Jen estas mia opinio pri la reformoj:
La reformoj devas esti farataj antaŭ ĉio nur teorie; ili
devas esti ne blindaj, paliativaj kaj fragmentaj, kiel la ĝisnune
proponitaj, sed ili devas. esti sistemaj kaj senĝene radikalaj,
laŭ la tuta sperto, kiun donis la sesjafa laborado (radikalajn
reformojn ni povos permesi al ni tiam, kiam ni decidos ŝanĝi
nenion, antaŭ ol ĉio estos tute preta kaj matura); kiam la
reformoj teorie estos tute maturaj kaj aprobitaj de la plimulto
de la esperantistoj, oni devos ilin elprovi praktike, tamen ne
per skribado jam de verkoj aŭ leteroj en la nova dialekto, sed
nur oferante al la dialekto en nia gazeto unu apartan rubrikon
por elprovado. Kiam la teoriaj priparoloj kaj praktikaj provoj
donos certan rezultaton, tiam ni precize kalkulos niajn fortojn,
por sciiĝi, ĉu ni h^vas la eblon krei novan literaturon kaj konstantan forton anstataŭ la detruota malnova. Kaj kiam ĉio
supre dirita estos finita kaj donos kontentigan rezultaton, nur
tiam ni povos anonci, ke la reformita lingvo estas enkondukita,
kaj tiam per unu fojo kaj jam por ĉiam komenciĝos la uzado
de la reformita dialekto en la tuta venonta literaturo, en la
reciproka korespondado de la esperantistoj k.t.p. Sed ĝis tiu
1 La strekoj laŭlonge la tekston estas faritaj de mi, por akcenti,
kial d-ro Zamenhof poste mem proponis la „reformojn“ — kontraŭ
sia propra konvinko!
185
II. A. Gazetartikoloj el
tempo nenio devas esti ŝanĝata en nia lingvo, ne sole en la
eldonotaj verkoj, sed eĉ en privataj leteroj. Tio ĉi estas necesa kondiĉo, por ke ni evitu Babilonan miksaĵon de dialektoj.
Tiu ĉi vojo estas eble iom longa, sed ĝi estas laŭ mia konvinko la sola, certa kaj sendanĝera vojo por farado de reformoj.
Tia estas mia opinio pri la maniero, en kiu ni devas fari
reformojn. Ĉu la plimulto de esperantistoj dividas mian opinion
aŭ ne — tio ĉi montriĝos ĉe la voĉdonado, kiun mi siatempe
proponos al la Liganoj en tiu ĉi demando. Dume mi devas
fari preparan laboron, kaj laŭ la supre esprimitaj principoj mi
intencas fari la jenon:
De la n-ro 1, „Esperantisto a 1894, mi komencos la presadon
de serio da artikoloj, en kiuj mi analizos sisteme kaj radikale
la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo, komencante de la
alfabeto kaj finante per la lasta vorto de la Meza Vortaro. Pri
ĉiu peco de tiu ĉi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon
mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun,
kiam mi havas jam tiom multe da sperto, atingita per sesjara
praktika laborado, per .aŭskulto de granda multo da diversaj
opinioj de personoj de diversaj nacioj. En tia maniero mi peco
post peco prezentos al niaj legantoj la tutan lingvon, radikale
reformitan laŭ la bezonoj, kiujn la praktiko montris, kaj laŭ
la konsiloj, kiujn mi ricevis de multaj personoj kaj societoj.
La opinion de niaj plej kompetentaj amikoj pri la manieroj de
reformoj mi jam scias el iliaj ĝisnunaj leteroj; tamen mi petas,
ke paralele kun la presado de miaj artikoloj ili daŭrigu sendadi
al mi sian opinion pri la reformoj, kiujn mi proponados; se
mi trovos en iliaj leteroj ian bonan konsilon, kiun mi ankoraŭ
ne sciis aŭ ne uzis, tiam mi uzos ĝin en la fino de mia analiza
laboro kaj prezentos ĝin en la fino kiel aldonon aŭ ŝanĝon al
miaj publikigitaj 1 reformaj intencoj. Kiam la tuta laboro, kun ĉiuj
eble venontaj plibonigoj, ŝanĝoj aŭ aldonoj, estos finita kaj niaj
legantoj havos jam finitan pentraĵon de la tuta proponota reformita lingvo, tiam mi proponos al la membroj de la Ligo
Esperantista decidi per voĉdonado la sekvantajn demandojn:
ĉu ni devas akcepti lasi la lingvon Esperanto en ĝia ĝisnuna
malnova formo? ĉu ni devas akcepti la lingvon reformitan?
ĉu ni devas ankoraŭ daŭrigi faradi pri la lingvo aliajn reformajn
provojn? Se la plimulto da esperantistoj voĉos por la unua
punkto, tiam ni tute ĉesos paroladi pli pri reformoj; se la plimulto voĉos por la tria punkto, tiam ni daŭrigos ankoraŭ la
presadon de diversaj proponoj, ĝis la Liganoj decidos fari finon
1 teksto: publikitaj .
186
,La Esperantisto“ 1893—1894. — N-roj 77—78
al la provoj; se la plimulto voĉos por la dua punkto, tiam ni
anoncos, ke la reforma provado estas fermita kaj ni komencos
la praktikan elprovadon de la reformita lingvo. De tiu momento unu parto de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos
presata en la nova dialekto, sed ĉio alia devos esti skribata
ankoraŭ en la dialekto malnova, ĉar la nova tiam estos ankoraŭ
en stadio de provado. La provado daŭros 5—6 monatojn; se
en tiu ĉi tempo la praktiko montros aŭ iu el la legantoj rimarkos en la nova dialekto kelkajn erarojn, kiuj en teorio ne
estis rimarkitaj, ili estos forigitaj. Kiam eraroj aŭ neoportun-ajoj praktikaj jam pli ne estos trovataj, tiam estos anoncite,
ke la lingvo ricevis jam sian finan formon kaj restos jam netuŝebla por ĉiam (en tia senco, en kiu ni parolas pri netuŝebleco de ĉiuj aliaj lingvoj). Sed per tio ĉi ankoraŭ la afero
ne estos finita: veninte al tiu ĉi punkto, ni kalkulos kaj mezuros niajn fortojn, por konvinkiĝi, ĉu ni havas la eblon krei
novan literaturon (precipe lernolibrojn en diversaj lingvoj) anstataŭ la malnova, kiun ni estos decidintaj detrui. Se la rezultato estos jesa, tiam la nova dialekto ricevos plenan kaj
sole regantan forton, kaj ni komencos eldonadi diversajn librojn
konforme jam al la nova dialekto; se la rezultato estos nea,
tiam la nova dialekto restos ankoraŭ afero teoria kaj la dialekto
malnova regos ankoraŭ en sia plena forto tiel longe, ĝis ni
trovos la eblon komenci la sisteman kreadon de nova literaturo.
Tia estas mia konvinko, kaj tiajn proponojn mi intencas
siatempe fari al la Ligo, kiam mia serio da analizoj estos finita.
La supran enkondukan kaj preparan artikolon mi presis
jam nun, por ke mi en n-ro 1 de 1894 povu jam komenci
mian sisteman teorie-reforman laboron.
1894
N-ro 78. paĝ. 2—3
Pri la Ligo Esperantista 1
En Januaro de la jaro 1893 estas kreita Internacia Ligo Esperantista. Por la personoj, kiuj ne legis nian gazeton en la pasinta
jaro, ni ripetas tie ĉi per malmultaj vortoj la esencon de tiu Ligo.
Ĉiu abonanto de la gazeto „Esperantisto w estas membro de la
Ligo. En la manoj de la Ligo trovas sin la sorto de la lingvo Esper-1 La enhavo pruvas, ke ĉi tiu artikolo ne estas verkita de la „Eldonanto-Administratoro W. H. Trompeter *, sed de la redaktanto y do, de
Zamenhof mem.
187
II. A. Gazetartikoloj el
anto. Se iu trovas, ke estus utile fari ian ŝanĝon en la lingvo au
fari ian komunan decidon pri la lingvo, li proponas (per anonco en
la „Esperantisto u aŭ en ia alia maniero) sian opinion al la membroj
de la Ligo kaj petas, ke ĉiu Ligano sendu al li sian voĉon „por“ aŭ
„kontraŭ“ lia propono. Se li ricevis de la plejmulto de la Liganoj
voĉon por lia propono, tiam li alsendas sian proponon, kune kun la
nomoj de la personoj, kiuj partoprenis en la voĉdonado, al la redaktoro
de la „Esperantisto“, kaj la supramaniere akceptita propono estas publikigata en la „Esperantisto“ kiel „decido de la Ligo“ kaj ricevas
forton por ĉiuj amikoj de la lingvo Esperanto.
En la daŭro de la jaro 1893 al la Ligo estis farataj diversaj proponoj; sed ĝis nun nenia el ili estis akceptita kiel „decido de la Ligo“.
Ni pensas, ke tio ĉi venas de tio, ke la ĝisnunaj proponoj ne estis
sufiĉe gravaj, por ke Ia Ligo decidu ilin akcepti. Sed la amantoj de