reformoj pensas alie: ili diras, ke la kaŭzo de neakceptado kuŝas en
tio, ke laŭ la regularo de la Ligo por rajta decido de la Ligo estas
postulate, ke la voĉojn donu ne malpli ol -J-de ĉiuj Liganoj kaj ke el
Ia ricevitaj voĉoj ne malpli ol f estu „por“ la propono; laŭ ilia opinio
tiu ĉi regulo, dank’ al la indiferenteco de la pli granda parto da Liganoj, neniam permesas al ia eĉ tre bona propono ricevi por si la
necesan plimulton da voĉoj. Ili plendas, ke, dank’ al la dirita punkto,
la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj
ol al la progresistoj. Por forigi tiun ĉi kaŭzon de plendoj kaj por
doni al ĉiu efektive bona propono la eblon atingi sian celon, ni en
la nuna numero (rigardu la parton de anoncoj) proponas al la Ligo
forigi la neoportunecon de la supre dirita punkto de Ia regularo, per
aldono de la sekvanta regulo: „Se post paso de 3 monatoj post la
publikigo de la propono montriĝos, ke la necesa nombro da voĉoj ne
estas alsendita, sed el tiuj voĉoj, kiuj estas alsenditaj, pli ol 4 estas
por la propono, tiam la proponanto denove prezentas sian proponon
al la Ligo kaj petas la Liganojn denove alsendi al li siajn voĉojn; se
post paso de la novaj 3 monatoj montriĝos denove, ke pli ol 4 de la
ricevitaj voĉoj estas por la propono, tiam la propono estos akceptita kiel decido de laLigo, tute egale kia ajn estos la nombro
de la ricevitaj voĉoj entute.“ Tiam la Liganoj, kiuj estos tiel indiferentaj, ke ili ambaŭ fojojn ne estos alsendintaj sian voĉon, ne povos
plendi, se oni faros la decidon sen ilia voĉo.
Tian proponon ni 1 faras nun al la Ligo. Kompreneble, ke la akceptado de tiu ĉi nia propono povas nun ankoraŭ esti farata nur laŭ
la regulo malnova, t. e. se f el J de ĉiuj abonantoj de la „Esperantisto“ (laŭ ilia nombro en Marto 1894) alsendos sian voĉon por la
propono. Por la faciligo kaj justigo de la aferoj de la Ligo ni forte
1 Ke ĉi tie parolas Zamenhof, tion montras II, 80,
188
„La Esperantisto“ 1894. — N-roj 78—79
dezirus, ke tiu ĉi nia propono estu rajte akceptita, kaj tial ni insiste
petas ĉiujn abonantojn de nia gazeto, ke ili forĵetu sian indiferentecon
kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian voĉon por aŭ kontraŭ la
propono, kiun ni faras nun al la Ligo en la parto de la anoncoj.
N-ro 79. paĝ. 3—4
z Pri reformoj en Esperanto
Wŭster: RefEsp
Kiel mi promesis en n-ro 12 de „Esperantisto“ 1893, mi i
nun komencas sisteman analizon de nia tuta lingvo. Peco post
peco, komencante de la alfabeto kaj finante per la lasta vorto
de la Meza Vortaro, mi priparolos la tutan lingvon, kaj pri
ĉiu peco mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun, havante post mi jam
6| jarojn da praktika laborado kaj elprovado kaj elaŭdinte jam
tiom multege da opinioj kaj konsiloj, ricevitaj de plej diversaj
^ fflgopono ir gazetoj kaj societoj el la plej diversaj landoj de la
‘mondo. Kiam mia tuta analiza laboro estos finita kaj niaj legantoj havos antaŭ si jam plenan pentraĵon de la nove proponata perfektigita dialekto, tiam mi turnos min al la Ligo
Esperantista kaj proponos al ĝi decidi per voĉdonado la sekvantajn demandojn: 1) ĉu ni devas restigi senŝanĝe la malnovan (ĝisnunan) formon de nia lingvo? 2) ĉu ni devas akcepti la novan formon, kiun mi estos prezentinta al la Liganoj
en ĝia tuta pleneco? 3) ĉu ni devas fari aliajn reformojn en
la lingvo? Se la Ligo elektos la unuan decidon, tiam ni tute
ĉesos paroladi pri reformoj ĝis la tempo, kiam la Ligo iam
eble decidos alie. Se la Ligo elektos la trian decidon, tiam
ni daŭrigos presadi ankoraŭ aliajn reformajn proponojn de ni
kaj de aliaj amikoj, ĝis la Ligo trovos, ke la demando de la
reformoj estas elĉerpita. (Kiu ne volas atendi kun siaj reformaj
proponoj, ĝis mia analiza laboro estos finita, tiu havas kompreneble la rajton prezenti siajn reformajn proponojn al la
Ligo jam nun.) Se la Ligo elektos la duan decidon, tiam ni
anoncos, ke la demando pri reformoj estas teorie finita kaj ni
alpaŝos al la praktika elprovado. En la praktiko (t. e. en la
eble ankoraŭ eldonotaj verkoj, en la korespondado inter la
esperantistoj k.t.p.) tiam ĉiam ankoraŭ restos en sia plena forto
la dialekto malnova; sed, komencante de tiu tempo, unu parto
de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos jam presata en
la dialekto nova, por doni al ĉiuj la eblon sufiĉe esplori, ĉu
la nova dialekto ne havas en la praktiko iajn maloportunaĵojn
aŭ erarojn. Se en la tempo de tiu elprovado montriĝos iaj
eraroj, ili estos forigitaj. Tiu ĉi tempo de elprovado daŭros,
189
II. A. Gazetartikoloj el
laŭ la bezono, 3—6 aŭ pli multe da monatoj, kaj kiam neniaj
duboj jam restos, tiam ni anoncos, ke la fina formo de la
lingvo Esperanto estas jam decidita por ĉiam, kaj la lingvo
restos de nun jam por ĉiam neŝanĝebla (en tiu senco, en kiu
ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj estas neŝanĝeblaj), kaj tiam komenciĝos la plena kaj solereganta praktika uzado de la nova dialekto. Sed antaŭ ol ni tion ĉi anoncos, ni kalkulos niajn fortojn, por konvinkiĝi, ĉu ni havas Ia eblon krei novan sisteman
literaturon anstataŭ la forjetota malnova; se montriĝos, ke ni
Ia sufiĉan forton ne havas, tiam ni atendos ankoraŭ kun la
praktika enkonduko de la nova dialekto, ĝis la fortoj troviĝos.
Niajn legantojn kaj entute la amikojn de nia ideo mi petas,
ke, Iaŭ mezuro de presado de miaj artikoloj pri la reformoj
en Esperanto, ili daŭrigu sendadi al mi siajn opiniojn kaj konsilojn. Ĉiujn ĝis nun ne esprimitajn kaj eble ankoraŭ venontajn bonajn konsilojn mi uzos en la fino (aŭ eble ankoraŭ
en la daŭro) de mia serio j&e artikoloj en formo de aldonoj aŭ
ŝanĝoj al mia proponata nova gramatiko-vortaro de nia lingvo 1 .
N-ro 80. paĝ. 14
Z AI la Ligo Esperantista
Mi proponas, ke oni aldonu al la regularo de la Ligo la sekvantan
regulon: „Se post 3 monatoj post la publikigo de ia propono montriĝos,
ke la necesa nombro da voĉoj ne estos alsendita, sed el tiuj voĉoj,
1 Post ĉi tiuj vortoj jam sekvas la nova projekto, komencanta per
proponoj pri la „Alfabeto“. — Komparu antaŭ ĉio la rimarkigon al la
artikolo 1893 , paĝ. 177 — 179 = II. 77. La tie per strekoj signita frazo
montras, ke d-ro Zamenhof, kontraŭ sia propra konvinko kaj nur
obeante pro disciplinemo, faris la proponojn pri reformoj, kiuj estus — se
oni estus akceptinta ilin — renversintaj la tutan sistemon. Skribante
ilin, en sia koro li certe esperis, ke oni ne akceptos ilin. Komp. ankaŭ la
ĝis nun ne konatan sciigon pri Trompeter en la letero V. 731. La demandon pri reformoj ankaŭ rilatas la leteroj sub V. 176. 177.179. — Kiel
Zamenhof poste mem pensis pri la represigo de la prireformaj artikoloj — ili
troviĝas en „La Esperantisto“ 1894, paĝ. 17 — 21, 36 — 39, 39 — 40, 49 — 52,
67—72 — tion montras lia letero al la direktanta komitato de la „British
Esperanto-Association“ de la 23. VI. 07 = V. 308. — Li nepre ne deziris,
ke oni represu ilin kaj esprimis sian deziron tre energie tiel, ke ĝi fariĝis
ordono. Mi sentas tion mia devo, nepre respekti kaj obei ĝin kaj ne preni
ilin en mian kolekton. Cetere ili prezentos intereson nur por filologoj.
Pri la sorto de la reformprojekto kaj pri la voĉdonado komparu la sekvantan artikolon II. 81 = 1894, paĝ. 40—44 „Ni prepariĝu“; plue II. 83
= 1894, paĝ. 66 „Al la Ligo Esperantista“; II. 85 = paĝ. 67 „Pripensu