tiam la subskribintoj ricevas returne siajn senditajn 20%. — Por ke
la Societo fondiĝu kiel eble plej rapide, en la unua tempo estas ellasataj
1000 akcioj „fondantaj“, kiuj, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj
ordinaraj, donas tamen al siaj posedantoj (sennomaj) la eternan privilegion pagadi ĉiujare nur 5 rublojn anstataŭ 10 rubloj. Sed se en
unu jaro la posedanto de tia privilegia akcio ĝis la 1-a de Februaro ne
pagis por ĝi la jaran pagon, la akcio perdas sian privilegion kaj fariĝas
por ĉiam akcio ordinara. En la vendado de la privilegiaj akcioj la
Societo gvidas sin per neniaj personaj meritoj, sed nur per antaŭeco
de la subskriboj; kaj kiam la nombro de la subskribitaj akcioj atingos
1000, tiam la vendado de akcioj privilegiaj estos ĉesigita.
Ni klarigis la tutan konstruon de nia Societo kaj nun ni petas,
ke ĉiu, al kiu nia afero estas kara, rapidu subskribi kiel eble pli grandan
nombron da akcioj. Ĉar ekster la morala indo niaj akcioj havas ankaŭ
gravan indon pure komercan, tial niaj amikoj povas facile varbi akcianojn
eĉ inter personoj, kiuj por nia afero mem estas tute indiferentaj. Laŭ
1 teksto: kiel sia propraĵo.
134
,La Esperantisto“ 1891. — N-ro 50
la mezuro de la vendado de la akcioj ni presados en la „Esperantisto“
la nomojn de la akcianoj; sed personoj, kiuj volas partopreni en nia
afero nur komerce aŭ pro ia kaŭzo nekonate, povas postuli, ke iliaj
akcioj estu publikigataj sub ia signo anstataŭ sub ilia nomo.
Ni turnas la atenton de la personoj, kiuj havas aŭ povas havi kelkan liberan kapitalon, ke, aĉetante kiel eble pli grandan nombron de
niaj akcioj, ili helpos meti firman fundamenton al nia kara afero, por
eterne certigos ĝian regulan progresadon, kaj tamen ili per tio ĉi sian
kapitalon ne oferos, sed nur pruntos sub kondiĉoj tre oportunaj
por ili.
Prezentante nun nian projekton al niaj legantoj, ni petas ĉiun el ili,
kiel eble plej baldaŭ sendi al ni respondojn je la sekvantaj demandoj:
1. ĉu li aprobas la projekton aŭ ĉu li trovas en ĝi iajn gravajn
erarojn;
2. ĉu li povas al ni proponi ian alian, pli bonan projekton, aŭ
plibonigojn al nia nuna projekto;
3. ĉu en okazo, se nia projekto restus en ĝia nuna formo, li volos
aĉeti akciojn, kaj kian nombron;
4. se li proponas alian projekton, tiam kun kia kapitalo li volus
kaj povus eniri en la aferon, se estus akceptita lia projekto.
Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia
projekto povas pli-malpli esperi esti efektivigita, tiam mi post unu
monato komencos akceptadi la subskribojn je la unuatempaj akcioj.
Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke
nia projekto ne povas esperi, ricevi sufiĉan nombron da subskriboj,
tiam ni presos ankoraŭ kelkajn aliajn projektojn de ni kaj de aliaj
amikoj de nia afero, kaj la projekto, kiu ricevos la plej grandan nombron da promesitaj subskriboj, estos akceptita. Tial ni kun la akceptado
de la subskriboj kaj de la 20% atendas ankoraŭ, ĝis la afero klariĝos,
kaj en la unua monato ni petas la amikojn nur skribi al ni, kiom da
akcioj ĉiu el ili volos subskribi. Sed la tempo estas kara, kaj ni esperas,
ke tiun ĉi fojon niaj amikoj ne lasos nin longe atendi ilian respondon
kaj ne devigos nin kelkajn fojojn ripeti nian peton.
En la tempo de la presado unu amiko faris al nia projekto kelkajn
demandojn, kiuj montras, ke ni eble ne tute klare esprimis niajn
pensojn. Timante, ke tiun ĉi saman demandon eble volos fari ankaŭ
aliaj, ni presas tie ĉi la respondon, kiun ni donis al nia amiko.
Demandoj: 1. se unu persono aĉetos ekzemple 200 akciojn privilegiajn kaj longe ne trovos aĉetantojn por siaj akcioj, li tiam sekve
ricevados por si mem po 200 ekzempleroj de ĉiu eldonota verko —
kion li faros kun tia granda nombro da verkoj, kiuj ne havos por li
indon kaj kiujn li, kiel privata persono, neniam povos vendi? 2. se
135
II. A. Gazetartikoloj el
ĉiuj presitaj ekzempleroj de ĉiu verko estos dissenditaj al la Societanoj
— kion faros la personoj, starantaj ekster la Societo kaj volantaj aĉeti
tiun au alian verkon? — Respondo: ĉiuj ekzempleroj estos dissendataj
al la akcianoj nur „por ke la tuta kapitalo de la Societo sin ĉiam trovu
en la manoj de la Societanoj mem“; sed la societanoj tute ne bezonas
sin mem okupadi je la vendado de la libroj (ekster la okazo, se ili
mem ĝin volas fari, esperante vendi siajn librojn pli profite); ili povas
fari tion saman, kion faras ĉiuj autoroj de verkoj, t. e. doni siajn librojn
al libristoj (au al la skribanto de tiu ĉi artikolo), kaj lau mezuro de
la vendado de la libroj ili ricevos la monon por ili. La plej bone
estos, krei ian ĉefan centran vendejon, kiu sin okupados je la vendado
de la akcioj kaj ankau de ĉiuj verkoj. La programon de tia „centra
vendejo* ellaboros jam poste la akcianoj mem; ĝis tiu tempo ni volonte
prenos sur nin mem la rolon de tia centra vendejo.
Se ĉiu aparta aŭtoro, eldonante sian verkon ekzemple en 1000 ekzempleroj, havas la rajton esperi, ke pli aŭ malpli frue ĉiuj liaj ekzempleroj
estos venditaj kaj alportos al li gajnon, kvankam li persone ilin ne
disvendas, sekve ankaŭ niaj societanoj havas tian saman rajton tion
ĉi esperi, tiom pli, ke per sia komuna societa kapitalo ili havos multe
pli grandan eblon elvoki vendadon multe pli energian. Nia Societo
estos simpla akcianaro eldonanta; kaj kiel en ĉiu akcianaro tute ne
estas necese, ke la akcianoj [mem sin okupadu je la vendado de la
produktoj de sia firmo, tiel ankaŭ kompreneble en la nia.
Supozante, ke en nia projekto eble povas troviĝi ankaŭ multaj
aliaj malklaraĵoj, kiuj detenus niajn amikojn, ni devas fari tie ĉi la
sekvantan komunan rimarkon: diversaj detaloj en nia projekto, kiuj
eble al tiu aŭ alia amiko ŝajnos eraraj, tute ne devas lin deteni de
nia projekto, ĉiujn detalojn la societanoj povos poste (per
voĉdonado) ellabori aŭ ŝanĝi laŭ sia propra bontrovo.
N-ro 51. paĝ. 65—66
z La plej proksima estonteco
En la No 8 de nia gazeto ni presis projekton de „Akcia Societo
Esperantista*. Ni esperu, ke la „projekto w baldaŭ fariĝos „fakto“; sed
la tempo estas ankoraŭ tro mallonga, por ke ni nun povu jam scii la
rezultatojn, kiujn nia projekto donis. Jam nun*, kiel oni povis facile
antaŭvidi, la vasta projekto elvokis de la flanko de kelkaj amikoj diversajn demandojn kaj dubojn tuŝante diversajn apartajn punktojn de
la projekto. Staras tute ekster dubo, ke la principo de la projekto,
t. e. la intenco * 1 fondi per komunaj fortoj fonton, kiu donadus almenaŭ
* A1 kelkaj amikoj ni komunikis la esencon de la projekto ankoraŭ
antaŭ ol ĝi estis presita.
1 teksto: inteco.
,La Esperantisto“ 1891. — N-roj 50—51
5000 rublojn ĉiujare por la vastigado de nia afero, nenie trovos ian
kontrauparolon. Kontrauparoloj povas nur veni: 1) kontrau la konstruo kaj la programo de la Societo kaj kontraŭ diversaj apartaj
detaloj; 2) kontraŭ la efektivigebleco de la Societo. La unua
punkto, kiel ajn grava ĝi ŝajnas je l’unua rigardo, en efektivo ne havas
grandan signifon. Ne parolante jam pri tio, ke la motivoj, kiuj ĝis
nun estis prezentataj kontraŭ tiu aŭ alia detalo de la projekto, estas
facile redefendeblaj, ni supozas eĉ, ke poste en la projekto eble estos
trovitaj gravaj eraroj, kaj kontraŭ tia okazo ni rimarkas, ke la detaloj