krei ĉiam novajn faktojn por la okulo, ĉar … la blinda amaso
tion ĉi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero
(la fakto, ke ni bedaŭrinde ne havas ankoraŭ la eblon, por
sufiĉe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la al-tirado de la amasoj); sed por ni mem tiu ĉi bruo aŭ silento
ne povas esti mezurilo de nia progresado aŭ starado. Plej
granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute
senfundamentan, putran, mortantan aŭ jam mortintan, dum
kontraŭe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si
objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolviĝantan. Ni
lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo; se la
amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio ĝin detenos post
kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu ĉi perdos
sian malveran lumegon; se la amaso hodiaŭ silente rigardas
aferon, malrapide sed konstante disvolviĝantan, tiu ĉi ne detenos la amason morgaŭ aliĝi al la afero nerimarkite kaj tiri
el ĝi utilon. Ni lasu al la amasoj juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno;
kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas
esplori la faktojn internajn.
Se venos iam la tempo, kiam la tuta mondo scios kaj uzos
la lingvon Esperanto, tiam — neniu dubos — ni povos kuraĝe
diri, ke nia afero absolute atingis la celon. Ju pli multe da
homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimiĝas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola
efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne — estas la kreskado
aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj. Ĉio alia estas
nur rimedoj, sed ne faktoj. Se eĉ la tuta mondo bruos pri
nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj
ekspozicioj de la mondo k.t.p., sed la nombro de la personoj
kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos — tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke ĝia
lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro; sed
se eĉ la tuta mondo silentos, se ĉiuj obstine kovros antaŭ ni
158
,La Esperantisto” 1892. — N-roj 65—66
la okulojn kaj la orelojn, se nia afero longe ankoraŭ restos
tute nekonata en la plej granda parto de la mondo, sed se la
nombro de la esperantistoj regule, se eĉ malrapide restados,
— ni povos kuraĝe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antaŭen kaj ke la estonteco apartenas al ni.
Se vi deziras scii la staton de nia afero, ne serĉu en nia
gazeto en la rubriko „Nia afero a , kiu prezentas eksteraĵon;
serĉu en la rubriko „Novaj Esperantistoj <£ , kiu estas la plej
grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu ĉi rubriko estas ankoraŭ
malgranda, sed ĝi estas konstanta, ĉiu numero de nia gazeto
alportas regule novan serion da novaj esperantistoj, kaj tio ĉi
donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tiu ĉi
montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se ĉiu amiko
penos alportadi ĉiam novajn ŝtonetojn al la konstruo de tiu
ĉi rubriko, ĝi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de nia
malgranda gazeto kaj fariĝos iom post iom potenca memstara
organo kun centoj kaj miloj da novaj nomoj en ĉiu numero.
Ju pli riĉa estos la dirita rubriko, des pli grandaj fariĝos niaj
fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaŭ ĉiuj aliaj
flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu ĉi rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj prezentos
tute grandan popolon, tiam ni povas ĝoje gratuli al ni, ke ni
sen bruo venkis la mondon. Kaj tiu tempo venos!
N-ro 66. paĝ. 163
z Ni petas reaboni
Baldaŭ komenciĝos nova jaro. Ni petas, ke niaj karaj legantoj
ne forgesu pri tio ĉi kaj renovigu frutempe la abonon de nia gazeto
por la jaro 1893. La abonon por la venonta jaro ni jam nun akceptas,
kaj ni petas la amikojn de nia afero rapidi kun la abonoj, por eviti
malordon kaj por ke ni sciu, kiaj estas niaj fortoj por la venonta jaro.
La tro malfrua abonado de multaj amikoj en la nun finiĝanta jaro
estis kaŭzo de diversaj maloportunaĵoj por ni kaj por la abonantoj.
En la komenco restis la ekzempleroj de la administracio, ĝi dissendis
ilin senpage, kaj poste oni ne povis kontentigi la novajn abonantojn.
Ni ripetas, kion ni jam kelkajn fojojn diris, ke nia gazeto estas
la plej grava objekto en nia afero kaj de la bonstato de nia gazeto
dependas la bonstato kaj progresado de nia afero.
Ni tial ripete rekomendas nian gazeton al la memoro de niaj amikoj. Ni petas, ke ili mem reabonu la gazeton kiel eble plej frue kaj
ke ili volu alporti al nia gazeto kiel eble plej multe da novaj abonantoj.
Multaj homoj, precipe en afero nova, nenion faras el propra iniciativo;
159
II. A. Gazetartikoloj el
tial aboni por iu nian gazeton estas ordinare la plej bona rimedo, por
alligi lin fortike al nia afero.
Kiel provo por novaj amikoj rekomendas sin la abono de 5 numeroj po 0,90 frankoj, kiu nun estas proponita de la administracio.
1893
N-ro 67. paĝ. 1—4
Prospekto
A1 la nova jaro 1893 ni kore gratulas ĉiujn amikojn de la lingvo
Esperanto.
Nia gazeto komencas nun la kvaran jaron de sia ekzistado. Ni
komencas ĝin gaje, kun la plej bonaj esperoj. Ankaŭ kiel en la pasintaj jaroj nia gazeto elirados regule unu fojon en la monato, en tia
sama grandeco kaj formato, kiel en 1892, kun tia sama kosto de abono
— 2 frankoj (= 1.60markoj = 80kopekoj) por jaro. La programo de nia
gazeto restas ankaŭ pli-malpli tia sama; nur la rubrikon „Novaj Esperantistoj* ni, laŭ deziro de la eldonanto-administratoro 1 de nia gazeto,
nun jam plu ne presados; ankaŭ la rubrikon de la „personoj, kiuj
deziras korespondadi en Esperanto“, ni elĵetis, ĉar ĉe la konstanta
publikigado de la „Novaj abonantoj“ la dirita rubriko ŝajnas al ni
superflua. La amikojn, kiuj ne alsendis ankoraŭ sian 2 abonpagon por
la jaro 1893, ni petas rapidi kun tio ĉi, ĉar la tro malfrue abonantoj
poste eble ne povos jam ricevi la unuajn numerojn. Ni esperas, ke
ĉiuj niaj amikoj ne sole rapidos mem aboni kiel eble plej frue nian
gazeton, sed ili ĉiam penados alporti al ĝi kiel eble plej multe da
novaj abonantoj. Se nove aliĝinta esperantisto, pro manko de iniciativo aŭ pro forgesemeco, ne abonas nian gazeton, li ne povas sekvi
la iradon de nia afero, kaj tial baldaŭ forgesas pri ĝi; tial la plej
bona rimedo por alligi iun pli forte al nia afero, restas ĉiam: aboni
por li la „Esperantiston“. La amikoj, kiuj intencas en la daŭro de la
jaro varbadi novajn abonantojn, faros la plej bone, se ili jam nun
abonos pli grandan nombron da ekzempleroj (dume sub sia 3 propra
adreso), por ke al iliaj postaj varbitoj ne manku la unuaj numeroj.
Kun abonoj oni volu sin turni al W. H. Trompeter en Schalke (West-falen), Germanujo. La rusaj abonantoj volu sin turni al L. Zamenhof
en Varsovio. Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan
nombron da ili, sub la sekvantaj kondiĉoj: 1 ekzempleron — por
20 centimoj, 10 ekzempl. — por 1,30 frankoj, 100 ekzempl. — por
1 Ĉi tiuj vortoj pruvas, ke la artikolon skribis la redaktoro, do ,
Zamenhof. 2 teksto: ilian. 3 teksto: ilia.
160
,La Esperantisto“ 1892—1893. — N-roj 66—67
13 frankoj. Oni povas sendi monon de ĉiu lando; anstatau mono
oni povas sendi ankau signojn de poŝto, kalkulante la ekstereuropajn
po | de ilia nominala kosto.
La nova jaro alportos al nia gazeto sendube multajn novajn legantojn, kiuj ne scias la historion de nia afero nek la esencon de nia