kiam la afero ne estas ankoraŭ tre profita?
La unuan demandon nia societo solvos en la sekvanta maniero:
ekster la firme difinitaj kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la
afero, la tuta cetera envenanta mono estos ĉiam uzata por eldonado
de ĉiam novaj verkoj (aŭ eble ankaŭ gazetoj), kaj ĉiuj ekzempleroj
de ĉiuj verkoj kaj gazetoj eldonotaj de la societo estos ĉiufoje tuj
senpage dissendataj al la societanoj proporcie je la nombro de Ia
akcioj, kiujn ĉiu el ili havas (la nombro de la presotaj ekzempleroj
de ĉiu verko estos ĉiam egala al la nombro de la akcioj, kaj unu
akcio ricevados po unu ekzemplero de ĉiu verko). Sekve la kapitalo
de nia societo sin ĉiam trovos en la manoj de la akcianoj mem,
kiuj povos la verkojn konservi por si (tiam ili gajnos tion, ke la verkoj
al ili kostos pli malkare, ol al aliaj personoj), aŭ vendi ilin kun profito
laŭ certa venda kosto, kiu estos difinita por ĉiu verko por la personoj
starantaj ekster nia societo. Ili povos ankaŭ (kun granda profito, kiel
ni malsupre montros) vendi la akciojn mem, ĉar la akcioj ne estos
nomaj kaj devos nur al la komenco de ĉiu jaro sciigi la kondukanton
de la societo la adreson 1 , sub kiu ili sin trovas, por ke tiu sciu, al
kiu sendadi la verkojn.
La duan demandon la societo solvos per la sekvanta rimedo. Ĉar
nia societo bezonas ĉiujare nur certan supre difinitan sumon da mono,
tial por ni estas grave, ke nur certa nombro da akcioj estu konstante
kaj regule pagata 2 . Ĉu ĉiuj ceteraj akcioj sin tenos konstante aŭ
defluados kaj alfluados — tio ĉi jam ne estas por ni grava, kaj ni povas
ĝin Iasi al la bontrovo de la akcianoj mem. Por tute certigi al ni la
1 Ci tie tre malofta okazo, ke Zamenhof — kontraŭ sia regnlo —
uzas la „duoblan akuzativon <( ! 2 teksto: pagataj.
9 Dietterle, Zamenhof.
129
II. A. Gazetartikoloj el
regulan envenadon de 5000 rubloj ĉiujare, la societo agas en la sekvanta maniero. Ĉiu akcio portos konstantan numeron, kiu montras la
ordon, en kiu la akcioj estis aĉetitaj; la akcioj, portantaj numeron de
1 ĝis 1000 estas „akcioj fondintaj* kaj ne sole tuj en la komenco pagas
nur 5 rublojn anstatau 10, sed ricevas por eterne la tre gravan privilegion, ke ili, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj ordinaraj,
devas ĉiam pagadi nur 5 rublojn ĉiujare anstatau 10. Sed
tiun ĉi grandan privilegion la diritaj „akcioj fondintaj a konservas nur
tiel longe, kiel ili akurate alportas sian ĉiujaran pagon; se en unu jaro
tia privilegia akcio ne pagis ĝis la 1-a de Februaro, ĝi perdas por
eterne sian privilegion. Ĉe tia ordo ni povas esti tute certaj, ke
almenau 1000 akcioj ĉiam estos pagataj tre akurate (se iliaj posedantoj
ne povos au ne volos pagi por ili, ili jam mem penos vendi ilin al
aliaj personoj, kiuj jam de sia flanko zorgados pri akurata pagado):
ĉar neniu volos perdi la privilegion, kiun li unu fojon ricevis kaj
neniam pli jam povos ricevi. La propra intereso estas la plej bona
memoriganto kaj garantiulo.
La solvo de la tria demando jam per si mem estas enhavata en
la solvo de la demando dua. Dank’ al la supre dirita konstruo de nia
societo, la aĉeto de akcioj ĝis No 1000 donas tian grandan profiton
kaj tian grandan garantion, kiujn donas nenia alia pure komerca
entrepreno. La grandega profito sendube al ĉiu falas en la okulojn,
tamen ni ĝin ankoraŭ klarigos iom pli detale. Kiel oni malsupre
vidos, ni por la komenco kolektos ankoraŭ ne la monon por la akcioj,
sed nur la subskribojn (kaj por garantio ankaŭ 20% de la subskribita
sumo), kaj nia societo estos fondita nur tiam, kiam la nombro de la
akcioj subskribitaj (sed ankoraŭ ne pagitaj) atingos 1000. Nur tiam
ni sciigos, ke la societo estas fondita, kaj ni petos alsendi al ni la
monon kaj ricevi la akciojn. Tiel longe kiel la nombro de la akcioj
ne atingos 1000, la akcianoj ne bezonas pagi eĉ unu kopekon (ekster
la 20%, kiujn ili sendas kiel garantion, kaj kiun ili ricevos returne, se
la societo ĝis Marto ne fondiĝos); ili ne komencos la enmetadon de
sia mono, antaŭ ol iliaj kunigitaj rimedoj estos sufiĉe fortaj, por doni
la garantion de senperda kaj profita irado de la afero. Sekve en tiu
sama minuto, kiam vi pagos por via akcio la unuajn 5 rublojn, vi jam
scios, ke ne sole la societo estas jam sufiĉe forta por prospere agadi,
sed — kio estas la plej grava — ke la nombro de la privilegiaj akcioj
(la unua milo) jam de la unua minuto estas fermita kaj sekve jam de
la unua minuto ĉiu nova amiko, kiu volas aĉeti akcion, devos pagadi
por ĝi ne 5, sed 10 rublojn ĉiujare, kaj tial ĉiu el ili plivolos aĉeti
la akcion de vi kaj volonte pagos al vi kvin aŭ dek fojojn pli multe
ol vi mem pagis, por ke li nur havu vian numeron kaj gajnu per tia
maniero la duonon de sia pago ĉiujare. Tiel jam en la minuto, kiam
vi vian akcion aĉetos, ĝia indo saltos alte, altege.
130
,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 50
Prezentante por la aĉetanto tian grandegan profiton, la unuatempaj akcioj en tiu sama tempo havas en si absolute nenian riskon.
Car neniu ja supozos, ke kun la minuto, kiam nia afero ricevos firman
fundamenton, la nombro de ĝiaj amikoj ĉesos grandiĝadi kaj troviĝos
pli nenia nova amiko, sekve nenia aĉetanto por la akcioj! Se nia afero
ĝis nun ĉiam ricevadis novajn amikojn, kvankam pro nia manko de
rimedoj ĝi estis tre malmulte konata en la mondo, — neniu ja dubos,
ke nun, kiam ni ricevas rimedojn labori energie, ĝi trovos baldau tre
multajn novajn amikojn, kaj en la plej malfeliĉa okazo ĝi ja trovos
baldau en la tuta mondo almenau 1000 amikojn por aĉeti la akciojn.
Se vi eble timas, ke, riskinte aĉeti grandan nombron da akcioj, vi
poste ne povos ilin vendi nur tial, ke vi eble loĝas inter homoj indiferentaj kaj la nove aliĝantaj amikoj estos malproksime de vi kaj vi
ne povos proponi al ili viajn akciojn, — tiam ne forgesu ja, ke vi tute
ne bezonas persone serĉi aĉetantojn, sed vi povas donadi pri viaj
vendotaj akcioj anoncon en la „Esperantisto“, kiun ĉiu nove aliĝonta
amiko sendube legos, au uzi aliajn rimedojn. Por tion ĉi faciligi, la
„Esperantisto“ anoncojn pri vendataj privilegiaj akcioj presados ĉiam
senpage, en aparta rubriko.
Oni vidas sekve, ke la unua milo da akcioj ricevas grandajn pri-vilegiojn kaj ĉiujn eblajn garantiojn. La granda profito kaj certeco,
kiun havos la posedantoj de la akcioj privilegiaj, venas de tio, ke
ekster la fruktoj, kiujn ilia kapitalo mem kurante al ili alportos, ili
ricevas ankoraŭ senpage la pretajn fruktojn de granda kapitalo jam
antaŭ ili enmetita en la aferon kaj la certigon de fruktoj de kapitalo,
kiu post ili de diversaj personoj estos enmetita en la aferon. Se ni
donas al tiuj ĉi akcioj fondantaj tiajn eksterordinare grandajn privi-legiojn, ni faras ĝin tial, ke la tempo estas al ni tre kara kaj ni oferas
ĉion, kion ni povas, por nur kiel eble plej rapide altiri la necesan kapitalon, kiel eble plej rapide disvendi la unuan milon da akcioj, por
ke nia societo povu komenci sian funkciadon.
En vido de la grandega profito, kiun prezentas la akcioj de la unua
milo (ne parolante jam pri la morala signifo de tiuj ĉi akcioj, kiuj
kreos la firman fundamenton por grava ĉiuhoma afero), ni povas
esperi, ke ĉiu rapidos subskribiĝi je kiel eble pli granda nombro da
akcioj kaj kiel eble pli rapide, por ke li trafu ankoraŭ antaŭ ol la
unua milo estos fermita. Ni petas, ke oni alsendu la subskribojn kiel
eble plej baldaŭ, ĉar kiam la unua milo estos subskribita, tiam ni ne
povos jam vendi privilegiajn akciojn eĉ al la plej varmaj kaj meritaj