por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia energio povas
nun en plena tuteco turniĝi eksteren, kaj por nia afero komenciĝis
nun nova tempo de jam senhalta kaj senmalhelpa progresado.
Demetinte de si la eldonadon kaj fariĝante nun esperantisto privata, s-ro Trompeter povas kuraĝe diri al si, ke li severe kaj sankte
plenumis tiun devon, kiun li antaŭ 3 jaroj memvole metis sur sin.
Per siaj grandaj oferoj li alkondukis nian aferon al sufiĉa fortiĝo, kaj
nun ĝi jam ne ŝanceliĝas. Dum en la kritika 1 tempo aliaj amikoj per
vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis kaj savis nian
aferon. Lia nomo ĉiam brilos kiel luma stelo en la historio de nia
afero. La esperantistoj ĉiam bone memoros kaj estimos tiun ĉi nomon.
Esprimante al s-ro Trompeter nian plej profundan dankon por ĉio,
kion li faris por nia afero, ni ne dubas, ke ni faras tion ĉi ne sole
en nia propra nomo; ni ne dubas, ke ne troviĝos eĉ unu esperantisto,
kiu el la tuta koro ne subskribos sian nomon sub tio ĉi 2 .
N-ro 90. paĝ. 18—20
Konkurso 3
Pri la diversaj oferoj, kiujn ni ricevis por la celoj de nia afero,
ni donis komunan kalkulon la lastan fojon en Decembro 1893. Tiam
la sumo, kiu restis ĉe ni, estis 10 rubloj 99 kopekoj (12. 12. sen 4 1. 13).
1 Vidu la piednoton sur la antaŭa paĝo. 2 Restas ne solvita la demando: „kial Trompeter demetis en ĉi tiu momento la eldonadon de la
gazeto?“ Konante nun la leteron V. 131, mi ne povas subpremi la impreson, ke li faris tion, ĉar li ne estis kontenta pri la fina rezultato de
la voĉdonado. 3 W. H. Trompeter 1895 ne plu estis „Eldonanto-Administranto“ de la gazeto; do, nur Zamenhof mem skribis ĉi tiun kaj la
sekvantan artikolon. 4 „sen“ en la senco de „minus“.
199
II. A. Gazetartikoloj el
La sumo de ĉiuj oferoj, kiujn ni ricevis de Decembro 1893 ĝis nun
(enkalkulante en tion ĉi la sumojn, ricevitajn de la vendo de signoj
de poŝto kaj ankaŭ la ĝis nun ankoraŭ ne uzitajn sumojn specialajn,
ricevitajn de s-ro Kravcov kaj s-rino Stepanova), estas 69 r. 95 kop.
Ĉion kune ni sekve havas nun 80 r. 94 kop., t. e. iom pli ol 200 frankojn.
Aldoninte al tio ĉi ankoraŭ kelkan sumeton, ricevitan de du anonimaj
amikoj, ni atingis la sumon de 250 frankoj, kaj tiun ĉi sumon ni uzos
nun en la sekvanta maniero:
Ni aranĝas konkurson por ĉiuj amikoj, kiuj alportas ian utilon al
nia afero, kaj la supre dirita sumo de 250 frankoj estos elpagita kiel
premio al tiu persono, kiu ĝis la 1-a Decembro de tiu ĉi jaro alportos
al nia afero la plej multe da utilo. Ni difinas tiun ĉi monan premion
anstataŭ ia alia (ekzemple medalo, honora diplomo k. c.), ĉar la plej
granda parto de niaj amikoj estas homoj neriĉaj, al kiuj mona premio
povas esti ne sen signifo. Sed krom la mona premio la venkonto
ricevos ankaŭ honoran diplomon de merito.
Por esti juĝanta komitato en tiu ĉi konkurso, ni invitas la sekvantajn amikojn: s-rojn W. H. Trompeter, Chr. Schmidt, F. de Kanaloŝŝi-Lefler, A. Grabovski, I. Ostrovski, V. Gernet, N. Borovko, L. de Beaufront, D. Marignoni, V. Langlet, R. Geoghegan, Costa e Almeida.
La decidado en la konkurso fariĝos en la sekvanta maniero: ĉiu,
kiu fc deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol
ĝis la 1-a Decembro 1895 al ĉiuj supre nomitaj juĝantoj raporton pri
ĉio tio, per kio li en tiu ĉi jaro servis r al nia afero. Ĉiuj membroj
de la juĝanta komitato laŭ la ricevitaj raportoj elektas ian kandidaton,
por kiu ili donas sian voĉon, kaj sendas al ni sian voĉon ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Januaro 1896. En Januaro 1896 ni publikigos la
rezultatojn de la konkurso kaj al la persono venkinta ni transsendos
la premion.
La membroj de la juĝanta komitato povas doni sian voĉon ne
sole por tiuj personoj, kiuj per alsendo de raportoj proponis sin kiel
kandidatoj: ili povas doni sian voĉon ankaŭ por aliaj personoj, kiuj
en la konkurso ne partoprenis, sed pri kiuj oni scias, ke ili en la
daŭro de la jaro alportis al nia afero multe da utilo.
Alporti utilon al nia afero oni povas en plej diversa maniero; ekzemple: altiri multajn novajn amikojn, malfermi al nia afero novajn
landojn, altiri kapitalistojn, kiuj helpus al pli rapida disvolviĝo de la
afero, sKribi bonajn artikolojn en gazetoj, elpensi bonajn rimedojn por
la disvastigo de la afero, eldoni ian bonan verkon, skribi ion eminente
bonan por la „Esperantisto K k.t.p. k.t.p. La elekton de ĉio ni lasas
al la partoprenantoj kaj la decidon pri la pli granda utileco — al la
membroj de la komitato.
Se montriĝos, ke en la daŭro de la jaro multaj personoj alportis
grandajn servojn al nia afero, tiam la membroj de la komitato, post
200
„La Esperantisto“ 1895. — N-roj 90—92
antaua konsiliĝo inter si, povos difini, krom la ĉefa premio, ankoraŭ
kelke da aliaj premioj, kiuj konsistos aŭ en certaj sumoj da mono
(se niaj rimedoj permesos), aŭ en honoraj diplomoj de merito.
Se ni en la daŭro de tiu ĉi jaro ricevos ankoraŭ oferojn por tiuj
ĉi konkursoj, tiam ni rezervos ilin por la dispono de la juĝanta komitato, kiu havos la rajton aŭ pligrandigi la ĉefan premion, aŭ difini
ankoraŭ kelke da monaj premioj.
Per la nuna konkurso ni faras la komencon; se ĝi montriĝos
prospera kaj estos bone akceptita de niaj amikoj, tiam ni penos aranĝi
konkursojn pli oftajn, pli grandajn kaj konstantajn.
N-ro 91. paĝ. 20
Multaj amikoj ofte turnas sin al ni kun la peto sendi al ili en
komision pli-malpli grandan nombron de ĉiuj verkoj de nia literaturo,
por ke ili, havante ĉiam sufiĉan provizon da libroj, povu sukcese ilin
vendadi. Estus certe tre bone, se provizo de niaj libroj sin trovus
ĉiam en multaj lokoj; sed bedaŭrinde tio ĉi estas al ni absolute neebla, ĉar por plenumi la deziron de ĉiuj tiuj ĉi amikoj, ni devus mem
havi grandegan nombron da libroj, dum efektive ni mem povas disponi ĉiam nur je tre malgranda nombro da libroj. Por havi ĉiam
librojn sub la mano, estus kompreneble la plej bone, se la amikoj
aĉetus certan provizon da libroj; sed ĉar ili ne deziras tion ĉi fari
el timo, ke ili eble ne povos disvendi la librojn, tial ni proponas nun
al ili la sekvantan rimedon: ĉiu kiu esperas vendi librojn, volu aĉeti
de ni certan provizon da libroj kaj peti nin, ke ni enskribu en nian
libron de kalkuloj, kiom kaj kiam li pagis al ni por la libroj; al ĉiu,
kies aĉetoj estos enskribitaj ĉe ni, ni donas la rajton en ĉia tempo
resendi al ni la nevenditajn librojn kaj ricevi de ni returne sian tutan
monon (krom la pago por la transsendo). A1 niaj amikoj tiu ĉi maniero
donos la eblon havi ĉiam sub la mano sufiĉan nombron da libroj sen
timo de ia perdo, kaj al ni ĝi donos la eblon aĉetadi aŭ presadi por
la amikoj la necesan nombron da libroj kaj doni al ili mo^on.
V
N-ro 92. paĝ. 26—27
z Folieto de „Posrednik w
Komencante de la nuna numero, al la nombro de konstantaj kunlaborantoj de nia gazeto aliĝis la redakcio de „Posrednik“. Tiu ĉi
redakcio, al kiu apartenas ankaŭ la glora verkisto grafo L. Tolstoj, en
Rusujo estas sufiĉe konata, sed por niaj amikoj ekster Rusujo ni devas
diri kelke da vortoj pri „Posrednik“. Pri sia esenco parolas malsupre
„Posrednik“ mem; sed ĉar, parolante pri si, „Posrednik“ ofte uzas
formon de parolo pure eklezian (preĝejan), kio povus elvoki ĉe niaj
legantoj la eraran opinion, ke ni donas al nia gazeto eklezian karak-201