prenis sur sin la tutan financan flankon de nia gazeto kaj
kovrados el sia poŝo ĉiujn perdojn ligitajn kun la eldonado.
Dank’ al tio ni havas nun antaŭ ni tute glatan vojon, ni staras
forte kaj ekster ĉia danĝero.
La ordigo de la ofero postulis kelkan tempon, kaj tial (kiel
ni antaŭsciigis en la lasta numero de 1891) la nuna numero
de nia gazeto ne povis jam eliri en Januaro. Sed nun, liberaj
de zorgoj, ni laboros kun duobligita energio, por regajni la
kontraŭvole perditan tempon, kaj tre baldaŭ la reguleco de la
aperado de la numeroj estos firmigita kaj la numeroj elirados
ĉiumonate en severa ordo kaj akurateco kaj estos dissendataj
al la abonantoj ĉiam la 15-an de ĉiu monato. La kaŭzoj kiuj
en la pasinta jaro malfruigadis la eliradon de la numeroj, nun
estas forigitaj, ĉar forta mano povas fari, kion malforta mano
povas nur voli.
Pro oportuneco la formato 1 de nia gazeto estas nun ŝanĝita:
anstatau 8 paĝoj foliaj ĉiu numero konsistados nun el 16 paĝoj en
grandeco de ordinara libro. Senkompare pli granda ŝanĝo estas farita
rilate la koston de la gazeto: anstataŭ 6 frankoj nia gazeto kostos
nun kune kun transsendo nur 2 frankojn (= 1 marko 60 pf. = 80 kopekoj)
por tuta jaro! Per tia maniero ĝi estos nun facile abonebla eĉ al la
plej malriĉa amiko de nia afero.
Ŝanĝo estas farita ankaŭ rilate la enhavon de nia gazeto. Jen
estas la programo, kiun ni de nun pli-malpli sekvados en ĉiu numero:
I. Nia afero. (Tiu ĉi rubriko enhavos la tutan kurantan parton
de nia afero: artikolojn, korespondojn, sciigojn, novaĵojn k.t.p. Ni
dezirus, ke tiu ĉi rubriko ĉiam estu kiel eble plej granda kaj interesa;
sed tio ĉi dependas ne de ni, sed de niaj amikoj, ĉar en tiu ĉi rubriko
ni ja nenion povas verki kaj elpensi, sed ni povas nur raporti, kion
1 komp. la noton 1 al la enkondukaj vortoj de ĉi tiu parto , paĝ. 55.
142
,La Esperantisto* 1892. — N-ro 54
ni ricevas de la amikoj. Ni esperas, ke la amikoj zorgos, ke tiu ĉi
rubriko alportu en ĉiu numero multajn agrablajn novaĵojn.)
II. Literaturo. (Rakontoj, versoj k.t.p. Por forigi la neagrablajn
„daurigojn a tra multaj numeroj, ni nun presados ĉiam rakontetojn
nur mallongajn.)
III. E1 la mondo. (Diversaj interesaj sciigoj [ne politikaj] el la
mondo, artikoletoj populara-sciencaj, konsiloj por la domo k.t.p.)
IV. Bagateloj. (Humoraĵo, enigmoj k.t.p.)
V. Respondoj al la amikoj.
VI. Novaj esperantistoj. (En tiu ĉi rubriko ni presados la
nomojn de ĉiuj novaj personoj, kiuj aliĝas al nia afero, t. e. ellernis
nian lingvon. Tiu ĉi rubriko havas en niaj okuloj la plej gravan
signifon, ĉar al ni kaj al la mondo ĝi montros la plej bone nian progresadon, kaj la konstanta kreskado de tiu ĉi rubriko estas la plej
grava celo de nia tuta laborado. Per tiu ĉi rubriko ni ankau plenumos
la plej gravan celon de nia gazeto — ligi kaj konatigi inter si la disĵetitajn amikojn de nia afero. Zorgadon pri konstanta kreskado
de tiu ĉi rubriko ni plej varmege rekomendas al ĉiuj niaj
amikoj. Apud la nomo de ĉiu nova esperantisto ni presados ankau
[kiom ni scios] la nomon de la malnova esperantisto, kiu ilin altiris
aŭ konigis kun nia afero, kaj per tia maniero la parolata rubriko estos
konstanta montrilo de la laboroj de ĉiu el niaj amikoj. Ni komencos
[en No 2] la rubrikon per presado de la nomoj de tiuj personoj, kiuj
aliĝis al nia afero post la apero de la unua Adresaro [verko No31];
en tiu ĉi serio ni la nomojn de la altirintoj ankoraŭ ne presos, ĉar
ili estas al ni nekonataj.)
VII. Anoncoj. (Tiu ĉi anguleto apartenas jam al la administracio
kaj la redakcio por ĝia enhavo ne respondas. En tiu ĉi rubriko la
„Nomaro de V verkoj pri la lingvo Esperanto“ estos presata nur unu
fojon en la jaro; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj
pli ofte, devas sin turni al la administracio de nia gazeto, kiel kun
simplaj pagataj anoncoj.)
La amikoj nun konas nian programon kaj ni petas ilin memori
pri nia gazeto kaj sendadi al ni de tempo al tempo bonan interesan
materialon por tiu aŭ alia rubriko. En la alsendata materialo ili ne
bezonas multe zorgi pri la lingvo (ili povas eĉ sendi al ni la materialon en lingvoj naciaj), ili zorgu nur pri interesa enhavo; pri la
lingvo ni zorgos jam mem. Ni ne dissendas al ĉiu aparta amiko
apartajn cirkulerojn kun peto pri kunlaborado — ni esperas, ke nia
unua peto tie ĉi sufiĉos kaj niaj amikoj ne rifuzos al ni sian kun-laboradon. Sed el la alsendata materialo oni kompreneble devas lasi
al ni liberan elekton preni aŭ ne preni tion ĉi aŭ alian; oni ne forgesu
(kion multaj bedaŭrinde faras tre ofte), ke ni ne povas sekvi la guston
143
II. A. Gazetartikoloj el
t/ i ĝ X g x
VA
4/ivvtŭa
de ĉiu aparta, sed devas sekvi la guston de la plejmulto kaj la bonon
de nia afero. Oni helpu kaj konsilu al ni, kaj ni estos tre dankaj;
sed kiu, alsendante al ni ian pecon, postulas necese, ke ni ĝin presu,
eĉ se ni ĝin ne aprobas, kaj postulas, ke ni pri ĉiu rifuzita artikolo
au peco skribadu senfine multajn grandajn leterojn, — tiu alportas
al ni ne helpon, sed rekte malhelpon.
Fine ni turnas nin al niaj legantoj ankoraŭ kun unu grava peto.
Supre ni diris, ke unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero,
prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto; dank’ al li
nia afero nun liberiĝis por ĉiam de la zorgoj pro la estonteco; dank’
al li ni nun havas gazeton ne sole regule elirantan, sed ankaŭ eksterordinare malkaran kaj por ĉiu facile aboneblan. Estus ne bone, se ni
restus indiferentaj kaj lasus la tutan ŝarĝon sur la ŝultroj de unu
persono. Ju pli granda estos la nombro de la abonantoj de nia gazeto,
des pli malgranda fariĝos la dirita ŝarĝo. Ni tial estas konvinkitaj,
ke ĉiu amiko de nia afero nun ne sole rapidos aboni mem la gazeton,
sed alportos al ĝi baldaŭ ankaŭ multajn aliajn abonantojn. Trovante
novan amikon aŭ eĉ nur novan aprobanton de nia afero, ni devas
antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton (ofero nur tre malgranda, kiun
neniu rifuzos), ĉar nur tiam ni povas diri, ke li estas nia, ke li ne
forgesos baldaŭ nian aferon, ĉar la gazeto lin ĉiumonate memorigados.
Se vi ne zorgos, ke ĉiu el viaj varbatoj tuj abonu la gazeton (la plej
bone per via propra ipterhelpo), tiam vi povas esti certaj, ke el
viaj varbatoj estos tro[ maUnteligentaj^ por fari tiun ĉi paŝon el propra
iniciativo, restos tute deŝiritaj de nia afero kaj baldaŭ forgesos pri ĝi.
La proceson de abonado, kiu estas ligita kun sendo de letero k. c.,
multaj ne amas, prokrastas kaj forgesas; sed simple doni 2 frankojn
por la bona afero neniu rifuzos, se vi proponos al li, ke la proceson
de la abonado vi prenas sur vin.
Kiu alsendas la pagon por 10 ekzempleroj de la gazetoj povas
ricevi la 11-an senpage. Provajn numerojn oni povas ricevi senpage
ĉe la administracio de „La Esperantisto*.
N-ro 55. paĝ. 4—6
Nia afero. Ĉirkaŭrigardo
Por niaj novaj legantoj ni donas tie ĉi mallongan historion
kaj esencan ĉirkaŭrigardon de la nuna stato de nia afero. La
celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj
staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan
nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon 1 inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrale