opinio estas prove akceptindaj sur kondiĉoj esprimitaj en nia artikolo
en la No 4 (t. e. por prova privata uzado ĝis la tempo montros ilian
indon aŭ neindon), ni devas ankoraŭ aldoni la ŝanĝon de la tabelo
da interrilataj pronomoj kaj adverboj („kiu a , „tiu u , „kiam“ k. c.). Estante
vortoj tre gravaj kaj uzataj sur ĉiu paŝo pli ol ĉiuj aliaj vortoj, ili
ofte malhelpas per sia longeco kaj multe gajnus, se ili estus kiel
eble plej mallongaj. E1 la diversaj formoj, kiujn oni proponis al ni,
ni elektas la sekvantan, kiu sola donas al ni la eblon prepari iom
post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t. e. perfektigi
la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en la spirito de perfektiĝoj en ĉiu
alia lingvo. Ni proponas elĵeti en la dirita tabelo da vortoj la literon
„i“ kaj (por ke ne naskiĝu io tute nova) anstataŭigi ĝin per apostrofo.
La apostrofoj en la unua tempo eble prezentos ion neoportunan, sed
ili prezentos sendanĝeran ponton de transiro, kaj ni ne devas bruligi
post ni tiun ĉi ponton, antaŭ ol venis la ĝusta tempo. Kiam la
apostrofitaj formoj tute forte enradikiĝos kaj tute elpuŝos la formojn
malnovajn, tiam la apostrofoj forfalos, kaj ni tiam havos novajn
formojn naskitajn per vojo tute natura kaj absolute sendanĝera. Ni
sekve proponas la sekvantajn provajn (dume nur permesatajn sed ne
devigajn) formojn: „ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am,
k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u;
ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, ĉ’e, ĉ’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am,
nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u“. La vortoj „k’e, ĉ’e, ĉ’u“
fariĝas tiel tute similaj je la vortoj „ke, ĉe, ĉu“, kiuj havas jam alian
signifon; tamen tio ĉi ne malhelpas: en la skribado vi ilin facile
diferencigos per ilia apostrofo, en la elparolado — per ilia uzo kaj
pliforta akcento. Se iam ili estos tiel sendube akceptitaj, ke ili perdos
la apostrofon, ili povos tiam por diferenco havi sur si skribitan
akcenton: „ke“ (mallonge) kaj „ke“ (longe). Cetere, se tio ĉi ŝajnos
neoportuna, tiam sendube fariĝos la sekvanta fakto: ĉiuj vortoj de la
1 komp . II. 42 . 48, 57 kaj ankaŭ 62.
150
„La Esperantisto“ 1892. — N-roj 58—61
tabelo kun la tempo akceptos la formon novan kaj la vortoj „kie, ĉie,
ĉiu“ restos kun la formo malnova. A1 tio ĉi ni memorigas, ke ni
ĉiam parolas pri la perfektiĝado de nia lingvo en la nunaj cirkonstancoj; sed kiam la celo de la lingvo (komuna akceptiteco) estos
jam atingita, tiam estonta autoritata Akademio povos forlasi nian
vojon kaj fari aliajn ŝanĝojn eĉ tute arbitrajn kaj rompantajn.
La formoj kun „ĉi“, „tiu ĉi, tie ĉi“ k. c. estas maloportunaj per
tio, ke ili ne permesas la formadon de adjektivoj kaj aliaj partoj de
parolo; por forigi tiun ĉi ŝajnan maloportunaĵon, ni, anstataŭ enkonduki ion novan, montras nur, ke laŭ la reguloj de nia lingvo ni
povas uzi ne sole „tie ĉi“, sed ankaŭ „ĉi tie“, el kiu ni jam tre bone
povas fari „ĉitiea“ (aŭ „ĉi-tiea“).
La mallongeco de la interrilataj pronomoj kaj adverboj estas
aparte grava por la versistoj. Sed ĉar la versistoj ankaŭ en aliaj
lingvoj permesas al si mallongigojn, ne uzatajn en prozo, kaj la versoj
per si mem prezentas ne ion necesan, sed pli ĝuste lukson, tial ni
por versoj kredeble akceptos la provan uzadon de la apostrofitaj
formoj (nur en okazo de bezono) ankaŭ en la „Esperantisto“ eĉ pli
frue, ol ili ricevos komunan sankcion.
En unu el la sekvantaj numeroj ni parolos pri la diferenco inter
„kiu“, „kia“ kaj „kiela“ kaj laŭ la deziro de kelkaj amikoj ni iom
ŝanĝos, klarigos kaj pli severe diferencigos la uzadon de tiuj ĉi formoj 1 .
N-ro 60. paĝ. 79
z Respondoj al la amikoj
A1 s-ro … — Vi diras: „pli bone propra kia ajn felo ol la malpropra eĉ de zibelo“. Vere, sed ne ĉiam. Se ni donos al niaj legantoj
pecojn, kiuj havas nek ian intereson, nek bonan formon, tiam la legantoj tute ne estos al ni dankaj, ke ni donas al ili „felon propran“.
Versojn ni povas nur presi tiajn, kiuj havas jam mem bonan formon,
ĉar se ni devas plibonigi la formon en rimaj versoj, ĝi estas afero
tro malfacila kaj postulus pli da tempo, ol fari mem novajn versojn.
Mi ne parolas tie ĉi speciale pri viaj versoj (el kiuj kelkaj estas
sufiĉe bonaj kaj povos [kun kelkaj ŝanĝoj] esti siatempe presitaj),
sed pri la principo enkomune.
N-ro 61. paĝ. 95
z Respondoj al la amikoj
AI s-ro E. N. — Traduki la biblion, kiun ĉiu nacio havas en sia
lingvo kaj per kiu, komparante kun la traduko en sia lingvo, ĉiu facile
povus lerni la lingvon Esperanto, estus tre utile, sed … kie preni la
rimedojn? Pro tiu kaŭzo ni ne povas eldoni vian tradukon de Ruth.
1 Zamenhofne skribis lapromesitan artikolon; la kialon klarigas II. 62.
151
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 62. paĝ. 97—100
z Pri la ŝanĝotaĵo 1
A1 mia demando, metita en N-oj 4 kaj 5 de nia gazeto, en la
artikoloj „Sanĝotaĵo“, granda parto de niaj legantoj aminde sendis
al mi sian respondon kaj opinion. Jam en la nomitaj artikoloj mi
diris, ke presi ĉiujn voĉojn mi ne povis, sed devos min kontentigi
nur je publikigo de la rezultatoj. Cetere tia forma voĉdonado ne
estas ankau necesa, ĉar, kiel la legantoj memoras, la demandoj estis
metitaj nur por sciiĝi, ĉu tia aŭ alia ŝanĝa propono trovos tian
komunan aprobon de ĉiuj, por ke ni povu ilin enkonduki jam nun,
ne atendante la estontan fortan kaj aŭtoritatan akademion. Pro la
kaŭzoj, kiujn mi klarigis en miaj artikoloj en N-oj 4 kaj 5, eĉ negranda
nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa, por, ĉe la nunaj cirkonstancoj, formeti dume la proponojn ĝis tempo estonta.
Por montri, ke eĉ la ŝajne plej gravaj kaj la plej ofte ripetataj
ŝanĝaj proponoj ne povas ankoraŭ havi komunan aprobon kaj devas
sekve esti dume formetitaj ĝis estonta tempo, se ni ne volas enkonduki
en nian aferon malkonsenton kaj malordon, mi presos pro ekzemplo
kelkajn el la leteroj, kiujn mi ricevis kontraŭ la diritaj proponoj.
A1 tiuj, kiuj eble diros, ke, se pli granda parto donis voĉon por la
proponoj, oni devas ilin akcepti malgraŭ la opinio de la pli malgranda parto, — mi respondos: jam mia senkulpa teoria propono
kaj demando alportis al mi de kelkaj flankoj riproĉojn kaj malagrablaĵojn; kiel do jam estus, se ni volus efektive enkonduki
praktike la diritajn proponojn!! Ni estas ankoraŭ tro malfortaj, por
permesi al ni internan malkonsenton inter niaj amikoj; tial, se eĉ
nur parto da voĉoj estas kontraŭ la ŝanĝoj, ni faros la plej bone, se
ni ilin dume tute ne tuŝos, ĝis venos la ĝusta tempo.
Mi presas nur kelkajn el tiuj leteroj kaj opinioj kontraŭ la proponoj, kiuj esprimis konsilon kaj respondon; sed kelkajn leterojn,
kiuj anstataŭ respondo alportis senkaŭzan koleran atakon personan,
mi ne presas.
Pri la punkto 4 de miaj proponoj („k’a, k’u“ k. c.) mi tute ne
parolos, ĉar pli ol duono da voĉoj estis kontraŭ ili; sekve ili estas
absolute ne akcepteblaj. (Kvankam la propono tute ne estis farita
en unu minuto, ne pripensinte la sekvojn, kiel kelkaj amikoj pensas,
la unua impreso, kiun faras tiu ĉi propono, estas la timo, ke ni
ricevus konfuzon kun diversaj aliaj jam ekzistantaj vortoj; sed tiu ĉi