artikolo, kiu ekster
la klarigo de la esenco de nia afero donis ankaŭ la gramatikon de
nia lingvo kaj paragrafon kun ekzercoj (kun la traduko de la vortoj
sub tiu ĉi paragrafo) kaj promesis doni ankaŭ pluajn paragrafojn kun
ekzercoj. Per tia maniero la legantoj de la „Stereotypeur“ (bedaŭrinde
tiu ĉi gazeto eliras nur unu fojon en la monato) iom post iom, nerimarkeble, sen laboro kaj sen aĉetado de libroj konatiĝos kun nia
lingvo. Estus tre bone, se niaj amikoj povus igi ankaŭ aliajn gazetojn
oferi al ni en sia folio ian anguleton, kie ni povus konstante donadi
senpagan sisteman popularan instruadon pri nia lingvo.
N-ro 46.
Sed ni ne ĉesos ĝin ripetadi: antaŭ ĉio estas necese, ke ni persone
serĉadu ĉiam novajn amikojn aktivajn, kiuj ne sole aprobas, sed
ankaŭ ion faras; ĉar por esti sukcesa, nia laborado devas esti dividita
inter eble plej multe da manoj. Persono, kiu mem nenion farante
ĉiam kontentigas sin nur je tio, ke li diras „tio al mi plaĉas kaj tio
al mi ne plaĉas“, — tiu ne povas sin nomi amiko de nia afero.
N-ro 47. paĝ. 44—45
Pri la nomaro de V verkoj
En nia literaturo devas esti severa ordo; tial ni ĉiun novan
verkon signas per difinita konstanta numero, kiun ĝi devas
ĉiam havi tiun saman en ĉiuj nomaroj de verkoj de nia literaturo. Dank’ al tio, parolante pri ia verko, ni estas liberigitaj
nomi ĝian plenan titolon kaj povas ĉiam nomi nur ĝian numeron.
Sed ordinare la aŭtoroj, presante novan verkon, donas al ĝi
numeron laŭ sia propra bontrovo, kaj de tio elvenas, ke sub
unu sama numero en unu nomaro estas presita unu verko,
en alia — alia. Por forigi la malordon kaj malkompreniĝojn,
kiuj ofte elvenas de tio ĉi, ni petas ĉiujn eldonantojn de verkoj,
ke, presante la nomaron de verkoj, ili ĉiam presu ilin nur
en tiu ordo, en kiu ili estas presataj sur la lasta paĝo
de nia gazeto. Se ili volas enpreni en sian nomaron ian
verkon, kiu en la „Esperantisto“ ne ricevis ankoraŭ difinitan
konstantan numeron, ili devas presi la nomon de tiu ĉi verko
8 Dietterle, Zamenhof.
113
II. A. Gazetartikoloj el
tute sen numero (sur la loko de la numero ili povas doni
simplan strekon). Aparte arbitrajn numerojn ricevis la laste
elirintaj verkoj, komencante deNo. 41; tial, por enkonduki
konstantan ordon, ni nun ŝanĝis la numerojn de kelkaj el la
lastaj verkoj, kaj sur la lasta paĝo de la nuna numero de nia
gazeto ni jam donas la konstantan ordon, en kiu la verkoj
devas esti kalkulataj. En ĉiuj eldonotaj nomaroj de verkoj la
eldonantoj de nun estas petataj, doni ĉiun verkon aŭ sub ĝia
konstanta, difinita numero, aŭ tute sen numero.
N-ro 48. paĝ. 49—52
z Ŝanĝota}o (Daŭrigo) 1
1 j Pli malpli-5—6 monatojn post la apero de la unua lernolibro
de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke
nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto „kaj“ forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos
nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton „kaj M ! Kaj tiu ĉi
sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto
„kaj“ estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola
en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron
de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona.