kuŝas nun antaŭ niaj okuloj:
Jam longe mi ne skribis al vi, lcaj vi kredeble jam pensas ke mi,
kiu iam varnia amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi.
Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori
por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis
lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas
ankoraŭ matura por tiu granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur
la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo
pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu
al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto; kiom da amikoj la afero nun havas? kiaj novaj verkoj eliris?
Se la „Esperantisto u ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi.
Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon
pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi … k.t.p. k.t.p.
Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado? kiam dank’ al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj
laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la
ŝviton de niaj fruntoj kaj, post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj, levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn
de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la
venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj!!! Dume
„la mondo ne estas ankoraŭ matura“, kaj tial s-ro X. en tia
grado ne povas esti „aktiva esperantisto”, ke li ne povas eĉ
… por sia propra persono aboni la „Esperantiston“, kiu „havas
por li ĉiam grandan indon a , kaj sian aldonitecon al nia afero li
esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera
tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato
de nia afero.
Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj! Estas vero, ke ĉia nova
utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ
malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank’ al nia konstanteco la
1 represita en „Lingvo Internacia (i VII. 1902, paĝ. 116 — 117.
180
,La Esperantisto* 1893. — N-roj 73—74
mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos
esti „fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku,
ne esplorinte ĝin“, kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj.
Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj kiam ĝi restis
sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Sed se nia.laborado apartenus
al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kron^taj de tuja granda
sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj
tiam ni ja vin ne bezonus! Vi ĉiuj (via nombro estas jam
tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu
aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn.
Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas
laborantojn; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ mal-facilegan bataladon; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter
ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas;
oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon: „esti aŭ ne esti“.
Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj,
vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni
siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience,
pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni,
nek la malkuraĝigaj malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni
renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj
per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de
nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras
ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni
venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj,
kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata
fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la
popoloj; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la
kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu
brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ĝi nin ne
jetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj
paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam
la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu fojo kun
grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel
ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ de la murego staris
netuŝita; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi
la venkon, kaj vi diros: „ni laboris”. Sed la historio tiam ne
silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.
181
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 75. paĝ. 111 — 112
Respondoj al la amikoj
A1 s-ro ***. — Mi miras, ke vi nun deziras ankorau, ke ni parolu
en la w Esperantisto a pri ŝanĝoj en la lingvo. Ni ja tiom multe jam
parolis pri tiu ĉi objekto kaj ni montris, ke la cirkonstancoj devigis
nin ĉesigi absolute ĉian priparoladon de ŝanĝoj en la teksto de la
gazeto, ĉar tiu ĉi demando ne havas finon kaj nur malvarmigas la
amikojn al nia afero. Ne parolante jam pri tio, ke en’tia okazo Esperanto baldau mortus por eterne, ni ja ne havas eĉ la fizikan eblon
presadi en nia malgranda gazeto la senfinan nombron da artikoloj kaj
kontraŭ-artikoloj en tiu ĉi demando, en kiu ĉiu pensas, ke nur li sola
montras la plej veran kaj logikan vojon!! Ni devis decidi akcepti
ĉiujn proponojn pri ŝanĝoj nur en la rubrikon de pagataj anoncoj;
alie agi estis absolute ne eble. Kial vi ne volas tion ĉi kompreni?
Vi diras, ke anstataŭ „Ligo“ devas ekzisti „Komitato“, — bone, kial
do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Vi volas Komitaton, dua volas
Ligon, tria volas Kongreson, kvara volas, ke nenio simila ekzistu, —
kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Ĉu estas fizike eble, ke
ni mem de nia propra volo enkonduku ĉiujn tiujn ĉi reciproke kontraŭ-parolajn proponojn? Redakcio.
N-ro 76. paĝ. 114—116
Kelkaj rimarkoj pri la Ligo 1
E1 diversaj rimarkoj, kiujn ni ricevas tuŝante nian Ligon, ni vidas,
ke kelkaj amikoj tute erare komprenas la esencon de la Ligo. Supozante, ke tiuj ĉi ricevataj opinioj prezentas eble la opinion ankaŭ de
multaj aliaj personoj, kiuj silentas, ni analizos tie ĉi kelkajn el la plej
gravaj punktoj, kiujn niaj korespondantoj tuŝas en siaj leteroj.
1) Kelkaj amikoj ne ĉesas vidi en la Ligo danĝeron por nia afero.
La timo, ke eble la Ligo ĉiam farados diversajn ŝanĝojn en la lingvo,
pendas super nia afero, kiel la glavo de Damoklo; oni ne volas lerni,
oni ne volas labori, oni ne volas eldoni novajn verkojn pro la timo,
„ke eble morgaŭ oni devos ĉion relerni denove, eble la hodiaŭ eldonotaj
verkoj morgaŭ perdos ĉian indon kaj estos de neniu aĉetataj“. Per si
mem la ĵus esprimita opinio estas tre vera, tute vera; sed erara ŝajnas
al ni la uzado de tiu ĉi opinio. La erareco konsistas en tio, ke la
amikoj miksas inter si du tute diversajn objektojn: „Ligo“ kaj „ŝanĝado
de la lingvo“. La Ligo tute ,ne estas kreita por ŝanĝadi, sed por
administradi kaj regadi en nia afero. Se la amikoj de nia afero