Mi montris, ke, kvankam mi el la tuta koro aprobas la
pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj, mi tamen
trovas, ke la Ligo estas institucio tre utila. Cetere, se la
amikoj trovas, ke la Ligo estas malutila, ili ja povas, en ĉiu
tempo, per tiu ĉi sama vojo de voĉdonado, levi la demandon
pri la restigo aŭ forigo de la Ligo.
N-ro 72. paĝ. 55
Rimarko de la redakcio 1
Pri la „lingvo“ de s-ro Lott ni parolis nur tial, ĉar li dissendis
sian folieton al multaj esperantistoj. Sed nia propra opinio pri la laboro
de s-ro Lott estas sekvanta: Tio, kion li nomas lingvo, estas dume nur
provo kaj projekto, simila al multaj aliaj, pri kiuj ni parolis komune
en la pasintaj numeroj. Sed se ni eĉ supozus, ke pretigi kaj enkonduki estas tiel same facile, kiel paroli, restas la demando: al kio propre
s-ro Lott celas?? … Por pretigi el la kruda romana-germana materialo
precize difinitan, severe regulan kaj plej facile ellerneblan lingvon,
ni devis kompreneble multon ŝanĝi, multon ĉirkaŭhaki laŭ severaj
kaj unuforme difinitaj leĝoj. Tio ĉi al s-ro Lott ne plaĉas, kaj li proponas uzi la materialon en ĝia kruda formo, t. e. fari la lingvon ne
ellernebla por personoj neinstruitaj nur por tio, por ke personoj instruitaj tuj komprenu ĝin! Tiam al kiu kaj por kio ĝi servos (se ni
supozas, ke ĝi iam efektive estos preta)? Du personoj, kiuj ambaŭ
komprenas la plej gravajn ekzistantajn lingvojn naturajn, ne bezonas
ja lingvon artan kaj povas ja komunikiĝi inter si per la lingvoj
ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ pli tuje, ol ian sovaĝan
„lingue universal*. Por kiu kaj por kio do laboras s-ro Lott?
1 S-ro Lott estis proponinta „novan lingvon“ („lingue universal“)
sur folieto , titolita „Le Kosmopolit “.
12 Dietterle, Zamenhof.
177
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 73. paĝ. 66 — 68
z Fundamenta verko
Wŭster: Grand
Mi preparas nun por la presado unu tre gravan verkon:
grandan detalan vortaron germana-esperantan. ĵam longe multaj
amikoj insiste ripetadis al mi pri la neceseco de tia vortaro,
kun kiu oni povus konsiliĝi en ĉiuj bezonoj, kaj per kies helpo
ĉiu povus facile esprimi en nia lingvo ĉion, kion li bezonas,
sen ŝanceliĝo, sen duboj, sen longa, ofte senfrukta pripensado.
Unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke de la ekzistado
de tia vortaro dependas la ekzistado kaj la progresado de nia
tuta afero, kaj ke nur tiam, kiam tia vortaro ekzistos, ni povus
kuraĝe montri al la mondo, ke nia lingvo estas tute preta kaj
taŭgas por ĉiuj detaloj de la vivo.
Ekzistas plena vortaro rusa—esperanta; sed ĝi havas du
mankojn: 1) ĝi enhavas nur la vortojn fundamentajn, sed la
diversajn detalaĵojn de la homa esprimado ĝi lasas al la
kombinado de la uzantoj mem, kaj tial personoj, kiuj ne bone
konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvo, ofte tute ne povas
al si helpi en la tradukado de tiu aŭ alia penso, kaj eĉ tute
lertaj esperantistoj ofte trovas sin en tia sama situacio aŭ
almenaŭ forte ŝanceliĝas kaj dubas; 2) presita en lingvo rusa
kaj per literoj rusaj, ĝi estas tute neuzebla por ĉiuj popoloj
ekster Rusujo; kaj ĉar en la mondo ekster-Rusuja oni tro
malmulte konas la lingvon rusan, tial tiu ĉi vortaro tute ne
ekzistas por la mondo. Ĉiuj amikoj nerusoj, bezonante la
tradukon de tiu aŭ alia vorto aŭ esprimo, sin turnas ordinare
al mi kun longaj serioj da demandoj, sed mi kompreneble
havas nek la tempon nek la eblon respondi je ĉiuj tiuj ĉi
demandoj.
Granda vortaro germana—esperanta forigos ĉiujn nesciojn,
dubojn kaj ŝanceliĝojn kaj donos al ĉiuj (eĉ al la lernantoj
komencantaj) la eblon facile esprimi en nia lingvo ĉiun sian
penson. Krom tio, verkita en lingvo, kiu havas komprenantojn
en ĉiuj landoj de la mondo, ĝi donos al ĉiuj nacioj la eblon
krei al si mem grandajn vortarojn en siaj propraj lingvoj.
Estus eble pli bone, se mi elektus la lingvon francan aŭ
anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo; mi devis tamen elekti
la lingvon germanan, ĉar por la plej granda parto de niaj
nunaj amikoj la lingvo germana estas pli oportuna, ol la
lingvo franca aŭ angla. Ĉar la literojn latinajn (per kiuj ankaŭ
la germana parto de la vortaro estos presata) ĉiuj niaj amikoj
bone konas, tial la vortaro povas bone servi al ĉiuj niaj amikoj,
al kiu ajn nacio ili apartenas. Tiel ekzemple eĉ tiuj el niaj
178
,La Esperantisto“ 1893. — N-ro 73
rusaj amikoj, kiuj tute ne konas la lingvon germanan, povos per
helpo de vortaro rusa—germana trovi en nia eldonota „Granda
Vortaro” respondojn al ĉiuj siaj demandoj kaj duboj. La „Granda
Vortaro” estos fundamenta verko, kiu devos sin trovi en la
manoj de ĉiuj amikoj de nia lingvo.
La nun intencata verko estos eksterordinare grava por
nia afero. Sed ĝia eldonado estos ligita ne sole kun grandaj
laboroj, sed ankaŭ kun tre grandaj elspezoj, kaj tial mi povas
entrepreni ĝin nur tiam, se ĉiuj amikoj de nia afero helpos
al mi en tio ĉi. La presadon de tiu ĉi verko mi povus komenci
nur tiam, se mi scios, ke ne malpli ol 600 ekzempleroj estos
aĉetitaj. Mi petas, ke ĉiu el niaj amikoj sciigu min, ĉu li
aĉetos la verkon kaj kiom da ekzempleroj li aĉetos. La verko
elirados per apartaj kajeroj en monato; ĉiu kajero enhavos
16 paĝojn de tia grandeco, kiel nia gazeto, kaj kostos 25 cen-timojn (= 20 pfenigoj = 10 kopekoj). La unua kajero estas
jam preta, kaj tuj kiam la nombro de la menditaj ekzempleroj
atingos la altecon de 600, la unua kajero estos presita
kaj dissendita al la mendintoj, kaj tiam ĉiuj ceteraj kajeroj
jam komencos regule eliradi kaj esti dissendataj al la mendintoj.
La mendantoj ne bezonas sendi al mi ian antaŭ—
pagon: la pagon ili sendos post la ricevo de la kajeroj.
Ili bezonas nur sendi al mi la sekvantan sciigon: „Mi deziras
ricevadi po … ekzempleroj de ĉiu kajero de la ,Granda
Vortaro germana—esperanta*; la pagon por ĉiuj kajeroj (po
25 centimoj) mi promesas sendi al vi post la ricevo de la
kajeroj tiam, kiam vi postulos*.
Mi petas la amikojn rapidi kun la mendoj, ĉar mi povas
presi la vortaron nur en tiom da ekzempleroj, kiom estos
menditaj L Presi grandan provizan nombron da ekzempleroj mi
ne povas; sekve kiu tiun ĉi gravan fundamentan verkon nun
ne mendos, tiu poste kredeble ne povos ĝin ricevi.
La verko estas tiel grava kaj 25 centimoj monate estas
sumeto tiel bagatela, ke mi ne dubas, ke neniu el la amikoj
de nia lingvo rifuzos mendi almenaŭ unu ekzempleron. Ĉar
la Granda Vortaro estos la plej fundamenta verko de nia
literaturo kaj la subtenado de ĝi prezentos subtenadon de nia
tuta afero, tial sur la lastaj paĝoj de la Vortaro estos presitaj
la nomoj de ĉiuj ĝiaj aĉetintoj kaj la nombro da ekzempleroj,
kiun ĉiu aĉetis. La personoj, kiuj mendos ne malpli ol 50 ek-12*
1 teksto: mendite.
179
II. A. Gazetartikoloj el
zemplerojn, estos presitaj ankaŭ sur la titola paĝo de la verko,
kiel „eIdonantoj a de la Granda Vortaro.
Mi akceptas la mendojn. Estus tre bone, se mi povus
komenci la eldonadon de la Vortaro kiel eble plej frue, kaj
por tiu ĉi celo mi petas la amikojn rapidi kun iliaj mendoj.
N-ro 74. paĝ. 82 — 83
z Pseŭdo-esperantistoj 1
De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn
pli-malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu