aŭ la lingvo estas bona, plena , finita, kaj tiam kial oni volas ĉiam ali -
formigi ĝin? aŭ ĝi estas ankoraŭ en formado, kaj tiam??
Mi komprenas bone, tre kara arniko, la delikatecon de via pozicio
kontraŭ la postuloj de kelkaj arnikoj, certe tre bonintencitaj. Mi do
klarigas al mi vian konduton kaj eĉ la kreadon de la Ligo Esperantista,
kiun mi aprobas plene nur tiam , se ni uzos ĝin, lio! la plej malofte kaj
tute serioze por tre gravaj kaŭzoj. Sed mi esperas, ke tiu Ligo ne
inspiros al iu tro grandan fervoron de reformado kaj ŝanĝado. Sendube multaj pensas kiel mi kaj trovas Esperanton, tia kia ĝi estas,
sufiĉe bela kaj bona, por ne deziri perfektigojn, kies rezultato povus
esti: dubo, necerteco kaj senkonfido, ĉe la plejmulto de l y legantoj, pri
la merito aŭ la estonteco de nia lingvo amata.
Parolante ankorau pri la uzado de novaj formoj ekster la decidoj
de la Ligo, s-ro L. de B. skribas: Por pruvi, ke Esperanto estas vere
174
,La Esperantisto a 1893. — N-ro 71
tutmonda, nenio estas pli bona, ol montri leterojn kaj poŝtajn kartojn,
skribitajn de personoj de landoj tute malsamaj. Sed, se ĉiu el ni, laŭ
sia bontrovo kaj prefero, almiksas formojn personajn al la lingvo, kiel
oni volas, ke ni kuraĝu prezenti al iu tiajn skribaĵojn? Ĉu la leganto
ne vidos tiun mankon de unueco? Certe, li diros al ni, mi konsentas
ellerni unu, sed ne 3 aŭ 4 lingvojn. Volonte mi fariĝus adepto de
sistemo finita, tute formita, sed mi ne povas aliĝi al lingvo, kiu estas
ankoraŭ ŝanceliĝanta inter multaj finiĝoj de vorto, multaj reguloj kaj
eĉ multaj radikaj vortoj. Mi ne volas batali por sistemo , kiu iom post
iom kaj tre rapide fariĝos tute alia kaj nekomprenebla por siaj adeptoj
mem, per ilia propra kulpo, kaj kiu tre certe mortos, mokata kaj forĵetita pro tio, ke ĝiaj propraj amikoj estos mortigintaj ĝin (ho! en tre
bona intenco!), ĉiam volante fari ĝin pli bela, pli perfekta, aŭ pli
simila je ilia revo. Kial do ni volus fari por lingvo mirinde simpla,
tre logike verkita, absolute praktika, kion ni ne faras por niaj patraj
lingvoj, pri kiuj ni estas tiel obstinaj konservantoj de multaj aferoj
senlogikaj, malfacitaj kaj tute ne praktikaj? Ĉu ni diras konstante pri
ili: tio ne plaĉas al mi, sekve mi ĝin ŝanĝigas? Amikoj, kredu al mi,
la danĝero por Esperanto ne estas la indiferenteco, nek eĉ la malamikeco de ĉiuj, ĝi estas la prefero kaj arbitra uzado de novaj formoj
en la lingvo. Nia amo al ĝi plene sufiĉos, por venki la unuajn, sed eĉ
la plej sincera adorado neniam ĝin savos de morto neevitebla, kiun alportos al ĝi tiuj ĉi lastaj. Nun aŭ neniam estas la okazo memorigi la
proverbon „concordia parvae res crescunt etc.“ Ni akceptu Esperanton
aŭ forĵetu ĝin, sed ne ĉiam aliformigu ĝin. —
La pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj mi
plene aprobas. La legantoj scias, ke jam multajn fojojn mi
esprimis ankaŭ tiujn ĉi samajn pensojn, mi montris la tutan
danĝeron, kiun en la nuna tempo alportus ĉia eĉ plej malgranda ŝanĝo en nia lingvo. Kelkajn fojojn mi jam klarigis,
ke nun ni devas zorgi nur pri la vastigado, kaj la demandon
de perfektigado ni nun ne devas ankoraŭ eĉ tuŝeti. Kaj
tamen, malgraŭ ĉio, mi opinias, ke la ekzistado de Ligo estas
necesa!
La kaŭzo de la tuta timo, kiun la kreo de la Ligo naskis
ĉe kelkaj niaj amikoj, konsistas en tio, ke ili pensas, ke la
speciala celo de la Ligo estas fari ŝanĝon en nia lingvo. Se
tio ĉi efektive estus la speciala celo de la Ligo, tiam ĝi efektive,
almenaŭ en la unua tempo, estus por ni objekto tre danĝera.
Sed la celo de la Ligo estas ne speciale ŝanĝi, sed zorgi
pri nia lingvo kaj gardi ĝin. La Ligo havas la rajton fari
ŝanĝojn (se ĝi trovos ilin efektive necesaj kaj kiam ĝi trovos
ilin necesaj); sed per tio sama ĝi havas ankaŭ la rajton aŭtoritate
175
II. A. Gazetartikoloj el
malpermesi ĉiujn ŝanĝojn, se ĝi trovos ilin ne sufiĉe gravaj
aŭ tro frutempaj. La plej granda parto de niaj amikoj tre
bone komprenas, ke ĝis nia plena fortiĝo ni devas severe
gardi la lingvon en tiu formo, kiun ĝi havas; ke ĉia ŝanĝado
nun estus tre danĝera kaj malhelpus kaj eĉ neebligus la plej
gravan celon de nia lingvo — la tutmondiĝadon. Sed kiam
mi tion ĉi ripetadis, oni vidis en ĝi nur mian personan obstinecon, kaj kelkaj eĉ plej bonaj amikoj de nia afero komencis
agitadi por tia aŭ alia ŝanĝo. Por fari finon al tiuj ĉi diversaj
personaj postuloj kaj ŝanĝoj, ni devis krei Ligon, kiu prezentos la opinion kaj juĝon de ĉiuj. La Ligo devas servi al
ni kiel fulmo-forigilo. La celo de nia Ligo estas ne komenci serion da ŝanĝoj, kiel kelkaj amikoj vane timas, sed
meti ĉion al publika lumo kaj juĝo kaj per tio ĉi gardi nian
aferon de danĝeraj personaj kapricoj. Gis nun ekzemple
s-ro X aŭ Y pensas, ke lia propono estas tre necesa, ke ĉiuj
ĝin akceptus kaj ke nur mi obstinas kontraŭ ĝi; sed kiam
publika voĉdonado montros al li, ke la plejmulto ne aprobas
lian proponon aŭ almenaŭ ne trovas ĝin tiel grava, ke ni
devu pro ĝi fari danĝeran rompadon, — tiam tiu ĉi voĉo
havos por ĉiu signifon kaj forton. Se oni scios, ke ekzistas
institucio, kiu en okazo de efektiva neceso havas la rajton
fari ŝanĝojn, tiam kontraŭ la forĵeto de tiu aŭ alia propono
neniu jam plu protestos, komprenante la neceson de tiu ĉi
forĵeto.
Ĉar la plej granda parto de la liganoj per si mem komprenas
la danĝerecon de la ŝanĝado kaj ĉar, ekster tio, ni, amikoj
singardaj, agitados ĉiam por reteni tiujn amikojn, kiuj volus
esti tro facilanimaj, tial jam nun oni povas antaŭvidi, ke nia
lingvo longe ankoraŭ restos tute netuŝata kaj ke ia ŝanĝo
estos enkondukita nur tiam, kiam ĝi estos efektive eksterordinare necesa. Se ni iam vidos, ke la liganoj forgesis la
danĝerecon de la rompado kaj estas pretaj tro facilanime akcepti ian proponon, ni ripetos al ili: „memoru, ke la unua
celo de nia lingvo estas fariĝi tutmonda, kaj ke lingvon
ĉiam ŝanĝatan la mondo neniam akceptos“ — kaj tiuj ĉi vortoj
rekonsciigos la facilanimajn liganojn.
Sed nun naskiĝas alia demando: se la liganoj memoras pri
la danĝereco de rompado, tiam povos esti, ke la lingvo restos
por eterne tute rigida, kaj nenia propono de perfektigo, eĉ
la plej necesa, povos iam atingi la necesan plimulton da voĉoj,
por esti enkondukita? Sed ankaŭ tiu ĉi timo estas vana, ĉar
ŝanĝoj efektive necesaj malgraŭ ĉia agitado trovos por si
la necesan plimulton da voĉoj. Ekster tio ekzistas tre simpla
176
,La Esperantisto“ 1893. — N-roj 71—72
rimedo, per kiu oni povas tute oportune ligi la perfektigadon
de la lingvo kun ĝia absoluta netuŝado: se tiu aŭ alia propono
ŝajnas al vi tre utila, sed vi tamen ne volas meti pro ĝi la
lingvon al danĝero de ŝanĝado, vi povas ja doni vian voĉon
en la sekvanta maniero: „akcepti, sed iam poste“. Per tia
maniero multaj perfektigoj povos esti en principo akceptitaj
kaj la lingvo en principo perfektiĝos, sed la praktika enkonduko de tiuj ĉi perfektigoj estos prokrastita ĝis tiu tempo, kiam
la plej grava celo de nia lingvo (tutmondeco) estos jam atingita
kaj kiam nia afero bezonos jam nenion timi. Tiam (kiam voĉdonado decidos, ke „la tempo jam venis a ) ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos per unu fojo enkondukitaj. Per tia maniero
la mondo sekve povos kuraĝe aliĝadi al ni, ne timante, ke ni
devigos ĝin ĉiutage lerni novajn formojn, kaj tamen nia lingvo
fariĝos iam tute perfekta.