amikoj. Por subskribiĝi, estas sufiĉe sendi al la skribanto de tio ĉi
la sekvantan leteron:
„Mi deziras havi …* privilegiajn akciojn de la ,Akcia Societo
„Esperantista £ . Kun tiu ĉi letero mi sendas 20% de la kosto de
* Skribu la nombron de la deziritaj akcioj.
9*
131
II. A. Gazetartikoloj el
„la dirita nombro da akcioj kaj la ceteran 80% mi sendos, kiam
„vi sciigos min, ke 1000 akcioj estas jam subskribitaj kaj ke la
„Societo estas fondita. Se ĝis la 1-a de Marto 1892 la Societo ne
„estos ankorau fondita, tiam mi petas sendi al mi returne la nun
„sendatan monon aŭ uzi ĝin en la maniero, kian mi tiam skribos
„al vi.“
(Subskribo) .
„Mia adreso por la jaro 1892 estas: .
Pli aŭ malpli frue ni penos, ke nia Societo estu forme sankciita
de la registaroj; sed ĉar en la unua tempo tio ĉi estos iom malfacila,
postulus tro multe da tempo kaj estus ligita kun tro grandaj maloportunaĵoj, tial en la unua tempo nia Societo ekstere havos karakteron
personan, t. e. la tutan oficialan respondecon prenas sur sin la skribanto
de tiu ĉi artikolo. La akcioj, kiujn la membroj ricevos, havos pli-malpli
la sekvantan formon:
I. Formo de la akcioj privilegiaj:
„No .
„De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 5 rublojn, kaj mi
„prenas sur min la ŝuldon alsendadi al li senpage po unu ekzem-
„plero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto,
„kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 1892 (tute egale,
„ĉu ili estas verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj). Ekster tio mi
„ŝuldas sendadi al la posedanto ankaŭ en ĉiuj venontaj jaroj ĉiam
„por la egala pago de 5 rubloj ĉiujare po unu ekzemplero de ĉiuj
„eldonotaj de mi verkoj aŭ gazetoj, kiel ajn granda ilia nombro
„estos, se li nur sendados al mi ĉiujare la 5 rublojn ne pli mal-
„frue ol ĝis la 1-a de Februaro de ĉiu jaro. Se en ia jaro mi ne
„ricevos de la posedanto la diritan pagon ĝis la 1-a de la Februaro,
„tiam mia ŝuldo rilate la posedanto finiĝas.”
L. Zamenhof.
II. Formo de la akcioj simplaj:
»No .
„De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 10 rublojn, kaj mi
„prenas sur min la ŝuldon elsendadi al li senpage po unu ekzem-
„plero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto,
„kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 18.. (tute egale ĉu
„ili estos verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj). w
L. Zamenhof.
Tiel oni vidas, ke ĝis la tempo, kiam nia Societo ricevos forman
sankcion de la registaroj, en la akcioj estos nenio dirita pri la Societo;
sed ĉio, kion mi diris en la nuna artikolo, estos ŝuldiga por mi antaŭ
la leĝoj; mia nuna artikolo estas oficiala ŝuldiĝo de mia flanko.
132
,La Esperantisto* 1891. — N-ro 50
Se la Societo poste iam trovos, ke mi kondukas la aferon ne bone,
ĝi havas la rajton elekti per voĉdonado alian kondukanton (en la aferoj
de la Societo ĉiu membro havas tiom da voĉoj, kiom da jare pagitaj
akcioj li havas). Sed tiel longe, kiel mi estas kondukanto, mi prenas
al mi la rajton kondukadi la aferon laŭ mia propra bontrovo, kaj al
la akcianoj mi devas nur donadi ĉiujare (en la „Esperantisto“) kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn la Societo havis. Mi mem
ne havas la ŝuldon sur ĉiu paŝo konsiliĝadi kun la akcianoj; sed se
per la iniciativo de iu el la membroj la Societo per plejmulto da voĉoj
ion decidos, tiam tiu ĉi decido estas por mi leĝdonanta.
Ĉion, kion mi diris, mi nun resumas en formo de regulareto de
la „Akcia Societo Esperantista a *:
§ 1. La „Akcia Societo Esperantista“ havas la celon zorgi pri la
regula kaj konstanta disvastigado de la lingvo Esperanto kaj grandigado
de ĝia literaturo.
§ 2. La tuta havo de la Societo apartenas al la membroj de la
Societo proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.
§ 3. Kiu. volas partopreni en la Societo, aĉetas akciojn de la
Societo, el kiuj ĉiu aparta kostas 10 rublojn por jaro kaj donas al la
posedanto unu voĉon en la aferoj kaj unu parton en la havo de la
Societo.
Rimarko. La pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro, kaj
ĉiun jaron la membroj ricevas por siaj pagoj novajn akciojn (sub ĉiam
tiu sama numero, se la pagado ne estis interrompita). La akcioj ne
estas nomaj, kaj sekve ilia transirado de unu posedanto al alia ne
ŝanĝas ilian indon.
§ 4. Ekster la kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la afero
de la lingvo Esperanto (la alteco de tiuj ĉi kostoj estas en la komenco
de ĉiu jaro difinata * 1 per voĉdonado de la akcianoj), la tuta cetera
kapitalo de la Societo estas uzata por eldoni en aŭ pri la lingvo
Esperanto ĉiam novajn verkojn, kiuj estas presataj ĉiam en tiom
ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, kaj senpage dissendataj al la akcianoj
proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.
Rimarko. La aŭtoroj de la eldonotaj verkoj ricevas nenian pagon
por sia laboro, kaj estas la ŝuldo de la kondukanto de la Societo, ĉiam
zorgi pri la ekzistado de sufiĉa nombro da bonaj manuskriptoj, aŭ en
okazo de manko prepari ilin mem; sed dum la Societo havas la rajton
presi de ĉiu verko nur tiom da ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, la
* En pli orda kaj detala formo ni presos la regularon, kiam la
Societo estos fondita; nun ni nur ripetas, ke ĉio, kion ni diris en nia
artikolo, estas ŝuldiga por ni, se ĝi eĉ eble en la nuna resumo sin
ne trovas, aŭ estas ne klare esprimita.
1 teksto: difinitaj.
133
II. A. Gazetartikoloj el
aŭtoro de ĉiu eldonata verko havas la rajton postuli, ke la Societo
presu de lia verko pli grandan nombron da ekzempleroj kaj tiam li
pagas la tutan superfluan monon kaj ricevas kiel sian proprajon 1 ĉiujn
superfluajn ekzemplerojn. Se poste estos utile per pagoj aŭ per kon-kursaj premioj helpi la naskiĝon de bona literaturo originala, la kondukanto povas tion ĉi fari nur post ricevo de speciala permeso de la
flanko de la akcianaro.
§ 5. Ĝis la tempo, kiam la Societo trovos necese elekti alian kondukanton, la kondukado de la aferoj de la Societo sin trovas en la manoj
de L. Zamenhof, kiu en ĉiuj aferoj, por kiuj li ne ricevis difinitan ordonon
(per voĉdonado) de la Societo, povas sin gvidi je sia propra bontrovo.
Sed en la fino de ĉiu jaro li devas doni al la akcianoj detalan kalkulon
de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn li havis en la jaro.
§ 6. La Societo kompreneble disponas nur super la uzado de la
kapitaloj de la Societo mem; ĉio alia, tuŝanta la lingvon Esperanto
ekster la Societo, restas, kiel antaŭe, proprajo de la tuta mondo; oferoj
flankaj, farataj por la afero Esperanto, estas uzataj laŭ la dispono de la
oferantoj mem.
§7. La fondiĝo de la Societo fariĝas en la sekvanta maniero:
Ĉiu, kiu volas havi parton en la Societo, sciigas la kondukanton pri
la nombro de la akcioj, kiujn li volas aĉeti por la unua jaro, kaj sendas
20% de la kostoj de la subskribitaj de li akcioj. La Societo fondiĝas
ne pli frue, ol kiam 1000 akcioj estos subskribitaj; tiam la kondukanto
sciigas la subskribintojn, ke la Societo estas fondita, la subskribintoj
alsendas la restajn 80% kaj ricevas la akciojn, kaj la Societo komencas
sian funkciadon. Se ĝis la 1-a de Marto 1892 la Societo ne estos fondita,