volas nun detrui tiun ĉi akiron de nia ideo, subfosi la konfidon de la publiko al nia ideo kaj komenci la aferon tute
denove, ĉiu laŭ siaj personaj kapricoj, — tia persono estas
ne amiko, sed rekte malamiko de nia ideo. Sed feliĉe tiuj
sinjoroj, malgraŭ la komenca fiera memfido, laciĝas baldaŭ post
la unuaj paŝoj kaj eksilentas.
Tial ankaŭ ni faros la plej bone, se ni pri ĉiuj tiuj ĉi
„novaj lingvoj“ absolute silentos. Nun, kiel ni supre diris,
ni tuŝis tiun ĉi objekton nur pro niaj novaj legantoj. En la
antaŭpasinta jaro ni 1 analizis kelkajn tiajn projektojn de lingvoj;
nun ni pro ekzemplo analizos ankoraŭ unu „lingvon tutmondan“,
por montri al niaj legantoj, kia estas la esenco de la „danĝeroj,
kiuj al ni minacas”.
Antaŭ 2 jaroj unu Sud-Amerika mara oficiro presis kon-vene dikan libron, kiu enhavas salonan interparoladon pri ĉio,
kion vi volas: en interesa maniero, miksante ĉion kun ŝercoj,
vortoludoj kaj rakontoj el sia vivo, la aŭtoro parolas pri interpopolaj rilatoj, pri la signifo, esenco kaj historio de lingvoj k.t.p.
Poste li analizas diversajn provojn de lingvoj tutmondaj kaj
pri ĉiu el ili kompreneble multe kaj longa-parole mokas, kaj
en la fino li diras, ke li mem intencas krei lingvon tutmondan,
kiu ne havos ĉiujn mankojn, kiujn li montras en la aliaj sistemoj,
kaj li efektive donas … la tutan alfabeton de sia kreota lingvo,
aldoninte al ĉiu litero apartan ĉapitron da klarigoj. Sian verkon
la aŭtoro dediĉis al la glora lingvisto Max Mŭller, kaj tiu ĉi
skribis al li, ke la teorio estas bona kaj, se la aŭtoro nun
kreos ankoraŭ en tia sama senco la gramatikon kaj vortaron
1 „71/“, ĉi tie = Zamenhofĉar li estas la analizinto . Pruvo por la
Zamenhofeco de la artikolo.
169
II. A. Gazetartikoloj el
(nur tiujn ĉi du bagatelojn!!), la lingvo estas bona. Tiun ĉi
nenion dirantan simplan leteron de ĝentileco la aŭtoro alpresis
al sia verko, kiun li dissendis al ĉiuj gazetoj sub la nomo
„nova lingvo tutmonda, aprobita de Max Miiller”. La gazetoj
ordinare ne analizas tiajn aferojn, kaj, vidante la „aprobon de
Max Mŭller“, ili anoncis pri „nova lingvo tutmonda, kiu devas
renversi ĉiujn ĝis nun faritajn provojn“. Tiun ĉi minacan
sciigon kelkaj niaj amikoj eĉ legis en unu enciklopedia vortaro,
kaj tremo ilin atakis pro la sorto de nia malfeliĉa Esperanto,
kiu baldaŭ devas esti senkompate dispremita de tiu ĉi nekonata
al ili grandegulo! Kompreneble, ke la tuta laborado de la supre
nomita aŭtoro baldaŭ finiĝis, kaj restis nur la alfabeto. Jen
estas la tuta historio de la nova lingvo tutmonda, kiu .maltrankviligis la dormon de diversaj niaj amikoj.
Parolinte pri unu el la „novaj lingvoj” pro ekzemplo, ni
pri la aliaj jam ne parolos, ĉar ĉiuj ili estas de tia sama speco,
ĉiuj prezentas grandiozan arbaron, en kiu ĉio estos en la plej
bona ordo, sed en kiu mankas … nur la arboj. Sed unu el
la aŭtoroj, s-ro Lott el Vieno, dissendis al ĉiuj esperantistoj
sian folieton „Le Kosmopolit“, kaj dank’ al tio ĉi ni ricevis
de kelkaj flankoj leterojn pri tiu ĉi „nova lingvo“. Unu el
tiuj ĉi leteroj (de s-ro pastro Dombrovski) ni presos en la
venonta numero 1 .
A1 la fino ankoraŭ kelkajn vortojn. Dum unuj el la aŭtoroj
de la „novaj lingvoj* komencas sian entreprenon el simpla
facilanimeco aŭ el gloramo, sed sen iuj malhonestaj intencoj,
trovas sin ankaŭ tiaj sinjoroj, kiuj tro videble faras tion saman
el pura malhonesteco. La taktiko de tiuj ĉi lastaj sinjoroj (kies
nomojn ni nun ne volas tuŝi) estas la sekvanta: Ili sidiĝas al
sia skribotablo, kaj en la daŭro de kelkaj horoj ili pretigas
verketon, kiun ili titolas: „Nova lingvo tutmonda”. Kaj ili
diras al si: „mi scias, ke mia projekto estas sensenca; sed,
dank’ al la laboroj kaj oferoj de malsaĝaj idealistoj, la ideo
de lingvo tutmonda havas nun multajn amikojn, kaj tiuj ĉi
lastaj, eksciinte pri la apero de ,nova lingvo tutmonda*, sendube volos ĝin legi kaj pagos al mi por mia kelkpaĝa broŝuro
la plej altan koston, kiun mi nur difinos. E1 mia projekto
kompreneble nenio fariĝos, sed … kelka sumo da mono sin
trovos en mia poŝo, kaj mia modesta rolo estas finita“. Pro
kelkaj dekoj da frankoj, kiujn tiuj ĉi sinjoroj esperas gajni
(kvankam ankaŭ en tio ĉi ili trompiĝas), ili permesas al si
1 Gi aperis ne en la 3-a, sed en la 4-a numero, paĝ . 54 — 55, kaj
estis alsendita al Zamenhof.
170
,La Esperantisto“ 1893. — N-roj 69—70
subfosi la fundamenton de konstruo, havanta ĉiuhoman gravecon
kaj super kiu malfacile laboras multe da homoj! Pro cento da
personoj, kiuj eble aĉetos ilian presitaĵon, ili senkonscience
malvarmigas por grava afero centojn da miloj da homoj, kiuj
legas en la gazetoj pri la apero de „ankoraŭ unu lingvo tutmonda! w Honto, honto!
N-ro 70. paĝ. 45
A1 novaj landoj! 1
Niaj amikoj sendube jam longe rimarkis, ke ĝis nun la nombro
de niaj amikoj en Rusujo estas pli granda, ol en ĉiuj aliaj landoj kune.
La kaŭzo de tiu ĉi ŝajna anomalio neniel dependas de la karaktero
de la nacioj, sed estas tute simple la sekvanta: por la vastigado de
nia afero en Rusujo ĝis nun estas uzita pli da rimedoj kaj pli da
fortoj, ol por ĉiuj aliaj landoj kune. Nun venis la tempo ŝanĝi la
aferon. En Rusujo nia afero staras jam iom forte kaj iras jam regule
antaŭen, tial ni nun devas por kelka tempo turni pli da ĉiuj niaj fortoj
al ekster-Rusujo, kie nia afero estas ankoraŭ preskaŭ tute nekonata.
Ni deziras nun aranĝi konstantan kaj energian agitadon en la
landoj ekster-Rusujaj, kaj ni esperas, ke niaj amikoj energie nin subtenos en tiu ĉi. Ni bezonas por tio ĉi multon da fortoj, multon da
rimedoj, ni turnas nin pri tio ĉi al la oferemeco de niaj amikoj kaj
ni esperas, ke ĉiu el ili komprenos la eksterordinaran gravecon de
la nuna entrepreno kaj venos al ni, almenaŭ por la komenco, kun
tiom da helpo, kiom li nur povos alporti, ĉiu laŭ siaj rimedoj. Ju pli
energia estos la komenco, des pli bone la afero poste iros per si mem.
Por la komenco ni bezonas antaŭ ĉio, ke oni en diversaj landoj
sciu pri la ekzistado de nia lingvo, kaj tial la komencon de nia agitado
ni decidis fari per konstanta kaj sistema anoncado en ekster-Rusujaj
gazetoj. Por la komenca tempo tio ĉi devas esti nia ĉefa maniero
de agitado, kaj por ĝi ni devas uzi ĉiujn rimedojn, kiujn ni havas.
La legantoj scias, ke kiam estas parolo pri Rusujo, ni ordinare ne
konsilas la anoncadon; ĉar en Rusujo oni pri la ekzistado de la
lingvo jam tre bone scias kaj sekve tie ni povas uzi niajn rimedojn
multe pli utile kaj pli efike, ol per nuda anoncado; sed en ĉiuj aliaj
landoj ni devas antaŭ ĉio sciigi pri nia ekzistado, veki per anoncoj
la scivolecon de la publiko, kaj nur poste, kiam la nomo de nia afero
jam estos tie pli konata kaj niaj lokaj fortoj tie estos pli grandaj, ni
povos alpaŝi ankaŭ tie al aliaj manieroj de vastigado.
1 Ke la artikolo estas skribita de Zamenhof, tion montras ne nur
la enhavo, sed tute klare ankaŭ frazo en la antaŭlasta alineo. Cetere
Zamenhof en alia artikolo diras, ke li skribis ĉi tiun.
171
II. A. Gazetartikoloj el
Ni organizas energian anoncadon, kaj ni invitas al partopreno
ĉiujn amikojn de nia afero. Sed por ke la anoncado ne estu tute
senutila perdo de mono, ĝi devas esti prudenta kaj sistema. Tial