Выбрать главу

kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. E1

la diritaĵo ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private)

ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj,

kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel

multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej

danĝeraj: en tia afero, kiel la nia, homoj la plej volonte akceptas

proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan; kaj se oni parolas al la

homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el

100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: „tre

bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo?” 1

 

1 komp. 1892, paĝ. 49—51 = II. 57.

 

121

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

N-ro 49. paĝ. 57

 

De la redakcio 1

 

Forte okupataj je la ellaborado kaj relaborado de la projekto de Ia

Akcia Societo, rii devis malfrui kun la nuna numero de nia gazeto.

La numero 9-a eliros kiel eble plej baldaŭ.

 

La projekton pri la Esperantistoj-vastigantoj la plej granda parto

de niaj legantoj trovis nepraktika, kaj tial la projekto nun estas tute

forĵetata. Sed en la nuna numero la legantoj trovos alian, multe pli

praktikan kaj realan, projekton 2 por fortigi kaj tute sendanĝerigi la

estontecon de nia afero, kaj por tiu ĉi projekto ni petas la plej profundan atenton kaj la plej vivan partoprenon de niaj amikoj. La unuan

penson al tiu ĉi projekto donis ankoraŭ antaŭ 2 jaroj sinjoro I. Lojko;

en la lasta tempo similan projekton levis sinjoro A. Grabowski. Sed

la projektoj de la diritaj amikoj estis fonditaj sur alportado de oferoj,

kaj tial ni elvenis kun nia projekto ne pli frue, ol kiam prosperis al

ni doni al ĝi karakteron realan, t. e. karakteron komercan kun gajnoj

proporcie rekompencantaj la riskon kaj la prunton; ĉar la sperto

bedaŭrinde montris al ni, ke per oferoj ni ne malproksime venos: la

tuta pezo de perdoj materialaj kaj laboroj ĉiam kuŝus sur Ia ŝultroj

de unu aŭ kelkaj personoj, ĝis ĝi ilin tute dispremus, kaj ĉiuj ceteraj

sin kontentigus nur per rigardado. Se ian gravan aferon volas fari

unu sola homo sen rimedoj, li pereigas sin mem kaj la celon ne

atingas, se li eĉ volas oferi por la afero ĉion, kion li povas; sed se

tiun saman aferon prenas en siajn manojn societo kun sufiĉa komuna

kapitalo, tiam la afero atingas sian celon tre bone kaj la societanoj

mem ne sole ne faras oferojn kaj ne perdas, sed la mono, kiun ili

prunte donas al la afero, alportas al ili bonan materialan profiton.

 

N-ro 50. paĝ. 57—62

 

z Akcia Societo Esperantista

 

En la tago, en kiu mi skribas la nunan artikolon, finiĝas ĝuste

4 jaroj de la momento, kiam la unua broŝuro pri nia lingvo eliris el

la muroj de la presejo. De tiu tago pasis 4 jaroj — jaroj malfacilaj,

sed ne senfruktaj. La konfuzo kaj nebuleco de la unua tempo pasis,

kaj nun ni povas jam per pli klaraj okuloj ĉirkaŭrigardi nian aferon

kaj ĝian estontecon. Ĉiu, kiu bone konas nian lingvon kaj ĝian historion, nun ne dubas, ke per si mem ĝi havas tute certan estontecon.

Kvankam per vortoj multaj ankoraŭ batalas kontraŭ nia lingvo kaj

afero (el timo, ke oni ne nomu iiin fantaziuloj aŭ ke ni ne riproĉu

ilin, kial 3 ili ne subtenas nian aferon), sed en la animo la plej granda

 

1 Do, de Zamenhof. 2 = II. 50. 3 Ĉi tiu uzado de „kial“ (en la

 

senco: „tial — kial“ aŭ „pro tio, ĉar“) poste tute estas forigita (be -

daŭrinde!) per la uzado de „ĉar“, kiu havas nun duoblan sencon. Bona

ekzemplo por lafakto , ke ne decidas nur la logiko, sed la praktika uzado!

 

122

 

,La Esperantisto a 1891. — N-roj 49—50

 

parto eĉ de tiuj ĉi niaj ŝajnaj kontrauuloj — se ili nur efektive konas

nian lingvon — aprobas nian aferon kaj deziras, ke ĝi venu al la celo.

Kiel ajn ili ŝajnas indiferentaj aŭ kiel ajn ili per vortoj ridas aŭ insultas nian aferon — la efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas

tio, ke ili timas, ke ni ne eltenos, ke ni baldaŭ falos. La plej granda

parto de la mondo estas tro „saĝa a , por publike subteni aferon, antaŭ

ol ĝia sorto estas decidita; ili pli bone volas atendi kaj vidi, kiel la

afero finiĝos: se ni per nia konstanteco venkos, ili aliĝos al ni en

grandaj amasoj, venos uzi la pretajn fruktojn kaj post nia morto ili

konstruos al ni monumentojn; se nia afero laciĝinte falos — ili ridos

nin kaj diros, ke ili en sia saĝeco ĉiam estis kontraŭ nia afero. Vane

kelkaj amikoj atendas, ke la riĉuloj aŭ la gravaj personoj kaj societoj

aŭ registaroj al ni helpu, kaj vane ili pensas, ke la prospero de nia

afero dependas de la helpo de tiuj; ne, kontraŭe, la helpo de tiuj

dependas de la prospero de nia afero, tion ĉi ni ne devas forgesi,

kaj tial ni ne devas sidi senlabore kaj atendi helpon de la potenculoj.

La potencaj personoj kaj la registaroj en la animo eble jam longe

estas por nia afero, sed ili neniam kaj neniel volos „kompromiti“ sin

publike per aliĝo al afero, kies sorto ne estas ankoraŭ decidita kaj kiu

„eble apartenas ankoraŭ al la regno de revoj“. Se ni de ili atendos helpon, tiam ni neniam venos al la celo; sed dank’ al nia konstanteco kaj

laborado nia afero iom post iom fortiĝados,‘se la nombro de niaj amikoj

senĉese kaj regule grandiĝados, se post kelka tempo oni vidos, ke nia

lingvo havas jam grandan nombron da uzantoj, grandan literaturon kaj

tute certigitan, jam ne ŝanceleblan kaj sensubtenan regulan iradon

antaŭen, t. e. ke nia afero iom post iom fariĝis jam „fait accompli*

(fakto plenumita), tiam la registaroj kaj la mondo kun ĝojo rapidege

aliĝos al ni, unu ekzemplo tuj sekvigos la alian, kaj kun fulma rapideco

nia afero venkos la mondon. La glacio longan tempon kontraŭstaras

al ĉiuj penoj de la printempa suno; sed kiam dank’ al la konstanteco

de la sunaj radioj la fluidiĝo fine komenciĝas, tiam la tuta glacio

rapidege fluidiĝas en kelkaj tagoj.

 

Se ni volas, ke nia afero pli aŭ malpli frue atingu sian celon,

ni ne devas atendi iajn grandajn fiankajn helpojn, ni ne devas fari

iajn kaprompajn saltojn, — la sola afero, kiun ni devas fari, estas,

certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen, ne peni

fari tro multe per unu fojo, iri malpli rapide, sed regule, kaj antaŭ

ĉio por eterne sendanĝerigi nian aferon de ĉia ebla falo aŭ halto.

Ni devas uzi niajn fortojn ekonomie kaj saĝe. Se ni per unu fojo

volas hele brili, tiam ni baldaŭ laciĝos kaj ni ne sole ne havos la

fortojn iri antaŭen, sed la silento post la bruo kaj la mallumo post

la lumego estos ankoraŭ tiom pli falanta en la okulojn kaj mortiga

por nia afero. Nia afero tiam subite rapidege falos, kiel globo ruliĝ-anta de altaĵo, kaj ĉio, kion ni kun tiom da peno faris, estos perdita

 

123

 

r

 

ViUJol’

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

je eterne. Sed se ni kreos por nia afero ian, kvankam ne riĉan, sed

konstantan fonton, kiu, ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante,

donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo, sen

financaj malhelpoj regule ĉiam eldonadi nian centran gazeton kaj fondi

aliajn gazetojn, regule eldonadi ĉiumonate kelkan novan nombron da

verkoj kaj per tia maniero senhalte kaj regule grandigadi nian literaturon kaj ‘tiel plu — tiam nia afero baldaŭ fariĝos fakto plenumita, la

mondo konvinkiĝos, ke nia afero estas potenca forto, kiu ĉiam kreskas