programo. Por tiuj ĉi amikoj ni donas tie ĉi mallongan ĉirkaurigardon.
La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj
staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon 1 11 inter
personoj de diversaj nacioj kaj per neutrala ĉiuhoma lingvo-tradukilo
fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro.
„Esperanto“ tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn
de ĉiu aparta nacio: kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar,
kiam ĉiu homo bezonos por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu
lingvon anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo, por labori super
sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por la komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan
signifon por la tuta homaro 2 .
La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en la fino de la
jaro 1887, preskaŭ unutempe en kelkaj lingvoj, sub la titolo: „D-ro
Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro“. La
lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj „Esperanto“ estis la
pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo (nuna redaktoro de la „Esperantisto“); sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la
estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon
mem, kiu nun portas la nomon „Lingvo Esperanto“ aŭ simple „Esperanto“.
La grandega graveco, kiun neŭtrala internacia lingvo havus por
la homaro, estis jam tre longe klara al ĉiuj. Tial jam longe antaŭ la
apero de la lingvo „Esperanto“ estis faritaj diversaj provoj, por krei
lingvon internacian. Sed ĉiuj tiuj ĉi provoj restis nur teoriaj projektoj, kiuj mortis tuj post sia naskiĝo. Nur unu sola el tiuj ĉi provoj,
Volapŭk, prezentis efektive pretan lingvon, sed ekster siaj aliaj tre
gravaj mankoj (malfacileco de la vortaro, sovaĝeco de la sonoj, ne-memorebleco, absoluta nekomprenebleco por ĉiu k.t.p.) Volapŭk havas
unu tre gravan mankon: ĝi estas tuta arbitre elpensita de unu persono
kaj sekve per nenio garantias, ke morgaŭ ne naskiĝos ia alia Volapŭk,
elpensita de alia persono. Tiu ĉi cirkonstanco estas la ĉefa kaŭzo,
kial Volapŭk, kiu tenis sin certan tempon nur dank’ al tre artaj reklamoj
kaj al granda financa subteno, nun jam mortas. La lingvo Esperanto,
ekster sia grandega facileco, bonsoneco, komprenebleco k.t.p., havas
1 teksto: interkomuniĝo; komp. la noton 1, paĝ . 144 . 2 komp.
1892, paĝ. 4—6 = 11. 55, noto 1, paĝ. 145.
11 Dietterle, Zamenhof.
161
II. A. Gazetartikoloj el
ankoraŭ tiun gravan flankon, ke ĝi ne estas arbitre elpensita laŭ la
volo de unu persono, sed estas fondita sur la internacia materialo,
kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem. Tial Esperanto neniam
bezonas timi iajn konkurantojn; ĉiuj esploroj, faritaj en la lasta tempo
memstare de la plej malsamaj instruituloj en la plej malsamaj landoj
de la mondo, montris unuvoĉe, ke la principoj kaj konstrua materialo
de la estonta lingvo de la mondo ne povas esti aliaj, ol nur tiuj, kiuj
sin trovas en Esperanto. Sekve en principo la estonteco de la lingvo
Esperanto kiel estonta lingvo de la mondo jam estas tute certa kaj
senduba; se diversaj esploristoj disputas ankoraŭ pri detaloj, tio ĉi
havas jam nenian signifon, ĉar la perfektigadon de la detaloj la aŭtoro
de la lingvo Esperanto lasis al la mondo mem, transdoninte la tutan
sorton de la lingvo al Ligo Esperantista (vidu malsupre), en kiu ĉiu
deziranto povas partopreni kun egalaj rajtoj kaj kiu ĉion decidados
per plimulto da voĉoj. Sekve ĉiuj personoj, kiuj en principo aprobas
la ideon de lingvo tutmonda (kaj kiu povas ĝin ne aprobi?), ne povas
iam havi ian alian standardon ekster la lingvo Esperanto. Kiel ĉiu
nova ideo, nia afero devas ankoraŭ malfacile batali kun la indiferenteco
de la mondo, sed nia estonteco estas certa kaj niaj esperoj estas
sendubaj.
Tuj post la apero de la unua broŝuro pri la lingvo Esperanto,
diversaj aŭtoroj komencis eldonadi diversajn verkojn pri aŭ en la
lingvo Esperanto, kaj [la literaturo de nia lingvo estas jam sufiĉe
granda kaj kreskas kaj riĉiĝis senhalte. (Nomaron de ĉiuj verkoj,
tuŝantaj la lingvon Esperanto, elsendas por 5 centimoj L. Zamenhof,
Varsovio, str. Novolipki N-ro 21.) Jam en la fino de la jaro 1889
montriĝis la neceso ligi inter si ĉiujn esperantistojn, disĵetitajn en
diversaj urboj kaj landoj de la mondo, kaj tiam estis fondita nia centra
organo, la „Esperantisto“. La celo de la „Esperantisto“ estas: 1. ligi
inter si la disĵetitajn esperantistojn; 2. perfektigi la esperantistojn en
la konado kaj uzado de la lingvo Esperanto. Por ke nia gazeto povu
bone plenumi sian difinon, estas necese, ke ĉiuj amikoj de nia lingvo
rigardadu la „Esperantiston“ efektive kiel centran organon de nia afero,
kiel salonon de interparolado por la esperantistoj kaj sendadu al ni
diligente sciigojn pri la irado de nia afero en iliaj lokoj, siajn opiniojn,
konsilojn k. c., por ke ni povu komuniki ĉion tion ĉi al ĉiuj amikoj
de nia afero. Sed ĉar nia gazeto servas ne sole al la vastigado de
nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo, tial ni kun danko
akceptas ankaŭ ĉiujn artikolojn, kiuj, ne tuŝante rekte nian aferon,
prezentas tamen interesan legaĵon por niaj amikoj.
La enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estas 1 : I. Nia afero
(sciigoj, korespondoj, artikoloj k.t.p., tuŝante rekte la aferon de la
1 Ĉi tiu parto ankaŭ pruvas , ke ĝin skribis la „redaktoro“.
162
,La Esperantisto“ 1893. — N-ro 67
lingvo Esperanto. Komencante de la Marta numero, ni presados en
tiu ĉi rubriko ankau la nomojn de niaj abonantoj kaj en kvarangulaj
krampoj ni presados apud ĉiu abonanto la nomon de la persono, per
kiu li abonis nian gazeton, se li ne abonis rekte ĉe la administracio
au redakcio). II. Literaturo (rakontoj, versaĵoj k.t.p.). III. E1 la
mondo (malgrandaj artikoletoj populare-sciencaj, novaĵoj el la mondo
k.t.p.). IV. Bagateloj (humoraĵo, ludoj k.t.p.). V. Respondoj al
la amikoj (lau mezuro de bezono). VI. Anoncoj.
En diversaj urboj ekzistas nun rondetoj kaj kluboj esperantistaj,
kiuj per fortoj kunigitaj laboras por la vastigado de la lingvo Esperanto. Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj.
La literaturo de nia lingvo estas nun, kiel ni diris, jam sufiĉe
granda, kaj pro manko de loko ni ne povas tie ĉi elkalkuli ĉiujn verkojn; sed al la amikoj, kiuj deziras vastigadi nian lingvon, ni devas
rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto
mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo,
ekzistas ankau en diversaj lingvoj specialaj poŝaj lernolibroj, kiuj
servas por la vastigado de nia lingvo kaj kostas de 15 ĝis 50 centimoj
por ekzemplero. Ĉiuj tiuj ĉi verkoj povas esti ricevataj de L. Zamenhof en Varsovio. Al la rusaj amikoj ni rekomendas aparte Ia plej
novan verkon sub la titolo: „Esperanto, Meĵdnunarodnij Jazik“, kiu
eliris antau 2 monatoj, enhavas nian tutan lingvon kun plej detala
antauparolo kaj kostas nur 7 kopekojn por ekzemplero (20 ekzempleroj
kune kun poŝta transsendo kostas nur 1 rublon). Tia libreto, difinita
speciale por granda vastigado, espereble eliros baldau ankaŭ en aliaj
lingvoj.
En la fino ni devas diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la financaj
rimedoj de nia afero. Ili estas bedaŭrinde tre malgrandaj, kaj tio ĉi