nur prunto, kiu kun la tempo devas esti plene repagita (kun 5%) al la pruntintoj
en la sekvanta maniero:
En la fino de ĉiu jaro en „La Esperantisto” estos presataj la nomoĵ de ĉiuj
abonantoj kaj la tuta sumo de la mono, kiun Ia redakcio ricevis de la abonantoj.
La tuta sumo estas uzata por repagi la prunton al la posedantoj de la kartoj fondantaj, en tia maniero, ke la tuta sumo estos dividata je 200 egalaj partoj (laŭ la
nombro de la ekzistantaj „kartoj“) kaj la posedanto de ĉiu karto ricevos unu tian
parton. Tiu ĉi ĉiujara repagado daŭros tiel longe, ĝis la posedantoj de la kartoj
fondantaj ricevos returne la tutan sumon da mono, kiun ili enportis en la tuta
tempo, kune kun 5% da gajno de la enportita sumo. Kiam la nombro de la abonantoj de „La Esperantisto“ atingos 1000 (sekve kiam la ĉiumonataj pagoj por la
kartoj ĉesiĝos), tiam la enspezoj de la unuaj 1000 abonantoj estos uzataj por kovri
la kurantajn elspezojn de „La Esperantisto“ kaj nur la abona pago de ĉiuj ceteraj
abonantoj (super 10001) estos uzata por repagadi al la posedantoj de la kartoj
fondantaj.
Transdoni „La Esperantiston“ al ia alia persono aŭ al ia Societo la nuna kondukanto de tiu ĉi gazeto povas nur tiam, se tiu ĉi nova persono aŭ Societo antaŭe
repagos (kun 5%) al la posedantoj de Ĉiuj kartoj fondantaj la tutan sumon, kiun
ili enportis en Ia daŭro de la tuta tempo.
Respondecon por la akurata plenumado de ĉio, kio estas dirita en tiu ĉi karto,
prenas sur sin Ia aŭtoro de la lingvo Esperanto, L. Zamenhof.
La . 1891.
Subskribo de la eldonanto de „La Esperantisto“:
A1 ĉiuj, al kiuj nia afero estas efektive kara, ni turnas nin kun
la voko kaj peto: faru ĉion, kion vi povas, por ke la 200 kartoj fondantaj estu kiel eble plej baldaŭ disprenitaj. Ni ne esperas, ke ni povos
tiel baldaŭ trovi 200 apartajn personojn por la kartoj; tial ni estos
tre dankaj al tiuj amikoj, kiuj prenos por si pli grandan nombron da
1 teksto: povis.
139
II. A. Gazetartikoloj el
kartoj, kiujn ili poste jam de si povos forvendi al siaj konatoj (aŭ al
fremdaj nove venontaj amikoj, per la helpo de „La Esperantisto“), se
ili ne volas konservi ĉiujn por si mem. Memoru, amikoj, ke ĝis la
kartoj fondantaj estos disprenitaj, nia afero pendas en la aero kaj devus vole-nevole kelkan tempon ripozi; sed de la tago, kiam la 200-a
karto fondanta estos mendita, nia afero estos certigita por eterne!
N-ro 52. z paĝ. 81
Kun la nuna numero mi devas por kelka tempo interrompi
mian laboradon en nia afero. Ne el manko de bona volo, ne
el laciĝo mi tion ĉi faras; la afero estas al mi tro kara, por
ke mi povu iam memvole forlasi ĝin eĉ por unu tago. Sed
bedaŭrinde homo dependas de cirkonstancoj; ekzistas cirkonstancoj, kontraŭ kiuj la plej bona volo povas batali nur ĝis
certa limo, ĝis venas momento de absoluta neebleco.
Miaj projektoj en la NN-oj 8 kaj 9 de nia gazeto trovis
varman aprobon de niaj amikoj; mendoj por „Akcioj a kaj „Kartoj Fondantaj” venas kune kun kuraĝigaj amikaj leteroj. Ankoraŭ kelkaj monatoj — kaj eble la nombro estos plena kaj
la regula irado de nia afero estos certigita. Sed la cirkonstancoj, longe per forto repelataj kaj retenataj, fariĝis fine tiel
premantaj, ke mi pli atendi ne povas; ili min tial devigas demeti de mi por kelka tempo la kondukadon kaj eĉ la simplan
laboradon en nia afero, ĝis mia situacio ŝanĝiĝos kaj ĝis mi
denove, kun duobligita energio, povos rekomenci la laboron
en la afero, kiu estas la tuta celo de mia vivo.
Nia afero havas jam amikojn sufiĉe spertajn kaj sufiĉe
laboremajn. Tial mi esperas, ke mia kelktempa foriĝo ne estos
sentebla kaj alportos nenian malutilon al nia afero. Mi esperas,
ke la amikoj energie daŭrigos la karan aferon, kiun ni kune
komencis, kaj kiu pli aŭ malpli frue venkos, sendube venkos,
se eĉ tiu aŭ alia aparta batalanto falos en la malfacila batalo.
Personoj povas fali, se iliaj piedoj el viando kaj ostoj perdas la forton; sed la ideo neniam falos, kaj kie falis unu batalanto, pli aŭ malpli frue sin trovos dek aliaj, pli fortaj kaj
pli lertaj.
Mi faris ĉion, kion mi povis, mi tenis min tiel longe, kiel
mi povis, kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn
piedojn, kiuj rifuzas pli min porti. Pasos kelka tempo, miaj
vundoj saniĝos, kaj tiam, amikoj, vi denove min vidos inter
vi, en la vico de la plej energiaj batalantoj. Mi esperas, ke
mia foresto ne longe daŭros. Dume mi daŭrigas kaj daŭrigos
la akceptadon de subskriboj por „Kartoj Fondantaj“ kaj petas
la amikojn ne forgesi pri tio ĉi. Kiam la necesa nombro de
140
„La Esperantisto* 1891—1892. — N-roj 51—54
la Kartoj estos atingita, tiam, se la amikoj ĝin trovos utila,
mi povos mallongigi mian foreston kaj rekomenci mian laboron
multe pli frue ol mi esperas.
Pri la plua maniero de laborado la amikoj kaj la kluboj
korespondados kaj konsiliĝados inter si. Nur unu peton mi
havas al la amikoj: laboru en konsento kaj helpu unu al la
alia. Se tio ĉi aŭ alia al vi ne plaĉos, ne kontentigu vin per
simpla mallaŭdado (ĉar mallaŭdi aliajn estas tre facile), sed
penu vi mem fari pli bone. La malbonaĵon * 1 elpuŝu ne per
disputoj, sed per plibonaĵo.
A1 ĉiuj amikoj de nia afero mi sendas plej koran saluton.
P. S. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili daŭrigados
skribi al mi pri ĉio tuŝanta nian aferon kaj se ĉiuj nove venontaj amikoj de nia afero sendos al mi sian nomon kaj
adreson; sed oni ne ofendiĝu, se mi de mia flanko kredeble
devos lasi la plej grandan parton de leteroj sen respondo.
Kie ajn mi estos, mi petas ĉiam adresi la leterojn al
Dr. L. Zamenhof en Varsovio.
N-ro 53. z paĝ* 82 2
En la lasta minuto ni ricevis unu sciigon, kiun ni kun ĝojo
komunikas al niaj legantoj: dank’ al la helpo de unu 3 el niaj
amikoj la estonteco de nia afero estas nun tute certigita. Pli
detale ni rakontos la aferon en la plej proksima numero de
la „Esperantisto“, kiu eliros en la monato Marto. Komencante de Marto 1892 nia gazeto jam elirados nun regule kaj
sen interrompo.
1892
N-ro 54. paĝ. 1—4
De la redakcio 4
La fino de la pasinta jaro estis tre malfacila por nia gazeto.
Niaj malnovaj legantoj scias tion ĉi bone kaj ni ne volas ĝin
ripeti. Sed tiom pli agrable estas al ni, ke ni povas nun alporti al niaj amikoj la ĝojan sciigon, ke la danĝero pasis por
eterne kaj ke la estonteco de nia gazeto kaj afero estas
nun tute certigita kaj neskueble fortigita. Ĉiuj timoj,
1 teksto: malbonaĵo . 2 la tuta sciigo diklitere presita, 3 teksto: nun,
1 do, de Zamenhof,
141
II. A. Gazetartikoloj el
ĉiuj zorgoj estas nun unu fojon por ĉiam forigitaj, kun tute
trankvila spirito ni povas nun rigardi en la estontecon. En
la komenco de la pasinta jaro ni esperis bonan jaron por
nia afero — nun ni havas fine la garantion de bona estonteco.
Nia revo — ricevi por nia gazeto firman konstantan fundamenton, ne dependantan de la cirkonstancoj, — fine plenumiĝis.
Kio en la pasinta jaro estis espero, luma en la komenco kaj
nuba en la fino, nun estas fakto.
Eĉ en la plej malfacilaj minutoj ni ne dubis je la estonteco
de nia afero, ĉar la danĝeroj, kiuj ĝin minacis, havis karakteron
nur pure financan. Nun tiu ĉi danĝero estas unu fojon por
ĉiam forigita. Unu varma kaj oferema amiko de nia afero