havante tial por io alia nek liberan kapon, nek sufiĉan tempon, li
devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi kaj nutri sian
familion. Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi
nur povis; sed al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis. Plu
la afero tiel iri ne povas, ĉar venis la tempo de absoluta neebleco.
Oni devas sekve krei rimedojn por la eldonado de la gazeto kaj
ankaŭ trovi ian bonan, kompetentan kaj fideblan, sed ankaŭ libertempan
kaj finance senzorgan, kondukanton por nia afero, ĉar mia situacio
atingis la lastan gradon de neebleco kaj ĉe la nunaj kondiĉoj la kondukado de nia afero estas por mi neebla, malgraŭ mia tuta volo. Sed
ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min
anstataŭi en la diversaj multaj laboroj por nia afero, tial estas necese,
ke ĝis la troviĝo de tia persono mi daŭrigu mem la kondukadon de
126
,La Esperantisto* 1891. — N-ro 50
nia afero. Sed tion ĉi mi nun povus fari nur tiam, se oni povus
difini por mi certan salajron kaj per tia maniero doni al mi la eblon
ekzisti kaj labori, tiom pli, ke nun, kiel oni malsupre vidos, ekster
ĉiuj ĝisnunaj laboroj komenciĝos ankoraŭ la eldonado de multaj verkoj
(ne malpli ol unu folio ĉiusemajne), kaj por mia okupado je mia propra
profesio ne restos jam eĉ unu libera minuto.
Difininte jam certan sumon por la subtenado de la afero, ni devus
ankaŭ memori pri ĝia progresigado kaj ni devas difini certan, kvankam
eĉ ne grandan sumon por la senhalta propagandado kaj certan sumon
por la senĉesa eldonado de ĉiam novaj verkoj.
Sekve por ke nia afero ne sole regule daŭrigu sian vivon kaj tra-atendu la malfacilan tempon de la indiferenteco de la mondo, sed
ankaŭ senhalte progresadu, estas necese, ke ni per komunaj fortoj
kreu por ĝi ian fonton, kiu ĉiujare donus al ĝi:
a) Por eldonado de la „Esperantisto a (kiu en tia okazo,
ne bezonante jam enspezojn de la abonantoj, povus
esti donata al la membroj de nia fondota societo senpage kaj la enspezojn de ĉiuj flankaj abonantoj enporti
en la kason de la societo). 500 r.
b) Por la kondukanto de nia gazeto kaj afero, por ke li
havu la eblon sin teni, ĝis troviĝos alia fidebla kondukanto senpage. 2000 r.
c) Por la senhalta daŭrigo de la propagando kaj varbado
de ĉiam novaj amikoj kaj societanoj. 500 r.
d) Por la senhalta eldonado de ĉiam novaj verkoj (ne
malpli ol unu presita folio ĉiusemajne) kaj poŝta
dissendado de ĉiuj ekzempleroj al la membroj de la
societo*. 2000 r.
Kune 5000 r.
Detala kalkulo de la tuta elspezata mono estos ĉiujare donata en
la „Esperantisto M .
Kun la tempo ni sendube havos senkompare pli multe, ol 5000
rublojn ĉiujare, kaj ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone
iros kompreneble nia afero. La dirita sumo estas tre malgranda kaj
facile kreebla. Multaj institucioj, kiuj ne alportas eĉ milan parton de
la utilo, kiun ni atendas de nia afero, englutas ĉiujare mil fojojn pli
multe, ol tiu ĉi sumo. Sed tiu ĉi sumo estas la minimo * 1 , kiun ni
bezonas. Se tiu ĉi sumo estos al ni por ĉiu jaro certigita, ni povos
jam esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero.
* Kaj ankaŭ konstante al 100—200 plej gravaj redakcioj de gazetoj,
por ke la mondo ĉiam ripete aŭdadu pri la progresado de nia afero.
1 komp . supre la rimarkigon al paĝ . 125.
127
II. A. Gazetartikoloj el
Kiel krei konstantan fonton, kiu donus al ni ĉiujare ne malpli ol
5000 rublojn? La plej bona rimedo kompreneble estus, se iu el la
riĉuloj, kiuj interesas sin je ĉiuhomaj aferoj, volus oferi unufoje
100 000 rublojn kaj tiel krei eternan fondon, kies procentoj estus tute
sufiĉaj por je eterne certigi la regulan progresadon de nia afero. Sed
pri io simila ni nun ne povas ankoraŭ eĉ ‘revi, ĉar la grandaj riĉuloj
staras ankoraŭ tute flanke de nia afero. Per si mem la sumo ne estas
tre granda; vidante, kiel ofte la riĉuloj oferas sumojn dek kaj cent
fojojn pli grandajn por celoj publikaj malpli gravaj kaj malpli facile
atingeblaj, ol la nia, ni povas tute kuraĝe esperi, ke ankaŭ por nia
afero pli aŭ malpli frue troviĝos grandaj oferantoj; sednun la tempo
de grandaj oferoj ankoraŭ ne venis por nia afero; ne sole unu granda
riĉulo ne donos ankoraŭ la necesan sumon, sed eĉ kelkaj riĉuloj kune
ĝin ne kreos. En konstanta laborado ni pacience atendos, ĝis la tempo
de la grandaj oferoj venos kaj ĝis tia eterna fondo, per unu fojo aŭ
iom post iom, estos kreita; sed ĝis tiu tempo estas eble ankoraŭ tro
longe (kvankam ĝi povas kompreneble ankaŭ veni al ni de ia flanko
tute neatendite tre baldaŭ); sekve ni dume devas certigi al ni la ĉiujaran
sumon de 5000 rubloj per niaj propraj malgrandaj, sed kunigitaj fortoj.
Kvankam inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj,
tamen alporti per fortoj kunigitaj la sumon de 5000 rubloj ĉiujare al
ĉiuj esperantistoj kune jam estus afero facila . -. se efektive ĉiu el
ni volus fari, kiom li povas. Sed la sperto faris nin pesimistaj, kaj ni
tute ne esperas, ke en la nuna tempo eĉ tiu ĉi malgranda sumo povu
esti ĉiujare kolektita per memvolaj oferoj de niaj amikoj. (La abonado
de la „Esperantisto a estas certe ne granda ofero, kaj tamen -flj el
niaj amikoj estas tiel „ekonomiaj“, ke ili anstataŭ mem aboni, legas
la ekzempleron de ia konato aŭ tute nian gazeton ne legas.) Tiel
anstataŭ kalkuli je ricevotaj oferoj, ni volas fondi el niaj amikoj akcian
societon, al kiu apartenos la tuta financa flanko de nia afero, tiel ke
proporcie je la enportitaj sumoj, la membroj dividados inter si ankaŭ
la tutan estontan materialan profiton de nia afero. Akcianojn ni pli
facile trovos, ol oferantojn, tiom pli, ke ni transdonas al ili aferon jam
pretan, en kiu ĉiuj grandaj elspezoj fondaj kaj preparaj, ĉiuj riskoj kaj
grandaj perdoj necesaj en la komenco de ĉiu entrepreno estas jam
faritaj ne el ilia poŝo. Por ke en la afero povu partopreni ne sole
homoj bonhavaj kun sumoj grandaj (ju pli granda la enportita sumo,
des pli granda kompreneble estos la ricevota profito), sed ankaŭ la
plej malriĉaj el niaj amikoj, ni ellasas la akciojn en la sekvanta
maniero:
a) La pago por la akcioj ne estos unufoja, sed konsistos en
pagoj ĉiujaraj.
b) La ĉiujara pago por ĉiu akcio estos tre malgranda, nome: dek
rubloj ĉiujare.
128
,La Esperantisto” 1891. — N-ro 50
Sed nun naskiĝas la sekvantaj demandoj:
1. Kiel garantii al la akcianoj, ke ilia mono estos bone kaj
honeste administrata kaj ne estos perdata? (Ĉar la estontaj
membroj loĝas en diversaj urboj kaj landoj, sub malegalaj
leĝoj, kaj nia societo ne tiel baldaŭ ankoraŭ povos fariĝi
oficiala, tiu ĉi demando estas tre grava.)
2. Kian garantion havos nia afero, ke la ĉiujaraj pagoj estos
konstantaj, por ĉiam tute certigitaj kaj regulaj? (Tio ĉi
estas la plej grava demando, ĉar supre ni jam montris, ke
la plej grava celo por ni estas krei fonton konstantan,
neniam sekiĝantan.)
3. Poste, kiam la afero sufiĉe disvolviĝos kaj ne sole facile
trovis amasojn da amikoj en la nomo de la afero mem, sed
ankaŭ la materiala profito por la akcianoj estos granda kaj
senduba, — tiam akcianoj troviĝos en amaso; sed kiel kolekti
la plej rapide la unuan milon da akcianoj en la unua jaro,