abonantoj kaj se el la ricevitaj voĉoj ne malpli ol 2 /s estas „por a la
decido.
2. Oni povas antaŭvidi, ke se ĉiu abonanto havos la rajton presi
proponojn en la „Esperantisto a , diversaj utilaj kaj neutilaj proponoj
venados en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povus
presi eĉ centan parton de ili. Por eviti tiun ĉi maloportunaĵon, ĉiu
propono, postulanta voĉdonadon, estos presata ne en la teksto de la
gazeto, sed en la parto de la anoncoj, kaj ĉiu proponanto devos pagi
por sia propono laŭ la takso de anoncoj. La mono, kiu estos en-spezata de tiuj ĉi pagataj proponoj estos uzata komence por kovri la
antaŭajn kaj venontajn deficitojn de nia gazeto kaj poste por la celoj
de nia afero laŭ la decidoj de la pagintaj proponantoj.
Tiu ĉi aranĝo donos al ni la eblon presi tuj ĉiujn alsenditajn proponojn, kiom ajn ili estos.
La legantoj vidas, ke la ordo en nia Ligo estos tre simpla
kaj klara. Kelkaj amikoj eble volos aldoni al tiu ĉi ordo
diversajn paragrafojn, — ili povos tion ĉi fari per la supre
montrita vojo, t. e. per voĉdonado de la membroj de la Ligo
(abonantoj de la „Esperantisto“). Ligo, en tia maniero aranĝita,
ne bezonos ian apartan sankcion de la registaroj nek iajn aliajn
formaĵojn, ĉar ĝi prezentos nur simplan „rilaton inter abonantoj
166
,La Esperantisto* 1893. — N-roj 68—69
kaj ilia abonata gazeto“; kaj tamen ĝi estos la plej bonorda,
fortika kaj senpartia kaj povos regule kaj trankvile fariĝadi
ĉiain pli kaj pli potenca.
Ĉar niaj ĝisnunaj abonantoj ne scias ankoraŭ pri la nova
ordo, tial ni komencos la presadon de la nomoj (kaj numeroj)
de niaj abonantoj ne pli frue ol en la Marta numero de nia
gazeto. Sed sian funkciadon la Ligo jam komencas, kaj la
amikoj povas jam komenci la sendadon de siaj proponoj sub
la supre diritaj kondiĉoj kaj por la supre diritaj celoj. Ne
sciante ankoraŭ la numerojn, sub kiuj ili estos enskribitaj,
ili povus dume subskribadi siajn voĉdonojn per sia nomo kaj
adreso, sub kiu ili ricevas la „Esperantiston“.
N-ro 69. paĝ. 17—20
Novaj lingvoj tutmondaj 1
De tempo al tempo la gazetoj alportas sciigon pri ia „nova
lingvo tutmonda”. Kion prezentas tiuj ĉi „novaj lingvoj”?
La gazetoj ne volas tion ĉi analizi kaj estas kontentaj, ke ili
alportis la sensacian fakton; la legantoj ne povas tion ĉi analizi;
ĉar ili neniam vidas la elirantan verkon; sed la fakto mem,
ke „naskiĝis nova lingvo“, elvokas ĉe la legantoj la timon, ke
nia lingvo ricevis konkuranton, kaj malfortigas ilian konfidon
al la venko de nia afero. La esencon de „tiaj novaj lingvoj“
ni jam analizis siatempe en nia gazeto, kaj tiam ni ankaŭ
klarigis la kaŭzon, kial ni nenion parolas pri tiaj „niaj konkurantoj“. Sed ĉar ofte niaj novaj legantoj, vidante nian absolutan silenton rilate tiun ĉi objekton, timas, ke ni ne scias
pri la „danĝero, kiu al ni minacas“, tial ni nun denove diros
kelkajn vortojn pri tiu ĉi objekto.
Kial ni silentas? Kial ni ne batalas kontraŭ tiuj ĉi niaj
konkurantoj? Simple el la kaŭzo, ke ili tute ne ekzistas kaj,
batalante kontraŭ ili, ni similiĝus al Don Kiĥoto, kiu batalis
kontraŭ ventaj mueliloj. La esenco de ĉiuj tiuj ĉi novaj lingvoj
estas: tiu aŭ alia sinjoro diras, ke li volas krei novan lingvon; sian diron li presas kaj dissendas al la redakcioj de ĉiuj
gazetoj, kaj jen morgaŭ aŭ postmorgaŭ niaj amikoj legas (ofte
kun timo) en la gazetoj, ke „estas kreita nova lingvo tutmonda“.
Tiuj ĉi faktoj estas tre bedaŭrindaj, kaj neniu tiel malutilas
al la ideo de lingvo tutmonda, kiel tiuj ĉi sinjoroj, kiuj nomas
sin „amikoj de lingvo tutmonda“. Unu fojon elirinte al la
publiko, tiuj ĉi sinjoroj ordinare jam poste neniam revenas,
ĉar ili baldaŭ konvinkiĝas, ke inter „voli“ kaj „fari“ estas
1 La artikolo povas esti verkita nur de la „redaktoro u Zamenhof .
167
II. A. Gazetartikoloj el
granda diferenco; sed pri tiu ĉi nerevenado la publiko ne scias;
sian parton da malutilo ili jam alportis. La faktoj estas tre
bedaŭrindaj, la projektantoj ne volas vidi, kiel malfacile ili
pekas kontraŭ la ideo, kiun ili kvazaŭ amas! Sed kion ni faros?
Kontraŭ kiun ni batalos? Diri kaj voli estas ja tiel facile,
ke se ni hodiaŭ dispremos dekon da tiaj dirantoj kaj volantoj,
morgaŭ naskiĝos novaj centoj kaj miloj, senfine, senfine! Ĉu
ni kontraŭ ĉiuj el ili batalos? ĉu ni ĉiam denove ripetados
la malnovan kanton? La sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj
estas absoluta silentado. Ĉiujn honestajn amikojn de nia ideo
ni petas: ne malfortigu en la publiko la konfidon al nia ideo
per vanaj fantomoj; memoru, ke ĉiu via paŝo, ĉiu via vorto
pri nova lingvo subfosas la konfidon de la publiko al nia ideo
entute. Sed al tiuj, kiuj restas surdaj al nia peto, ni povas
nur diri: ne parolu, sed faru! Nia militistaro iras trankvile
antaŭen, kaj ĉiun fojon, kiam ni renkontos sur la vojo minute-bakitan heroon, kiu krios al ni: „mi tuj vin venkos a , — ni
respondos per silento kaj iros antaŭen.
Ni ne analizos speciale ĉiujn projektojn de ĉiuj personoj,
kiuj diras, ke ili donas novan lingvon, — ĉar tiu ĉi estus
afero senfina. Ni diros pri ili nur kelkajn vortojn komune.
a) Lingvo ne estas kreata en unu horo, nek en unu tago,
nek en unu jaro, kiel pensas teorie la projektantoj; en tio ĉi
la aŭtoroj baldaŭ konvinkiĝas mem, kiam ili nur komencas la
efektivigadon de sia projekto. Tio ĉi estas la kaŭzo, kial ĉiuj
ĝis nun anoncitaj (ofte kun granda bruo kaj reklamo) novaj
lingvoj restis kaj restas nur projektoj, ne faris kaj ne faros
eĉ unu paŝon plu.
b) Efektive pretajn, pacience kaj multjare prilaboritajn
lingvajn sistemojn prezentas ĝis nun nur Volapuk kaj Esperanto. La aŭtoroj de ambaŭ tiuj ĉi lingvoj pacience kaj ofereme
laboris tre longan tempon, ne sciante unu pri la alia (la aŭtoro
de Esperanto sciiĝis pri la ekzistado de Volapuk nur tiam,
kiam Esperanto estis jam tute preta kaj Volapuk estis ankoraŭ
tro malmulte disvastigita), kaj nur la penso, ke nenio simila
ankoraŭ ekzistas, povis subteni ilian energion. Se nun, kiam
la ambaŭ sistemoj jam longe ekzistas tute pretaj kaj post
multaj grandegaj malfacilegoj, laboroj kaj oferoj ricevis jam
fortajn radikojn en la mondo, — se nun iu, anstataŭ labori
super la perfektigado de unu el la diritaj sistemoj, komencas
la Sizifan laboregon tute denove, — tio ĉi montras, ke:
1) aŭ li havas nenian ideon pri la stato de la aferoj
kaj pri la malfacileco de sia entrepreno kaj baldaŭ
168
>La Esperantisto” 1893. — N-ro 69
retiros sin post la unuaj paŝoj (kiel ni efektive vidas
sur ĉiu paŝo),
2) aŭ li mem scias, ke li nenion povos fari, sed presas
sian projekton pro celoj aliaj, tute ne idealaj.
c) Pri la fundamento de Esperanto (simpla gramatiko
kun vortaro proksimume romana—germana) neniu nun dubas,
ke ĝi estas ĝusta, kaj ĉiuj projektantoj ja proponas tian saman
fundamenton kaj disputas nur pri detaloj. Se pri tiuj ĉi
detaloj lf miliardoj da homoj havas lf miliardojn da opinioj,
kaj se iu el la projektantoj eĉ pensas, ke nur lia opinio estas
la sole vera kaj la sendispute akceptota de la tuta mondo (?!),
li ja devas memori, ke tiuj ĉi detaloj estas facile ŝanĝeblaj.
Sekve se nun iu, anstataŭ peni perfektigi aferon, kiu jam englutis multegon da laboregoj kaj jam ricevis fortajn radikojn,