estos facile bonigeblaj kaj ŝanĝeblaj per la decidoj de la Societo mem.
Nia programo devas nur difini la vojon por la unua tempo; sed de
la momento, kiam la Societo fondiĝos, la rajto de decidado en ĝiaj
aferoj transiras al la membroj, kiuj per voĉdonado povas ŝanĝi ĉion,
kion ili trovas nebona. Grave estas por ni nur fondi kolegaron, kiu
prezentus sufiĉan komunan forton, por garantii la estontecon de nia
afero; sed uzi sian propran forton en tiu aŭ alia maniero estas jam
afero de la kolegaro mem. Kun tiu sama ĝojo, kun kiu ni vidus la
efektiviĝon de nia projekto, ni salutus ankaŭ Societon kun ĉiu alia
programo, se la rezultatoj de ĝia laborado promesus esti tiaj samaj.
Eĉ se unu sola persono volus tute laŭ sia propra programo krei kaj
finance certigi ian konstantan fonton por nia afero, ni salutus ĝin kun
ĝojo, — tiom pli, kompreneble, neniu povus al akcia Societo malpermesi aranĝi siajn aferojn laŭ sia propra bontrovo.
Multe pli grava jam estas la dua punkto — la efektivigebleco.
Ĉu ni havos nun sufiĉe da forto, por krei Societon en tiu mezuro,
pri kiu ni parolis en nia projekto? La venontaj monatoj donos respondon je tiu ĉi demando. Estas tute sendube, ke se ni povos atendi
kaj elteni, la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos, ĉar ĉiu nova
peco da tempo alportos al nia afero novajn amikojn kaj grandigos niajn
fortojn. Ĉar la demando estas pure financa, tial la jesa respondo en
nia kreskonta afero dependas nur de la tempo. Se la sufiĉa forto
por krei nian Societon ne kolektiĝos en unu monato, ĝi kolektiĝos en
du monatoj, en tri monatoj, en jaro, aŭ fine en kelkaj jaroj. Tamen
ni ne povas senzorge lasi la respondon tute al la estonteco; ĉar se
la efektiviĝo de la Societo tro prokrastiĝos (aŭ el kaŭzoj pure financaj,
aŭ el neeblo tiel baldaŭ konsentigi la diversopiniajn partoprenontojn
por ia nun 1 difinita programo), tiam nia afero povus dume perei el
manko de fortoj kaj el neeblo finance sin teni. Sekve la prudento
ordonas al ni: pacience atendi kaj kolekti iom post iom financajn
fortojn por la fondota Societo, priparoli kaj peni alkonduki al ia konsento la diversajn opiniojn pri la konstruo kaj programo de la fondota Societo, sed — la plej grava — dume provizore certigi la
1 teksto: unu.
137
II. A. Gazetartikoloj el
regulan senhaltan iradon de nia afero ĝis la tempo, kiam la
Societo fondiĝos. Ni esperu, ke la Societo fondiĝos jam post kelkaj monatoj, sed ni estu preparitaj ankaŭ por la okazo, se la fondiĝo eble prokrastiĝos tro longe.
Por provizore certigi la regulan iradon de nia afero en la plej
proksima estonteco, t. e. ĝis la projektita Societo fondiĝos aŭ ĝis
nia afero en ia alia maniero ricevos firman fundamenton sub la piedoj,
ni agas en la sekvanta maniero:
Ni ellasos 200 „Kartojn Fondantajn*, kies celon kaj signifon oni
povas vidi el la malsupre donita teksto de la kartoj mem. Nun ni
nur turnas la atenton de niaj amikoj, ke ĉiu el tiuj 200 kartoj postulas
de sia posedanto nur la pruntadon de tre sensignifa sumo de 1 rublo
ĉiumonate; la kartoj sekve neniun ŝarĝos kaj dume ili tute certigos
la estontecon de nia afero. Ni povus nin kontentigi je nur 150—160
kartoj, tamen ni ellasos la rondan sumon de 200, en la antaŭvido, ke
eble parto de la posedantoj estos neakurataj en la pagado. Ni petas
ĉiun el niaj amikoj skribi al ni kiel eble plej baldaŭ, ĉu li volas ricevi „kartojn fondantajn a kaj kian nombron li volas ricevi. Kiam la
nombro de la mendoj atingos la altecon de 200 kartoj, tiam ni presos
la kartojn, dissendos ilin al la mendintoj kaj petos alsendi al ni pagon
por la unua monato.
Ni atentigas ankaŭ, ke la sistemo de la kartoj fondantaj tute ne
devas malhelpi al la fondiĝo de la projektita Akcia Societo, por kiu
la sistemo de la kartoj estas nur provizora prepariĝo kaj ne io
aparta kaj nova. La mendadon de la akcioj la amikoj povas kuraĝe
daŭrigi en tiu sama alteco, en kiu ili volis ĝin fari antaŭ la sistemo
de la kartoj, kaj ili ne devas timi, ke parto de ilia mono nun estos
okupita en ia alia maniero: Ĉar kiam la nombro de la subskribitaj
akcioj atingos la necesan altecon, tiam la fondiĝonta Societo antaŭ
ĉio devos elaĉeti la kartojn fondantajn kaj la tuia mono de ĉiu denove
fariĝos tute libera por la aĉeto de la menditaj akcioj.
La provizora sistemo de la kartoj, tute ne malhelpante al la eble
ankoraŭ malproksima fondiĝo de la Societo, donos al ni la eblon regule konduki nian aferon en la plej proksima estonteco kaj donos al
ni ankaŭ sufiĉe da tempo por bone pripensi kaj priparoli, ĉu estas
konsilinde fondi la projektitan Societon kaj en kia formo oni devas
ĝin fondi, aŭ ĉu oni devas resti ĉe la nuna ordo.
Jen estas la formo kaj la enhavo de la „kartoj fondantaj a :
Karto Fondanta de la Lingvo internacia Esperanto.
No.
La posedanto de tiu ĉi karto promesis pagadi ĉiumonate al la eldonanto de la
gazeto „La Esperantisto” (komencante de la dato, presita en la fino de tiu ĉi karto)
unu rublon kaj akurate daŭrigadi tiun ĉi pagadon ĝis la tempo, kiam la afero
Esperanto staras forte sur propraj piedoj, t. e. kiam la nombroj de la pagantaj
abonantoj de „La Esperantisto* atingos la altecon de unu milo. (Rimarko: La
„La Esperantisto a 1891. — N-ro 51
posedantoj de la kartoj fondantaj ricevas „La Esperantiston* senpage; la kosto de
„La Esperantisto“ por ĉiuj aliaj personoj restas 2 rubloj por jaro; se la posedantoj
de la kartoj fondantaj deziras, ili havas la rajton postuli [per voĉdonado, kalkulante unu voĉon por ĉiu karto], ke la kosto de „La Esperantisto” estu nur unu
rublo por jaro; sed tiam la pagado por la kartoj fondantaj devas dauri ĝis „La
Esperantisto“ havos 3000 abonantojn.) De la tago, kiam „La Esperantisto* ricevos
la 1000-an abonanton (aŭ ĉe la kosto de 1 rublo ĉiujare — la 3000-an), la pagado
por la kartoj fondantaj ĉesiĝos, ĉiu posedanto de tia karto sendos ĝin al la eldonanto de la „Esperantisto“ kaj ricevos anstataŭ ĝi por eterna memoro ateston,
ke li estas „unu el la fondintoj de la afero Esperanto”. Samtempe kun la disdono
de la atestoj eliros prese „ora libro de afero Esperanto*, en kiu estos priskribita
por eterna memoro la tuta historio de la fondiĝo kaj firmiĝo de la afero Esperanto
kaj estos presitaj la nomoj de ĉiuj personoj, kiuj per regule pagataj kartoj fondantaj
prenis parton en la firmigo de la afero (t. e. la nomoj de la posedantoj de la atestoj)
kaj ankaŭ la nombro de la kartoj, kiujn ĉiu aparta partoprenanto prenis en la
komenco sur sian riskon kaj respondecon.
La kartoj fondantaj estas sennomaj (sed la adresoj de la posedantoj devas ĉiam
esti sciataj al la eldonanto de „La Esperantisto*) kaj povas transiri el unuj manoj
al aliaj; la nomajn atestojn ricevos tiuj personoj en kies posedo la kartoj sin trovos en la momento de la ĉesiĝo de la pagoj.
A1 tiuj posedantoj de la provizoraj kartoj, kiuj forgesis alsendi sian pagon (en
la komenco de ĉiu monato), la redakcio de „La Esperantisto“ sendas memorigon
en la fino de Ia monato kaj en okazo de bezono ankaŭ duan memorigon en la fino
de la sekvanta monato. Karto, por kiu la posedanto ne pagis malgraŭ la dufoja
memorigo, perdas sian forton, estas elstrekata el la nombro de la provizoraj kartoj
kaj la tuta mono enportita por ĝi estas perdata. Kvitancoj pri la ricevitaj pagoj
estos ĉiumonate donataj en „La Esperantisto”. Kiu deziras, povas 1 sendi la pagon
antaŭe por kelkaj monatoj per unu fojo.
La mono, kiun la posedantoj de la kartoj fondantaj ĉiumonate alsendas, estas