memoros pri la danĝero de ŝanĝado kaj estos singardaj, tiam ankaŭ
1 La tuta enhavo pruvas la Zamenhofecon de la artikolo; ĉi tie
evidente parolas la „redaktoro“, kiu ricevis la y,leterojn “.
182
„La Esperantisto“ 1893. — N-roj 75—76
ĉe la ekzistado de la Ligo nia lingvo restos senŝanceliĝa kaj fortika;
se la amikoj forgesos la tutan gravecon de la supre citita opinio kaj
pro tiu au alia formo aŭ vorto, kiu al ili ne plaĉas, volos riski la tutan
ekzistadon de nia afero, tiam la neekzistado de Ligo ne sole ne forigos
tiun ĉi danĝeron, sed ankoraŭ pligrandigos ĝin, ĉar tiam mankus ĉia
regulatoro kaj leĝdonanto kaj multaj komencus private kaj ĉiu laŭ sia
bontrovo diversajn reformojn. La Ligo, kiel ni diris, estas kreita ne
speciale por ŝanĝado de nia lingvo, sed por regado en nia afero, kaj
ni povas esperi, ke ĝi regados prudente kaj singarde kaj ke antaŭ ol
ĝi decidos akcepti ian ŝanĝon, ĝi antaŭe bone kaj mature pripensos:
a) ĉu la proponita ŝanĝo estas tiel gravega kaj necesega, ke oni devas
ĝin akcepti malgraŭ la supre montrita danĝero; b) ĉu oni ne povas
trovi ian rimedon, por enkonduki la deziratan perfektigon per vojo
natura sen difektado de la fruktoj ĝis nun atingitaj; c) ĉu oni devas
akcepti la proponon tuj, aŭ lasi ĝin por ia pli malproksima tempo
estonta, kiam ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos enkondukitaj per unu
fojo kaj jam por ĉiam; d) ĉu (en okazo de akcepto) la nova formo
devas esti (tuj aŭ iam poste) deviga kaj elpuŝi la malnovan, aŭ ĉu ĝi
devas esti nur permesata kaj ekzisti kune kun la malnova formo, ĝis
unu el ili iom post iom mortos. Cetere en la Ligo ĉiu havas ja egalan
rajton, kaj se s-ro A. proponas tian ŝanĝon kaj s-ro. B. proponas alian
ŝanĝon, s-ro C. povas ja proponi ekzemple, ke la Ligo nenion ŝanĝu
en la daŭro de certa nombro da jaroj, kaj s-ro D. povas eĉ proponi,
ke la Ligo tute deprenu de si la rajton de ŝanĝado … k.t.p. Per unu
vorto, kun ĉiuj plendoj kontraŭ la ekzistado aŭ kontraŭ tia aŭ alia
aranĝo de la Ligo la plej bona estas turni sin al la Ligo mem.
2) Oni diras, ke dank’ al la maldiligenteco de la Liganoj neniam
estos eble atingi ian decidon de la Ligo. Denove eraro. Se la ĝisnunaj proponoj atingis nur tre malgrandan nombron da voĉoj, tio ĉi
venas, laŭ nia opinio, de tio, ke la proponoj mem ne estis sufiĉe gravaj
en la okuloj de la Liganoj. Sed ke proponoj efektive gravaj kaj utilaj
trovos tre facile la necesan nombron da voĉoj, oni vidos el la sekvanta kalkulo: La regularo de nia Ligo diras, ke por atingi ian „decidon
de la Ligo a , estas sufiĉe (en okazo de indiferenteco de multaj Liganoj),
ke a /s de 7s de ĉiuj membroj donu sian voĉon „por“. Sekve ekzemple
nun, kiam la nombro de la Liganoj estas ĉirkaŭ 800, por atingi leĝan
decidon de la Ligo estas sufiĉe ricevi ĉirkaŭ 177 voĉojn „por“. Ĉu
por efektive grava propono, kiun laŭ la kutima esprimo de la proponantoj „ĉiuj aprobos“, estas malfacile ricevi 177 voĉojn inter 800 membroj?! Sendube neniu tion ĉi diros. Se ni eĉ supozos, ke ĉiuj membroj de la Ligo estos tiel maldiligentaj, ke, aprobante en la koro la
proponon, ili sendos la voĉon nur en terure malgrandega nombro,
tiam la proponanto povas ja dissendi ankoraŭ private al la membroj
kelkan nombron da memorigaj poŝtaj kartoj kun pagita respondo, kaj
183
II. A. Gazetartikoloj el
tiam li jam tute sendube atingos la necesan nombron da voĉoj, se
lia propono estas efektive bona kaj aprobota. Sekve ne la aranĝo
de la Ligo estas kulpa en tio, ke ĝis nun estis atingita ankorau nenia
decido de la Ligo, — sed la laudinda singardeco de la Liganoj, kiuj
ne volas fari ian oficialan decidon, ĝis oni ne montris al ili sufiĉan
gravecon por tia decido. Kiel homo matura, la Ligo ne volas fari
ian uzon el siaj ambaŭflanke tranĉaj rajtoj, ĝis ne venis efektiva neceso
por tia uzo.
3) Oni plendas, ke se iu volas alporti bonon al nia afero per ia
utila propono, oni devigas lin ankoraŭ „pagi“ por tio ĉi! Tia plendo
estas tute erara. Por la proponado mem oni nenion devas pagi; ĉiu
povas proponi al la Ligo eĉ mil proponojn ĉiutage, ĉiu povas dissendi
por voĉdonado al la membroj de la Ligo eĉ tutajn librojn, eĉ tutajn
bibliotekojn kun proponoj, kaj li ne devas pagi por tio ĉi eĉ unu
centimon; la „Esperantisto“ ja presas la adresojn de ĉiuj Liganoj, por
ke ĉiu povu dissendi siajn proponojn rekte al la Liganoj. Sed ĉar la
rekta dissendado estas ligita kun grandaj klopodoj kaj elspezoj, tial
la eldonanto de la „Esperantisto“ proponis por tiu ĉi celo al la dezirantoj la paĝojn de sia gazeto. Postuli de li, ke li faru tion ĉi senpage,
estus tre nemodeste de nia flanko, ĉar li jam sen tio tre multe oferas
por nia afero kaj portas sur si preskaŭ ĝian tutan fiiiancan pezon; ĝi
estus eĉ ne ebla, ĉar tiam la proponoj venadus en tia granda nombro
kaj en tiaj grandaj mezuroj, ke ili rie sole okupus la tutan tekston de
la gazeto (al granda malkontento de la legantoj), sed devigus la eldonanton presadi ĉiumonate multajn foliojn anstataŭ unu. Se iu
volas proponi al la Liganoj multajn, grandajn kaj detale motivitajn
proponojn, li povas tion ĉi fari, en kia ajn maniero li volas (ekzemple
per apartaj broŝuroj dissendotaj al la Liganoj), kaj neniu postulos de
li ian pagon por tio ĉi. Se la proponanto domaĝas la elspezojn, kun
kiuj la proponado estas ligita, li ja ne povas postuli, ke alia persono
prenu sur sin Ia elspezojn por li!
4) Unu amiko trovis ne konvena, ke ĉiu Ligano devas aboni Ia
„Esperantiston“ kaj ke ni sekve „ligis la Ligon kun la gazeto ,Esperantisto‘“. Kiel do alie fari? Se vi havas pli bonan vojon, proponu,
kaj se ĝi estas bona, la Ligo ĝin akceptos! Kompreneble, ke kiam
anstataŭ la sola „Esperantisto“ ni havos en nia lingvo kelkajn gazetojn,
tiam la Ligo povos elekti al si alian oficialan organon, se ĝi deziros.
N-ro 77. paĝ. 177—179
z Pri la reformoj
Wŭster: Ref Esp Ant
Mi havis jam okazon esprimi mian personan konvinkon pri
reformoj en nia lingvo. En principo mi ne estas kontraŭ re-
(formoj, sed mi opinias, ke paroli pri reformoj, aŭ tiom pli
„La Esperantisto* 1893. — N-roj 76—77
fari reformojn, estus nun ankoraŭ tro frue kaj danĝere. Sed j
la agitado por reformoj en la lastaj jaroj tiel fortiĝis, ke ni
ne povas jam resti silentaj rigardantoj de ĝi kaj ni devas reguligi ĝin. Laŭ mia opinio la rivero de la reforma agitado
tro frue naskiĝisjj sed ĉar ĝi jam naskiĝis kaj obstine daŭras
kaj la partio de ia amikoj konservativaj estas tro malforta, por
sukcese kontraŭbatali al ĝi, tial ni ne devas pli peni digi la
riveron, sed ni devas reguligi ĝian fluon, por ke ĝi alportu
utilon anstataŭ malutilo.
Por demeti de mi la respondecon por la sorto de nia
lingvo, mi kreis en la pasinta jaro la Ligon Esperantistan.
Tute vane sekve la amantoj de reformoj sin turnas nun al mi:
ili devas sin turni al la Ligo. Sed, komprenante, ke mi havas
en nia afero pli da sperto kaj eble ankaŭ pli da konfido, ol
iu alia, multaj amikoj esprimis la deziron, ke mi mem gvidu
la reformojn. 1 Mi konfesas denove, ke, se la afero dependus
de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolajn pri reformoj, sed
ĉar mi ne povas kontraŭstari al la fluo de flanko pli potenca,
mi volonte provos gvidi ĝin, por depreni de ĝi la danĝerecon
kaj turni la malbonon al bono 1 .