kion konsilas s-ro Z., t. e. uzi ĉiujn niajn rimedojn por eldonado de lernolibroj, ni en la daŭro de pli ol lf jaroj ne
povis eĉ kolekti la plenan sumon por eldono de unu portugala
lernolibreto, malgraŭ ke por tio ĉi ni uzis eĉ sumojn ricevitajn
tute okaze (per la plano de Akcia Societo)! b) Kiam en la
sekvanta jaro ni intencis plenumi la duan rimedon, kiun proponas nun s-ro Z., t. e. faradi anoncojn en ekster-Rusujaj
gazetoj, ni malgraŭ ĉiuj niaj alvokoj en la daŭro de jaro kolektis ne pli ol por 6 anoncoj! c) Kiam en la sekvanta jaro
ni intencis eldoni la Grandan Vortaron, plej fundamentan kaj
plej gravan verkon, necesan por ĉiuj esperantistoj, ni uzis
ĉiajn niajn fortojn, por efektivigi tiun ĉi entreprenon, — kaj
malgraŭ ĉiuj niaj penoj kaj laboregoj, malgraŭ ke 2 kluboj
1 tiel en la teksto!
204
La Esperantisto* 1895. — N-ro 93
abonis po 50 ekzempleroj, ni ne ricevis sufiĉe da abonantoj
por efektivigi tiun ĉi eksterordinare gravan kaj kompare kun
la „Biblioteko“ tre malkaran entreprenon (10 kopekoj monate)!
Kaj se tio ĉi estus ne la grava, por ĉiu necesa kaj por ĉiu
uzebla fundamenta verko, sed iaj lernolibroj en fremdaj lingvoj,
ni certe, malgraŭ ĉiuj penoj, ne havus eĉ 50 abonantojn!
d) Dume la „Bibliotekon“, kvankam ĝi ankaŭ tute ankoraŭ ne
fluas dolĉe kaj senzorge, jam prosperis al ni ekzistigi kaj regule daŭrigi ĝian eliradon, kaj en ĝi ni ricevis la eblon eldonadi — kiel kuracilon kaŝitan en dolĉa trinkaĵo — ankaŭ
tiajn verkojn, pri kiuj parolas s-ro Z. kaj kiujn ni en aparta
formo ne havus la eblon eldonadi, ekzemple la „Grandan
Vortaron“, la aperontajn de tempo al tempo vortaretojn en
diversaj novaj lingvoj kaj tiel plu. Kaj tio ĉi sen iaj ekster-ordinaraj oferoj, sen iaj precipaj personaj subtenoj! Kaj por
tio ĉi ni detiris neniajn fortojn de punktoj aliaj, sed
ni uzis por tio ĉi nur tiajn fortojn, kiuj, kiel montris la sperto,
sen la „Biblioteko“ ne direktus sin sur alian kampon, sed
simple dormus. — La faktoj sekve montris tute klare, kion
deziras niaj amikoj kaj kion ni povas fari, kaj ĉia teoria pruv-ado nun estus jam superflua. Ĉu la direkto de la Biblioteko
estas bona aŭ ne bona, — la fakto, ke alie ni ne povas agi,
estas tiel ordonanta, ke ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti
punkton kaj transiri al la taga ordo*. Sed ni tamen ĵetos
ankoraŭ kelkan lumon sur tiun ĉi demandon:
2) Ĉu la fakto, ke laŭ la deziro kaj inklinoj de la pliparto
nia agado devis akcepti formon de la nuna „Biblioteko“ kaj
ne alian formon, estas bedaŭrinda? Se nia agado eĉ ne dependus de la gusto de la pliparto, kiun ni konas bone, ni
ankaŭ ne devus elekti alian formon ol la nuna * 1 , kvankam ni
eble iom ŝanĝus ĝin en detaloj. Lernolibroj, anoncado k.t.p.
estas necesaj, sed literaturo estas ankaŭ necesa, ne malpli,
sed eĉ multe pli. Kiu legas la motivojn, kiujn la indiferenta
mondo, precipe la instruituloj-teoriuloj, elmetas kontraŭ nia
afero, tiu rimarkis, ke la plej ofta kaj eĉ preskaŭ la sola ŝajne
peza batalilo, per kiu oni volas nin neniigi en la okuloj de
la mondo, estas la opinio, ke nia lingvo estas ia nenatura
* Tio sama servu kiel respondo ankaŭ por tiu amiko, kiu postulis
de ni, ke ni eldonadu en la Biblioteko verkojn el plej diversaj sciencoj.
Tre bone, tre bele, ni ankaŭ tion ĉi aprobas kaj ni volonte tion ĉi
farus, — sed montru al ni, kie preni la rimedojn por tio ĉi? Ĉar
abonantojn la Biblioteko tiam bedaŭrinde havus ne pli ol 5—10!
1 tiel en la teksto!
205
II. A. Gazetartikoloj el
kreitaĵo, malriĉa kaj nefleksebla, kiu „taŭgas nur por esprimi
apartajn mallongajn pensojn, por rilatoj poŝta-telegrafaj, por
lama rimedo en alilandaj hoteloj k.t.p., sed neniam povas
servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj
de la homa literaturo“. Kontraŭ tiu ĉi senfundamenta opinio,
kiu en la praktiko estas nia plej grava malamiko, ni povas
batali nur per faktoj, nur, nur kaj nur per riĉigado de nia
literaturo. La batalantoj por nia ideo jam longe konvinkiĝis,
ke ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri al la publiko,
efikas sur ĝin pli, ol ĉiaj plej lertaj teoriaj paroloj. En la
animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne
aprobi nian ideon, sed ili portas la maskon de indiferenteco
aŭ eĉ de malamikeco, ĉar ili nun timas ankoraŭ, ke ĝi montros
sin ne vivipova. Sed kiam la konstanta kreskado de nia literaturo (kun ĝi ankaŭ la kreskanta elasteco de la lingvo) iom
post iom silentigos niajn nudavortajn malamikojn kaj malaper-igos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam vole-ne-vole, post 1 aŭ post 10 aŭ post 25 jaroj, la registaroj
devos aliĝi al ni, kaj tiam „lingvo tutmonda a fariĝos fakto
plenumita. Sed se ni agados nur per lernolibroj kaj anoncoj
k.t.p. — kian rezultaton ni atingos? Se ni eĉ havus riĉegajn
kapitalojn de Krezo kaj povus eldoni niajn lernolibrojn en ĉiuj
lingvoj de la mondo, donadi konstante anoncojn en ĉiuj gazetoj,
donaci senpage lernolibrojn al ĉiuj lf miliardoj da homoj sur
la tero — la mondo aŭdus, vidus kaj … restus indiferenta.
Oni tiam dirus al ni: „ni vidas nur, ke vi havas monon, sed
ni ne vidas, ĉu via lingvo povus servi kiel efektiva lingvo“.
Ankoraŭ antaŭ kelke da jaroj ni mem pensis, ke por venkigi
nian aferon estus sufiĉe superŝuti la mondon per lernolibroj
kaj anoncoj; sed la sperto montris, ke ni eraris. Kaj la montrojn de la sperto ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon, se ni
ne volas, ke niaj laboroj kaj malgrandaj rimedoj perdiĝu vane.
3) Agadi per lernolibroj, anoncoj k.t.p. estas tre bone kaj
necese; sed tio ĉi devas havi lokon apud la literaturo kaj ne
anstataŭ la literaturo. Ni iru ankoraŭ plu: se ni eĉ supozus,
ke la agado per lernolibroj kaj anoncoj devas esti nia sola
celo, — eĉ tiam, jes, eĉ tiam ni atingus eĉ tiun ĉi celon
mem la plej prospere nur per la „Biblioteko“ kun.ĝiaj verkoj
en Esperanto. Se ni, ĉe tiuj tre malgrandaj rimedoj, kiujn
ni posedas, uzos ĉiujn niajn fortojn rekte en la maniero, kiun
konsilas s-ro Z., ni atingos — la sperto tion ĉi montris jam
klare — en la daŭro de tri jaroj unu lernolibron kaj ses anoncojn. Se ni senĉese ĝis tedo frapados sur la poŝoj de niaj
amikoj kaj se la amikoj montriĝos pli oferemaj ol ĝis nun, —
206
„La Esperantisto* 1895. — N-ro 93
tiam (kvankam dube) ni eble atingos en la daŭro de 3 jaroj
3 lernolibrojn kaj 18 anoncojn. Sed ankaŭ tio ĉi — la plej
alta, kion ni povas sen teoriaj iluzioj esperi atingi ĉe niaj
unuaj fortoj — estas ja nulo. Sed se ĉiuj amikoj volus helpi
por dece ekflorigi la „Bibliotekon a (kio, kiel oni konvinkiĝis,
tute ne superas niajn malgrandajn fortojn), tiam ni jam post
3—4 monatoj havus la eblon (kiel ni diris en „Esperantisto“
n-ro 55) dissendi ĉiujare 50 foliojn da novaj verkoj al 200 plej
gravaj gazetoj de la mondo (kune kun klarigaj cirkuleretoj en
la plej gravaj lingvoj naciaj), kaj ni — ĉe niaj malgrandaj
fortoj — atingos ĉiujare kelkan serion da anoncoj en 200 gazetoj, kaj anoncojn pli efikajn — ĉar presitajn en la teksto
de la gazeto en formo de artikoleto aŭ almenaŭ sciigo pri nia
afero. — Tio sama ankaŭ kun lernolibro kaj vortaroj: se ni
deziros eldonadi ilin per la malgrandaj rimedoj oferataj de
niaj amikoj, ni atingos nenion; sed se dank’ al la konstanta
aperado de novaj verkoj literaturaj la mondo vidos, ke nia
afero „tamen vivas kaj regule progresas“ (progreso por la
mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi), tiam