libere vian voĉon“; II. 88 = 1894, paĝ. 161—162 „Fina rezultato de la
voĉdonado“.
190
„La Esperantisto” 1894. — N-roj 79—81
kiuj estas alsenditaj, pli ol duono estas por la propono, tiam la proponanto denove prezentas sian proponon al la Ligo kaj petas la Liganojn denove alsendi al li siajn voĉojn; se post paso de la novaj
tri monatoj montriĝos denove, ke pli ol duono de la ricevitaj voĉoj
estas por la propono, tiam la propono estos akceptita kiel decido de
la Ligo, tute egale kia ajn estos la nombro de ricevitaj voĉoj entute. w
Mi petas la Liganojn sendi siajn voĉojn pri mia propono sub la adreso:
L. Zamenhof, Grodno, Russie.
N-ro 81. paĝ. 40—42
z Ni prepariĝu!!
Post 3 monatoj mia analiza laboro pri reformoj en Esperanto estos finita, kaj tiam, farinte en ĝi kelkajn modifikaciojn,
kiuj eble ĝis tiu tempo montriĝos utilaj, mi proponos ĝin al
la voĉdonado de la esperantistoj. Se la plimulto ne decidos,
ke ni devas lasi la lingvon netuŝita 1 en ĝia ĝisnuna formo,
tiam oni aŭ akceptos mian projekton, aŭ oni faros en ĝi diversajn ŝanĝojn; en ambaŭ okazoj ni baldaŭ trovos nin antaŭ
la neceso, krei novan sisteman literaturon anstataŭ la malnova,
kaj al tio ĉi ni devas esti frutempe pretigitaj!!
Ĉe la nialrapida alportado de helpo de la flanko de niaj
amikoj, ni devas komenci la prepariĝadon tre frue, por ke
ni ĝis la decida momento estu jam tute pretaj, ĉar alie ni tiam
eble longe devos stari senmove: la malnova estos kondamnita,
kaj la novan ni ne povos komenci. Por ke ni en la responda
momento estu jam tute pretaj kaj ne devu halti (kio efikus
tre senkuraĝige sur multajn amikojn de nia afero), mi jam nun
komencas preparajn paŝojn por la ekkreado de sistema literaturo, kiam venos la tempo, kaj pro energia helpo en tiu
ĉi prepariĝado mi nun alvokas ĉiujn amikojn de la
lingvo Esperanto. Mi petas ilin forĵeti sian dormadon, sian
paralizigan „oni faros sen mi“; mi petas, ke ĉiu alportu sian
briketon al nia konstruo. E1 gutoj fariĝas maro; sed se ĉiu
konservos sian guton en sia poŝo, dirante „la maro fariĝos
ankaŭ sen mia guto“, — tiam nenion estos eble fari. Jam
tiom multe da fojoj mi vane alvokadis la helpon de niaj amikoj! mi esperas, ke almenaŭ nun mia voko ne restos senfrukta.
Kiam la fina formo de la lingvo Esperanto estos teorie decidita,
tiam mi intencas komenci la eldonadon de sistema „Biblioteko de la
lingvo Esperanto w . La „Biblioteko w konsistos el apartaj broŝuroj kaj
libroj kaj enhavos: mallongajn lernolibrojn en diversaj lingvoj (pli
1 teksto: netuŝite.
II. A. Gazetartikoloj el
vastaj lernolibroj estos eldonataj ekster la „Biblioteko“), riĉan krestomation da plej diversaj ekzercoj en la nova (fina) formo de nia
lingvo, plenan vortaron kun traduko en 5 plej gravaj lingvoj, diversajn
verkojn en la nova dialekto, originalajn kaj tradukitajn, prozajn kaj
versajn, beletristikajn kaj sciencajn k.t.p. La „Biblioteko“ elirados en
la nombro de ĉirkaŭ 50 presitaj folioj en jaro, kaj ĉiu folio (16 paĝoj)
kostos po 25 centimoj (= 10 kopekoj = 20 pfenigoj). La sistemo de
elirado de la folioj estos pli-malpli tia, ke en ĉiu monato eliros 2 folioj
■da lernolibroj aŭ vortaroj en diversaj lingvoj kaj 2 folioj da literaturo.
Por ke la „tempo de elprovado w de la nova dialekto (tempo inter
la teoria akcepto kaj praktika enkonduko) ne daŭru tro longe kaj por
ke la elprovado ne estu tro neplena kaj nesufiĉa, ni ekster la „Esperantisto“ faros vastajn provojn ankaŭ en la „Biblioteko a , kaj por tiu
ĉi celo la „Biblioteko a komencos eliradi tuj post la teoria akcepto de
la fina dialekto kaj la unuaj 15 folioj prezentos provan krestomation,
kiu enhavos en si riĉan kolekton da plej diversaj karakteraj pecoj kaj
artikoloj en la nova dialekto. Kiam la matura kaj ĉiuflanka elprovado
finiĝos kaj la eble trovotaj maloportunaĵoj en la dialekto estos forigitaj,
tiam (de la 16-a folio) la „Biblioteko a komencos jam enhavadi nur
verkojn konstantajn en dialekto jam neniam ŝanĝebla.
Por ke mi povu fari frutempe ĉiujn preparojn al la multeklopoda
kaj multekosta eldonado de la „Biblioteko a , mi insiste petas ĉiun
amikon de nia afero, ke li volu sciigi min kiel eble pli frue, ĉu
li abonos la „Bibliotekon a kaj en kia nombro da ekzempleroj. Por
ebligi la entreprenon, ĉiu amiko estas petata, kolekti ankaŭ abonojn
por la „Biblioteko a inter siaj amikoj kaj konatoj. Aboni, t. e. finance
subteni la entreprenon, povas ja ankaŭ tiaj personoj, kiuj lerni aŭ
labori ne volas. Por ke la „Bibliotekon a povu aboni ankaŭ personoj,
kiuj ĝis nun ne konas Esperanton nek la historion de la reformoj en
ĝi, la unuaj 3 folioj de la „Biblioteko a enhavos la gramatikon kaj mallongan vortaron de la reformita Esperanto en 6 plej gravaj lingvoj.
La nomoj de la abonantoj estos presataj en apartaj *A|donoj al la
„Biblioteko a .
Antaŭpagon mi ne postulas; ĉiu, kiu volas aboni, estas petata
nur alsendi al mi (L. Zamenhof, Grodno, Rusujo) la sekvantan letereton: „Mi deziras ricevadi po … ekzempleroj de la ,Biblioteko de
la lingvo Esperanto*; pagon por la ricevotaj folioj (po 25 centimoj
por presita folio) mi promesas sendadi al vi post la ricevo de ĉiu
deka folio. Subskribo: … Adreso: . . , a
Amikoj, ne dormu kaj ne prokrastu! La entrepreno estos ne ebla,
se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj, kaj la eldonado povos
komenciĝi nur tiam, kiam la „Biblioteko a havos 600 abonantojn (mend-antojn). Mi ripete kaj insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li
energie kaj kiom eble pli frue helpu al mi efektivigi la entreprenon,
192
,La Esperantisto“ 1894. — N-roj 81—83
kiu fortikigos la tutan estontecon de nia afero kaj, donante al ĝi la
eblon regule kaj senhalte kreskadi, liberigos ĝin fine por eterne de
ĉiaj mortigaj disputoj kaj ŝanceliĝoj. La nomoj de la mendantoj kune
kun la nombro de mendataj ekzempleroj estos publikigataj en la
„Esperantisto“ tiel same, kiel ĝi estis farata kun la mendoj por la
siatempe intencita „Granda Vortaro” en la pasinta jaro. Mi esperas, ke
nenia vera esperantisto malestos au tro malfruiĝos en tiuj ĉi nomaroj.
N-ro 82. paĝ. 53
z Nia literaturo kaj la reformoj
Kiom oni povas juĝi el la diversaj reciproke tre kontraŭ-parolaj opinioj, kiujn ni ĝis nun ricevis rilate la reformojn,
estas antaŭvideble, ke la demando pri reformoj kredeble ne
tiel baldaŭ ankoraŭ estos solvita. Povas esti, ke ĝis tiu tempo
pasos ankoraŭ kelkaj jaroj. Dume nia afero multe suferas:
ĉia progresado ĉesis, neniu volas eldoni ian novan verkon,
kaj la mondo, kiu juĝas pri afero nur laŭ ĝia ekstera kreskado,
baldaŭ dirus, ke nia afero mortis. Por forigi tiun ĉi danĝeron,
mi decidis ne atendi tro longe kun la eldonado de la „Biblioteko a pri kiu mi parolis en n-ro 3 de nia gazeto, sed mi komencos ĝian eldonadon jam nun. ĉis la demando pri reformoj
tute klariĝos, la „Biblioteko“ elirados en stilo malnova. Se
poste, post multaj priparoloj kaj voĉdonadoj, la lingvo ricevos
novan formon, — tiam, kiam ĉiuj duboj kaj disputoj jam estos
finitaj, la „Biblioteko a komencos eliradi en stilo nova. Ĉar
en tia maniero „morto de senmoveco” al ni ne minacos kaj
la afero iros regule sian vojon, tial ni nun ne bezonos tro
forte rapidi, sed povos priparoli la reformojn singarde kaj
mature. La tempo estas kara, ĉar niaj malamikoj kredeble
baldaŭ komencos trumpeti al la mondo pri la „halto“ de nia