lernolibroj kaj vortaroj jam per si mem (sen oferoj, sed de
motivoj pure librokomercaj) baldaŭ komencos aperadi en diversaj landoj kiel fungoj post pluvo.
Oni tamen ne malkomprenu nin: ni tute ne disputas kontraŭ la neceseco de lernolibroj, vortaroj, anoncoj, dissendado
k.t.p.; ni ĉiam penados, kiom ni nur havas la eblon, aranĝadi
dissendadon de lernolibroj, ilian eldonadon en ĉiam novaj lingvoj
k.t.p.; sed ni povas tion ĉi fari nur parte (en permesitaj kaj
ne falominacaj mezuroj) en la „Biblioteko“; parte krom la
„Biblioteko“, sed neniam anstataŭ la „Biblioteko“, ĉar tio ĉi
lasta signifus riski sen ia utilo la solan havon, kiun ĝis nun
kun tia malfacileco prosperis al ni akiri! Singarde kun ĉiaj
eksperimentoj, kiuj pro io teoria, kredeble neniam havota,
postulas la detruon aŭ danĝeran ŝanceligon de la havata! Antaŭ
ĉio ĉiuj amikoj de nia afero devas peni, ĉiu laŭ siaj fortoj,
tute fortikigi, certigi kaj florigi la „Bibliotekon“! Floros la
„Biblioteko“, floros ĉio, — falos la „Biblioteko“, falos ĉio,
kaj la aperonta senmoveco deprenos la tutan energion de ĉiuj
batalantoj! Tial ni denove kaj ripete rekomendas la „Bibliotekon“ al la atento de ĉiuj niaj amikoj. Ni ne penu fari ĉion
per unu fojo, ĉar tiam ni nenion faras. Nur tiam, kiam la
ekzistado de la „Biblioteko“ estos jam tute ekster danĝero, —
nur tiam ni komencos penadi pri aliaj manieroj de agado.
207
II. A. Gazetartikoloj el
N-ro 94. paĝ. 38—39 1
S-ro N-g skribis al ni, ke li volis aboni nian gazeton por kelkaj
personoj, pri kiuj li pensas, ke la ricevado de la gazeto povos ilin
kun la tempo aligi al nia afero, — sed li ne povis tion ĉi fari, ĉar
tiam ni per presado de iliaj nomoj kaj adresoj aligus ilin publike al
nia afero, dum ili tion ĉi ankoraŭ pro diversaj cirkonstancoj ne deziras.
Car tiu ĉi cirkonstanco efektive eble detenas diversajn personojn de
abonado de nia gazeto por si aŭ por aliaj personoj, tial ni de nun
enkondukos abonojn anonimajn. Personoj, kiuj ne deziras, ke ili
mem aŭ iliaj varbitoj estu nomitaj en la adresaroj, volu skribi al ni
pri tio ĉi, kaj tiam ni la respondajn adresojn ĉie presos anonime en
tia formo, en kia en la nuna numero estas publikitaj la abonantoj
n-roj 344—347. Ĉar la publika apartenado al nia afero ne apartenas
nun ankoraŭ al la objektoj tre agrablaj, tial ni kore petas, ke ĉiu, kiu
abonas la „Esperantiston“ aŭ la „Bibliotekon“ por ia alia persono,
volu antaŭe demandi lin, ĉu li deziras esti plene nomata en la Adresaroj (precipe en la detala adresaro aperonta en la fino de la jaro) aŭ
li deziras ricevadi anonime.
N-ro 95.
A1 ĉiuj kluboj kaj rondetoj esperantistaj ni esprimas nian koran
peton, ke ili volu sendadi al ni de tempo al tempo (almenaŭ 2 fojojn
en jaro) korespondojn pri iliaj laboroj kaj sukcesoj kaj pri la irado
de nia afero en ilia loko entute. Ankaŭ al niaj privataj amikoj ni
estos tre dankaj, se ili povos de tempo al tempo sendadi al ni interesajn
korespondojn tuŝantajn nian aferon.
N-ro 96. paĝ. 65—66
De la redakcio 2
En Aprilo de tiu ĉi jaro okazis fakto, kiu kontraŭ nia volo tute
radikale ŝanĝis la cirkonstancojn, en kiuj nia gazeto ĝis nun eliradis.
Unu lando, en kiu loĝas f de ĉiuj niaj ĝisnunaj abonantoj, subite ĉesis
enlasadi al si nian gazeton. Dank’ al la neatendita bato, ni devis en
Aprilo interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto
(pri kio ni siatempe sciigis per cirkuleroj [al la rusoj en fermitaj
kovertoj] ĉiujn niajn abonantojn); ni ;ne povis agadi libere, ni ne povis
alvarbi sufiĉan nombron da abonantoj; la elspezoj de nia gazeto nun
pligrandiĝis, la enspezoj malpligrandiĝis. Nia afero kutimis jam al
diversaj malfacilaĵoj kaj ne falos de la bato; pli aŭ malpli frue la
cirkonstancoj pliboniĝos, nia vojo fariĝos denove pli facila; sed dume
nun, dank’ al la subite aliiĝintaj cirkonstancoj, ni ne havas la eblon,
1 Ankaŭ ĉi tiu artikolo estas artikolo de la redaktanto de la gazeto,
do , de Zamenhof . 2 do , de Zamenhof.
208
„La Esperantisto* 1895. — N-roj 94—97
eldonadi plu nian gazeton en la ĝisnunaj kondiĉoj de abonado kaj ni
devas vole-ne-vole ŝanĝi la manieron de eldonado.
Malsupre ni parolos pri la novaj kondiĉoj, sub kiuj ni de nun
eldonados nian gazeton. Sed por ne esti maljustaj kontrau tiuj personoj, kiuj ĝis nun jam abonis la gazeton por la tuta jaro sub la kondiĉoj
ĝisnunaj kaj eble ne volus aboni sub kondiĉoj aliaj, ni sciigas per tio
ĉi la jenon:
De la abona mono, kiun ni ricevis de la ĝisnunaj abonantoj por 12
16-paĝaj numeroj de tiu ĉi jaro, ni dekalkulas £ por la 4 eldonitaj kaj
dissenditaj numeroj; la restajn f (t. e. 1,67 fr.) ni lasas nun al la libera
dispono de ĉiu abonanto: se li deziras, li povas lasi sian monon ĉe
ni kaj ricevi por tiu ĉi mono nian gazeton plu, en ĝia nova formo; se
li ne aprobas la novan formon de la gazeto, li povas repostuli kaj
rericevi de ni per poŝto sian restintan monon (1,67 fr.). Ĉiun abonanton, kiu ĝis la 10-a Septembro ne repostulos de ni sian restintan
monon, ni rigardos kiel akceptintan la novajn kondiĉojn de abono kaj
ni sendados al li por lia restinta mono nian gazeton en ĝia nova formo
ĝis la fino de tiu ĉi jaro.
La novaj kondiĉoj, en kiuj de nun elirados nia gazeto, estas:
a) La prezo restas tiu sama, kiel ĝis nun, t. e. 2,50 fr. por jaro,
malgrau ke al | de la abonantoj ni devos nun sendadi la gazeton en
fermitaj kovertoj. Por tiu ĉi alsendado la ĝisnunaj abonantoj ĝis la
fino de tiu ĉi jaro devas alpagi al ni nenion; sed komencante de la
jaro 1896 tiuj abonantoj, al kiuj ni devos sendadi la gazeton en fermitaj
kovertoj estos petataj alpagi al la abono ankorau 1,25 fr. por jaro.
b) La grandeco de nia gazeto estos de nun duona, t. e. ĉiu numero
enhavados nur po 8 paĝoj (anstataŭ 16). La gazeto estos presata kaj
dissendata po 2 numeroj kune, t. e. 6 fojojn en jaro po 16 paĝoj.
Ni forte bedaŭras, ke ni devas nun malgrandigi la amplekson de
nia gazeto; ni ne havas la eblon agi alie; sed se aliaj amikoj de nia
afero havos la eblon kaj deziron fondi aliajn gazetojn, krom la „Esperantisto“, ni estos tre ĝojaj. Estus tre dezirinde, ke niaj amikoj ekster
Rusujo komencu nun pli energie kaj memstare ekzerci siajn fortojn
en nia afero, por ke pli aŭ malpli frue la tuta afero povu koncentriĝi
en aliaj manoj, kiam ili montriĝos sufiĉe pretigitaj.
N-ro 97. paĝ. 66
15. Aŭgusto 1895.
Jam post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj aliiĝis en tia maniero, ke la plua eldonado de la gazeto al la
nuna redaktoro fariĝis absolute ne ebla. Tial ni kun tiu ĉi
numero ĉesas eldonadi la gazeton. Ni esperas, ke la eperant-14 Dietterle, Zamenhof.
209
II. A. Gazetartikoloj el
istoj eksterlandaj, kiuj ne trovas sin en tia situacio kiel ni,
ne lasos fali nian aferon kaj fondos baldaŭ aliajn gazetojn
anstataŭ la „Esperantisto a .
Ĉar niaj abonantoj ricevis por tiu ĉi jaro 5 numerojn, tial
ni ŝuldas al ĉiu el ili la pagon por la restaj 7 numeroj, t. e.:
a) al la abonantoj ekster Rusujo — po 1 fr. 47 cent., b) al la
abonantoj rusaj — po 40 kop. (ĉar 20 kop. ni elspezis por
ĉiu abonanto per alsendo de la Aprila cirkulero kaj de la nuna
numero en kovritaj kovertoj). Ni petas, ke ĉiu abonanto volu