1 teksto: „interkomuniĝo“; ĉar ĉi tiu vorto troviĝas ankaŭ en II. 67
kaj III. 1, mi ne estas certa, ĉu ĝi estas nura preseraro (komp. paĝ. 161).
144
,La Esperantisto* 1892. — N-roj 54—55
ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu
nacio uzebla por la tuta homaro. „Esperanto a tute ne havas
la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de ĉiu aparta nacio:
kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar kiam ĉiu homo
bezonas por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu lingvon
anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo por labori super
sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por komunikiĝoj
internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas
egalan signifon por la tuta homaro 1 .
La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino
de la jaro 1887. Malgraŭ la tro mallonga tempo kaj malgraŭ
la diversaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devis batali (tiom pli ke
ĝi aperis en tempo kaj cirkonstancoj tre malfavoraj), la lingvo
Esperanto dank’ al sia celo kaj konstruo akiris jam grandan
amason da amikoj inter diversaj popoloj. La plej grandan
nombron da amikoj nia afero nun havas en Rusujo; la duan
lokon okupas Germanujo, la trian — Svedujo; poste iras ĉiuj
aliaj landoj kun pli aŭ malpli granda nombro da esperantistoj.
Jam ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus
amikojn, kvankam la nombro de la aktivaj amikoj estas ankoraŭ
ne sufiĉe granda kaj multaj estas ankoraŭ tiel malkuraĝaj, ke
ili sin ankoraŭ kaŝas kun nia afero, kiel kun ia krimo. La
pli aŭ malpli granda disvastiĝo de nia afero en tiu aŭ alia
lando ne dependas de la karaktero de la nacio, sed simple
de tio, kie la esperantistoj pli energie laboris kaj kie oni nian
aferon pli konas. Estas tute ekster dubo, ke kiam aliĝos al
nia afero kelkaj „fortuloj de la mondo“ kaj ni ricevos la eblon
vaste konigi la mondon kun nia afero, nia lingvo rapide tra-kuros la tutan mondon. Nia celo estas unu el la plej grandaj
kaj gravaj, kiujn la homaro iam havis.
La literaturo de nia lingvo kreskas rapide (se ni memoros
la ĝisnunan malgrandecon de niaj rimedoj). Post 4 jaroj nia
literaturo kalkulas jam pli ol 50 diversajn verkojn! Ekster tio
ni havas unu nekonstantan gazeton en Sofia 2 kaj unu konstantan
en Nurnbergo; de tiu ĉi lasta, kiu nun komencas la trian jaron,
eliris nun jam la 25-a numero. Ekzistas nun 33 lernolibroj
1 Ĉi tiu paragrafo (escepte la unuan frazon) laŭvorte estas represita
en la artikolo , y Prospekto u en n-ro 1, 1893, paĝ. 1—4 = II. 67. Ĉar mi
ne kredas, ke Zamenhof (tute ne citante fonton) laŭvorte reskribis frazojn
de alia verkanto, kaj ĉar la artikolo „Prospekto“ estas verkita de li, mi
kun plena rajto supozas, ke li ankaŭ skribis ĉi tiun „Ĉirkaŭrigardon“.
2 Ĉi tie mi denove petas la bulgarajn esperantistojn, ke ili klopodu
konstati, kie ankoraŭ troviĝas ekzempleroj de tiu gazeto. Eble ĝi ankaŭ
enhavas Zamenhofaĵojn.
10 Dietterle, Zamenhof.
145
II. A. Gazetartikoloj el
kaj vortaroj de nia lingvo en diversaj lingvoj naciaj. Ni posedas
en nia lingvo tradukojn de diversaj verkoj de Ezopo, Lukianos,
Gothe, Heine, Byron, Dickens, Longfellow, Lesage, Lamennais,
Andersen, Goldoni, Puŝkin, Lermontov, Krilov, K. R., Nadson,
Mickiewicz, Sienkiewicz, Prus. En la lasta jaro „La Esperantisto” alportis ekster multaj gazetaj artikoloj ankaŭ diversajn
originalajn verketojn de Meier, Grohn, Fez, Goldberg kaj aliaj.
E1 la publikaj paroloj, kiujn niaj amikoj havis en diversaj lokoj,
kelkaj eliris prese en formo de broŝuroj. (La plej multajn
publikajn parolojn pri nia afero havis sinjoro Chr. Schmidt.)
Pri la nombro de la personoj, kiuj ĝis nun ellernis la
lingvon Esperanto, ni nenion povas diri, ĉar la plej granda
parto donas nenian sciigon pri si, kaj nur okaze, per ia letero
aŭ per alia maniero, ni sciiĝas pri ili, kvankam multaj el ili,
kiel ni konvinkiĝis, bone ellernis nian lingvon jam antaŭ 2 ĝis
3 jaroj. Laŭ diversaj faktoj ni supozas, ke la nombro de la
ellernintoj de nia lingvo nun estas ĉirkaŭ 15—20000. Sed
dank’ al tio, ke la plej granda parto de la ĝisnunaj lernolibroj
ne enhavis sciigon pri la ekzistado de nia gazeto, kaj dank’
al diversaj aliaj cirkonstancoj la plej granda parto de la ellernintoj estas tute deŝirita de nia afero: ni ne scias iliajn
nomojn kaj adresojn kaj ili scias nenion pri nia laborado. Sed
nun ni esperas, ke dank’ al la nemultekosta centra organo ĉiuj
amikoj de nia lingvo iom post iom kolektiĝos ĉirkaŭ nia organo.
Ĉiujn nesciatajn esperantistojn, al kiuj tiu ĉi numero eble
enfalos en la manon, ni petas sendi al ni sian nomon kaj
adreson; ĉiujn eldonantajn de lernolibroj kaj aliaj verkoj pri
nia lingvo, ĉiujn parolantajn kaj laborantajn por nia afero ni
petas montri al siaj varbatoj, kien kaj kiel ili devas sin turni,
por ne resti por ĉiam deŝiritaj de nia afero (antaŭ ĉio alsendi
al la centra loko sian nomon kaj adreson!).
Kluboj de la lingvo Esperanto ekzistas neoficiale en diversaj
urboj en Rusujo kaj oficiale en la urboj Nŭrnberg (Bavarujo),
Mŭnchen (Bavarujo), Schalke (Westfalujo), Freiburg (Badenujo),
Upsala (Svedujo), Sofia (Bulgarujo) kaj Malago (Hispanujo).
La laborema klubo esperantista „Espero a en S. Peterburgo
prezentis sian regularon al la ministro de 1’ internaĵo kaj esperas
baldaŭ ricevi oficialan permeson de la rusa registaro por pli
vasta laborado. La kluboj kaj ankaŭ multaj privataj esperantistoj de diversaj landoj subtenas inter si vivan korespondadon. Kiu volas partopreni en tiu ĉi internacia korespondado,
devas sendi al la redakcio de „La Esperantisto” sian nomon
kaj adreson kun la peto publikigi ĝin en la rubriko de la personoj, kiuj deziras korespondadi en Esperanto.
146
,La Esperantisto <£ 1892. — N-roj 55—57
Nia afero iras ĉiam antaŭen, malgraŭ ke ni havas ankoraŭ
nur tre malgrandajn rimedojn kaj malgraŭ la praktika kutimo
de la plejmulto da homoj blinde boji kaj moki ĉiun novan
ideon anstataŭ ĝin ekkoni kaj subteni. Niaj esperoj estas bonaj,
niaj fortoj ne laciĝos kaj ni ne ĉesos energie laboradi por nia
kara afero, ĝis la bela revo pri neŭtrala ĉiuhoma lingvo efektiviĝos en ĝia tuta pleneco. Ni laboros kaj esperos.
N-ro 56. paĝ. 16
Respondoj al la amikoj
A1 s-ro W. T. — La artikolo „Esperanto kaj Volapŭk” 1 ne estos
finita, ĉar nun la tempo multe ŝanĝiĝis kaj la batalo kontraŭ Volapŭk
jam ne estas bezona; nun estas pli utile ne fari plu komparojn. La
artikolo „Ŝanĝotaĵo“ estos daŭrigata en la kuranta jaro.
N-ro 57. paĝ. 49—51
z Ŝanĝotaĵo 2
En la pasinta jaro en la artikolo „Ŝanĝotaĵo w mi analizis la ĉefajn
ŝanĝojn, proponitajn por nia lingvo, kaj mi esprimis la konvinkon, ke
la plej granda parto de ili ne alportus utilon al nia lingvo eĉ tiam,
se ili ne estus ligitaj kun danĝera rompado en nia sistemo, kaj tiom
pli ili ne estas akceptindaj kun malfacila ofero de rompado. Mi ne
analizis ĉiun proponon aparte, ĉar tio ĉi estus afero sen fino, mi povas
nur certigi la legantojn, ke ĉiun el la faritaj proponoj mi bone pripensis kaj trovis, ke preskaŭ ĉiu el ili apartenas al tiu aŭ alia kategorio,
pri kiu mi parolis en la pasintjara artikolo. Mi ne diras tion el patra
amo al mia kreitaĵo; neniu kredeble tiel forte dezirus plenan perfektecon de nia lingvo, kiel mi mem, ĝia iniciatoro. Sed ideala perfektaĵo