al la personoj, kiuj volas partopreni en la anoncado, ni proponas:
1) aŭ ke ili sendu sian monon rekte al ni, kaj ni jam mem ĉion
aranĝados kaj donados kalkulon en la „Esperantisto“; 2) aŭ, se ili
deziras anonci mem, ili antaŭe sciigu nin kaj demandu nian konsilon
pri la formo kaj maniero de anoncado.
En tiu ĉi loko ni uzas la okazon, por turni la atenton de niaj
amikoj, ke tiuj, kiuj donas anoncojn sensisteme kaj sen nia scio, ne
sole ordinare perdas senutile sian monon, sed ofte eĉ rekte alportas
malutilon al nia afero anstataŭ utilo. Ekzemple kelkaj anoncoj, kiujn
oni donis sen nia scio en rusaj gazetoj, enhavis en si tre nelerte
esprimitan reklamon; per si mem tio ĉi ankoraŭ ne multe malutilus,
sed bedaŭrinde la anoncantoj donis sub la anonco nian 1 adreson,
tiel ke la legantoj estas certaj, ke la nelerta anonco estis presita de
ni, kaj tio ĉi nur kompromitas nian aferon. Tial ni kore petas, ke
neniu sen nia scio presu ian anoncon en nia nomo.
Ni aranĝas nun en nia gazeto la sekvantajn du specialajn rubrikojn:
1) Por anoncado en ekster-Rusujaj gazetoj ni ricevis …; 2) Anoncojn
en ekster-Rusujaj gazetoj donis .. ., kaj ni kore petas ĉiujn, por kiuj
la progresado de nia afero estas kara, ke ili energie subtenu (almenaŭ
en la unua tempo) tiujn ĉi du rubrikojn kaj oferu por ili malavare,
ĉiu laŭ siaj rimedoj. La nuna aranĝo de la anoncoj devas meti
fundamenton al nia tuta afero en ekster-Rusujo; de la alteco de
niaj nunaj rimedoj multe, tre multe dependas. Ni esperas, ke en la
nuna tre grava momento ni ne vane turnas nin al la koroj kaj poŝoj
de la amikoj de nia afero …
N-ro 71. paĝ. 50—54
z Pri la Ligo
Pri la „Ligo Esperantista“ mi ricevis diversajn leterojn,
parte por, parte kontraŭ la Ligo. La leterojn de la unua
kategorio mi ne presas, ĉar ili enhavas en si simple aprobon
kaj jesigon de la pensoj, kiujn mi esprimis en mia artikolo
en n-ro 1. E1 la leteroj de la dua kategorio mi presas malsupre du, kiuj enhavas en si la tutan esencon de la motivoj
kontraŭ la Ligo. Traleginte la du leterojn, la legantoj trovos
malsupre ankaŭ mian propran opinion pri la Ligo kaj pri la
ricevitaj leteroj.
1 vidu la antaŭan rimarkigon!
172
,La Esperantisto“ 1893. — N-roj 70—71
I. S-ro N. Borovko skribas 1 : En n-ro 1 de la „Esperantisto“ estas
presita projekto de Ligo Esperantista . Uzante la okazon, mi volas fari
al la esperantistoj plej gravan proponon — laŭ mia opinio: fari nenian
proponon pri ŝanĝado de la lingvo, ĉar tio ĉi estas tre glita vojo. Ĉiu
scias, ke ne ekzistas en la mondo ideala lingvo. Ne ekzistas sur la
tero lingvo, kiu ne havas siajn maloportunaĵojn, kaj la plej gravaj lingvoj
havas tiajn malfacilaĵojn, ke en komparo kun ili Esperanto estas preskaŭ
ideala. Kial do ni perdos fortojn kaj tempon por disputoj pri preskaŭ
nerimarkeblaj malbonaĵoj, kiam antaŭ ni staras granda celo: fari el
Esperanto vivan lingvon? Antaŭ tiu ĉi celo ĉiu disputo pri „e“ aŭ „kaj“
estas simple infanaĵo. Vi trovas, ke „e“ estas pli oportuna ol „kaj“;
sed mi trovas, ke „kaj“ estas plej bela vorto. Kaj la plej racionala
estas, ke ni restu ĉe nia opinio, ĉar se ĉiu opinio faros sian influon
sur la lingvon, — ĝi estos pereigita. „Sed ni solvados la demandojn
per plimulto da voĉoj“, oni diros al mi. Jes, sed oni devas pli frue
montri, ke la opinio de la plimulto estas ĉiatn vera. Se tio ĉi estus
tiel, tiam la konvinko, ke tondro, ekzemple, havas naturan kaŭzon, estus
plej granda malsaĝeco. Sed, ho ve, la faktoj montras, ke tiu ĉi malsaĝeco estas granda veraĵo. Kaj ĉu lingvo estis kreita, por ekscii, ĉu
A trovas, ke estas pli agrable por la orelo uzi la artikolon „la“, ol tute
ĝin ne uzi? Ĉu la problemo de ĉiu lingvo — kaj precipe de lingvo tutmonda — estas fariĝi perfekta lingvo? Kion oni dirus pri homo, kiu
aĉetus belan kaleŝon kaj, anstataŭ veturadi en ĝi, sin okupadus nur
per trovado en ĝi bagatelajn difektojn ? Kaj fine fari el Esperanto tute
perfektan lingvon eĉ ne estas bezone. „El tiu fakto“, diras Voltaire,
„ke ĉiu lingvo estas neperfekta, ne sekvas, ke oni devas ĝin ŝanĝi“;
kaj tio ĉi estas tute saĝa opinio kaj tiujn ĉi saĝajn vortojn mi konsilas
presadi per oraj literoj sur la unua paĝo de ĉiu numero de la „Esperantisto“. Hotna lingvo havas nemezureble pli gravan celon, ol servi al
la orelo: servi al la animo de la homo. Ne tiu lingvo estas riĉa, kiu
havas „brilantan eksteraĵon“, sed tiu, en lciu estas elparolitaj gravaj
produktaĵoj de la homa spirito. Se tio ĉi estas klara, tiam estas kompreneble, kion ni devas fari. Ni ne disputos pri „kaj“ aŭ „e“, ĝi estas
ne inda je nia laboro; ni pensos pri efektiva riĉigado de nia lingvo.
Faru do tradukojn de grandaj produktaĵoj de la homa genio, kolektu
rimedojn por la materiala flanko de la afero, organizupagajn 2 literaturajn
legadojn, spektaklojn, — kaj vi donos animon al la lingvo, kaj nur
sovaĝa pedanto tiam riproĉos nin, ke ni paciĝis kun „nenio“, kiam
„neno“ estas pli bonsona.
II. S-ro L. de Beaufront skribas: Mi esperas, ke niaj amikoj estos
modestaj en iliaj proponoj de ŝanĝoj . Estus tute bedaŭrinde, se la novaj
1 komp. la noton 1 al n-ro 62, paĝ. 153. 2 ne klarigebla preseraro!
ĉu eble „pagatajn“ ?
173
II. A. Gazetartikoloj el
adeptoj vidus ĉiumonate: ŝanĝu tion ĉi, plibonigu tion, korektu tie. Ni
perdas rapide la konfidon al lingvo, kies partianoj, kiel ŝajnus, akceptas
ĝin nur por povi ĝin ŝanĝi. Objekton bonan oni ne devas tro tuŝi; alie
anstataŭ perfektigo oni alportas al ĝi nur kripligon. Se longaj jaroj
de pripensado kaj sep jaroj de laborado super unu demando donas al
ia homo kelkan kompetentecon tuŝante ĝin, mi trovas min en tia situacio,
kaj tial mi permesas al mi rememorigi niajn amikojn, ke, aparte pri
lingvo tutmonda, nur tiu bone konas la faritaĵon, kiu ĝin faris. Sekve
li scias, multe pli precize ol ĉiu alia, kial kaj kiel tio estas utila aŭ
malutila. Li sola ankaŭ la plej ofte konas funde la kaŭzon, kial plibonigo ŝajnanta estus praktike neebla, danĝera aŭ senutila. Ni devas
lasi al la aŭtoro la grandan direkton pri la demando. Ni ankaŭ devas
ne forgesi, ke la ling\>o sukcesos nur tiam, se oni havos absolutan
certecon, ke ĝi estas sistemo plena, finita, egale taŭga por ĉiuj oficoj
kaj uzoj, kiel la lingvoj naturaj. Sed kiel oni volas, ke tiu konfido, tiu
certeco absolute necesa naskiĝu en la koro kaj restu en la spirito
de la novaj adeptoj, se, legante nian gazeton , ili ĉiam renkontos proponojn pri ŝanĝoj? Kiel! ili pensos, la lingvo ekzistas nur de 5 jaroj,
kaj ĝiaj adeptoj proponas jam vete novajn formojn kaj regulojn! Sed
tiam ĝi ne estas tiel bona, kiel oni pretendas, ĝi ne estas ankoraŭ preta,
finita; almenaŭ sub proteksto de plibonigado oni devigos min ellerni
konstante ion novan. Kaj, komparante kun sia patra lingvo, li pensos
juste, ke nenio simila okazas en ĝi. Li konkludos, kaj certe almenaŭ
ia dubo naskiĝos en li. Mi mem, sen la konvinko profunda kaj fondita,
kiun mi havis pri la bonegeco de Esperanto, mi mem estus almenaŭ
atendinta tempon pli certan, por fariĝi partiano militanta de ĝi, se mi
estus konstante leginta proponojn pri ŝanĝoj, kritikojn k.t.p. en nia
gazeto. Aŭ ni devas penadi , ke nia gazeto iru al kiel eble plej granda
nombro da personoj, aŭ ni devas esti pli ol ŝparemaj pri tiuj proponoj.
Ĉar la plejmulto da legantoj ne volos eliri el tiu rondo de filozofado: