ĉesas insisti, ke ni faru nun kelkajn ŝanĝojn en la lingvo, volu proponi tiujn ĉi ŝanĝojn en ilia propra nomo, per vojo privata, — eble
ili estos en tiu ĉi rilato pli feliĉaj ol mi. Sed, kvankam mi cedis al
la insista premo de kelkaj amikoj, kiuj petadis min proponi kelkajn
„plibonigojn“ kaj diradis, ke pro mia „obstineco“ kaj pro mia „patra
blindeco“ nia afero ne povas bone vastiĝi, mi tamen ripetas, ke mia
persona opinio, kiel la legantoj scias, estas, ke ju malpli ni tuŝos nian
lingvon (almenaŭ ĝis ĝia plena fortiĝo), des pli bone 1 .
N-ro 63. z paĝ. 102
Sinjoro W. H. Trompeter proponas, ke, pro oportuneco de korespondado, ĉiuj kluboj, almenaŭ la venontaj, sin nomu ĉiuj tute egale
„Esperanto“. — Li proponas ankaŭ, ke oni akceptu „e“ anstataŭ „kaj“,
„z“ anstataŭ „s“ en la komenco de silaboj (ekzemple „zabl, zal, zam,
zed, zen“ k. c. anstataŭ „sabl, sal, sam, sed, sen“) kaj ke oni enkonduku apartajn vortojn por la germanaj „mogen, dŭrfen, sollen“. (Mian
personan opinion pri tiaj ŝanĝoj mi jam esprimis en miaj artikoloj
„Ŝanĝotaĵo“ en la pasinta kaj nuna jaro [pri „e“ kaj „mogen, dŭrfen“
mi eĉ parolis speciale en No 7 de 1891 kaj en No 4 de 1892 en
la respondoj al s-ro F. L.]. Mi ne vidas ankaŭ sufiĉan kaŭzon, kial
ni devus ŝanĝi la ĉiukonatan formon en la vortoj kun komenca „s“,
en kiuj ni ja tute oportune povas elparoli la akran „s“ [= la germana
„ss“]. Tamen laŭ la deziro de s-ro Trompeter mi prezentas lian proponon al la juĝo de niaj amikoj, kun la peto sendi ilian opinion pri
la diritaj punktoj rekte al s-ro Trompeter.)
1 komparu la daŭrigon sub alia surskribo („Pri la reformoj“) en
„La Esperantisto“ 1893, paĝ. 177—179 = II. 77.
155
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 64. paĝ. 113—114
z Nia afero
En la fino de Aŭgusto eliros el la presejo tre grava verketo,
kiun mi varmege rekomendas al niaj amikoj (dume nur al la
rusaj, ĉar la verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste
ni penos, ke ĝi iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj).
Tio ĉi estas libreto, difinita speciale por la propagando de nia
afero kaj enhavanta en si ĉiujn ecojn, kiuj estas necesaj por
vasta propagando.
Tiu ĉi verko, kiu havas la titolon „Esperanto, Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro por Rusoj“, eldono
5-kopeka, prezentos la verkon No 1, konfirmigitan speciale al
la bezonoj de vasta propagando. (Mi elektis la verkon No 1,
ĉar la kelkjara sperto montris al mi, ke por altiri novajn amikojn la senkompare plej sukcesa estis kaj estas tiu ĉi verko,
dum ekzemple la seka verko No 41 estas bona nur por tiuj,
kiuj jam antaŭe estas gajnitaj por la afero kaj jam komencas
la lernadon.) Estante presata per iom pli malgrandaj literoj,
ol la verko No 1 (kvankam tre oportune legeble kaj sur bona
papero, en pli oportuna formo), ĝi enhavos nur 32 paĝojn kaj
kostos ne pli ol 5 kopekojn (kun transsendo = 8 kopekoj; prenantaj ne malpli ol 20 ekzemplerojn per unu fojo, por la transsendo ne pagas). La verko enhavas: 1) leteron kun peto aliĝi
al nia afero kaj sendi sciigon pri tio ĉi (sub la letero povos
subskribi sian nomon aŭ signon la persono, kiu donas aŭ sendas al iu la libreton); 2) pretan poŝtan karton, kiu havas sur
unu flanko la presitan adreson de la redaktoro de nia gazeto
kaj sur la dua — presitan tekston de aliĝo kun libera loko
por la subskribo de la aliĝanto kaj por la subskribo aŭ stampo
de la altirinto. (Antaŭ ol dissendi aŭ disdoni tiujn ĉi libretojn,
la amikoj subskribos aŭ stampos sur la diritaj kartoj sian nomon
aŭ signon.) Persono, al kiu nia lingvo plaĉos, bezonos nur
subskribi sian nomon kaj adreson, alglui al tiu ĉi karto 3-kopekan signon de poŝto kaj enĵeti la karton en la plej proksiman
keston de poŝto. Por ke la leganto, al kiu nia lingvo plaĉos,
ne prokrastu la elsendon de la karto, sur la karto estas dirite „mi promesas (senkondiĉe) ellerni“ anstataŭ „mi ellernis“;
3) ĉirkaŭrigardon de la sukcesoj kaj de la tuta nuna stato de
nia afero; 4) detalan antaŭparolon (el la verko No 1, nur
sen la lasta ĉapitro pri la „promesoj“); 5) plenan gramatikon;
6) vortaron esperanto—rusan; 7) pecojn por legi (en prozo kaj
en versoj).
156
,La Esperantisto a 1892. — N-roj 64—65
Tiu ĉi verko, preparita speciale por la celoj de propagando,
laŭ la konsiloj, kiujn mi ricevis de diversaj amikoj-vastigantoj,
prezentos laŭ mia opinio unu el la plej gravaj bataliloj, kiujn
ni ĝis nun havas, kaj al ĉiuj, kiuj volas sukcese labori por
nia afero, mi varmege rekomendas venigi tiun ĉi verketon en
kiel eble plej granda nombro, disdonadi kaj dissendadi ĝin en
multaj ekzempleroj. Enhavante en si ĉion, kio estas necesa
por la propagando, la libreto en la manoj de niaj amikoj parolados kaj laborados por si mem kaj liberigos la amikojn de
multa, ofte sensukcesa parolado.
Kiam la nuna numero de nia gazeto venos al la manoj de
la abonantoj, la libreto estos jam tute preta. Disdonadu kaj
dissendadu ĝin en kiel eble plej granda nombro al konatoj kaj
nekonatoj; kiel bona semo ĝi alportados al nia afero ĉiam
novajn amikojn, kaj, dank’ al la venantaj kartoj de aliĝo, kiuj
estos publikigataj, la amikoj-dissendantoj povos ĉiam vidi, kiuj
el iliaj dissendataj libretoj donis frukton, kie kaj kian. Per la
libretoj la amikoj povas, sen ia korespondado, varbi sub sia
nomo novajn amikojn en la plej malproksimaj lokoj, inter personoj tute ne konataj.
Por la personoj, kiuj deziras dissendadi la libreton en plej
granda nombro, sed ne scias, al kiu ilin sendi, mi aranĝas la
jenon: kiu aĉetas ne malpli ol 100 ekzemplerojn per unu fojo,
povas ricevi de mi (senpage) kune kun la libroj 100 (aŭ pli
multe, laŭ la nombro de la prenataj libroj) adresojn de personoj, al kiuj li povas sendi la librojn.
Estus dezirinde, ke la amikoj eldonu tian saman libreton
en aliaj lingvoj. Se la amikoj aprobos kaj sufiĉe subtenos tiun
ĉi mian provan entreprenon kun la rusa libreto, tiam mi zorgos,
ke tiaj libretoj iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj, por
ke ni povu iom post iom plenigi per ili en grandaj amasoj
ĉiujn landojn de la mondo.
N-ro 65. paĝ. 129—130
z Ĉu ni progresas?
Ciun fojon, kiam la bruo en nia afero iom trankviliĝas,
kiam pasas kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas
de kelkaj amikoj la demandon: „ĉu nia afero progresas aŭ ĉu
ĝi haltis?“ Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas
nur tiam, kiam ĝi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj ĉi
amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas: kiam ili trovas en nia
gazeto multajn konsolajn novaĵojn, ili ekkrias: „vivu Esperanto!
ni iras, ni venos, ni atingos baldaŭ la celon!“ kiam pasas kelka
II. A. Gazetartikoloj el
tempo sen novaj aperoj, tiuj ĉi amikoj venas al la konvinko,
ke ni staras sur unu loko aŭ ke ni eĉ mortas — kaj ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. Tamen egale senkaŭzaj
estas la tro granda ĝojo en la unua okazo, kiel ankaŭ la malĝojo en la dua.
Ni iras antaŭen regule. La celo lumas al ni ĉiam tiu sama,
kaj, ĉu hodiaŭ la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaŭ — malpli kaj postmorgaŭ denove pli — la veraj amikoj de nia ideo
laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bruo kaj de
ekstera ŝajno neniel dependas la sorto de nia afero.
Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas,